Paul Gauguin

franca pentristo

Paul GAUGUIN (naskiĝis la 7-an de junio 1848 en Parizo - mortis la 9-an de majo 1903 en Franca Polinezio) estis franca pentristo post-impresionisma. Li estis ĉefa reprezentanto de la skolo de Pont-Aven kaj inspiranto de la Nabisoj, lia verko estas vaste konsiderata kiel tiu de grava franca pentristo de la 19-a jarcento. Liaj eksperimentoj pri koloro kaj la tuto de lia verkaro ege influis la evoluon de la pentrarto, ĉefe faŭvismon, pentrarta movado kiu disvolviĝis de 1898 al 1908.

Paul Gauguin
Aliaj projektoj
Biografio en Vikipedio
Plurmedioj en Komunejo
Plurmedioj en Komuneja kategorio

Citaĵoj redakti

NOTO: Krom en la referencitaj citaĵoj, la tradukoj inkluditaj en tiu ĉi sekcio estas propraj de la vikicitaristo, kiu aldonis ilin.

 
« Junulo, kiu ne kapablas fari malsaĝon, jam estas maljunulo. »
— Paul Gauguin
 
« Venos tempo, kiam homoj pensos, ke mi estas mito, aŭ pli ĝuste io, kion la ĵurnaloj elpensis. »
— Paul Gauguin