Budho Gotamo

historia budho; fondinto de budhismo
(Alidirektita el Budho)

Budho GotamoSiddhartha Gautama (sanskrite: Devanāgarī सिद्धार्थ गौतम; palie: Siddhattha Gotama; naskiĝis en 563 a.K. - mortis en 483 a.K.) estis barata princo, spirita gvidanto de antikva Hindio kaj fondinto de budhismo.

Sidarto Gotamo
Aliaj projektoj
Biografio en Vikipedio
Plurmedioj en Komunejo
Plurmedioj en Komuneja kategorio

Citaĵoj

redakti

NOTO: Krom en la referencitaj citaĵoj, la tradukoj inkluditaj en tiu ĉi sekcio estas propraj de la vikicitaristo, kiu aldonis ilin.

 
« Ne kredu ion simple ĉar vi aŭdis ĝin. Ne kredu ion simple ĉar ĝi estas elparolata kaj oni diras ĝin multflanke. Ne kredu ion simple ĉar ĝi estas skribita en viaj sanktaj libroj. Ne kredu ion simple pro la aŭtoritato de viaj instruistoj kaj pliaĝuloj. Ne kredu en tradicioj simple ĉar ili estas transdonitaj de generacio al generacio. Sed post observado kaj analizo, se vi trovas ke io agordas kun racio kaj kondukas al bono kaj al profito por ĉiu kaj ĉiuj, tiam akceptu ĝin kaj vivu laŭ tiu principo[1]» « Do not believe in anything simply because you have heard it. Do not believe in anything simply because it is spoken and rumored by many. Do not believe in anything simply because it is found written in your religious books. Do not believe in anything merely on the authority of your teachers and elders. Do not believe in traditions because they have been handed down for many generations. But after observation and analysis, when you find that anything agrees with reason and is conducive to the good and benefit of one and all, then accept it and live up to it. »
 
« Tiel kiel solida roko ne estas skuita de la ŝtormo, tiel same la saĝuloj ne tuŝas laŭdonkulpon»
— Budho Gotamo
 
« Plej feliĉa estas tiu, kiu havas plej malmulte da deziroj»
— Budho Gotamo[2]
 
« Malamo ne ĉesas per malamo, sed nur per amo. Jen la eterna regulo. »
— Budho Gotamo
 
« Miloj da kandeloj povas esti ŝaltitaj de unu kandelo, kaj la vivo de la kandelo ne estos mallongigita. Feliĉo neniam malpliiĝas pro dividado. »
— Budho Gotamo

Citaĵoj el la Palia Kanono

redakti
 
« La pordoj de la Nemorto estas malfermitaj. Ke tiuj, kiuj povas aŭskulti, respondu kun fido. » « The doors of the Immortal are open. Let them who can hear respond with faith. »
— Majjhima Nikáya i 169.[3]
 
« Se vi havas nekontentigan instruiston, tiam prenu ĉi tiun certan Darmon kaj praktiku ĝin. Ĉar la Darmo estas certa, kaj kiam korekte praktikita, ĝi estos por via bonstato kaj feliĉo por longa tempo. » « If you have no satisfactory teacher, then take this sure Dhamma and practise it. For the Dhamma is sure, and when rightly undertaken it will be to your welfare and happiness for a long time. »
— Majjhima Nikáya i 401.[4]
 
