Pentrado

vidarto pri surmeto de farbo sur tolo por krei bildon
(Alidirektita el Pentristo)

Pentrado estas la arto de la aplikado de koloroj al surfaco kiel muroj, papero, kanvaso, ligno, vitro, lako, argilo, betono, folio, kupro aŭ alia medio.

Pentrado
Pentrado
Pentrado
Aliaj projektoj
Pentrado en Vikipedio
Pentrado en Komunejo
Pentrado en Komuneja kategorio
Pentrado en Vikivortaro
Citaĵo
« Malriĉeco kombinita kun krea talento kutime estas libera je la sento de malkontento. Tio veras rilate al malriĉa metiisto, lerta pri sia metio, kaj malriĉa verkisto, pentristo aŭ sciencisto en disfloro de kreaj fortoj. »
— Eric Hoffer, La vera kredanto [1951]
Citaĵo
« Mirindas, ke kun estingiĝo de la kreaj fortoj ĉe persono observiĝas klare videbla inklino aligi sin al la amasa movado. Interligo inter fuĝo de sia senfrukta “mi” kaj altigita sentiveco al la amasaj movadoj estas tute klara. Verkisto, pentristo aŭ sciencisto kun alveno de krea degenero, kiam sekiĝas fonto de la kreaj fortoj, pli aŭ malpli frue trafas la vicojn de ardaj patriotoj, rasistoj, foiraj predikistoj, adeptoj de iu “sankta afero”. Eble ankaŭ seksaj impotentoj estas instigataj de la samaj impulsoj. »
— Eric Hoffer, La vera kredanto [1951]
Citaĵo
« Kaj ĉe la bolŝevisma, kaj ĉe la nazia reĝimoj haveblas fajna kompreno de graveco de la rilatoj inter la “homoj de la vorto” kaj la ŝtato. En la bolŝevisma Rusio verkistoj, pentristoj, sciencistoj ĝuas privilegiojn de la reganta tavolo. Ili ĉiuj estas superaj ŝtatoficistoj. Cetere ili devas sekvi la partian linion, sed tio estas nura disciplino, al kiu subiĝas la tuta elito. Kio koncernas Hitleron, do li havis diable realisman planon: ĉiujn sferojn de la scio fari monopolo de la elito, kiuj devos regi lian mondan imperion; la restajn sennomajn amasojn Hitlero planis teni duonedukitaj. »
— Eric Hoffer, La vera kredanto [1951]
Citaĵo
« Kiel fotografio puŝas la pentriston direkte al abstrakta, skulpteca arto, same la filmo puŝis la verkiston al vortoŝparado kaj profunda simbolismo, je kiuj la filmo ne povas konkurenci kun ĝi. »
— Marshall McLuhan, Komprenante amaskomunikilojn: la interna larĝigo de homo [1964]