La plago de fantazioj

La plago de fantazioj
Aŭtoro: Slavoj Žižek
Aliaj projektoj
La plago de fantazioj en Vikipedio

La plago de fantazioj (angle: The Plague of Fantasies) estas la verko de slovena filozofo Slavoj Žižek, eldonita en 1997.

Citaĵoj

redakti
 
« Kiam ni opinias ke ni tre bone konas proksiman amikonparencon, ofte okazas ke subite tiu ĉi homo faras ion — li subite faras vulgaran aŭ kruelan rimarkon, maldecan geston aŭ direktas malvarman indiferentan rigardon dum oni atendis de li kunsenton — kaj tio ĉi igas nin konscii ke antaŭ ni estas absolute nekonata homo. En tiu momento amiko transformiĝas je Proksimulo. »
— Slavoj ŽižekLa plago de fantazioj [1997]
 
« Freud rimarkigis ke perversuloj realigas tion, pri kio neŭrozuloj nur fantazias. »
— Slavoj ŽižekLa plago de fantazioj [1997]
 
« [...] en la 1960-aj jaroj estraro de la komunista partio de Usono celante pravigi sian malsukcesan provon unuigi la laboristojn ekdisvastigis la ideon ke la tuta loĝantaro de Usono estas kontrolata per narkotikaĵoj, disvastigataj per aero kaj akvotuboj. »
— Slavoj ŽižekLa plago de fantazioj [1997]
 
« Sufiĉas nur rigardi la unuajn paĝojn de gazetoj: ĉiu titolo, eĉ (kaj speciale) se ĝia celo estas nur liveri informojn, estas kaŝita ordono»
— Slavoj ŽižekLa plago de fantazioj [1997]
 
« Laŭ sia strukturo kapitalismo ĉiam troviĝas en la krizostato — kaj ĝuste pro tio ĝi ĉiam kreskas: ĝi povas produkti nur danke al “ŝuldo al estonteco”; tra fuĝo al estonteco. Momento de la definitiva kvitigo, kiam ĉiuj ŝuldoj estos pagitaj, venos neniam. Markso donis nomon al tia sociala punkto de neebleco: “klasa lukto”. »
— Slavoj ŽižekLa plago de fantazioj [1997]
 
« Ofte menciata eksperimenta diferenco de la homo de antropoido montras sin komplete jene: kiam simio alfrontas neatingeblan objekton, ĝi lasas provojn ricevi ĝin kaj transiras al pli modesta objekto (ekzemple al malpli alloga seksa partnero) dum la homo ne lasas siajn provojn, plu koncentrante sin je la neatingebla. Jen kial tia subjekto estas neŭroza: la neŭroza subjekto estas nome tiu subjekto, kiu traktas ĝuon (france: jouissance) kiel absoluton; li reagas al la absoluto de ĝuo per formo de nekontentigita deziro. Tia subjekto kapablas strebi al malpermesita ekstremo; eĉ pli radikale, tia subjekto povas ekzisti nur se li strebas al la punkto “ekster limoj de atingeblo”. Do neŭrozo estas origina “homa” maniero trovi punkton de neatingeblo forme de absolulta ĝuo»
— Slavoj ŽižekLa plago de fantazioj [1997]
 
« Rilatumo de anoreksio kaj bulimio estas unu el plej trafaj ekzemploj de tia malsufiĉo aŭ troaĵo: anoreksio kutime transformiĝas je bulimio, kaj poste, forme de puno, la malsanulo denove revenas al anoreksio. »
— Slavoj ŽižekLa plago de fantazioj [1997]
 
« Nekonscio ĉiam estas ĉi tie, sur surfaco, ne kaŝita ie je neatingeblaj profundoj [...] »
— Slavoj ŽižekLa plago de fantazioj [1997]
 
« [...] materialigo de ideologio en eksteraj objektoj malkaŝas proprajn al ĝi kontraŭdirojn, kiujn vortumo de la ideologio mem neniam ebligos agnoski. »
— Slavoj ŽižekLa plago de fantazioj [1997]
 
« Hegelo inter la unuaj proponis interpreti geografian triopon GermanioFrancioAnglio kiel esprimon de tri tipoj: germana pensema skrupulemo, franca revolucia hastemo, angla modera pragmatismo. »
— Slavoj ŽižekLa plago de fantazioj [1997]
 
« Se diri per la vortoj de Blaise Pascal: se malsufiĉas kredo al vi, surgenuiĝu, kondutu kiel kredanto kaj la kredo mem venos. [...] Nome tiu ĉi “ĉiutaga sincereco” de la ekstera ideologia rito, kaj tute ne profundeco de internaj konvinkoj kaj deziroj de subjekto, estas ŝlosila punkto, sur kiu staras la tuta konstruaĵo de ideologio. »
— Slavoj ŽižekLa plago de fantazioj [1997]
 
« Necesas ĉiam memori ke deziro, “realigita”, surscenigita en fantazioj estas tute ne propra deziro de subjekto, sed deziro de la alia: fantazio, iluzia konstrukcio, respondo al enigmo “Kion vi deziras?” (Che vuoi?) — “Vi diras tion, sed kion vi efektive celas dirante tion?” — kio starigas originan gravan pozicion de subjekto. »
— Slavoj ŽižekLa plago de fantazioj [1997]
 
