Linus Pauling

usona sciencisto

Linus Carl PAULING (naskiĝis la 28-an de februaro 1901 en Portland; mortis la 19-an de aŭgusto 1994 en Big Sur en Kalifornio) estis usona kemiisto. En 1954 li ricevis la Nobel-premion pri kemio.

Linus Pauling
Dosiero:Linus Pauling 1962.jpg, Pauling.jpg
Aliaj projektoj
Biografio en Vikipedio
Plurmedioj en Komunejo
Plurmedioj en Komuneja kategorio
Medaglia del Premio Nobel
Medaglia del Premio Nobel
Pri kemio (1954) kaj paco (1962)

En 1962 li estis distingita per la Nobel-premio pri paco, pro kampanjo kontraŭ eksperimentoj pri nukleaj eksplodoj - kaj tiel fariĝis unu el la tre malmultaj homoj, kiuj ricevis eĉ du Nobel-premiojn.

Citaĵoj redakti

NOTO: Krom en la referencitaj citaĵoj, la tradukoj inkluditaj en tiu ĉi sekcio estas propraj de la vikicitaristo, kiu aldonis ilin.

 
« La mondo progresas, jaron post jaro, jarcenton post jarcento, dum la membroj de la pli juna generacio ekscias, kio estas malĝusta inter la aferoj, kiujn diris iliaj maljunuloj. Do vi devas ĉiam esti skeptika - ĉiam mempensu» « (angle) The world progresses, year by year, century by century, as the members of the younger generation find out what was wrong among the things that their elders said. So you must always be skeptical — always think for yourself. »
— Linus Pauling
 
« Se vi volas havi bonajn ideojn, vi devas havi multajn ideojn. Plej multaj el ili estos eraraj, kaj kion vi devas lerni, estas kiujn forĵeti. » « (angle) If you want to have good ideas you must have many ideas. Most of them will be wrong, and what you have to learn is which ones to throw away. »
— Linus Pauling