« La unua intereso de la infano al fekaĵoj, al la funkcio de la fekado, ĝiaj organoj kaj produktoj estas anstataŭata dum plenkreskiĝo per grupo da karakterologiaj trajtoj, konataj kiel avideco, ordemo kaj puremo. Tiuj ĉi trajtoj, per si mem valoraj kaj dezirindaj, povas iĝi tiom dominantaj en la psiko, ke fine ni ricevas la tiel nomatan anusan karakteron. Ni ne scias kiel tio okazas, sed ĝusteco de la observoj ne lasas dubojn. » |