Konformismo

(Alidirektita el Konformeco)

Konformismo estas tendenco de tiu, kiu konformigas sin al la reganta ideologio, al la tradiciaj kutimoj kaj moroj.

Konformismo
Konformismo
Konformismo
Aliaj projektoj
Konformismo en Vikipedio
Konformismo en Komuneja kategorio
Konformismo en Vikivortaro

Citaĵoj redakti

NOTO: Krom en la referencitaj citaĵoj, la tradukoj inkluditaj en tiu ĉi sekcio estas propraj de la vikicitaristo, kiu aldonis ilin.

 
« La socio ĉiam troviĝas en la stato de komploto kontraŭ homeco de ĉiu sia ano. La plej postulata virto estas konformeco. Kredi je si mem estas fari ion kontraŭan al ĝi. »
— Ralph Waldo Emerson, Self-reliance [1841]
 
« Junuloj ĉiam havas la saman problemon: ribeli kaj konformiĝi samtempe. Ili estas nun solvinta tiun problemon, defiante siajn gepatrojn kaj kopiante unu la alian. » « The young always have the same problem — how to rebel and conform at the same time. They have now solved this problem by defying their elders and copying each other. »
— Quentin Crisp
 
« Racio estas kapablo juĝi pri la aferoj same kiel tion faras la aliaj homoj, kiel tion postulas kutimo ktp. Frenezo estas devio de tio. »
— Benjamin Rush, Lecture on the medical jurisprudence of the mind // The Autobiography of Benjamin Rush
 
« Ekzemple en Masaĉuseco individuo estas konsiderata konvena por deviga enhospitaligo se li kondutas “en maniero, kiu evidente rompas ekzistantajn leĝojn, kutimojn, interkonsentojn kaj moralon de la socio”. »
— Thomas Szasz, La fabriko de frenezo [1970]
 
« Edukado, por la plej multaj homoj, signifas klopodi konduki la infanon al similtipa plenkreskulo de lia socio... Sed por mi edukado signifas fari kreantojn... Oni devas fari inventantojn, novigantojn, ne konformistojn. »
— Jean Piaget
 
« Naturo estas okupata kreanta absolute unikajn individuojn, dum kulturo estis inventita kiel ununuran muldilon, al kiu ĉiuj devas konformiĝi. Ĝi estas groteska. » « (angle) Nature is busy creating absolutely unique individuals, whereas culture has invented a single mold to which all must conform. It is grotesque. »
— Jiddu Krishnamurti
 
« Ĝis kiom oni devas akcepti la regulojn de la socio, en kiu oni vivas? Alivorte: en kiu momento konformeco fariĝas korupteco? Nur respondante tiajn demandojn la konscienco vere difinas sin. » « (angle) How far should one accept the rules of the society in which one lives? To put it another way: at what point does conformity become corruption? Only by answering such questions does the conscience truly define itself. »
— Kenneth Tynan
 
« Konformismo eble donos al vi trankvilan vivon; ĝi eble eĉ venigos vin al universitata katedro. Sed ĉiuj ŝanĝoj en la historio, ĉiuj progresoj, venas de la nekonformistoj. Se ne estus problemuloj, nek malkonsentuloj, ni ankoraŭ loĝus en kavernoj. » « (angle) Conformity may give you a quiet life; it may even bring you to a University Chair. But all change in history, all advance, comes from the nonconformists. If there had been no trouble-makers, no Dissenters, we should still be living in caves. »
— A. J. P. Taylor

Erich Fromm redakti

 
« En Usono, kie preskaŭ nenio restis el la feŭdismaj postrestaĵoj kaj kie tiom altas socia movebleco, identigo kun la socia pozicio nature estas malpli efika kaj sento de identeco ĉiam pli kaj pli ŝoviĝas al konformismo. »
— Erich Fromm, La sana socio [1955]
 
« Konformismo — jen tiu mekanismo, per kiu regas la anonima aŭtoritato»
— Erich Fromm, La sana socio [1955]
 
« [pri konformismo] Tiel ili daŭrigas la vivondubantaj kaj ŝanceliĝantaj malliberuloj de frataro… Efektive tiu vivo, konstruita sur kompromisoj, la vivo “antaŭ la homoj” — tio estas la vivo en malliberejo, senpersona kaj prema. »
— Erich Fromm, La sana socio [1955]
 
« La konscienco laŭ sia naturo havas nekonformisman karakteron; ĝi devas esti kapabla diri “ne”, kiam ĉiuj aliaj diras “jes” kaj por diri tiun “ne” ĝi devas esti certa ja praveco de opinio, sur kiu ĝi baziĝas. En tiu grado en kiu homo konformiĝas, li ne kapablas aŭdi la voĉon de sia konscienco kaj eĉ malpli povas sekvi ĝin. La konscienco ekzistas nur tiam, kiam homo sentas sin homo, ne aĵo, nek varo. Por la aĵoj, interŝanĝataj en merkato, estas alia kvazaŭmorala kodekso — la kodekso de honesteco. La afero konsistas en tio, ĉu la interŝanĝo okazas laŭ justaj prezoj, sen maĥinacioj kaj premo, rompantaj honestecon de la kontrakto. Tiu honesteco — nek bonkora kaj nek malica — estas morala principo de la merkato, kaj ankaŭ morala principo, reganta la vivon de la persono kun la merkata orientiĝo. »
— Erich Fromm, La sana socio [1955]

Vidu ankaŭ redakti