Ryszard Kapuściński

Ryszard KAPUŚCIŃSKI (naskiĝis la 4-an de marto 1932 - mortis la 23-an de januaro2007) estis pola ĵurnalisto, verkisto kaj poeto.

Ryszard Kapuściński
Aliaj projektoj
Biografio en Vikipedio
Plurmedioj en Komunejo
Plurmedioj en Komuneja kategorio

Citaĵoj redakti

 
« En interparolo kun pia ŝijaisto pri lia religio, fojfoje li rememoros la pasintan tempon kaj kun larmoj en la okuloj rakontos detale la masakron apud Karbalo, kiam oni senkapigis Husejnon. Tiu skeptika, ironia eŭropano pensos — ho, Dio, kiun signifon tio havas nun! Kaj se li aŭdigos ĉi penson, li vekos koleregon kaj malamon ĉe la ŝijaisto. »
— Ryszard Kapuściński, La ŝahinŝaho
 
« La sorto de la ŝijaistoj ĉiurilate estas tragika, kaj la sento pri la tragikeco, historia maljusteco kaj senĉesa malfeliĉo profunde enradikiĝis en la konscion de ĉiu ŝijaisto. En la mondo vivas popoloj, kiuj de jarcentoj sukcesas pri nenio, ĉio estis fuŝita, eĉ se brilas radio de espero, ĝi estingiĝos tuj, ventoj ĉiam kontraŭblovas — mallonge dirite — ĉi tiuj popoloj ŝajnas markitaj de fato. Ĝuste tiel okazas pri la ŝijaistoj. Eble pro tio ili impresas nin kiel homoj tre seriozaj, malcedemaj, fervore defendantaj la propran opinion kaj severe, eĉ minace obeemaj al siaj principoj, kaj ankaŭ malgajaj (kompreneble tio estas nur la impreso). »
— Ryszard Kapuściński, La ŝahinŝaho
 
« Regas la ĝenerala opinio, ke la ŝijaistoj kiel la unuaj en la mondhistorio kreis teorion kaj praktikis individuan teroron kiel batalmetodon. La tiel nomita terorismo estas produkto de la ideologiaj disputoj, okazantaj dum jarcentoj en la ŝijaismo mem. »
— Ryszard Kapuściński, La ŝahinŝaho
 
« Ŝijaisto vizitas moskeon ankaŭ tial, ke ĝi troviĝas ĉiam proksime, en la najbareco de lia domo, dumvoje. En Teherano mem estas milo da moskeoj. La nelertaj okuloj de ĉiu turisto vidas nur kelkajn, plej grandiozajn. Dume la plimulto da moskeoj, precipe en la malriĉaj kvartaloj, troviĝas en mizeraj, nefacile alireblaj ejoj inter malaltaj domaĉoj, kie nestiĝas la popolamaso. Ili estas konstruitaj el la sama argilo kaj tiel fandiĝintaj kun monotona bildo de la stratetoj, ke oni iras preter multaj preĝlokoj, sen rimarki ilin. Tio kreas laboran, intiman ligon inter ŝijaisto kaj lia moskeo. Li ne devas iri kilometrojn for, nek vesti sin kiel por festotago, la moskeo estas ĉiutaga vivo. »
— Ryszard Kapuściński, La ŝahinŝaho
 
« Kutime la kaŭzojn de revolucio oni serĉas en objektivaj cirkonstancoj — ĝenerala mizerego, subpremado, ŝokaj fraŭdoj. Sed tiu ĉi opinio, kvankam ĝusta, estas unuflanka. Ĉar tiaj cirkonstancoj ekzistas en cent landoj, kaj revolucioj tamen eksplodas malofte. Necesas la konscio pri mizerego kaj la konscio pri subpremado, la konvinko, ke la mizerego kaj subpremado ne formas naturan ordon de lʼ mondo. Interese, ke ĉi-rilate la sperto mem, eĉ se plej doloriga, ne estos sufiĉa. Oni bezonas vorton, klarigan penson. Tial pli forte ol bombo kaj ponardo ĉiujn diktatorojn timigas la vortoj, super kiuj ili ne regas, la vortoj migrantaj kaŝe, ribele, la vortoj ne vestitaj per paradaj uniformoj, nek markitaj per oficiala stampo. Sed okazas, ke ankaŭ tiuj vortoj en uniformo kaj kun stampaĵo eksplodigas revolucion. »
— Ryszard Kapuściński, La ŝahinŝaho
 
