Jean Piaget

svisa biologo kaj psikologo

Jean PIAGET (naskiĝis la 9-an de aŭgusto 1896 en Neŭŝatelo, Svislando - mortis la 16-an de septembro 1980 en Ĝenevo) estis svisa biologo, psikologo, konata pro sia studo de la konada disvolvigo ĉe infanoj.

Jean Piaget
Aliaj projektoj
Biografio en Vikipedio
Plurmedioj en Komuneja kategorio

Citaĵoj redakti

NOTO: Krom en la referencitaj citaĵoj, la tradukoj inkluditaj en tiu ĉi sekcio estas propraj de la vikicitaristo, kiu aldonis ilin.

 
« Edukado, por la plej multaj homoj, signifas klopodi konduki la infanon al similtipa plenkreskulo de lia socio... Sed por mi edukado signifas fari kreantojn... Oni devas fari inventantojn, novigantojn, ne konformistojn. »
— Jean Piaget
 
« La ĉefa celo de edukado en la lernejoj estu krei virojn kaj virinojn, kiuj kapablas fari novajn aferojn, ne simple ripeti tion, kion faris aliaj generacioj; viroj kaj virinoj kiuj estu kreivaj, inventemaj kaj eltrovemaj, kiuj povas esti kritikaj kaj kontroli, kaj ne akcepti, ĉion al ili ofertitaj. »
— Jean Piaget