La jaro de revado danĝera

La jaro de revado danĝera
Aŭtoro: Slavoj Žižek
Aliaj projektoj
La jaro de revado danĝera en Vikipedio

La jaro de revado danĝera (angle: The Year of Dreaming Dangerously) estas la verko de slovena filozofo Slavoj Žižek, eldonita en 2012.

Citaĵoj redakti

 
« Mallonge dirite, esti en publika spaco signifas ne nur troviĝi kune kun aliaj nekonataj homoj — moviĝante inter ili mi tamen povas resti en mia privata spaco, sen starigi kun iu ajn rilatojn de interago aŭ agnosko. Por esti konsiderata publika, la spaco de mia kunekzistado kaj interagado kun la aliaj (aŭ manko de tia spaco) devas esti kovrata je gvatkameraoj»
— Slavoj Žižek, Enkonduko al la rusa eldono // La jaro de revado danĝera [2012]
 
« Nemalofte oni diras nun, kiam ni estas totale subigitaj al influo de amaskomunikiloj kun ilia kulturo de publikaj konfesoj kaj iloj de cifereca kontrolado, ke privata spaco malaperas. Al tiu banaleco necesas respondi per kontraŭa aserto: tio kio efektive malaperas estas publika spaco en ĝia vera senco»
— Slavoj Žižek, Enkonduko al la rusa eldono // La jaro de revado danĝera [2012]
 
« Efektive, kiel cinike klarigas agento de CIA en Holivuda politika dramo “Sub pafado” pri milito en Nikaragvo, homoj enamiĝas je poetoj, poetoj enamiĝas je revoluciaj gvidantoj, kiuj enamiĝas je si mem... »
— Slavoj Žižek, Enkonduko al la rusa eldono // La jaro de revado danĝera [2012]
 
« Ĉu malantaŭ ĉiuj naciismaj kruelaĵoj ne staris poetoj, kreintaj la naciajn mitojn»
— Slavoj Žižek, Enkonduko al la rusa eldono // La jaro de revado danĝera [2012]
 
« [...] la tuta generacio de studentoj praktike ne havas ŝancojn trovi konvenan okupon, kio sekvigas amasajn protestojn»
— Slavoj ŽižekLa jaro de revado danĝera [2012]
 
« Necesas radikala korekto: en la vere dialektika spiralo la ekspluatado inkluzivas sian propran neadon — ekspluatataj estas ne nur tiuj kiuj produktas aŭ “kreas”, sed ankaŭ (kaj ĉiam pli) tiuj kiuj estas kondamnitaj NE “kreadi”. »
— Slavoj ŽižekLa jaro de revado danĝera [2012]
 
« [...] nur ĉe kapitalismo la ekspluatado estas “naturigata”, enkadrigata je la funkciado de la ekonomio. Ĝi estas tute ne rezulto de eksterekonomia premado kaj perforto, sed ĝuste pro tio en kapitalismo ni ricevas personan liberecon kaj egalecon: ne necesas rekta socia dominado, la dominado estas metita en la strukturo de la produktado mem. »
— Slavoj ŽižekLa jaro de revado danĝera [2012]
 
« [...] necesas fokusiĝi je tri trajtoj de la nuntempa kapitalismo: longdaŭra tendenco de reveno de profito al rento (en du ĝiaj formoj: rento je privatigita “komuna scio”, rento je naturaj resursoj); pli grava struktura rolo de senlaboreco (la ebleco mem esti “ekspluatata” en longdaŭra laboro estas perceptata kiel privilegio); kresko de nova klaso de tiuj, kiujn Jean-Claude Milner nomas “salajra burĝaro”. »
— Slavoj ŽižekLa jaro de revado danĝera [2012]
 
« Hodiaŭ nemateriala laboro estas “hegemono” [...] En nemateriala produktado kiel produktoj servas jam ne materialaj objektoj, sed novaj sociaj (interpersonaj) rilatoj — do la nemateriala produktado estas dupolitika, ĝi produktas politikan vivon»
— Slavoj ŽižekLa jaro de revado danĝera [2012]
 
« Se la malnova tipo de kapitalismo ideale engaĝis la entrepreniston, kiu investis (sian propran aŭ pruntitan) monon je produktado, kiun li organizis kaj gvidis, profitante ĝiajn enspezojn, do nuntepe aperas nova ideala tipo: ne plu ekzistas entreprenistoj, posedantaj proprajn kompaniojn, sed haveblas manaĝero-eksperto (aŭ administracio subestre de ĝenerala direktoro kiu administras la kompanion, posedatan de bankoj (ankaŭ administrataj de manaĝeroj, kiuj ne posedas la bankojn) aŭ de diversaj investintoj. »
— Slavoj ŽižekLa jaro de revado danĝera [2012]
 
