« La unua intereso de la infano al fekaĵoj, al la funkcio de la fekado, ĝiaj organoj kaj produktoj estas anstataŭata dum plenkreskiĝo per grupo da karakterologiaj trajtoj, konataj kiel avideco, ordemo kaj puremo. Tiuj ĉi trajtoj, per si mem valoraj kaj dezirindaj, povas iĝi tiom dominantaj en la psiko, ke fine ni ricevas la tiel nomatan anusan karakteron. Ni ne scias kiel tio okazas, sed ĝusteco de la observoj ne lasas dubojn. »
«Puremo venas de deziro forigi la fekaĵojn, fariĝintajn malagrablaj por la sensa percepto. Ni scias ke en nia infanĉambro estas alie: ĉe la infanoj ili kaŭzas neniun abomenon, estas rigardataj kiel apartiĝintaj, sed plenvaloraj partoj de la propra korpo. Necesas energia edukado por akceli evoluon kaj fari la fekaĵojn io mizera, naŭza, abomena kaj malbona por la infano. »
« Pri socia faktoro, ebliganta pluan ŝanĝon de la anusa erotiko, atestas la fakto, ke malgraŭ la tuta homa progresoodoro de propraj fekaĵoj preskaŭ ne abomenigas malsame ol la fekaĵoj de la aliaj. Malpuraĉulo, do tiu kiu ne kaŝas siajn ekskrementojn, ofendas per tio la aliajn, traktas ilin malestime — tion atestas ankaŭ la plej fortaj sakraĵoj. Estus same nekompreneble kial la homo uzas kiel sakraĵon nomon de sia plej fidela amiko el la besta mondo, se la hundo ne havus du trajtojn, kaŭzantajn malestimon de la homo. Estante la besto kun evoluinta flarsenso, la hundo ne sentas abomenon al siaj fekaĵoj kaj nek hontas siajn seksajn funkciojn. »