« Tiel longe, kiel la suno kaj la luno ankoraŭ ne ekzistis, malestis la brilado de granda lumo, neniu granda radiado, nur mallumo kaj malvido persistis. Malestis tago aŭ nokto; neniu monato, duonmonato aŭ sezonoj estis distingeblaj. Sed kiam la suno kaj la luno ekestis, estis brilado de granda lumo, granda radiado, mallumo kaj malvido ne plu estis. Tagoj, noktoj, monatoj, duonmonatoj kaj sezonoj iĝis distingeblaj. En la sama maniero, tiel longe kiel la Tathágata, la Noblulo, la plene iluminiĝinta Budho ankoraŭ ne ekzistis, malestis la brilado de granda lumo, neniu granda radiado, nur mallumo kaj malvido persistis. Malestis proklamado, instruado, klarigado, estigado, malfermado, analizado, iluminado de la Kvar Noblaj Veroj. Sed kiam la Tathágata, la Noblulo, la plene iluminiĝinta Budho ekestis, estis brilado de granda lumo, granda radiado, mallumo kaj malvido ne plu estis. Estis proklamado, instruado, klarigado, estigado, malfermado, analizado, iluminado de la Kvar Noblaj Veroj. » « As long as the sun and the moon have not come to be, there is no shining forth of great light, no great radiance. Only darkness and blindness prevail. There is no day or night; no months, fortnights or seasons are distinguishable. But when the sun and the moon have come to be, then there is a shining forth of great light, of great radiance. Darkness and blindness are no more. Days, nights, months, fortnights and seasons are distinguishable. In the same way, as long as the Tathagata, the Noble One, the fully enlightened Buddha, has not come to be, there is no shining forth of great light, no great radiance. Only darkness and blindness prevail. There is no proclaiming, no teaching, no explaining, no setting forth, no opening up, no analysis of or illuminating of the Four Noble Truths. But when the Tathagata, the Noble One, the fully enlightened Buddha has come to be, there is a shining forth of great light, of great radiance; darkness and blindness are no more. There is a proclaiming, a teaching, an explaining, a setting forth, an opening up, an analysis, an illuminating of the Four Noble Truths. »
— Samyutta Nikaya V 442.[5]
 
« Sed iu ajn, kiu rifuĝas en Budho, Darmo kaj Samgo, tiu komprenos kun saĝeco la Kvar Noblajn Verojn:

Sufero, ties kaŭzo, ties superado, kaj la Nobla Okobla Pado kondukanta al tia superado.

Kaj ĉi tio estas sekura rifuĝo. La plej bona rifuĝo. Rifuĝinte ĉi tie, oni estas liberigita disde sufero. »
 « But whoever takes refuge in the Buddha, the Dhamma and the Sangha will understand with wisdom the Four Noble Truths:

Suffering, its cause, its overcoming, and the Noble Eightfold Path leading to its overcoming.

And this is a safe refuge, the best refuge. Haveing taken refuge here, one is freed from all suffering. »
— Dhammapada 188-192.[6]
 
« Budho: Imagu, ke la tuta tero estis kovrita de akvo, kaj iu viro ĵetis sur la akvon jugon kun truo en ĝi. Pelata de la vento la jugo drivus norden, suden, orienten kaj okcidenten. Nun, supozu ke, unufoje en cent jaroj iu blinda testudo leviĝus al la surfaco. Kion vi pensas? Ĉu la testudo ŝovus sian kapon tra la truo de la jugo kiam ĝi leviĝas al la surfaco unufoje en cent jaroj?

Bikŝuoj: Tio estas malverŝajna, moŝto.

Budho: Bone, estas tiom malverŝajne, ke oni naskiĝos kiel homo; estas ĝuste tiom malverŝajne, ke iu Tathágata, iu Noblulo, iu plene iluminiĝinta Budho aperos en la mondo; kaj estas ĝuste tiom malverŝajne, ke la Darmo kaj disciplino de la Tathágata estos instruita. Sed nun vi naskiĝis kiel homo, iu Tathágata aperis kaj la Darmo kaj disciplino estis instruita. Tial, strebu por kompreni la kvar noblajn verojn. »
 « Imagine that the whole earth was covered with water, and that a man was to throw a yoke with a hole in it into the water. Blown by the wind, that yoke would drift north, south, east and west. Now suppose that once in a hundred years a blind turtle was to rise to the surface. What would be the chances of that turtle putting his head through the hole in the yoke as he rose to the surface once in a hundred years?

It would be very unlikely, Lord.