« Kaj denove tiun intersubjektivan karakteron de fantazio per trafaj ekzemploj montras nome antisemitismo, tiu antisemitisma paranojo: fantazio (socia fantazio pri la juda komploto) estas nenio alia ol provo trovi respondon al la demando: “Kion la socio deziras de mi?”, eltrovi la veran signifon de tiuj mornaj eventoj, en kiuj mi devas partopreni. »
— Slavoj ŽižekLa plago de fantazioj [1997]
 
« [...] fantazio estas la origina formo de narativeco, kies destino estas kaŝi seneliran staton aperintan ie. »
— Slavoj ŽižekLa plago de fantazioj [1997]
 
« [...] fantazio per si mem tre proksimas al perverso: perversa rito imitas kastron, de origina perdo, kio ebligas al subjekto aliĝi al sistemo de simboloj. Aŭ — se paroli pli precize — malsame ol “normala” subjekto, por kiu Leĝo estas organo de malpermeso, kiu limigas (aliron al objekto) de liaj deziroj, por perversulo objekto de deziro estas la Leĝo mem. Leĝo estas la idealo, kiun li sopras, li deziras esti komplete agnoskita de Leĝo, iĝi parto de mekanismo de ĝia funkciado... Ne ignorinda ironio de la situacio: perversulo, precipe krimulo, de kiu oni atendas rompon de ĉiuj reguloj de “normala” kaj deca konduto, fakte strebas al dominado de Leĝo. »
— Slavoj ŽižekLa plago de fantazioj [1997]
 
« Do la afero estas eĉ ne je tio ke ne ekzistas ideologioj sen transideologia nukleo de veroj, sed ĉefe je tio ke nur turno al tiu ĉi transideologia nukleo faras ideologion vivkapabla»
— Slavoj ŽižekLa plago de fantazioj [1997]
 
« La plej danĝera en naziismo estas tute ne “absoluta politikigo” de la tuta socia vivo, sed inverse, ke la politiko estis flankenmetita kompare al ekstra-ideologia nukleo, kaj tiu ĉi procezo estis oble pli forta ol en “normala” demokratia politika ordo»
— Slavoj ŽižekLa plago de fantazioj [1997]
 
« [...] kial armea komunumo tiom forte ne deziras akcepti gejojn en siaj vicoj? Ĉi tie eblas nur unu logika respondo: tute ne pro tio ke samseksemo prezentas minacon al supozata “falusa kaj patriarkeca” strukturo de la armea komunumo, sed inverse, ĉar tiu ĉi strukturo mem sin apogas sur neagnoskitan/neatan samseksemon kiel ŝlosilan komponanton de amikecaj ligoj unuigantaj la soldatojn»
— Slavoj ŽižekLa plago de fantazioj [1997]
 
« Necesas definitive ne pridiskuti “kiom da homoj efektive pereis en Aŭŝvico”, kio estas “pozitivaj flankoj” de sklaveco, “neceson redukti socialajn rajtojn de laboristoj” ktp; la pozicio ĉi tie devas esti senhonte “dogma” kaj “terorisma”: tio ne estas objekto de “malferma, racia, demokratia diskuto”. »
— Slavoj ŽižekLa plago de fantazioj [1997]
 
« [...] la Potenco kaj kontraŭstaro al ĝi generas unu la alian. »
— Slavoj ŽižekLa plago de fantazioj [1997]
 
« Aparteno al ĉiu socio inkluzivas paradoksan momenton — liberecon de elekto de subjekto, sed kadre de tio kion oni trudas al li (ni ĉiuj devas ami nian landon, niajn gepatrojn...). »
— Slavoj ŽižekLa plago de fantazioj [1997]
 
« Histerio estas bonega ekzemplo de tio kiel deziro povas esti defendo kontraŭ ĝuo: malsame ol perversulo kiu senĉese klopodas garantii ĝuon al Alia, neŭrozulo-histeriulo deziras esti objekto de deziro de Alia, sed ne objekto de lia ĝuo; histeriulino bone konscias ke la sola maniero resti dezirata estas prokrasti momenton de kontentigo, premiado de deziro kiun alportus la ĝuo. »
— Slavoj ŽižekLa plago de fantazioj [1997]
 
« Paradigma kazo de narativo, klariganta kiel ĝuo je kiu ni estas senigitaj abundas ĉe Alia, estas certe neŭroza mito pri la origina patro (Patro-Ĝuo). »
— Slavoj ŽižekLa plago de fantazioj [1997]
 
« Alie dirite, la ĉefa konvinko de neŭrozulo estas ke potenco de Alia estas “kontraŭleĝa”: malantaŭ fasado de Potenco sin kaŝas maldeca ĝuo, ŝtelita je neŭrozulo. [...] (Al tiu ĉi strategio de akuzado de Alia propras ankaŭ limigado de “postmodernisma” politiko de identigo, en kiu senhava malplimulto sin konsolas per indigno, akuzado kaj provoj ricevi kompenson de Alia). »
— Slavoj ŽižekLa plago de fantazioj [1997]
 
« Mallonge dirite, kontentigo, kiun servisto ricevas pro ebleco trompi Mastron, estas ĝuste la faktoro kiu garantias lian fidelan servadon. »
— Slavoj ŽižekLa plago de fantazioj [1997]
 
« Neŭrozulon kutime traŭmatizas ĝuo de Alia [...] dum perversulo imagas sin objekto-ilo de la ĝuo de Alia; li oferas sian ĝuon por elvoki ĝuon de Alia. »
— Slavoj ŽižekLa plago de fantazioj [1997]
 
