John Maynard Keynes

angla ekonomikisto

John Maynard KEYNES (esperantigite Ĝon Mejnard Kejns, 1a Barono Keynes) (naskiĝis la 5-an de junio 1883 en Kembriĝo - mortis la 21-an de aprilo 1946 en Firle, East Sussex) estis angla ekonomikisto. Liaj ideoj fundamente ŝanĝis la teorion kaj praktikon de moderna makroekonomiko kaj la ekonomiajn politikojn de registaroj.

John Maynard Keynes
Aliaj projektoj
Biografio en Vikipedio
Plurmedioj en Komunejo
Plurmedioj en Komuneja kategorio

Citaĵoj redakti

NOTO: Krom en la referencitaj citaĵoj, la tradukoj inkluditaj en tiu ĉi sekcio estas propraj de la vikicitaristo, kiu aldonis ilin.

 
« Pli bone estas proksimume pravi ol precize malpravi. » « (angle) It is better to be roughly right than precisely wrong. »
— John Maynard Keynes
 
« Vortoj devas esti iom sovaĝaj, ĉar ili estas la atako de pensoj kontraŭ la nepripensado. » « (angle) Words ought to be a little wild for they are the assault of thoughts on the unthinking. »
— John Maynard Keynes
 
« Je longtempa perspektivo ni ĉiuj estos mortaj. »
— John Maynard Keynes