« Oni devas tamen diferencigi inter revolucio de ribelo, perforta reĝimo-ŝanĝo kaj atenco en palaco. Atencon kaj ribelon oni povas aranĝi, revolucion — neniam. Ĝia eksplodo, la horo de la eksplodo surprizas ĉiujn, eĉ tiujn, kiuj strebis al ĝi. Ili staras konsternitaj antaŭ furiozo, subite aperinta kaj detruanta ĉion. Ĝi detruas tiel sovaĝe, ke fine ĝi povas detrui ankaŭ la sloganojn, kiuj nutras ĝin. »
— Ryszard Kapuściński, La ŝahinŝaho
 
« Trompa estas la opinio, ke popoloj, maljuste traktitaj de la historio (kaj estas plej multe da tiaj popoloj), senĉese vivas kun la penso pri revolucio, ke ili vidas en ĝi la plej simplan solvon. Ĉiu revolucio estas dramo, kaj homo instinkte evitas dramajn situaciojn. Eĉ se li ektrovos sin en tia situacio, li febre serĉegos eliron el ĝi, li deziros kvieton, kaj plej ofte — ĉiutagan vivon. Do, la revolucioj neniam daŭras longe. Ili estas la plej lasta batalilo, kaj popolo decidas kapti ĝin, ĉar longa sperto instruadis la homojn, ke oni lasis al ili neniun alian solvon. Ĉiuj aliaj provoj finiĝis per malvenko, ĉiuj aliaj rimedoj estis vanaj. »
— Ryszard Kapuściński, La ŝahinŝaho
 
« Ĉiun revolucion antaŭas ĝenerala elĉerpiĝo kaj lige kun tio — vekita agresemo. Regantoj malŝatas tian nacion, kiu kolerigas, kaj nacio malŝatas tiajn regantojn, kiuj malamas. Regantoj disipis tutan konfidon, havas malplenajn manojn, nacio perdis la restaĵon de pacienco kaj kunpremas siajn manojn en pugnojn. Aperas la etoso de streĉo, kaj ankaŭ pli kaj pli sufoka ardo. Ni cedas al la psikozo de teruro. Baldaŭ okazos malstreĉiĝo. Ni sentas tion. »
— Ryszard Kapuściński, La ŝahinŝaho
 
« Koncerne teknikon de batalo, la historio konas du specojn de revolucio. Unu — ataka revolucio, la alia — revolucio sieĝa. Pri la sorto de ataka revolucio, pri ĝia sukceso, decidas la profundo de la unua sturmo. Ataki kaj okupi — se eble — la plej vastan spacon! Tio gravas, ĉar tia revolucio – kiel plej impeta — samtempe estas plej supraĵa. La malamikoj estos disbatitaj, sed cedante ili konservis parton de siaj fortoj. Ili kontraŭatakos, devigos la venkintojn retiriĝi. Do, ju pli profunda — la unua sturmo, des pli vasta spaco, malgraŭ tiu retiriĝo, estos savebla. Do, en ataka revolucio la unua etapo estas plej radikala. Poste la sekvo estas malrapida, sed nehaltigebla reveno al tiu punkto, en kiu ambaŭ potencoj — ribelema kaj konservema – atingos la finan kompromison. Alie okazas dum sieĝa revolucio: ĉi tie la unua sturmo kutime estas malforta, kun peno oni imagas, ke ĝi aŭguras kataklismon. Sed jam baldaŭ la eventoj okazos haste kaj estos dramplenaj. Aliĝos pli kaj pli multe da homoj. La muroj, post kiuj sin kaŝas la regantoj, iom post iom disfalas kaj krevas. Pri la sukceso de sieĝa revolucio decidas la malcedemo de la ribeluloj. Iliaj volforto kaj persisto. Ankoraŭ unu tagon! Ankoraŭ unu fortostreĉon! Finfine ĉiuj pordegoj estos rompitaj. La popolamaso enkuregos kaj festos sian triumfon»
— Ryszard Kapuściński, La ŝahinŝaho
 