« Diferenco inter histerio kaj obseda neŭrozo radikas en la historio de ilia evoluo: histerio estis konata jam en antikva tempo ĝi aperis, tiel diri, samtempe kun logiko de simbola identigo, en momento de difinado de si je simbolaj sindevigoj, kiujn sociala “granda Alia” metas sur nin. Dume la obseda neŭrozo estas io relative moderna, kaj ĝia estiĝo iĝis ebla nur sur la fono de fenomeno, konata kiel “degrado de patra potenco” kies sekvoj iĝis foriro de socia vivo kun ĝia rekta montrado de agresemo (ne plu iuj ajn viktimoj, publikaj punoj kaj turmentoj...). La subpremata agresemo poste revenas forme de devigaj simptomoj — ritoj kies destino estas bridi la agresemon, kiu plu kaŝas sin ene de la subjektoj»
— Slavoj ŽižekLa plago de fantazioj [1997]
 
« Malsame ol neŭrozulo, kiu agnoskas Leĝon por foje ĝui ĝian rompon (masturbo, ŝtelo...) kaj per tio ricevas ĝuon forkaptinte de Alia parton de ŝtelita ĝuo, perversulo altigas ĝuon de la granda Alia ĝis rango de Leĝo. »
— Slavoj ŽižekLa plago de fantazioj [1997]
 
« [...] objekto de psikanalizo estas ĉiam, defaŭlte malprava [...] »
— Slavoj ŽižekLa plago de fantazioj [1997]
 
« Obsedita neŭrozulo elbuŝigas mensogon ŝajnigante veron (dum rilate precizecon de la faktoj liaj asertoj ĉiam estas veraj, li uzas tiun ĉi faktan precizecon por kaŝi la veron pri sia deziro [...] dume histeriulo elbuŝigas la veron ŝajnigante mensogon [...] »
— Slavoj ŽižekLa plago de fantazioj [1997]
 
« Unu el interesaj fenomenoj, kiujn oni povas observi en la postkomunismaj landoj estas malamo al la komunisma reĝimo kaj ĝiaj ankoraŭ vivaj reprezentantoj flanke de verkistoj kaj ĵurnalistoj, kiuj ne nur ne partoprenis iun ajn seriozan disidentan agadon, sed eĉ “kunlaboradis” kun la reĝimo pli ol tio necesis por persona kaj ankaŭ por profesia postvivado. [...] ili malamegas la malnovan reĝimon, ĉar ĝi humiligadis iln, devigante ilin al “troa obeemo”, al gesto de konsentemo farata nur pro pura ĝuo, kiun ili ricevadis pro partopreno en la despota rutino de la komunisma ideologio»
— Slavoj ŽižekLa plago de fantazioj [1997]
 
« Je pli traŭmatiza nivelo, la turno al ĝuo faras absolute malvalida aserton de Hannah Arendt pri “banaleco de malbono” [...] restas la fakto ke ekzekutoj de Holokaŭsto eĉ de nazia aparato mem estis perceptataj kiel maldeca malpura sekreto, ne pridiskutata en la socio, al kiu ne eblas simpla kaj rekta transigo al anonima burokrata sistemo. [...] Speciale gravas memori kiom ambigua estis “burokratigo” de la krimo mem kun sia influo koncerne libidon: unuflanke ĝi ebligis al (iuj) partoprenantoj neŭtraligi la tutan teruron de la okazaĵoj kaj trakti ilin kiel nuran “plian laboron”; aliflanke ĉi tie estas ankaŭ la ĉefa trajto de perversa rito: tiu ĉi “burokratigo” mem estis la fonto de aldona ĝuo [...] »
— Slavoj ŽižekLa plago de fantazioj [1997]
 
« [pri Holokaŭsto] [...] la plenumantoj havis elekteblon; plejparto da ili estis sufiĉe respondecaj, maturaj, “civilizitaj” germanoj»
— Slavoj ŽižekLa plago de fantazioj [1997]
 
« [...] nazioj mem traktis Holokaŭston kiel siaspecan komunan “malpuran sekreton”. Tiu ĉi fakto ne nur ne kreis obstaklojn por efektivigo de Holokaŭsto — ĝi servis precize kiel ĝia libida bazo, ĉar la konsciado mem de tio ke “ni ĉiuj kune komplicas je tio”, ke ni partoprenas en la komuna krimo, cementis nazian senton de komuneco. »
— Slavoj ŽižekLa plago de fantazioj [1997]
 
« [pri Holokaŭsto] Ankaŭ ĉeesto de la hontosento neniel pruvas ke la plenumantoj estis “ne komplete koruptitaj”, ke “minimuma honesteco ankoraŭ haveblis ĉe ili”: inverse, tiu ĉi honto estis senduba signo de tiu troa ĝuo, kiun ili ricevis pro siaj agoj. »
— Slavoj ŽižekLa plago de fantazioj [1997]
 