« [pri nova burĝaro]j Tiu ĉi nova burĝaro plu alproprigas plusvaloron, sed je (mistifikita) formo de tio kion Jean-Claude Milner nomas “plussalajro”: kutime ili ricevas pli ol la proleta “minimuma salajro” [...] kaj ĝuste tiu ĉi diferenco estas tio, kio difinas ilian statuson. Do la burĝaro en la klasika senco malaperas: la kapitalistoj ja aperas denove kiel subspecio de salajrata laborantomanaĝero al kiu oni donas pli altan salajron pro lia kompetenteco (ĝuste pro tio nun tiom gravas pseŭdosciencaj “atestadoj”, kiuj pravigas pli altajn salajrojn de ekspertoj). Kategorio de laboristoj, ricevantaj plussajron, certe ne estas limigata de manaĝeroj: ĝi inkluzivas diversspecajn ekspertojn, administrantojn, ŝtatoficistojn, kuracistojn, juristojn, ĵurnalistojn, artistojn... Troaĵo, kiun ili ricevas, havas du formojn: pli da mono (por manaĝeroj ks), sed ankaŭ malpli da laboro, do pli da libera tempo (por — iuj — intelektuloj, sed ankaŭ por parto de la ŝtata aparato ktp). »
— Slavoj ŽižekLa jaro de revado danĝera [2012]
 
« Atestaj proceduroj per kiuj estas elektataj laborantoj, ricevantaj plussalajron, estas certe arbitra mekanismo de potenco kaj ideologio, sen iu ajn serioza rilato al la vera kompetenteco aŭ, kiel tion diras Jean-Claude Milner, neceso de plussalajro laŭ sia karaktero estas ne ekonomia, sed politika: konservi la “mezan klason” por socia stabileco. »
— Slavoj ŽižekLa jaro de revado danĝera [2012]
 
« Nome ĉi tie troviĝas unu el nesolveblaj problemoj de la nuna Ĉinio: celo de reformoj de Deng Xiaoping estis enkonduki kapitalismon sen burĝaro (kiel nova reganta klaso); nun tamen ĉinaj gvidantoj faras dolorigan malkovron, ke kapitalismo sen stabila hierarĥio (alportata de burĝaro kiel nova klaso) kreas permanentan malstabilecon. »
— Slavoj ŽižekLa jaro de revado danĝera [2012]
 
« [pri Ĉinio] En pli ĝenerala senco ĉi tie eble troviĝas kialo, pro kiu (eksaj) komunistoj reaperas kiel plej efikaj kapitalismaj manaĝeroj: ilia historia malamikeco al burĝaro kiel klaso bonege enkadriĝas je la ĉefa tendenco de la nuntempa kapitalismo kiel manaĝera kapitalismo sen burĝaro — en ambaŭ kazoj, kiel iam jam diris Stalin, “kadruloj decidas ĉion”. »
— Slavoj ŽižekLa jaro de revado danĝera [2012]
 
« Jen interesa diferenco inter la nuntempaj Ĉinio kaj Rusio: en Rusio universitataj instruistoj estas ridinde malalte pagataj, ili fakte jam iĝis parto de proletaro, dum en Ĉinio ili estas estas bonege provizitaj je “plussalajroj” kiel rimedo, garantianta ilian obeemon»
— Slavoj ŽižekLa jaro de revado danĝera [2012]
 
« Dum la krizoj la plej evidenta kandidato al “ĝustigo de la zonoj” estas malsupraj tavoloj de la salajrata burĝaro, ĉar iliaj “plussalajroj” ludas neniun konstantan ekonomian rolon, la solaafero kiu malebligas kunfandiĝon de tiu ĉi buĝaro kun proletaro estas ĝia politika protesto. [...] tio estas ne proletaj protestoj, sed la protestoj kontraŭ minaco esti malaltigitaj ĝis la nivelo de proletaro. »
— Slavoj ŽižekLa jaro de revado danĝera [2012]
 
« Krome tia proletarigo de la malsupra “salajrata burĝaro” estas akompanata de kontraŭaj ekscesoj: senracie altaj premioj de superaj manaĝeroj kaj bankistoj (tiuj ĉi premioj estas ekonomie senraciaj, ĉar kiel montras enketadoj en Usono, ili emas esti inverse proporciaj al efikeco de la kompanio). »
— Slavoj ŽižekLa jaro de revado danĝera [2012]
 
« Usono estas la imperio en la stato de degrado. Ĝia kreskanta negativa komerca bilanco montras ke Usono estas neproduktiva ĉasbesto-rabisto: ĝi bezonas elsuĉi ĝis po miliardo da dolaroj tage forme de elfluo de kapitalo de aliaj popoloj por kovri sian konsumadon»
— Slavoj ŽižekLa jaro de revado danĝera [2012]
 
