Lekcioj kaj paroladoj de Erich Fromm

Lekcioj kaj paroladoj de Erich Fromm estis eldonataj en diversaj magazinoj kaj libroj en la 20-a jarcento.

Lekcioj kaj paroladoj
Aŭtoro: Erich Fromm
Lekcioj kaj paroladoj
Lekcioj kaj paroladoj
Aliaj projektoj

Citaĵoj

redakti
 
« Nuklea bombo estas la plej danĝera simptomo de malsano de la nuntempa socio»
— Erich Fromm, Nuntempa homo kaj estonteco [1961]
 
« Tio kio okazas hodiaŭ, eble iom similas al penetrado de kristanismo el Romio al la pagana Eŭropo. Romio, perdinte la politikan forton, semis sian kulturon, siajn ideojn, siajn organizajn formojn je fremda grundo. »
— Erich Fromm, Nuntempa homo kaj estonteco [1961]
 
« [...] idolismon mi traktas kiel formon de serĉado de unueco kun naturo fare de homo, dum kiu li revenas al propra “besteco”. Li subiĝas al la naturo, subiĝas al siaj manfaraĵoj (forme de idoloj, faritaj el oro, arĝentoligno) aŭ subiĝas al aliaj homoj. »
— Erich Fromm, Nuntempa homo kaj estonteco [1961]
 
« [pri naskiĝo de la moderna eŭropa civilizacio] Tiu procezo daŭris de la fino de la epoko de la pagana Romio [en la 4-a jarcento] ĝis la fino de mezepoko en Eŭropo. Proksimume antaŭ mil jaroj Eŭropo estis graveda de la greka-romia juda-kristana heredaĵo. Poste, post 1000 jaroj, la sino de Eŭropo naskis ion novan: modernan socion»
— Erich Fromm, Nuntempa homo kaj estonteco [1961]
 
« Renesanco konservis la profeta-mesian koncepton en nova formo: en la formo de utopioj»
— Erich Fromm, Nuntempa homo kaj estonteco [1961]
 
« [en la 17-a — 18-a jarcentoj] En religio malkreskas konceptoj de teismo tamen religia sperto kiel realo akiras pli grandan gravecon ol en iuj ajn aliaj tempoj, escepte de la 13-a jarcento. Usona historiisto Carl Lotus Becker prave substrekis ke la 18-a jarcento estis ne malpli religiema ol la 13-a kaj esprimis la saman religian sperton, sed per alia lingvaĵo kaj aliaj konceptoj. »
— Erich Fromm, Nuntempa homo kaj estonteco [1961]
 
« [...] homo de la 20-a jarcento aspektas kiel abortaĵo. Ĉio kvazaŭ kolapsis en tiu momento, kiam la homo staris sur la pinto de siaj historiaj atingoj. »
— Erich Fromm, Nuntempa homo kaj estonteco [1961]
 
« Homo iĝis akiranto kaj konsumanto. La ĉefa afero de lia vivo iĝis “havi pli kaj konsumi pli” kaj ĉiam malpli “esti si mem”. »
— Erich Fromm, Nuntempa homo kaj estonteco [1961]
 
« Nuntempa homo esperis iĝi individuo; efektive li iĝis angora atomo ĵetata tien kaj reen. »
— Erich Fromm, Nuntempa homo kaj estonteco [1961]
 
« La homo iĝis entrepreno; lia vivo estas lia kapitalo, lia tasko estas investi tiun ĉi kapitalon laŭeble plej bone. Se la investo estas sukcesa, do ankaŭ la homo estas sukcesa. Se sian vivon li investis malsukcese, do li ne atingis la sukceson. Do la homo mem iĝas aĵo, objekto»
— Erich Fromm, Nuntempa homo kaj estonteco [1961]
 
« La nuntempa homo serĉas nutradon, tiel diri, de la Granda Patrinokompanioŝtato — kaj transformiĝas je eterna bebo, kiu cetere neniam satiĝas, ĉar ĉe li ne evoluas kapabloj de personeco. Estis trovite, speciale je ekzemplo de Francio de la 18-a jarcento, ke la homo efektive ne povas esti feliĉa. »
— Erich Fromm, Nuntempa homo kaj estonteco [1961]
 
« Se trakti idolismon laŭe al ideoj de la profetoj, do okazas ĝuste tio kion Freud nomis transigo. Laŭ mia opinio, transigo kiel ni konas ĝin en psikanalizo, estas signo de idolismo: individuo transigas siajn proprajn agojnsentojn — fortojn de sia amo, fortojn de sia penso — al objekto ekster si. Tia objekto povas esti homo aŭ aĵo, farita el lignoŝtono. Tuj post kiam individuo estas ligita per tia transigo, li starigas rilatojn kun si mem, obeante la objekton al kiu li transigis proprajn homajn funkciojn. [...] Ju pli pova iĝas la idolo — do ju pli mi transigas al ĝi — des pli malriĉa iĝas mi mem kaj des pli mi dependas de ĝi, ĉar mi malaperos se mi perdos tiun al kiu mi transigis ĉion kion mi havas. »
— Erich Fromm, Nuntempa homo kaj estonteco [1961]
 