« Gravan diferencon en naturo de la stalinisma kaj faŝisma totalismoj oni povas kompreni laŭ eta, sed tre grava detalo: post kiam la faŝisma gvidanto finas sian paroladon kaj la amaso aplaŭdas lin, la gvidanto akceptas la aplaŭdojn al si (li rigardas malproksimen, kliniĝas al la publiko aŭ faras ion similan) dum la gvidanto de la epoko de stalinismo (ekzemple ĝenerala sekretario de la Partio post fini raporton en kongreso) mem ekstaras kaj ekaplaŭdas. Tiu diferenco atestas radikale malsaman diskursivan pozicion: la stalinisma gvidanto devas ankaŭ aplaŭdi, ĉar la vera adresito de la aplaŭdoj estas ne li, sed la granda Alia de la historio, dum li estas lia nura modesta servisto-ilo... Ĉar, laŭ Jacques Lacan, pozicion de perversulo distingas nome la rolo de objekto-ilo de ĝuo de granda Alia, do oni povas ankaŭ diri ke ĝuste je tio konsistas diferenco inter la faŝista paranojulo kaj stalinista perversulo. »
— Slavoj ŽižekLa plago de fantazioj [1997]
 
« Paranojuloj-nazioj efektive kredis je juda komploto dum perversuloj-stalinistoj aktive organizadis/inventadis “kontraŭrevoluciajn komplotojn” por preventi iujn ajn ribelojn»
— Slavoj ŽižekLa plago de fantazioj [1997]
 
« [...] purigoj en Stalin-tempo estis oble pli furiozaj kaj iusence pli “senraciaj” ol perforto de faŝistoj dum faŝisma regado. [...] “senracieco” de naziismo konsistis nur en antisemitismo, je ilia kredo je la juda komploto; dume stalinisma “senracieco” trasorbis la tutan socion»
— Slavoj ŽižekLa plago de fantazioj [1997]
 
« Ekami Proksimulon? Ne, dankon! »
— Slavoj ŽižekLa plago de fantazioj [1997]
 
« [...] tro granda malfermo de si (malkaŝo de sekreto, fideleco, obeemo) fare de unu homo al alia, facile transformiĝas je io abomena, fremda. [...] Absolute ĉion ni povas rakonti al psikanalizisto — kaj ĝuste pro tio li neniam iĝos nia amiko»
— Slavoj ŽižekLa plago de fantazioj [1997]
 
« Kial bonorda plimulto tiom forte malakceptas samseksemajn geedzecojn? Ĉar ili refutas la supozon laŭ kiu samseksemuloj, serĉante nur volupton, ne kapablas starigi rilatojn bazitajn sur profunda persona ligiteco — kaj pro tio supernatura simileco de samseksema kaj “normala” geedzeco dubigas unikecon de tiu lasta. Paradokso konsistas je tio ke bonorda plimulto kaŝe deziras ke la samseksemuloj restu senordaj serĉantoj de plezuro [...] »
— Slavoj ŽižekLa plago de fantazioj [1997]
 
« [...] ne ekzistas neŭtralaj egalrajtaj seksaj rilatoj/interŝanĝoj, ne distorditaj de potenco»
— Slavoj ŽižekLa plago de fantazioj [1997]
 
« [...] iusence la sekso mem estas patologio... »
— Slavoj ŽižekLa plago de fantazioj [1997]
 
« Subiĝante al iluzio ke antisemitismo efektive iel koncernas la judojn, ni trafas ideologian kaptilon. »
— Slavoj ŽižekLa plago de fantazioj [1997]
 
« Oferi sin por suferantaj malriĉuloj estas oble pli ĝuiga afero ol doni al ili eblecon seniĝi je la statuso de viktimo kaj eble eĉ iĝi pli sukcesaj ol ni mem... »
— Slavoj ŽižekLa plago de fantazioj [1997]
 
« Dio definitive amas nur Sin mem kaj simple uzas la homon por multigi Sian propran gloron... »
— Slavoj ŽižekLa plago de fantazioj [1997]
 
« “Natura” stato de la deziro estas melankolio (do kompreno de tio ke neniu ekzistanta objekto estas “ĝuste tiu”, bezonata objekto, ke neniu havebla objekto kapablas plenigi tiun gravan malplenon), do la plej granda enigmo de la deziro estas jena: kiel ĝi entute povas aperi? »
— Slavoj ŽižekLa plago de fantazioj [1997]
 
« Kiel estas konate al ĉiuj, je komenco de la evoluo de la kino, kamerao troviĝis rilate filmejon same kvazaŭ tio estus scenejo de teatro: ĝi estis starigata ĉe tiu ĉi flanko de bariero, apartiganta la podion kaj la spektantojn, kaj filmis la agadon kvazaŭ per okuloj de teatra spektanto. Kaj nur post kelkaj jaroj okazis naskiĝo de la kino kiel specifa arto: tio okazis je momento kiam la kamerao transiris la limon, apartigintan ĝin disde la scenejo, penetris en la spacon inter la aktoroj kaj ekmoviĝis inter ili. »
— Slavoj ŽižekLa plago de fantazioj [1997]
 
« Nekonscie ni ĉiuj estas konvinkitaj je nia senmorteco — je nivelo de nekonscio ne ekzistas mortotimo [Todesangst], ĝuste pro tio la fenomeno mem de “konsciado” estas bazita sur nia konsciado de nia morteco. »
— Slavoj ŽižekLa plago de fantazioj [1997]
 
« [...] kaze de “malsana strebo al morto” ni alfrontas homon, kiu despere deziras morti, malaperi porĉiam, sed li scias ke tio ne eblas, ĉar li estas kondamnita al eterna vivo»
— Slavoj ŽižekLa plago de fantazioj [1997]
 