Well, it is just as unlikely that one will be born as a human being. It is just as unlikely that a Tathagata, a Noble One, a fully enlightened Buddha, should appear in the world. And it is just as unlikely that the Dhamma and discipline of the Tathagata should be proclaimed. But now you have been born as a human being, a Tathagata has appeared and the Dhamma has been proclaimed. Therefore, strive to realize the Four Noble Truths. »
— Samyutta Nikaya v 457.[7]
 
« Malgranda estas la graveco de la perdo de aĵoj kiel riĉaĵoj. Sed afero gravega estas la perdo de saĝeco. Malgranda estas la graveco de la gajno de aĵoj kiel riĉaĵoj. Granda estas la graveco de la gajno de saĝeco. » « Of little importance is the loss of such things as wealth. But a terrible thing it is to lose wisdom. Of little importance is the gaining of such things as wealth. Great is the importance of gaining wisdom. »
— Anguttara Nikaya i 15.[8]
 
« Ekde nekonebla komenco venas la transmigrado. Iu komenca punkto ne estas evidenta, kvankam la estaĵoj baritaj de nesciado kaj katenitaj de dezirego estas transmigrantaj kaj vagantaj plu. Unu estaĵo, kiu ne estis via patrino almenaŭ unufoje en la pasinteco ne troveblas facile. Unu estaĵo, kiu ne estis via patro almenaŭ unufoje en la pasinteco ne troveblas facile. Unu estaĵo, kiu ne estis via frato almenaŭ unufoje en la pasinteco ne troveblas facile. Unu estaĵo, kiu ne estis via fratino almenaŭ unufoje en la pasinteco ne troveblas facile. Unu estaĵo, kiu ne estis via filo almenaŭ unufoje en la pasinteco ne troveblas facile. Unu estaĵo, kiu ne estis via filino almenaŭ unufoje en la pasinteco ne troveblas facile. Kial estas tiel? Ekde nekonebla komenco venas la transmigrado. Iu komenca punkto ne estas evidenta, kvankam la estaĵoj baritaj de nesciado kaj katenitaj de dezirego estas transmigrantaj kaj vagantaj plu. Dum tiom longe vi spertis suferadon, spertis doloron, spertis perdon, plenigante la tombejojn — sufiĉe por iĝi seniluziigitaj pri ĉiu konstruitaj aĵoj, sufiĉe por iĝi senpasiigitaj, sufiĉe por iĝi liberigitaj. » « From an inconstruable beginning comes transmigration. A beginning point is not evident, though beings hindered by ignorance and fettered by craving are transmigrating & wandering on. A being who has not been your mother at one time in the past is not easy to find... A being who has not been your father... your brother... your sister... your son... your daughter at one time in the past is not easy to find. Why is that? From an inconstruable beginning comes transmigration. A beginning point is not evident, though beings hindered by ignorance and fettered by craving are transmigrating & wandering on. Long have you thus experienced stress, experienced pain, experienced loss, swelling the cemeteries — enough to become disenchanted with all fabricated things, enough to become dispassionate, enough to be released. »
— Mata Sutta. Samyutta Nikaya 15:14-19.[9]
 
« Monaĥoj, Ekde nekonebla komenco venas la transmigrado. Iu komenca punkto ne estas evidenta, kvankam la estaĵoj baritaj de nesciado kaj katenitaj de dezirego estas transmigrantaj kaj vagantaj plu.

Venas la tempo, kiam la granda oceano forvaporiĝos, sekiĝos, kaj ekzistos ne plu. Sed por estaĵoj — tiom longe kiom ili estas baritaj de nesciado, katenitaj de dezirego, transmigrantaj kaj vagantaj plu — mi ne diras, ke estos fino de suferado kaj angoro.

Venas la tempo, kiam Sineru, reĝo de montoj, estos vorita de la flamoj, detruita, kaj ekzistos ne plu. Sed por estaĵoj — tiom longe kiom ili estas baritaj de nesciado, katenitaj de dezirego, transmigrantaj kaj vagantaj plu — mi ne diras, ke estos fino de suferado kaj angoro.

Venos la tempo, kiam la granda tero estos vorita de la flamoj, detruita, kaj ekzistos ne plu. Sed por estaĵoj — tiom longe kiom ili estas baritaj de nesciado, katenitaj de dezirego, transmigrantaj kaj vagantaj plu — mi ne diras, ke estos fino de suferado kaj angoro. »
 « Monks, from an inconstruable beginning comes transmigration. A beginning point is not evident, although beings hindered by ignorance and fettered by craving are transmigrating & wandering on.