« Regantoj provokas revolucion. Certe nekonscie. Sed por la fino iliaj vivostilo kaj maniero de regado estos provoko. Tio sekvos, kiam inter la moŝtuloj kreskos la sento de senpuneco. Ĉio estas permesata, ni rajtas pri ĉio. Ho, kia iluzio, tamen ne senigita je racia bazo. Efektive dum kelka tempo okazas tiel, kvazaŭ ili rajtus je ĉio. Skandalo post skandalo, kaj maljustaĵo post malĵustaĉo ne estas punitaj. La popolo silentas, eltenas ĉion pacience kaj gardas sin. Kaj samtempe ĝi faras detalan kalkulon pri la maljustaĵoj kaj en iu momento preparos sian konkludon. Ĝuste la elekto de tiu momento formas la plej grandan sekreton de la historio. Kial ĝi venis en tiu ĉi tago, kaj ne alian fojon? Kial ĝin malbridis tiu ĉi evento, kaj ne alia? Hieraŭ la regantoj aranĝis pli malbonajn ekscesojn, sed reagis neniu. Kion mi faris — demandas la surprizita monarko — ke subite ili furioziĝis? Jes, li faris: li rompis paciencon de la nacio. Sed kie estas la limo de ĝia pacienco, kiamaniere difini ĝin? Ĉiuokaze la respondo estos alia, se eblas fiksi ion ajn. Certe oni scias nur ke la regantoj, kiuj akceptas la ekziston de tia limo kaj kapablas respekti ĝin, povas esperi je longa regado. Sed ne estas multe da tiaj regantoj. »
— Ryszard Kapuściński, La ŝahinŝaho
 
« La timo — tiu agresema, vorema bestio, sidanta en ni. Ĝi ne lasas forgesi sin. Senĉese ĝi obeigas nin kaj turmentas. Senĉese ĝi postulas nutraĵon, senĉese ni devas nutradi ĝin. Ni zorgas, ke la satigilo estu plej bona. Ĝia plej ŝatata nutraĵo — malgajaj klaĉoj, malbonaj novaĵoj, panikaj pensoj, koŝmaraj bildoj. El mil klaĉoj, novaĵoj kaj pensoj ni ĉiam elektas plej malbonajn, do tiajn, kiujn la timo plej ŝatas. Por satigi ĝin, por mildigi la monstron. Ni vidas homon, kiu aŭskultante sian kunulon havas palan vizaĝon kaj movas sin malkviete. Kio okazas? Li nutras la propran timon. Kaj kiam ni havas nenion? Do, ni febre elpensos la nutraĵon. Kaj kiam ni ne povas elpensi (kio okazas malofte)? Ni kuregos al la aliaj, ni serĉos homojn, demandos, aŭskultos kaj kolektos novaĵojn tiom longe, ĝis ni satigos la propran timon denove. »
— Ryszard Kapuściński, La ŝahinŝaho
 
« Ĉiuj libroj pri ĉiuj revolucioj komenciĝas per la ĉapitro, kie oni skribas pri la putranta regado, kiu disfalis, aŭ pri mizerego kaj suferado de la popolo. Kaj ili devus ja komenciĝi per la ĉapitro ligita kun psikologio — ke tiu persekutata, angoranta homo subite rompis timegon, kaj ĝi ne plu teruros lin. Devus esti priskribita la nekutima procezo, kiu okazas en unu momento, kiel ŝoko, kiel purigo. Homon forlasas timo, li sentas sin libera. Sen tio eksplodus neniu revolucio. »
— Ryszard Kapuściński, La ŝahinŝaho
 
« Nacio subpremata de la propra despoto, reduktita al objekto, degradita, serĉegas azilon, lokon, kie ĝi povus kaŝiĝi en foso, apartigi sin, resti sama. Estas necese, ke ĝi konservu sian apartecon, propran memon, kaj eĉ ordinarecon. Sed la tuta nacio ne povas formigri, do ĝi ne migras en la spaco, sed nur en la tempo, ĝi retroiras al la pasintaĵoj, kiuj pro turmentoj kaj minaco de la realo ĉirkaŭe ŝajnas esti la perdita paradizo. Kaj ĝi retrovas azilon en la malnovaj kutimoj, tiel malnovaj kaj tiel sanktaj pro tio, ke la regantoj timas batali kontraŭ ili. Do, sub la masko de ĉiu diktatora regado okazas — spite al ĝi kaj kontraŭ ĝi — iom post ioma renaskiĝado de la malnovaj moroj, kredo kaj simboloj. Ili ekhavas novan sencon, novajn, provokajn signifojn. En la komenco estas agado nekuraĝa kaj ofte sekreta, sed ju pli netolerebla kaj persekutema fariĝos la diktatora regado, kreskos ĝiaj potenco kaj amplekso. Oni povas aŭdi kritikajn opiniojn, ke estas reveno al la mezepoko. Okazas ankaŭ tiel. Sed plej ofte estas la maniero, laŭ kiu popolo esprimas sian opozicion. Ĉar la regantoj diskonigas, ke ili simbolas progreson kaj modernecon, ni montros, ke niaj valoroj estas aliaj. En tio manifestiĝas pli multe da politika spitemo ol en la deziro reveni al la forgesita mondo de la prauloj. La vivo nur pliboniĝu, kaj ĉiu malnova moro perdos sian esencon, plenan je emocioj, kaj fariĝos tio, kio ĝi estis — rito»
— Ryszard Kapuściński, La ŝahinŝaho
 
