Identigo (psikologio)

Identigo (psikologio)
Aliaj projektoj
Identigo (psikologio) en Vikipedio

identigo estas la parte konsciata psika procezo de sin identigado kun alia homo aŭ grupo.

Citaĵoj redakti

Sigmund Freud redakti

 
« Psika kontaĝo okazas kutime proksimume tiel: malsanuloj scias kutime unu pri la alia pli ol kuracisto kaj tre interesiĝas pri malsanoj de ĉirkaŭuloj. Al unu pacientino okazas psika atako; la aliaj tuj ekscias ke ĝia kialo estis letero el hejmo, rememoro pri spertita malfeliĉo, ktp. Ili kunsentas al ŝi kaj ekhavas jenan penson, kiu tamen ne atingas ilian konscion: se tia kialo povas kaŭzi la atakon, do la samajn atakojn povus havi mi, ĉar mi klare havas la samajn kialojn. Se tiu penso atingus la konscion, ĝi plej verŝajne transformiĝus je la timo de tia atako. Ĝi aperas tamen en alia psika sfero kaj finiĝas per efektivigo de tiu ĉi simptomo. Identigado do estas ne simpla imitado, sed alproprigado surbaze de la sama etiologia kondiĉo. »
— Sigmund FreudSonĝointerpretado [1899]
 
« Identigado en histerio plej ofte estas uzata por esprimi seksan komunecon. Histeriulo identigas sin en simptomoj de sia malsano plej ofte — se ne sole — kun persono, kun kiu li havas seksan rilaton aŭ kiu estis en tia rilato kun la sama persono kiel li. Por identigado en histeria fantazio kaj en sonĝo sufiĉas imago pri seksaj rilatoj, kiu tute ne devas esti reala. »
— Sigmund FreudSonĝointerpretado [1899]
 
« Ni diris ke la socion kunligas du aferoj: perforta devigo kaj emociaj ligoj inter la membroj de la socio — teknike nomataj identigoj. Ĉe manko de unu elemento, eble la alia povas unuigi la socion. »
— Sigmund FreudKial milito? [septembro 1932]

Vidu ankaŭ redakti