There comes a time when the great ocean evaporates, dries up, & does not exist. But for beings — as long as they are hindered by ignorance, fettered by craving, transmigrating & wandering on — I don't say that there is an end of suffering & stress.

There comes a time when Sineru, king of mountains, is consumed with flame, is destroyed, & does not exist. But for beings — as long as they are hindered by ignorance, fettered by craving, transmigrating & wandering on — I don't say that there is an end of suffering & stress.

There comes a time when the great earth is consumed with flame, is destroyed, & does not exist. But for beings — as long as they are hindered by ignorance, fettered by craving, transmigrating & wandering on — I don't say that there is an end of suffering & stress. »
— Gaddula Sutta. Samyutta Nikaya 22:99.[10]
 
« Karmo devus esti konata. La kaŭzo pere de kiu karmo aperas, devus esti konata. La diverseco en karmo devus esti konata. La rezulto de karmo devus esti konata. La ĉeso de karmo devus esti konata. La pado de praktiko por la ĉeso de karmo devus esti konata. Tiel estis dirite. En referenco de kio, tio estis dirita?

Intenco, mi diras vin, estas karmo. Intencante, oni faras karmon pere de la korpo, parolo kaj intelekto.

Kaj kio estas la kaŭzo pere de kiu karmo aperas? Kontakto estas la kaŭzo pere de kiu karmo aperas.

Kaj kio estas la diverseco en karmo? Estas karmo spertota en la infero, karmo spertota en la regno de ordinaraj bestoj, karmo spertota en la regno de malsataj fantomoj, karmo spertota en la homa mondo, karmo spertota en la mondo de la lumuloj. Tio estas nomita la diverseco en karmo.

Kaj kio estas la rezulto de karmo? La rezulto de karmo estas el tri specoj, mi diras vin: tio, kio aperas ĝuste ĉi tie kaj nun; tio, kio aperas poste [en ĉi tiu vivtempo]; kaj tio, kio aperas poste de la antaŭo. Tio estas nomita la rezulto de karmo.

Kaj kio estas la ĉeso de karmo? De la ĉeso de kontakto venas la ĉeso de karmo; kaj ĝuste ĉi tiu nobla okobla pado — korekta vidpunkto, korekta intenco, korekta parolo, korekta ago, korekta vivrimedo, korekta strebo, korekta konscio, korekta koncentriĝo — estas la pado de praktiko kondukanta al la ĉeso de karmo.

Nun, kiam iu disĉiplo de la nobluloj discernas karmon en ĉi tiu maniero, la kaŭzon pere de kiu karmo aperas en ĉi tiu maniero, la diversecon de karmo en ĉi tiu maniero, la rezulton de karmo en ĉi tiu maniero, la ĉeson de karmo en ĉi tiu maniero, kaj la padon de praktiko kondukanta al la ĉeso de karmo en ĉi tiu maniero, tiam li discernas ĉi tiun penetrativan sanktan vivon kiel la ĉeson de karmo. »
 « Kamma should be known. The cause by which kamma comes into play should be known. The diversity in kamma should be known. The result of kamma should be known. The cessation of kamma should be known. The path of practice for the cessation of kamma should be known. Thus it has been said. In reference to what was it said?

Intention, I tell you, is kamma. Intending, one does kamma by way of body, speech, & intellect.

And what is the cause by which kamma comes into play? Contact is the cause by which kamma comes into play.

And what is the diversity in kamma? There is kamma to be experienced in hell, kamma to be experienced in the realm of common animals, kamma to be experienced in the realm of the hungry shades, kamma to be experienced in the human world, kamma to be experienced in the world of the devas. This is called the diversity in kamma.

And what is the result of kamma? The result of kamma is of three sorts, I tell you: that which arises right here & now, that which arises later [in this lifetime], and that which arises following that. This is called the result of kamma.

And what is the cessation of kamma? From the cessation of contact is the cessation of kamma; and just this noble eightfold path — right view, right resolve, right speech, right action, right livelihood, right effort, right mindfulness, right concentration — is the path of practice leading to the cessation of kamma.