« La respondo de la ŝaho estis tipa por ĉiu despoto: komence ataki kaj disbati, poste iom pensi pri tio, kion fari. En la komenco montri siajn muskolojn, prezenti forton, kaj poste nur pruvi — se necese — ke ankaŭ la kapon li havas. Al despota reganto pli gravas, ke la homoj opiniadu lin forta, kaj malpli — ke estu admirata lia saĝo. Cetere, kio — laŭ kompreno de ĉiu despoto – estas saĝo? La kapablo uzi perforton. Saĝa estas tiu, kiu scias, kiel kaj kiam ekbategi. Daŭra manifestado de la potenco estas neceso, ĉar apogilo por ajna diktatora regado estas la plej malbonaj instinktojtimo, agresemo kontraŭ proksimuloj, servileco. Ĉiuj ĉi instinktoj plej efike vekas teruron, kaj la teruro fontas el timego antaŭ potenco. »
— Ryszard Kapuściński, La ŝahinŝaho
 
« Ĉiu despoto ne kaŝas sian firman konvinkon, ke la homoj estas malnoblaj. Tiuj malnoblaj homoj plenigas lian kortegon, svarmas ĉirkaŭ li. La terurigita socio longe kondutas kiel senpensa kaj cedema popolamaso. Sufiĉas nutradi ilin, kaj ili estos obeemaj. Oni devas havigi al ili distron, kaj ili estos feliĉaj. La kolekto da politikaj artifikoj estas tre malgranda, ĝi ne ŝanĝiĝas de jarmiloj. Tial aperas tiom da amatoroj en la politiko, tiom da personoj kredantaj, ke ili scipovas regadi, nur donu regadon en iliajn manojn. Sed okazas ankaŭ surprizoj. Jen la sata kaj amuziĝanta popolamaso ne intencas plu obeadi. Ĝi komencas postuli ion pli ol distron. Ĝi deziras liberecon, volas justecon. La despoto miregas. La realo postulas, ke li revidu ĉiun homon kiel tuton, kun avantaĝoj kaj malavantaĝoj. Sed tia homo minacas al la diktatora regado, li estas malamiko, do ĉiuj regantoj kolektas fortojn por frakasi lin. »
— Ryszard Kapuściński, La ŝahinŝaho
 
« Limo estas streso, eĉ timo (multe pli malofte: liberigo). La nocio de limo povas enhavi ian finon, la pordo povas brufermiĝi antaŭ ni por ĉiam: tia estas la limo inter la vivo kaj la morto. Pri niaj timoj scias dioj kaj tial ili klopodas allogi siajn adeptojn promesante, ke ili eniru la Dian regnon, kiu estos ĝuste senlima. La paradizo de la kristana Dio, la paradizo de Javeo kaj Alaho havas neniajn limojn. La budhanoj scias, ke la nirvano estas senlima feliĉego. Mallonge dirite — tio, kion plej deziras, atendas kaj revegas ĉiuj, estas ĝuste tia senkondiĉa, plena, absoluta — senlimeco. »
— Ryszard Kapuściński, La imperio
 
« Blanko pensigas ofte pri fino, limo, morto. En tiuj kulturoj, en kiuj oni vivas kun morto-timo, la funebrantoj surmetas nigrajn vestojn por fortimigi la morton, izoli ĝin, redukti al mortinto. Sed tie, kie la morto estas akceptata kiel alia formo, kiel alia speco de l’ ekzisto, la funebrantoj vestas sin blanke kaj blanke ili vestas la mortinton, blanko signifas ĉi tie la koloron de akcepto, konkordo, cedo al la sorto»
— Ryszard Kapuściński, La imperio