« Markso substrekas ke antaŭkapitalismaj produktadmanieroj, sociaj rilatoj de produktado iusence estas pli travideblaj ol ĉe kapitalismo, ĉar ĉe ili ne okazas anstataŭigo per rilatoj inter la aĵoj kaj ili estas perceptataj kiel rektaj rilatoj inter homoj (rilatoj de dominado inter la mastroj kaj servistoj); dum ĉe kapitalismo rilatoj inter la homoj estas perceptataj kiel liberaj kaj egalaj — do la dominado mem estas anstataŭigata per “rilatoj inter aĵoj”. »
— Slavoj ŽižekLa plago de fantazioj [1997]
 
« Laŭ konata antropologia anekdoto, reprezentantoj de “primitivaj socioj”, kiujn oni supozas kredi certajn “superstiĉojn”, se demandi ilin pri tiuj ĉi superstiĉoj rekte, ĉiam respondas: “Jes, iuj efektive kredas...”, do ili tuj anstataŭigas siajn kredojn, transigas ilin sur alian. »
— Slavoj ŽižekLa plago de fantazioj [1997]
 
« Sufiĉas rememori malnovan enigmon de transigitaj/ŝovitaj emocioj en agado — de la tiel nomataj “ploristinoj” (virinoj, kiujn oni dungis por lamenti dum sepultoj) en “primitivaj” socioj, ĝis “postekrana rido” en televido, aŭ al uzado de ekrana imago en ciberspaco. Kiam mi kreas “elpensitan” imagon, simbolantan min en virtuala komunumo kies partoprenanto mi estas (ekzemple en seksaj ludoj sinĝena viro ofte elektas ekranan imagon de alloga, sekse libera virino), do la emocioj kiujn mi sentas kaj “simulas” je la nomo de mia ekrana imago, ne estas falsaj: kvankam tio kion mi konsideras “mia vera mio” ne sentas ilin, tiuj emocioj tamen iusence estas “veraj”. [...] Ĝuste al tio referencas nocio de “malcentralizo” de Jacques Lacan: miaj plej profundaj travivaĵoj povas esti rezolute eksterigitaj, transigitaj eksteren; mi laŭvorte povas “plori kaj ridi per la alia”. Jacques Lacan »
— Slavoj ŽižekLa plago de fantazioj [1997]
 
« [...] provoj “pruvi ekzistadon de dio” (do doni al nia certeco ke “dio ekzistas” statuson de scio) kutime aperas nur kiam neniu ŝajne dubas pri lia ekzistado (mallonge dirite, kiam “ĉiuj kredas”), ne en la tempo de kresko de ateismo kaj krizo de religio (kiu en niaj tagoj ankoraŭ okupiĝas serioze pri “pruvado de ekzistado de dio”?). Do aperas tento aserti, kiom ajn paradokse tio sonos, ke la provo mem montri ekzistadon de dio jam supozigas dubon — iusence ĝi kreas la problemon mem, kiun ĝi penas solvi. »
— Slavoj ŽižekLa plago de fantazioj [1997]
 
« [...] konsciado mem ke Alia reguligas procezon, kiun mi partoprenas, liberigas mian intelekton por libera vagado, ĉar mi scias ke ĝi ne partoprenas tion. Do, motivo de Foucault, motivo de ligo inter disciplino kaj subjektiva libereco, aspektas alie: subiĝante al iu disciplina maŝino mi transdonas al Alia respondecon pri subtenado de la ekzistanta ordo kaj per tio mi ricevas valoregan spacon, en kiu mi povas realigi mian liberecon. »
— Slavoj ŽižekLa plago de fantazioj [1997]
 
« [pri okcidentaj intelektuloj] Tiuj ĉi intelektuloj iĝas “pluretnaj” per bosnianoj, ili forlasas limojn de kartezia paradigmo admirante saĝecon de indianoj de Ameriko, ktp — same kiel en la pasintaj jardekoj ili sentis sin revoluciuloj, admirante Kubon aŭ estante “demokratiaj socialistoj” ili subtenadis miton pri la jugoslavia “memrega” socialismo kiel “io specifa”, kiel la vera atingo... En ĉiuj ĉi kazoj ili daŭrigis sian senzorgan ekzistadon de universitataj profesoroj, apartenantaj al supra tavolo de la meza klaso, kaj plenumadis sian progresistan devon per Alia»
— Slavoj ŽižekLa plago de fantazioj [1997]
 
« [...] en subjekto vekiĝas agreso kiam alia subjekto, danke al kies perado la unua kredis aŭ ĝuis, faras ion, kio rompas funkciadon de tiu ĉi transigo»
— Slavoj ŽižekLa plago de fantazioj [1997]
 
« Post pli detala analizo iĝas klare ke oni povas distingi du specojn de “Alia, faranta (aŭ, pli ĝuste, eltenanta) ion anstataŭ mi”):
—[...] vi kredas per Alia [...]— mi opinias ke mi mem ĝuas la prezentadon, kvankam tion faras Alia.
ni alfrontas kontraŭstarigon de kredo kaj ĝuo, Simbola kaj Reala. »
— Slavoj ŽižekLa plago de fantazioj [1997]
 