« Se homo trovis idolon, al kiu li povos preĝi la tutan vivon, li ne bezonas desperi. Tio, laŭ mia opinio, estas unu el kialoj de tio ke multaj homoj ricevas tian plezuron de komunikado kun analizisto kaj ne deziras foriri, kaj kial tutaj socioj elektas por si tiel nomatajn gvidantojn, kiuj estas same malplenaj kiel antikvaj idoloj, sed kiuj uzas transigon por alligi homojn al si. »
— Erich Fromm, Nuntempa homo kaj estonteco [1961]
 
« Kompreneble en la nuntempa socio ne haveblas Baalo, nek Astarto. Sed ĉar ni kutime konfuzas la nomojn kaj aĵojn, ni ĝoje opinias ke la aĵoj ne ekzistas se iliaj nomoj ne renkonteblas. Efektive ni hodiaŭ vivas en la socio, kiu kompare al plu fruaj jarcentoj estas oble pli pagana kaj oble pli idolisma. »
— Erich Fromm, Nuntempa homo kaj estonteco [1961]
 
« Nuntempan homon karakterizas faritaĵoj de liaj manoj. Li mem iĝas aĵo. Li estas nenio, sed li sentas sin pli granda kiam li unuiĝas kun la ŝtato, kun produkto, kun kompanio»
— Erich Fromm, Nuntempa homo kaj estonteco [1961]
 
« Nuntempa homo estas farita el aĵoj, kiujn li mem kreas. Jen ekzemplo de tio el ĉiutagaj observoj. Kiam homo renkontiĝas kun iu, kiun li konas nur per televida ekrano, li diras: “Li aspektas ĝuste same kiel en televidilo”. Realo iĝas televida bildo kaj ĝusteco de percepto de tiu ĉi persono estas komparata kun tiu ĉi realo. Se homo aspektas kiel en la ekrano, do percepto de la realo estas ĝusta. Realo estas lokita en ekstera aĵo kaj la vera homo estas nur ombro de tiu ĉi realo. »
— Erich Fromm, Nuntempa homo kaj estonteco [1961]
 
« En fabelo La novaj vestoj de la Imperiestro la imperiestro almenaŭ ekzistas. La afero estas nur ke li efektive estas nuda, kvankam la homoj kredas ke li estas vestita. Hodiaŭ ne plu ekzistas la imperiestro! Hodiaŭ la homo estas reala ĝis li troviĝas ie ekstere. Li ekzistas nur danke al aĵoj, danke al posedaĵoj, al sia socia rolo, al sia “personeco”; kiel viva estaĵo cetere li estas ne reala. »
— Erich Fromm, Nuntempa homo kaj estonteco [1961]
 
« Nuklea armilo estas ekstreme drameca kaj terura simbolo de tio, kio estas fremdiĝo. Ĝi estas produkto de la homaj manoj. Ĝi estas vera manifestiĝo de grandegaj intelektaj atingoj de la homo, tamen ĝi regas nin. Kaj estas tre dubinde, ĉu ni iam regos ĝin. »
— Erich Fromm, Nuntempa homo kaj estonteco [1961]
 
« Ni babilas pri progreso kaj pri estonteco, sed efektive neniu scias kien li iras, neniu povas diri kien direktiĝos la eventoj kaj neniu havas la celon»
— Erich Fromm, Nuntempa homo kaj estonteco [1961]
 
« En la 19-a jarcento oni povis diri: “Dio mortis”. En la 20-a jarcento necesas diri ke mortis la homo. Hodiaŭ validas aforismo: “La homo estas morta, gloron al liaj aĵoj!”. »
— Erich Fromm, Nuntempa homo kaj estonteco [1961]
 
« Ĝuste pro tio ke ankaŭ malbono estas homeca, ni povas kompreni la malbonon — ja ni vidas la malbonon en ni mem. »
— Erich Fromm, Nuntempa homo kaj estonteco [1961]
 
« Malbono ne plu ekzistas kiel kontraŭo de la bono; pli ĝuste aperis nova senhomeco: indiferenteco, alivorte kompleta fremdiĝo, kompleta indiferenteco vizaĝ-al-vizaĝe al la vivo»
— Erich Fromm, Nuntempa homo kaj estonteco [1961]
 
« Mi opinias ke ero de Eichmann hodiaŭ estas en ĉiu el ni. »
— Erich Fromm, Nuntempa homo kaj estonteco [1961]
 
