Fremdulo
Aliaj projektoj
Fremdulo en Vikipedio
Fremdulo en Vikivortaro

Fremdulo estas homo, kiun oni ne konas, kaj eble precipe eksterulo, eksterlandano aŭ novulo.

Citaĵoj

redakti

NOTO: Krom en la referencitaj citaĵoj, la tradukoj inkluditaj en tiu ĉi sekcio estas propraj de la vikicitaristo, kiu aldonis ilin.

 
« Fremdulo estas tiu, kiu ne havas amikon»
— Ali ibn Abi Talib, Nahj al-Balagha
 
« Mi diris al vi, kiam mi venis, ke mi estas fremdulo. »
— Leonard Cohen
 
« Kie neniu lingvo povis konstrui ponton inter la homoj, ĉar ĉiu atendis, ke la propran lingvon parolu ankaŭ la alia, sed mem ne volis lerni ties lingvon, tie la najbaroj restis fremduloj. »
— Sabine DittrichHeredantoj de silentado
 
« Amu do la fremdulon; ĉar fremduloj vi estis en la lando Egipta. »
— Readmono 10:19[1]
 
« La fremdulo simple estas amiko, kiun mi ankoraŭ ne renkontis»
— Catherine Doherty
 
« Homoj strangas kiam vi estas fremdulo. »
— Jim Morrison
 
« Ne forgesu gastamon al nekonatoj; ĉar per tio iuj gastigis anĝelojn, ne sciante. »
— Paŭlo de Tarso, Hebreoj 13:2[2]
 
« La fremdulo ne havas amikon, krom se ĝi estas fremdulo. »
— Mosleh-od-din Sadio
 
« Mi ĉiam dependis de la bonkoreco de fremduloj. »
— Tennessee Williams
 
« Fremdulo mi estis en lando fremda. »
— Moseo, Eliro 2:22[3]
 
« Fremdulon ne ofendu, nek premu lin; ĉar fremduloj vi estis en la lando Egipta. »
— Moseo, Eliro 22:21[4]

Zamenhofa proverbaro

redakti
  Pliaj citaĵoj ĉe Zamenhofa proverbaro.
 
« Se geedzoj sin batas, fremdulo restu flanke. »
— Zamenhofa proverbaro

Referencoj

Vidu ankaŭ

redakti