Now when a disciple of the noble ones discerns kamma in this way, the cause by which kamma comes into play in this way, the diversity of kamma in this way, the result of kamma in this way, the cessation of kamma in this way, & the path of practice leading to the cessation of kamma in this way, then he discerns this penetrative holy life as the cessation of kamma. »
— Nibbedhika Sutta. Anguttara Nikáya 6:63.[11]
 
« Subha la studento: “Majstro Gotama, kio estas la kialo, kio estas la kaŭzo, ke ordinareco kaj eksterordinareco estas vidataj inter homoj, ene de la homa raso? Ĉar mallongvivantaj kaj longvivantaj personoj estas vidataj, malsanemaj kaj sanemaj, malbelaj kaj belaj, seninfluemaj kaj influemaj, malriĉaj kaj riĉaj, sube naskitaj kaj alte naskitaj, stultaj kaj discernemaj personoj estas vidataj. Do, kio estas la kialo, kio estas la kaŭzo, ke ordinareco kaj eksterordinareco estas vidataj inter homoj, ene de la homa raso?

Budho: Studento, estaĵoj estas posedantoj de kamma, heredantoj de kamma, naskitaj de kamma, rilatigitaj tra kamma, kaj havas kamma kiel siajn arbitracianton. Kamma estas tio, kio kreas malsamecojn inter estaĵoj en terminoj de bazeco kaj rafineco”...

Estas la kazo, studento, kie iu virino aŭ viro estas mortiganto de vivantaj estaĵoj, brutala, de sangkovritaj manoj, emanta mortigi kaj buĉi, montranta neniun kompaton por vivantaj estaĵoj. Tra la prenado kaj realigado de tiaj agoj, kun la rompiĝo de la korpo, poste de la morto, li aŭ ŝi reaperas en la tavolo de mizero, la malbona destino, la malsupraj regnoj, infero. Se, kun la rompiĝo de la korpo, poste de la morto — anstataŭ reaperi en la tavolo de mizero, la malbona destino, la malsupraj regnoj, infero — li aŭ ŝi venas al la homa stato, tiam li aŭ ŝi estas mallongvivanta tie, kie renaskiĝas. Ĉi tiu estas la vojo kondukanta al mallongdaŭra vivo: esti mortiganto de vivantaj estaĵoj, brutala, de sangkovritaj manoj, emanta mortigi kaj buĉi, montranta neniun kompaton por vivantaj estaĵoj.

Sed tiam estas la kazo, kie iu virino aŭ viro, forlasinte la mortigadon de vivantaj estaĵoj, abstinas disde mortigado de vivantaj estaĵoj, kaj loĝas kun vergo forĵetita, tranĉilo forĵetita, zorgema, kompatema, simpatianta por la bonstato de ĉiuj vivantaj estaĵoj. Tra la prenado kaj realigado de tiaj agoj, kun la rompiĝo de la korpo, poste de la morto, li aŭ ŝi reaperas en iu bona destino, en la ĉiela mondo. Se, kun la rompiĝo de la korpo, poste de la morto — anstataŭ reaperi en iu bona destino, en la ĉiela mondo — li aŭ ŝi venas al la homa stato, tiam li aŭ ŝi estas longvivanta kie ajn renaskiĝas. Ĉi tiu estas la vojo kondukanta al la longdaŭra vivo: esti forlasinta la mortigadon de vivantaj estaĵoj, abstini disde mortigado de vivantaj estaĵoj, loĝi kun vergo forĵetita, tranĉilo forĵetita, zorgema, kompatema kaj simpatianta por la bonstato de ĉiuj vivantaj estaĵoj. »
 « Master Gotama, what is the reason, what is the condition, why inferiority and superiority are met with among human beings, among mankind? For one meets with short-lived and long-lived people, sick and healthy people, ugly and beautiful people, insignificant and influential people, poor and rich people, low-born and high-born people, stupid and wise people. What is the reason, what is the condition, why superiority and inferiority are met with among human beings, among mankind?

Student, beings are owners of kammas, heirs of kammas, they have kammas as their progenitor, kammas as their kin, kammas as their homing-place. It is kammas that differentiate beings according to inferiority and superiority...