« Herman Kahn diras ke akcepteblaj estas perdo de 60 milionoj da usonanoj en la unuaj tri tagoj de la nuklea milito; se pereos 90 milionoj, tio estas jam tro multe. »
— Erich Fromm, Nuntempa homo kaj estonteco [1961]
 
« Ĉar mi restas socialisto, kia mi ĉiam estis, mi kredas ke nova formo de la socio estos formo de humanisma socialismo, kiu same diferencas de la nuna kapitalismo kaj de tiu falsa socialismo kia estas la sovetia komunismo»
— Erich Fromm, Nuntempa homo kaj estonteco [1961]
 
« Iuj observantoj demandas kial la plej evoluintaj kaj prosperaj landoj kiel Svedio kaj Svislando okupas suprajn poziciojn de rangolistoj laŭ nombro de sinmortigintoj kaj alkoholuloj? Kial la plej riĉa lando en la mondo, Usono, donas ekzemplon de tio ke ni vivas en la “epoko de angoro”? »
— Erich Fromm, Psikologia problemo de la homo en la nuntempa socio [1964]
 
« En la 18-a kaj 19-a jarcentoj karaktero de la meza klaso montris fortajn ekspluatajn kaj akumulajn tendencojn. Tiu “aktiva” karaktero estis difinata je deziro ekspluati la aliajn kaj akumuli proprajn enspezojn por ricevadi de ili aldonan profiton. En la 20-a jarcento la orientiĝo de la karaktero montras gravan pasivecon kaj sin identigadon al merkataj valoroj. Nuntempa homo estas sendube pasiva rilate pasigon de libertempo. Li estas eterna konsumanto; li englutas drinkaĵojn, nutraĵojn, cigaredojn, lekciojn, pejzaĝojn, librojn, filmojn; ĉio estas konsumata, englutata. La mondo iĝis unu grandega objekto de lia apetito: granda botelo, granda pomo, granda besto. La homo iĝis suĉinfano, eterne atendanta nutradon kaj eterne elreviĝinta. En la parto kie la nuntempa homo ne estas konsumanto, li estas komercisto»
— Erich Fromm, Psikologia problemo de la homo en la nuntempa socio [1964]
 
« La socio bezonas homojn, kiuj sentas sin liberaj kaj sendependaj, ne subiĝintaj al iu ajn aŭtoritato, principo aŭ konscienco, tamen pretaj subiĝi al ordonoj kaj fari tion kion oni atendas de ili, kiuj facile, sen frotado iĝas elementoj de la socia maŝino; tiajn homojn oni povas direkti, sen uzi la forton, oni povas gvidi ilin sen gvidantoj, oni povas movigi ilin sen celo, se ne konsideri la celon ĉiam moviĝi, funkcii, marŝi antaŭen. »
— Erich Fromm, Psikologia problemo de la homo en la nuntempa socio [1964]
 
« Sociaj sentoj de la homo estas projekciataj sur la ŝtaton. Kiel civitano li pretas fordoni eĉ la vivon por sampatrujanoj; kiel privatulo li estas gvidata de egoisma zorgo pri si mem. Farinte la ŝtaton enkorpigo de siaj propraj sociaj sentoj, li adoras la ŝtaton kaj ĝiajn simbolojn. Li projekcias siajn sentojn, forton, saĝecon kaj kuraĝon sur siajn gvidantojn kaj adoras ilin kiel siajn idolojn»
— Erich Fromm, Psikologia problemo de la homo en la nuntempa socio [1964]
 
« Kun tempopaso en la plej evoluintaj industriaj socioj la homo ĉiam pli kaj pli ligiĝas al teknikaĵoj, ne al vivaj estaĵoj kaj vivaj procezoj. Nova sporta aŭto por multaj viroj estas pli alloga ol virino. Intereso al la vivo kaj al organiko estas anstataŭata de intereso al tekniko kaj neorganikaj substancoj. Rezulte de tio la homo iĝas indiferenta al la vivo kaj pli fieras je inventitaj de li misiloj kaj nukleaj armiloj ol sentas teruron antaŭ ili kaj angoron pro ekstermo de ĉia vivo. »
— Erich Fromm, Psikologia problemo de la homo en la nuntempa socio [1964]
 
« [...] celo de humanisma industria socio ne povas esti maksimuma profito por malmultaj aŭ eĉ maksimuma konsumado por multaj. Produktado de produktoj ne devas esti celo je si mem, ĝi estas nura rimedo por home riĉa vivo, kiu eblas en la socio kie la homo estas multo, ne kie li havas multon aŭ uzas multon. La socio devas krei kondiĉojn por produktiveco de la homo, ne por homo consumens aŭ homo technicus. »
— Erich Fromm, Psikologia problemo de la homo en la nuntempa socio [1964]
 
