« Skvalo de ĉiesa kaj totala ŝajnigado ruliĝas tra la eŭropaj teroj. Ĉia pozicio estas deklarata pro ŝajnigemo kaj estas interne falsa. Ĉiuj klopodoj strebas sole ne renkontiĝi kun sia sorto, fermi la okulojn kaj ne aŭdi ĝian malhelan vokon, eviti rektan renkontiĝon kun tio, kio devas iĝi vivo. Oni vivas ŝerce kaj des pli ŝerce ol pli tragika estas surmetita masko. »