Verko estas produkto de spiritopostula (kreiva kaj ne nur kopianta) laboro en arto aŭ scienco

Verko
Verko
Verko
Aliaj projektoj
Verko en Vikipedio
Verko en Komuneja kategorio
Verko en Vikivortaro

Citaĵoj redakti

NOTO: Krom en la referencitaj citaĵoj, la tradukoj inkluditaj en tiu ĉi sekcio estas propraj de la vikicitaristo, kiu aldonis ilin.

 
« Tro multe oni jam diris kaj verkis pri "virina sfero". Lasu virinojn do trovi sian sferon. » « (angle) Too much has already been said and written about "women's sphere". Leave women, then, to find their sphere. »
— Lucy Stone
 
« La vivo de ĉiu viro estas taglibro, en kiu li intencas verki unu rakonton, kaj skribas alian; kaj lia plej humila horo estas kiam li komparas la volumon kia ĝi estas kun tio, kion li ĵuris fari. »
— J. M. Barrie
 
« Ĝuado de la verko konsistas en partopreno en la kreiva stato de la artisto»
— Martin Heidegger, Nietzsche (1961)
 
« Estas bona afero por malklera viro legi citaĵlibrojn. Famaj Citaĵoj de Bartlett estas admirinda verko, kaj mi atente studis ĝin. La citaĵoj, gravuritaj sur la memoro, donas al vi bonajn pensojn. Ili ankaŭ instigas vin legi la aŭtorojn kaj serĉi pli. » « (angle) It is a good thing for an uneducated man to read books of quotations. Bartlett's Familiar Quotations is an admirable work, and I studied it intently. The quotations when engraved upon the memory give you good thoughts. They also make you anxious to read the authors and look for more. »
— Winston Churchill

Zamenhofa proverbaro redakti

  Pliaj citaĵoj ĉe Zamenhofa proverbaro.
 
« Koniĝas majstro laŭ sia verko. »
— Zamenhofa proverbaro
 
« La fino kronas la verkon. »
— Zamenhofa proverbaro

Vidu ankaŭ redakti