« Pli maljuna generacio havas tendencon montri karakteron, grandparte formitan de tradiciaj ŝablonoj kaj de bezono je sukcesa adaptiĝo. Multaj reprezentantoj de juna generacio ŝajne tute ne havas karakteron. »
— Erich Fromm, Psikologia problemo de la homo en la nuntempa socio [1964]
 
« Plejparto de la homoj enuas, ĉar ili ne interesiĝas pri tio kion ili faras kaj nia industria sistemo ne interesiĝas ke la homoj interesiĝu pri sia laboro. Espero pri postaj amuziĝoj [pli grandaj ol kiujn havis la antaŭa generacio] estas konsiderata la sola logaĵo, necesa por kompensi tedan laboron. Tamen libera tempo kaj tempo de amuzoj estas ege teda. Ĝi estas same regata de industrio de amuziĝoj kiel labortempo de la industria entrepreno. Homoj serĉas plezurojn kaj ekscitiĝon, ne ĝojon; potencon kaj posedon — ne kreskon. Ili deziras havi multe, konsumi multe anstataŭ esti multe. »
— Erich Fromm, Psikologia problemo de la homo en la nuntempa socio [1964]
 
« Ni troviĝas meze de la procezo dum kiu multaj homoj komencas rezigni je iluzioj; kiel diris iam Markso, rezigno je iluzioj estas kondiĉo de rezigno je cirkonstancoj kiuj postulas la iluziojn. »
— Erich Fromm, Psikologia problemo de la homo en la nuntempa socio [1964]
 
« Kvankam analogioj povas esti inspiraj, ili pruvas nenion. »
— Erich Fromm, La disfalo de la socioj [1969]
 
« Konkreta ekzemplo povas esti provoj seniĝi je slumoj en grandaj urboj, kiam kiel la plej efika rimedo estas proponata konstruado de novaj malmultekostaj domoj. Baldaŭ evidentiĝas ke la novaj domoj siavice transformiĝas je slumoj kaj la sistemo de slumoj plu funkcias same kiel antaŭe. Kialo estas ke la konstruado de la novaj domoj sen bazaj ŝanĝoj de la sistemo — edukaj, ekonomiaj, psikologiaj ktp — lasas la bazan strukturon sama kiel antaŭe kaj pro tio la slumo-sistemo reproduktiĝas, transformante kun tempopaso la ĵus konstruitajn domojn je la novaj slumoj. La sistemo povas esti ŝanĝita nur se anstataŭ ŝanĝo de unu faktoro veraj ŝanĝoj okazos en la tuta sistemo tiel ke okazos nova kuniĝo de ĉiuj ĝiaj elementoj. »
— Erich Fromm, La disfalo de la socioj [1969]
 
« [...] multaj sciencistoj ankoraŭ pensas je terminoj de arkaiĝinta linia kaŭz-efika koncepto. Ili elektas la plej evidentajn mankojn de la sistemo kaj provas trovi la kaŭzojn en ili. Al ili malfacilas pensi je terminoj de procezoj okazantaj en la sistemo, kiam kompreno de unu parto necesigas komprenon de ĉiu el la aliaj partoj; efektive kompreno de la sistemo postulas oble pli da mensa flekseco. La fakto de la menso kaj sentoj de la observanto ankaŭ estas parto de la sistemo faras la komprenon de la socio kiel sistemo speciale malfacila; la observanto vidas en la sistemo ne ĝian veran funkciadon, sed rigardas ĝin de la vidpunkto de propraj deziroj kaj de tiu rolo kiun li ludas en la sistemo. »
— Erich Fromm, La disfalo de la socioj [1969]
 
« [...] ekonomiaj kondiĉoj oble pli gravas ol pure militaj kaj ekonomia konkerado kaj penetrado anstataŭas malnovajn formojn de milita okupado. »
— Erich Fromm, La disfalo de la socioj [1969]
 
« Laŭe al tradiciaj valoroj, necesas fari bonon, veron, belecon, alivorte tion kio servas al evoluo kaj kresko de la homo. Novaj teknologiaj valoroj alvokas fari tion, kio teknike eblas. Se teknike eblas atingi Lunon, necesas fari tion malgraŭ la fakto ke oble pli neprokasteblaj taskoj en la Tero restas nesolvitaj. Se teknike eblas produkti freneze detruan armilon, necesas fari tion malgraŭ la fakto ke tiu armilo minacas ekstermon de la tuta homaro»
— Erich Fromm, La disfalo de la socioj [1969]
 
« Tamen kun kresko de edukiteco televido kreas novan tipon de analfabeteco, ĉe kiu oni nutras la konsumanton per bildoj; uzataj estas liaj okuloj kaj la oreloj, sed ne la cerbo»
— Erich Fromm, La disfalo de la socioj [1969]
 
