Vjaĉeslav Molotov

Vjaĉeslav Molotov (naskiĝis la 9-an de marto 1890 en Kukarki, Rusio – mortis la 8-an de novembro 1986 en Moskvo) estis sovetia politikisto, diplomato, ministro pri eksteraj rilatoj (1939-1949, 1953-1956).

Vjaĉeslav Molotov
Aliaj projektoj
Biografio en Vikipedio
Plurmedioj en Komunejo
Plurmedioj en Komuneja kategorio

Citaĵoj redakti

 
« Sovetunio kiel ŝtatego ne povas resti for de la grandaj aferoj en Eŭropo kaj Azio»
— Vjaĉeslav Molotov, al Hitlero [Novembro 1940]

Pri la aŭtoro redakti

Henry Kissinger redakti

 
« [pri intertraktoj inter Germanio kaj Sovetunio en novembro 1941] Molotov, posedinta talenton malekvilibrigi oble pli ekvilibrajn personojn ol Hitlero, kun duobla forto elmontris firman taktikon antaŭ la nazia gvidantaro»
— Henry KissingerDiplomatio [1994]
 
« …Molotov, evidente sufiĉe multe leginte “Mein Kampf”, estis konscianta ke efektive Hitlero bezonas “vivospacon” en Rusio»
— Henry KissingerDiplomatio [1994]
 
« [pri intertraktoj de Molotov kaj Ribbentrop en 1940] Germanio ankoraŭ ne ekregis tion, kion ĝi intencis proponi kaj Sovetunio ne bezonis Germanion por konkeri tiujn teritoriojn por si mem. »
— Henry KissingerDiplomatio [1994]
 
« [pri pompa akcepto de Molotov fare de Hitlero en 1940] Montrinte ke li eĉ iomete ne estis timigita de tia akcepto, evidente prenita el imagoj pri majesto el iu Viena opereto, Molotov ekokupiĝis pri starigado de konkretaj demandoj: je kio konsistas fina celo de la Triflanka pakto? Kiel Hitlero difinas deklaritan de li “novan ordon”? Kio estas “ampleksigita azia influsfero”? Kio estas germanaj intencoj en Balkanio? Ĉu daŭras kompreno de tio, ke Finnlando troviĝas en la sovetia influsfero? Neniu ankoraŭ konversaciis kun Hitlero tiel, nek subigis lin al tia kruca pridemandado. »
— Henry KissingerDiplomatio [1994]
 
« Tio ke Stalin estis preta al grandaj cedoj videblis el reago de Molotov, kiam la 22-an de junio Friedrich-Werner Graf von der Schulenburg alportis al li germanan militdeklaron. »
— Henry KissingerDiplomatio [1994]

Vidu ankaŭ redakti