« [...] nocio de falsa aktiveco: ni opinias ke ni estas aktivaj dum nia vera pozicio, enkorpigita je fetiĉo, restas pasiva [...] Esti komplete absorbita je objekto, pasive sin fordonante al la forto de ĝia ĉarmo, estas absolute neelteneble: malkaŝa montro de pasiva “ĝuo” tiel aŭ alie senigas la subjekton de lia digno. Interpasivecon do necesas trakti kiel originan formon de defendo de subjekto kontraŭ ĝuo: mi fordonas la ĝuon al Alia, kiu pasive spertas ĝin (li ridas, suferas, ĝuas...) anstataŭ mi. »
— Slavoj ŽižekLa plago de fantazioj [1997]
 
« Je tio konsistas libida strategio de perversulo, kiu okupas pozicion de simpla ilo de ĝuo de Alia: por viro-perversulo seksumado (koito) estas ligita al evidenta distribuo de laboro, en kiu li iĝas nura ilo por ĝuo de virino. Li plenumas la tutan “pezan laboron”, farante energiajn korpomovojn, dum la ekstazigata virino pasive akceptas tiun ĉi ĝuon kaj rigardas la plafonon... »
— Slavoj ŽižekLa plago de fantazioj [1997]
 
« Interpasiveco tute ne estas ekstrema fenomeno, renkontebla nur en ekstremaj “patologiaj” situacioj [...] kaze de interpasiveco mi estas malcentralizita je oble pli alta grado ol kaze de interaktiveco, ĉar interpasiveco senigas min je nukleo mem de mia substanca identeco»
— Slavoj ŽižekLa plago de fantazioj [1997]
 
« Se mia destino estas pura aktiveco, do mi bezonas eksterigi mian (pasivan) Ekzistadon — mallonge dirite, mi devas esti pasiva per alia. [...] ju pli aktiva mi estas, des pli grandan pasivecon mi devas montri je la loko de alia — alivorte, devas ekzisti alia objekto, kiu estos pasiva kiel mi, anstataŭ mi. (La plej simpla ekzemplo de realigo de tiu ĉi aksiomo estas fifama supera manaĝero, de tempo al tempo sentanta bezonon viziti prostituinojn por subiĝi al masoĥismaj ritoj kaj por ke oni “traktu lin kiel aĵon”). »
— Slavoj ŽižekLa plago de fantazioj [1997]
 
« [...] grado de dezirindeco de objekto por viro dependas de tio, kiom multe ĝi jam estas dezirata de alia. Celo ĉi tie estas definitiva humiligo de Alia, kio kompreneble senvalorigas ankaŭ la objekton mem — kaj je tio konsistas paradokso de dialektiko de la vira deziro»
— Slavoj ŽižekLa plago de fantazioj [1997]
 
« Virino je oble pli alta grado ol la viro kapablas ĝui pere de anstataŭanto, trovi profundan kontentiĝon je konsciado de tio ke ŝia amato ĝuas (aŭ atingas sukceson aŭ ĝenerale atingas iun sian celon). Por la viroj ja supozata ĝuo de Alia estas ĉefe fonto de obseda malkvieto, ja la vera celo de ĉiuj obsedaj ideoj estas nome subpremi, “mortigi” alian, malhelpi al li ĝui [...] virino povas resti pasiva, estante samtempe aktiva per alia; viro ja povas esti aktiva kaj samtempe suferi per alia»
— Slavoj ŽižekLa plago de fantazioj [1997]
 
« [...] helpe de fetiĉo la subjekto “kredas per alia” (do kiam la aĵo-fetiĉo kredas kiel li, anstataŭ li), ni ankaŭ alfrontas “tiun ĉi strangan kategorion de “objektive subjektiva”: la fetiĉo enkorpigas “mian veran kredon”, tion kiel la “aĵoj efektive ŝajnas al mi”, kvankam efektive mi neniam vidis ilin tiaj. »
— Slavoj ŽižekLa plago de fantazioj [1997]
 
« [...] vera marksisto plej verŝajne diros alie: “Vi povas konsideri la varon nura enkorpigo de sociaj rilatoj (ekzemple mono estas siaspeca kvitanco, konfirmanta vian rajton pri parto de komuna produkto), sed efektive al vi ne ŝajnas ke la aferoj statas ĝuste tiel. En via socia realo vi, partoprenante socian interŝanĝon, per tio konfirmas strangan fakton ke la varo efektive estas speco de magia objekto, dotita je speciala povo”. »
— Slavoj ŽižekLa plago de fantazioj [1997]
 
« [...] interna struktura dinamiko de civila socio nepre kreas klason, kiu estas senigita je ĝiaj bonoj (je laboro, persona digno ktp) — la klason, senigitan je la plej bazaj homaj rajtoj kaj pro tio liberan de iuj ajn sindevigoj rilate la socion, elementon ene de la civila socio, por kiu ne validas ĝia universala principo, siaspecan “kontraŭ-Kialon en la Kialo mem” — mallonge dirite, simptomon. »
— Slavoj ŽižekLa plago de fantazioj [1997]
 
« Postmodernisma “travidebleco” signifas ion rekte kontraŭan al la analizemo: estas konsiderate ke ekrano de interfaco kaŝas funkciadon de interna mekanismo kaj laŭeble simulas nian ĉiutagan sperton (en interfaco de Macintosh ekzemple skribaj komandoj estas anstataŭigitaj per simpla “klakado” de museto ĉe ikonoj. »
— Slavoj ŽižekLa plago de fantazioj [1997]
 