Here, student, some woman or man is a killer of living beings, murderous, bloody-handed, given to blows and violence, merciless to living beings. Due to having performed and completed such kammas, on the dissolution of the body, after death, he reappears in a state of deprivation, in an unhappy destination, in perdition, in hell. If, on the dissolution of the body, after death, instead of his reappearing in a state of deprivation, in an unhappy destination, in perdition, in hell, he comes to the human state, he is short-lived wherever he is reborn. This is the way that leads to short life, that is to say, to be a killer of living beings, murderous, bloody-handed, given to blows and violence, merciless to living beings.

But here some woman or man, having abandoned the killing of living beings, abstains from killing living beings, lays aside the rod and lays aside the knife, is considerate and merciful and dwells compassionate for the welfare of all living beings. Due to having performed and completed such kammas, on the dissolution of the body, after death, he reappears in a happy destination, in the heavenly world. If, on the dissolution of the body, after death, instead of his reappearing in a happy destination, in the heavenly world, he comes to the human state, he is long-lived wherever he is reborn. This is the way that leads to long life, that is to say, to have abandoned the killing of living beings, to abstain from killing living beings, to lay aside the rod and lay aside the knife, to be considerate and merciful, and to dwell compassionate for the welfare of all living beings. »
— Cula-kammavibhanga Sutta. Majjhima Nikáya 135.[12]

Referencoj

  1. traduko el la angla atendante originalan fonton
  2. laŭ cito en Aforismoj greneroj de saĝeco de Eduard V. Tvarozek
  3. S. Dhammika, Daily Readings from the Buddha´s Words of Wisdom, paĝo 12. Eldonis The Buddha Dhamma Mandala Society, 1989. ISBN 981-00-1302-7.
  4. S. Dhammika, Daily Readings from the Buddha´s Words of Wisdom, paĝo 11. Eldonis The Buddha Dhamma Mandala Society, 1989. ISBN 981-00-1302-7.
  5. S. Dhammika, Daily Readings from the Buddha´s Words of Wisdom, paĝo 15. Eldonis The Buddha Dhamma Mandala Society, 1989. ISBN 981-00-1302-7.
  6. S. Dhammika, Daily Readings from the Buddha´s Words of Wisdom, paĝo 14. Eldonis The Buddha Dhamma Mandala Society, 1989. ISBN 981-00-1302-7.
  7. S. Dhammika, Daily Readings from the Buddha´s Words of Wisdom, paĝo 11. Eldonis The Buddha Dhamma Mandala Society, 1989. ISBN 981-00-1302-7.
  8. S. Dhammika, Daily Readings from the Buddha´s Words of Wisdom, paĝo 48. Eldonis The Buddha Dhamma Mandala Society, 1989. ISBN 981-00-1302-7.
  9. Mata Sutta: Mother (SN 15.14-19), tradukita de Thanissaro Bhikkhu al la angla lingvo el la palia lingvo. Access to Insight (BCBS Edition), 30-a novembro 2013, http://www.accesstoinsight.org/tipitaka/sn/sn15/sn15.014.than.html
  10. Gaddula Sutta: The Leash (1)" (SN 22.99), tradukita de Thanissaro Bhikkhu al la angla lingvo el la palia lingvo. Access to Insight (BCBS Edition), 30-a de novembro 2013, http://www.accesstoinsight.org/tipitaka/sn/sn22/sn22.099.than.html
  11. Nibbedhika Sutta: Penetrative (AN 6.63), tradukita de Thanissaro Bhikkhu al la angla lingvo el la palia lingvo. Access to Insight (BCBS Edition), 30-a novembro 2013, http://www.accesstoinsight.org/tipitaka/an/an06/an06.063.than.html
  12. Cula-kammavibhanga Sutta: The Shorter Exposition of Kamma (MN 135), tradukita de Ñanamoli Thera al la angla lingvo el la palia lingvo. Access to Insight (BCBS Edition), 30-a novembro 2013, http://www.accesstoinsight.org/tipitaka/mn/mn.135.nymo.html

Vidu ankaŭ

redakti