« Ju pli pova iĝas la homo rilate la naturon, des pli senpova li iĝas antaŭ la maŝino»
— Erich Fromm, La disfalo de la socioj [1969]
 
« [...] homo ne estas kreita por esti pasiva, malviva “aĵo” kaj stato de kronika skizofrenio (apartigo de la penso kaj ago) kaj depresio, kies komencon ni vidas jam nun, sekvigos eksplodojn de freneza perforto aŭ formorton de la socio pro manko de la vivoforto. »
— Erich Fromm, Serĉado de humanisma alternativo [1968]
 
« Karaktera reago de ne-intelektulo al la ideoj estas: “Ĉio ĉi estas bone kaj prave, sed kion mi povus fari pri tio?” »
— Erich Fromm, Serĉado de humanisma alternativo [1968]
 
« Ni restas en la stato de tribismo. Ni nomas ĝin naciismo»
— Erich Fromm, Nova humanismo kiel kondiĉo de la unueca mondo [1962]
 
« Goethe estis la lasta reprezentanto de la humanisma tradicio en la 19-a jarcento»
— Erich Fromm, Nova humanismo kiel kondiĉo de la unueca mondo [1962]
 
« Efektive Markson oni multe citas, sed malmulte komprenas, same kiel la Biblion»
— Erich Fromm, Nova humanismo kiel kondiĉo de la unueca mondo [1962]
 
« Sendube la 13-a kaj la 18-a jarcentoj estas la periodoj de la kredo. Mi timas ke nia tempo en la Okcidento estas la periodo de grandega malsufiĉo de la kredo; la malamo kiu disvastiĝis en la okcidenta mondo kaj en Usono estas nura manifestiĝo de tio ke homoj estas senigitaj je amo kaj ke efektive ili ne scias por kio ili vivas. »
— Erich Fromm, Nova humanismo kiel kondiĉo de la unueca mondo [1962]
 
« Efektive ne nur kresko de perforto, sed ankaŭ kresko de kontraŭperforto minacas la ekzistadon de nia demokratia sistemo. Ni devas esti atentaj: tiuj kiuj ne kredas je la demokratia procezo klopodas strangoli ĝin je la nomo de ĝia defendo»
— Erich Fromm, Malneto de parolo de Eugene McCarthy [1968]
 
« Ni ne devas plu malebligi enmiksiĝon je nia politiko fare de etaj kaj ofte nedemokratiaj registaroj, kiuj ofte ricevas nian subtenon nur pro sia aserto ke ili estas kontraŭuloj de komunismo. Ni devas korekti nenormalan situacion de malagnosko de registaro en Pekino kaj de sepcent milionoj da ĉinoj kiujn ĝi reprezentas. »
— Erich Fromm, Malneto de parolo de Eugene McCarthy [1968]
 
« Regresa orientiĝo manifestiĝas je tri aferoj, ekzistantaj samtempe aŭ aparte: nekrofilio, narcisismo kaj incesta simbiozo.
Kiel nekrofilio estas komprenata emo al perforto kaj detruado, deziro murdi, adorado de la forto, pasio je morto, je sinmortigo, je sadismo, deziro transformi ĉion organikan je neorganika helpe de “ordo”. Nekrofiliulo, sena je trajtoj necesaj por kreado, en sia impotenteco facile detruas, ĉar tio por li pruvas nur unu aferon: forton.
Kiel narcisismo estas komprenata perdo de sincera intereso al la ekstera mondo kaj anstataŭe — enorma ligiĝo al si mem, al propra grupo, klano, religio, nacio, raso ktp, akompanata de fortaj distordoj de racia rezonado. Ĝenerale narcisisma kontentiĝo devenas de bezono kompensi materialan kaj spiritan malriĉecon.
Kiel incesta simbiozo estas komprenata tendenco resti alligita al la patrino kaj ŝiaj ekvivalentoj — sango, familio, tribo, fuĝi la respondecon, liberecon, konsciencon; esti protektita kaj amata en stato de certeco kaj dependeco kiujn individuo pagas per ĉesigo de propra homa evoluo.
Mi opinias ke homo, elektanta progreson, povas trovi novan unuecon per plena evoluigo de siaj homaj fortoj, kio manifestiĝas en tri orientiĝoj. Ili povus manifestiĝi samtempe aŭ aparte: biofilio, amo al la homaro kaj naturo, sendependeco kaj libereco»
— Erich Fromm, Iuj kredoj de la homo, je la homo, por la homo [1965]
 
« Mi opinias ke neniu povas “savi” alian homon, farinte elekton anstataŭ li. Por helpi lin, oni povas indiki eventualajn alternativojn — kun sincereco kaj amo, sen sentimentaleco kaj iluzioj»
— Erich Fromm, Iuj kredoj de la homo, je la homo, por la homo [1965]
 