« Se modernisma universo estas la universo de bajtoj, kabloj, blatoj kaŝitaj malantaŭ ekrano, en kiuj kuras elektra kurento, do modernisma universo estas la universo de naiva kredo je la ekrano, kiu sensencigas la demandon mem pri kio troviĝas malantaŭ la ekrano. »
— Slavoj ŽižekLa plago de fantazioj [1997]
 
« [...] necesas gardi sin de ambaŭ kaptiloj — de simplanima referenco al la ekstera realo ekster la ciberspaco, kaj de la kontraŭa al ĝi konvinko ke “ne ekzistas ekstera realo, reala vivo estas nur plia fenestreto de hiperteksto”. »
— Slavoj ŽižekLa plago de fantazioj [1997]
 
« [...] progresanta senmovigo de la korpo interkruciĝas kun korpa superaktiveco: unuflanke mi ĉiam malpli kaj malpli nin apogas sur propran korpon; mia korpa aktiveco ĉiam pli kaj pli reduktiĝas ĝis sendo de signaloj-komandoj al maŝinoj (musklakado ktp), plenumantaj anstataŭ mi tiun aŭ alian laboron; aliflanke mia korpo iĝas pli fortika, “superaktiva” danke al korpokonstruado kaj kurado, konsumado de farmaciaĵoj kaj uzado de enplantaĵoj. Do superaktiva superhomo kunvivas en ni kun handikapulo, kiu moviĝas helpe de protezoj, reguligataj de komputila blato (io simila al Robocop). »
— Slavoj ŽižekLa plago de fantazioj [1997]
 
« [...] la vivo de la homo kiel homo “elreliĝis”; ni manĝas pli ol tion postulas naturo; ni estas obseditaj je sekseco pli ol tio okazas an naturo: ni sekvas niajn dezirojn kun tia troeco, kiu oble superas la “naturan” (instinktan) kontentigon [...] la besto “homo” devas denove alkutimigi sin al la plej simplaj ritmoj de la korpo kiel dormo, nutrado, moviĝado. »
— Slavoj ŽižekLa plago de fantazioj [1997]
 
« Revenante al endanĝerigita limo inter la ekstera kaj interna. La ekzistado mem de tiu ĉi minaco altigas histerion, kiu akompanas la tutan aron da problemoj ligitaj al vundebleco de nia korpo kaj nia psika ekvilibro. Sufiĉas rememori multnombrajn viktimologiajn konceptojn — de seksa agreso ĝis damaĝaj ecoj de manĝaĵoj kaj tabako; subjekto ĉiam pli kaj pli reduktiĝas ĝis estaĵo “facile damaĝebla”. »
— Slavoj ŽižekLa plago de fantazioj [1997]
 
« Oni povas klasifiki kvar variantojn de rilatoj inter la individuo kaj lia korpo, kiuj rompas morale laŭleĝigitan normon “unu personeco — unu korpo”:
— multaj personecoj en unu korpo;
— multaj personecoj ekster la unueca korpo;
— multaj korpoj en unueca personeco;
— multaj korpoj ekster la unueca personeco. »
— Slavoj ŽižekLa plago de fantazioj [1997]
 
« [...] la fakto ke mi povas komplete senti korpoparton, kiun mi efektive ne havas, pruvas ke la mano kiun mi sentas estas ne la korpa mano, sed imago pri tiu ĉi mano, metita de dio al mia konscio»
— Slavoj ŽižekLa plago de fantazioj [1997]
 
« [...] ne ekzistas realo sen iluzia bazo [...] »
— Slavoj ŽižekLa plago de fantazioj [1997]
 
« [...] kiam la patro perdas sinregon kaj “eksplodas”, tio defaŭlte estas signo de lia senpovo, kiom ajn malfacile tio estus. »
— Slavoj ŽižekLa plago de fantazioj [1997]
 
« Degrado de la funkcio de Mastro en la nuntempaj okcidentaj socioj lasas subjekton sola alfronti radikalan malcertecon de liaj deziroj. [...] necesas memori ke la ĉefa rolo de Mastro estas diri al la subjekto kion li deziras — kaj la bezono de Mastro aperas kiel reago al embaraso de la subjekto, ĉar li ne scias kion li deziras. »
— Slavoj ŽižekLa plago de fantazioj [1997]
 
« Ne ekzistas plano sen malhela makulo, sen iu malpermesita/neatingebla sfero, al kiu ni projekcias fantaziojn garantiantajn nian horizonton de la senco»
— Slavoj ŽižekLa plago de fantazioj [1997]
 
« [...] ĉe laŭgrada anstataŭigo de (seksaj, rasaj) agresaj esprimoj per pli “korektaj” kiel en ĉenoj nigrulaĉo [nigger] — negro — nigra — afrikusonano aŭ kriplulo — handikapulo — labormalkapablulo? Tia anstataŭigo servas kiel metafora anstataŭo, laŭgrade kreskanta kaj fortiganta la efikon (de rasismo ktp), kiun ĝi penas forigi, nur aldonante ofendon al damaĝo. Laŭ analogio kun Jean Delumeau oni povas diri ke la sola maniero efektive forigi la efikon de malamo estas, kiom ajn paradokse tio aspektas, krei tiajn cirkonstancojn, ĉe kiuj oni povas reveni al la unua ĉenero kaj uzi ĝin je neagresema senco [...] Kiam radikalaj afrikusonanoj nomas unu la alian “nigrulaĉo”, estus erare taksi tiun ĉi strategion kiel nuran ironian sinidentigon kun agresanto; pli verŝajne la afero estas ke ĝi servas kiel aŭtonoma ago de forigo de ĝia agresemo, de ĝia akreco. »
— Slavoj ŽižekLa plago de fantazioj [1997]
 
