Humuro

komunika esprimmaniero komika, vekanta gajon kaj ridemon
(Alidirektita el Humursento)

Humuro estas originala sentomaniero kaj esprimprocedo, kiu kontraŭas al la kutimaj rilatoj inter la aferoj kaj la tono, en kiu oni ilin diras, kiu prezentas la komikaĵojn kun seriozeco kaj la absurdaĵojn kun respekta soleneco, kiu provas komuniki emocion, ŝajnigante, ke oni eĉ ne scias pri ĝia ekzisto.

Humuro
Humuro
Humuro
Aliaj projektoj
Humuro en Vikipedio
Humuro en Komuneja kategorio
Humuro en Vikivortaro

Citaĵoj redakti

NOTO: Krom en la referencitaj citaĵoj, la tradukoj inkluditaj en tiu ĉi sekcio estas propraj de la vikicitaristo, kiu aldonis ilin.

 
« Ĉio homa estas korŝira. La sekreta fonto de humuro ne estas ĝojo sed malĝojo. » « Everything human is pathetic. The secret source of humor itself is not joy but sorrow. »
— Mark Twain
 
« Humuro estas la ŝirmilo de saĝuloj. »
— Erich Kästner
 
« Imago estas kvalito donita al homo por kompensi lin por kio li ne estas, dum humuro estas donita por konsoli lin por kio li estas. » « Imagination is a quality given to man to compensate for what he is not, and a sense of humour is provided to console him from what he is. »
— Oscar Wilde
 
« Komikulo faras amuzajn aferojn. Bona komikulo faras aferojn amuzaj. » « (angle) A comedian does funny things. A good comedian does things funny. »
— Buster Keaton
 
« Okazis naskiĝo de “literaturisto”. Disvastiĝinte je parola vorto, tiu literatura egaltonaleco ebligis al legopovaj homoj konservi en parolo unuecan “altan parolmanieron”, necesas diri, tute neelteneblan, kaj al prozistoj de la 19-a jarcento — akcepti moralajn trajtojn, kiujn nun nur malmultaj pretus sekvi… humuro, slango kaj drameca elano de anglo-usona parolo iĝis monopolo de duonlegopovaj homoj. »
— Marshall McLuhan, Komprenante amaskomunikilojn: la interna larĝigo de homo [1964]
 
« Putin tutcerte havas humursenton. Ĉe la homo, sukcesinta uzurpi la potencon en la 140-miliona lando, devas esti evoluintaj intelektaj kapabloj, akompane de kiuj ĉiam iras humursento. » « У Путина точно есть чувство юмора. У человека, сумевшего узурпировать власть в 140-миллионной стране, должны быть развитые интеллектуальные способности, в комплекте с которыми обязательно идет чувство юмора. »
— Aleksej Navalnij, [Citaĵoj ĉe Esquire la 29-an de novembro 2011][1]
 
« Humuro estas aserto de digno, deklaro de homa supereco al ĉio, kio trafas ĝin. »
— Romain Gary
 
« Nenio estas pli bona ol la neintencita humuro de la realo» « (angle) Nothing is better than the unintended humor of reality. »
— Steve Allen
 
« Bona gusto kaj humuro estas kontraŭdiro, kiel ĉasta putino» « (angle) Good taste and humor are a contradiction in terms, like a chaste whore. »
— Malcolm Muggeridge
 
« Vi bezonas ridi pli. La vivo plenas je tro multaj problemoj, por ne ridi ĉiutage.... Ni bezonas havi senton de humuro en ĉi tio, ĉar ĝi estas tro malfacila sen ĝi. » « (angle) You need to laugh more. Life is filled with too many problems, to not laugh every day. … We need to have a sense of humor going into this because it's too tough without it. »

Proverboj de Bernardo Atxaga redakti

 
« Havas bovino kun bonhavo
Nenion por diri pri sia vivo. »
— Bernardo Atxaga
 
« Al bovinoj ĉiam pri arto
Plaĉas Betoveno, Mendelsohn' kaj Mocarto. »
— Bernardo Atxaga
 
« Merlo el Istambul'
Ĉiam flugas al Istambul' »
— Bernardo Atxaga
 
« Por konsiiĝi, ke oni ne estas inteligenta
Necesus ja esti tia. »
— Bernardo Atxaga
 
« Kiam foriris mi el Balazanteg'

Kiam mi lasis el ĉi konstruaĵ'

Tie restis mia kor' enfose kun forteg' »
— Bernardo Atxaga

Referencoj