« Ĝis 1871 la germanoj povus esti prave nomitaj la popolo de poetoj kaj pensantoj (“das Volk der Dichter and Denker”) [...] »
— Erich Fromm, Rimarkoj pri rilatoj de la germanoj kaj judoj [1978]
 
« Mi opinias ke la manko de la povo estas bazo de profunda parenceco de la germana kaj juda spiritoj kaj pro tio kondiĉo de mirindaj rezultoj de ilia kunekzistado. »
— Erich Fromm, Rimarkoj pri rilatoj de la germanoj kaj judoj [1978]
 
« [...] Majstro Eckhart estis ateisto (kvankam iom nebuligita) kaj socialismo de Markso estis laika manifestiĝo de la profeta mesianismo. Inter la socialismaj aŭtoroj, rekonintaj religian karakteron de la verkoj de Markso, unuavice necesas mencii Ernst Bloch. Ankaŭ mi esprimis tiun ĉi vidpunkton. Necesas mencii ankaŭ Karl Löwith kaj speciale tiujn katolikajn aŭtorojn, kiuj komprenis la verkojn de Markso oble pli bone ol plejparto de la marksistoj. Al ili apartenas Jean-Yves Calvez»
— Erich Fromm, Majstro Eckhart kaj Karolo Markso pri la posedado kaj ekzistado [la 1970-aj]
 
« La problemo, laŭ instruo de Majstro Eckhart, konsistas ne je tio, ke mi havas nenion, sed je ne esti egoisme ligita al tio kion mi havas. »
— Erich Fromm, Majstro Eckhart kaj Karolo Markso pri la posedado kaj ekzistado [la 1970-aj]
 
« Sovetia komunismo tiom sukcesis pri distordado de la ideoj de Markso (kaj samtempe konvinkis la Okcidenton ke la sovetia marksismo estas la ĝusta interpreto de Markso), ke tre malfacilas liberiĝi de tiu ĉi distordita bildo. »
— Erich Fromm, Majstro Eckhart kaj Karolo Markso pri la posedado kaj ekzistado [la 1970-aj]
 
« Nur relative eta nombro de esplorintoj de Markso — inter ili estas kaj adeptoj, kaj kontraŭuloj de Markso — atentigis ke la definitiva celo de Markso estis ne ekonomiaj ŝanĝoj, sed ŝanĝoj de la homo; ke la ideo de supereco de la strebo posedi estas burĝa, ne marksisma koncepto. »
— Erich Fromm, Majstro Eckhart kaj Karolo Markso pri la posedado kaj ekzistado [la 1970-aj]
 
« Instruo de Markso estis je plej profunda senco neteisma religia sistemo, direktita al savo de la homo, al reformado de laika lingvaĵo laŭe al la idealoj de la profeta mesianismo»
— Erich Fromm, Majstro Eckhart kaj Karolo Markso pri la posedado kaj ekzistado [la 1970-aj]
 
« Ĉia provo montri religian karakteron de la sistemo de Markso alfrontas preskaŭ nesupereblajn obstaklojn. La unua obstaklo certe konsistas je la termino “religia”, kiu kutime estas komprenata kiel supoziganta kredon je dio. Tio estas tipe eŭropocentrisma provinciismo. Konfuceismo, taoismo kaj budhismo estis la religioj, sed ne havis koncepton de dio. La eŭropaj [aŭ okcidentaj] religioj — judismo, kristanismo kaj islamo — uzis simbolojn de dio, ĉar la proksimorienta socia kaj politika organizado supozigis atribuon de la supera valoro al la koncepto de la supera patro aŭ reĝo. »
— Erich Fromm, Majstro Eckhart kaj Karolo Markso pri la posedado kaj ekzistado [la 1970-aj]
 
« La 14-a jarcento estis markita per malkovro de la nova modalo de la pensado»
— Erich Fromm, Majstro Eckhart kaj Karolo Markso pri la posedado kaj ekzistado [la 1970-aj]
 
« Spinozo, rifuzita de la juda komunumo de Amsterdamo kiel herezulo, estis fremdulo en iu ajn religio»
— Erich Fromm, Majstro Eckhart kaj Karolo Markso pri la posedado kaj ekzistado [la 1970-aj]
 
« Eĉ hodiaŭ plejparto de loĝantaro de Okcidenta Eŭropo kaj Nordameriko povas aserti, ke ĝi kredas je dio, sed tiu ĉi kredo perdis ajnan gravecon por ĝia ĉiutaga vivo. Ĝi ne motivas la kredantojn plenumi “religieman” vivon, dio iĝis por ili sufiĉe pala simbolo, socie kundividata kaj kontentiganta iujn restintajn bezonojn kiel “helpanta patro”, speciale kiam la vivo iĝas danĝera. Fakte tiu ĉi filozofia dio transformiĝis je idolo, egaligita al la idoloj de laikaj potencoj»
— Erich Fromm, Majstro Eckhart kaj Karolo Markso pri la posedado kaj ekzistado [la 1970-aj]
 