« [...] kiel denove kaj denove estis substrekanta Jacques Lacan, la ĉefa enhavo de la ordono de superegoo estas “Ĝuu!” [...] Dum festa vojaĝo kutime ĉiuj sentas tiun ĉi devon ĝui; ni “devas amuziĝi” — kaj ni sentas nin kulpaj se efektive ni ne estas gajaj. »
— Slavoj ŽižekLa plago de fantazioj [1997]
 
« [...] viroj, kiuj efektive uzas perforton, ne revas pri seksperforto — inverse, ili revas esti teneraj, renkonti amantan partneron; seksperforto estas ĉefe furioza passage à l’acte (transiro al ago) okazanta pro ilia malsukceso trovi tian partneron en reala vivo»
— Slavoj ŽižekLa plago de fantazioj [1997]
 
« [...] sadisto kaj masoĥisto tute certe ne povas formi idealan paron [...] »
— Slavoj ŽižekLa plago de fantazioj [1997]
 
« Kiel rimarkis Gilles Deleuze, tiu ĉi grado rilatas al identigado de Patro: ĝuste tiun ĉi internigitan imagon de la (patra) potenco masoĥisto strebas ekvidi subigitan al turmentoj kaj humiligoj — ne Nomo-Patron, sed la imagon de maldeca humiligita patro, kiun la subjekto hontas. »
— Slavoj ŽižekLa plago de fantazioj [1997]
 
« Romantikismon, malsame ol klasikismon, oni povas kompreni per malsama logiko de rememoroj: en klasikismo la rememoroj rilatas al la pasinta feliĉo (ĉasteco de junaĝo ktp) dum en romantikismo la rememoroj ne revenas rekte al la pasinta feliĉo, sed al periodo en la pasinteco, kiam estonta feliĉo ankoraŭ ŝajnis ebla, al periodo kiam la esperoj ankoraŭ ne estis trompitaj — la rememoroj ĉi tie estas la rememoroj “pri tio kio mankas, kio neniam ekzistis”. [...] Ĝuste pro tiu ĉi kialo romantikismo estas proksime ligita al la motivo de melankolio»
— Slavoj ŽižekLa plago de fantazioj [1997]
 
« [...] tipa trajto de romantikismo estas laŭdegi la pasian deziron mem koste de objekto kiun ĝi sopiras. »
— Slavoj ŽižekLa plago de fantazioj [1997]
 
« Pro tiu ĉi kialo la traŭmato ĉiam estas duobligita — en la traŭmatiza evento “mem” kaj en la traŭmato de ĝia simbola spegulado. Alivorte: kiam iu trafas situacion de la traŭmato (koncentrejo, turmentejo...), lin postvivigas ĝuste la konsciado de tio ke li iĝis atestanto — “Mi devas postvivi por rakonti al aliaj (Alia) pri kio efektive okazis ĉi tie...”. La dua traŭmato okazas en la momento, kiam ne okazas agnosko de la unua traŭmato per simbola integrado (alia neniam povos komplete kundividi mian doloron): al la viktimo tiam ekŝajnas ke li aŭ ŝi postvivis vane, ke ilia savo estis sensenca. »
— Slavoj ŽižekLa plago de fantazioj [1997]
 
« Aserto de Hannah Arendt ke la homoj kiel Eichmann ne estis “sadistoj-perversuloj” ne transdonas la tutan esencon, ĉar ĝi sin bazas sur antaŭteorian kutiman imagon pri “sadisto” kiel homo kiu plenskale deziras kaj ĝuas la suferojn, kiujn li faras al la aliaj. Malsame ol tiu ĉi kutima imago, Jacques Lacan insistas ke la ĉefa trajto de la subjektiva pozicio de perversulo estas ĝuste sugesto de radikala sininstrumentigo, transformado de si je ilo-objekto de ĝuo de Alia: por Lacan sadisto-perversulo estas tute ne furioza imago de demona malbono, sed absolute senvizaĝa “burokrato de malbono”, pura plenumanto — en lia imago mankas psikologia profundeco, mankas komplika reto de traŭmataj motivoj. »
— Slavoj ŽižekLa plago de fantazioj [1997]
 
« [...] Kant diferencigas nociojn de radikala kaj diabla malbonoj: dum li komplete konfirmas la nocion de “radikala malbono” (de denaska eterna emo al la malbono kiel de siaspeca antropologia konstanto, kiu havas la saman naturon kiel la homaj kondiĉoj mem), li neas (kiel neeblan) la nocion de “diabla malbono”, la malbono transformita je etika principo, do de la malbono farata ne pro “patologiaj” emoj, sed ĝuste “pro la devo”: al Kant tia homa perverso ŝajnas neimagebla. »
— Slavoj ŽižekLa plago de fantazioj [1997]
 
« [...] Eichmann agadis ne sole “pro la devo”, sed por la germana patrujo (por defendi ĝin de la juda minaco) [...] nome referenco al la superaj interesoj de la patrujo, ne al iu abstrakta Kanta imago pri “la devo por la devo mem” igis “ordinarajn bonordajn germanojn” rezigni je la baza etika racio»
— Slavoj ŽižekLa plago de fantazioj [1997]

Vidu ankaŭ

redakti