« Sendube ekzistas strebo al nova tipo de “ateisma religiemo”. Tian strebon oni povas observi ĉe junularo en multaj okcidentaj landoj, kio manifestiĝas en fenomenoj kiel movado de hipioj, intereso pri jogo, zeno kaj aliaj. Tamen multo el tio trafis vojrandon aŭ estas ekspluatata de individuojgrupoj, interesiĝantaj pri socia atento. La plej profundaj ideoj — de la Delfa Konu vin mem ĝis la Freuda psikanalizo — estis prostituigitaj de falsaj guruoj kaj ne malpli falsaj profetoj de plezuroj kaj sekso; nenio restis ne-malsanktigita je veneno de la nuntempa serĉado de agnosko kaj komercigo. »
— Erich Fromm, Majstro Eckhart kaj Karolo Markso pri la posedado kaj ekzistado [la 1970-aj]
 
« Karolo Markso iris laŭ la vojo de Majstro Eckhart kaj Spinozo, celo de lia ateisma radikala humanismo estis savo de la homo, lia sinaktualigo, supero de avideco, de strebo al posedado kaj konsumado, atingo de libereco kaj sendependeco, de amo al la aliaj homoj. »
— Erich Fromm, Majstro Eckhart kaj Karolo Markso pri la posedado kaj ekzistado [la 1970-aj]
 
« Termino “savo” estas monopoligita de eŭropaj religioj kaj ŝajne supozigas referencon al dio, kiu mem estas la Savinto kaj sendas ĝin. Budhisma savo estas sena je tia konotacio. Budhismo instruas ke la homo mem devas savi sin, je tio lin subtenas nur saĝeco de Budhoinstruisto, ne savinto. »
— Erich Fromm, Majstro Eckhart kaj Karolo Markso pri la posedado kaj ekzistado [la 1970-aj]
 
« [...] koncepto de savo de Markso estas tre proksima al la mesianisma koncepto de kelkaj profetoj el la Malnova Testamento»
— Erich Fromm, Majstro Eckhart kaj Karolo Markso pri la posedado kaj ekzistado [la 1970-aj]
 
« Malfacileco de kompreno de la sistemo de Markso konsistas je tio ke kutime oni opinias ke Markso estis reprezentanto de “progreso” kiel ĝin imagis burĝa-liberala sektoro de la industria socio. La koncepto de progreso konsistis el maksimuma scio (edukado), maksimuma industria produktado, maksimuma konsumado. [...] Markso estis la sama kontraŭulo de tiu ĉi koncepto de progreso kiel konservativismaj pensantoj, ekzemple Benjamin Disraeli. La konservativuloj, same kiel Markso, vidis ke daŭrigo de tutekonomiismo de la industria sistemo kaŭzos laŭgradan disfalon de la homa substanco kaj estiĝon de senanima senhelpa homo. Tiurilate iliaj vidpunktoj estis foje tre proksimaj al la vidpunktoj de Markso. La ĉefa diferenco konsistis je tio ke ili kredis ke ili povos haltigi la malbonon, savante malnovan ekonomian strukturon (kaj tiel servante al interesoj de la klaso kiun ili reprezentis) dum Markso, ne estante romantikulo, opiniis ke minaco al la homaro povas esti superita nur helpe de tute nova socia strukturo, la strukturo ne feŭda kaj nek industria-kapitalisma, sed socialisma, ĉe kiu ĉiuj homoj povus sukcese uzi la aĵojn sen iĝi iliaj sklavoj»
— Erich Fromm, Majstro Eckhart kaj Karolo Markso pri la posedado kaj ekzistado [la 1970-aj]
 
« Tamen efektive revolucia karaktero de la ideoj de Markso konsistas je tio ke ekzistas humanisma revolucio, nova etapo en la vivo de la homaro, etapo, kiu finos la antaŭistorion kaj markos komencon de la humanisma historio»
— Erich Fromm, Majstro Eckhart kaj Karolo Markso pri la posedado kaj ekzistado [la 1970-aj]
 
« Nova en la instruo de Markso estis lia malkovro: ke ekonomio estis la plago kiu baris al la homo vojon al sinrealigo kaj ke kresko ne nur de racio, sed de ĉiuj intelektaj, emociaj kaj sentaj kapabloj estas la celo de la homa evoluo. »
— Erich Fromm, Majstro Eckhart kaj Karolo Markso pri la posedado kaj ekzistado [la 1970-aj]
 
« Markso kombinis filozofian iluminiĝon kun kredo je revolucio kaj je ago; ĉiujn filozofojn de la pasinteco li defiis per frazo: “La filozofoj nur diversmaniere klarigadis la mondon; sed la afero konsistas je ŝanĝi ĝin”. [...] Tio estis alvoko al la homo ne nur pensi alie kaj alie agi, sed ankaŭ esti alia. Celo de la revolucio estis nova homo kaj nova socio, se diri humanisme, kaj ne nur politike kaj ekonomie. Markso aliĝis al revolucia tradicio de mesianismo, kiun unuafoje esprimis la profetoj, poste kabalistoj, poste Joakimo el Fiore, poste Eckhart. Lia celo estis ne liberala etika reformo, nek progresismaj ŝanĝoj proponataj de meza klaso (inkluzive de Freud); ĝi supozigis utopiisman kreadon de nova mondo, kia neniam ekzistis. »
— Erich Fromm, Majstro Eckhart kaj Karolo Markso pri la posedado kaj ekzistado [la 1970-aj]
 
« Markso donis al nova formo de individua kaj socia ekzistado nomon “komunismo”, sed li neniam donis konkretan priskribon de kio ĝi estos, escepte de kion tio signifas rilate la homon. Lia konkreta politika programo, kiel ĝi estas vortumita en la “La Manifesto de la Komunista partio”, estas ekstreme modesta se rigardi el la dua duono de la 20-a jarcento, kiam plejparto de la postuloj jam estas plenumitaj en multaj kapitalismaj landoj. Danke al tio ke li ne priskribis detale estontan komunisman socion, Markso konservis purecon de sia vizio kaj nek kompromitis ĝin per konkretaj priskriboj de atendata evoluo, kiujn ne eblis antaŭvidi ĉe la malnova socio kaj ankoraŭ ne ŝanĝiĝinta homo. Markso priskribis nur kio komunismo ne estas. »
— Erich Fromm, Majstro Eckhart kaj Karolo Markso pri la posedado kaj ekzistado [la 1970-aj]
 
« La ĉefa temo de Markso estas transformado de fremdigita, sensenca laboro je produktiva, libera laboro, ne pli bona pagado de la fremdigita laboro fare de privata aŭ ŝtata kapitalismo»
— Erich Fromm, Majstro Eckhart kaj Karolo Markso pri la posedado kaj ekzistado [la 1970-aj]
 
« Ekzistado apartenas al la vivo kaj nuntempo, posedado — al la morto kaj pasinteco. Malantaŭ kvazaŭ pure ekonomiaj konceptoj de kapitalo kaj laboro staras antropologiaj konceptoj, aldonantaj al lukto inter laboro kaj kapitalo spiritan, pasian karakteron»
— Erich Fromm, Majstro Eckhart kaj Karolo Markso pri la posedado kaj ekzistado [la 1970-aj]
 
« Sekvo de laŭgrada degrado de la religio estis ke la oficiala religio, kiun reprezentis la eklezio sekvanta la aŭtoritatan koncepton de “La reĝo de la reĝoj”, transformiĝis je fortikaĵo de la politika kaj ekonomia reakcio, ĉar ĝi subtenadis ĉiujn reakciajn elementojn en la socio»
— Erich Fromm, Majstro Eckhart kaj Karolo Markso pri la posedado kaj ekzistado [la 1970-aj]
 
« Malkovrante sekretojn de la naturo, regante ĝin, la homo eksentis sin ĉiopova. Kreadon de la naturo fare de dio sekvis kreado de la dua naturo fare de la homo. El rifuzo de la dio sekvas altiĝo de la homo ĝis la rolo de dio. »
— Erich Fromm, Majstro Eckhart kaj Karolo Markso pri la posedado kaj ekzistado [la 1970-aj]
 
« Tamen por iĝi dio la homo devas transformiĝi je ne-homo kaj per tio finfine detrui sin, oferinte sin sur la altaro de la “vera dio” profite al kiu Homo-Dio kun tempopaso devos abdiki la potencon; tiu ĉi “vera dio” estas tekniko»
— Erich Fromm, Majstro Eckhart kaj Karolo Markso pri la posedado kaj ekzistado [la 1970-aj]
 
« Se Eckhart estis ateisto-mistikulo, parolanta la lingvaĵon de teologio, do Markso estis ateisto-mistikulo, parolanta la lingvaĵon de post-Hegela filozofio. Ili parolis du dialektojn de la sama lingvo kiam temis pri celo de la homa vivo, politiko kaj ekonomio. Eckhart ne parolis la lingvon de tiuj lastaj dum la lingvo de Markso estis la lingvo de klasika ekonomikisto. »
— Erich Fromm, Majstro Eckhart kaj Karolo Markso pri la posedado kaj ekzistado [la 1970-aj]

Vidu ankaŭ

redakti