« [...] al Usono oni “fidas” kiel al fidina kaj stabila centro tiel ke ĉiuj aliaj, de la naftoproduktantaj arabaj landoj ĝis Okcidenta Eŭropo kaj Japanio, kaj nun ankaŭ Ĉinio, investas sian profiton je Usono. Ĉar tiu ĉi “fido” estas precipe ideologia, ne ekonomia, problemo por Usono konsistas je konstante pravigi sian imperian rolon — ĝi bezonas konstantan militstaton, pro tio ĝi devis inventi la “militon kontraŭ teroro”, prezentante sin kiel defendanton de ĉiuj aliaj “normalaj” (ne “krimaj”) ŝtatoj»
— Slavoj ŽižekLa jaro de revado danĝera [2012]
 
« Tamen ĵus kreiĝinte, tiu ĉi novsparta mondsistemo komencis disfali: malsame ol en 1945 la mondo ne bezonas Usonon, inverse Usono bezonas la restan mondon. »
— Slavoj ŽižekLa jaro de revado danĝera [2012]
 
« [...] kiam ni alfrontas du aŭ pli da socia-ekonomiaj grupoj, ilia komuna intereso povas esti prezentita nur forme de neado de ilia komuna premiso: komuna bazo de du monarĥiismaj frakcioj estas tute ne monarĥiismo, sed respublikismo. Kaj analogie nuntempe la sola politike aganta forto, kiu sinsekve reprezentas interesojn de la kapitalo en ĝia tuteco, malgraŭ certa malsameco de opinioj, estas social-demokratio de la Tria vojo (ĝuste pro tio Wall Street subtenas Obama-n), ĝuste pro tio en la nuntempa Ĉinio la Komunista partio estas la plej bona reprezentanto de kolektivaj interesoj de kapitalo. »
— Slavoj ŽižekLa jaro de revado danĝera [2012]
 
« Same kiel komuna bazo de ĉiuj monarĥiismaj frakcioj estas respublikismo, la sola komuna bazo de ĉiuj klasoj estas ekskrementa troaĵo, rubaĵo, postrestaĵoj de ĉiuj klasoj. Do ĝis kiam gvidanto sentas sin staranta super la klasaj interesoj, lia senpera klasa bazo povas esti nur la ekskrementa restaĵo de ĉiuj klasoj, rifuzata ne-klaso de ĉiuj klasoj. Kaj, kiel daŭrigas Markso en alia frazo, ĝuste subteno flanke de “sociaj rubaĵoj” ebligis al Bonaparto ŝanĝi sian pozicion ĉiufoje tiel kiel li bezonis, parolante laŭvice je la nomo de ĉiu klaso kontraŭ ĉiuj aliaj. »
— Slavoj ŽižekLa jaro de revado danĝera [2012]
 
« Por ke la sistemo funkciu, do por ke Louis Napoléon staru super la klasoj, ne agu kiel rekta reprezentanto de iu klaso, ne sufiĉas ke li loku senperan subtenon de sia reĝimo je rubaĵo/postrestaĵo de ĉiuj klasoj. Li devas agi kiel reprezentanto de unu specifa klaso, nome de tiu kiu nesufiĉe formiĝis por agi kiel unueca forto, postulante aktivan reprezentadon. Tia klaso de la homoj, kiuj ne povas reprezenti sin kaj povas esti nur reprezentataj estas certe la klaso de kamparanoj — tenantoj de etaj parceloj. »
— Slavoj ŽižekLa jaro de revado danĝera [2012]
 
« Rememoru aksiomon, kiun sekvas granda plimulto de nuntempaj “fakuloj” kaj politikistoj: oni konstante diras al ni ke ni vivas en malfacila tempo de buĝeta deficito kaj ŝuldoj kiam ni ĉiuj devas kundividi komunan ŝarĝon kaj akcepti malpli altajn vivonormojn — ĉiuj escepte de la plej riĉaj. Ideo de ilia pli alta impostado estas absoluta tabuo: se ni faros tion, oni diras al ni, la riĉuloj perdos stimulon investi kaj krei novajn laborpostenojn, kaj ni ĉiuj suferos sekvojn de tio. La sola ebleco trapasi la malfacilan tempon estas ke malriĉuloj iĝu pli malriĉaj kaj riĉuloj iĝu pli riĉaj. »
— Slavoj ŽižekLa jaro de revado danĝera [2012]
 
« Kutima maniero de neado de antagonismo kaj prezentado de ies pozicio kiel reprezentado de “ĉiuj” estas projekcii kialon de la antagonismo sur iun, invadantan de ekstere kiel minaco al la socio, kontraŭsocia elemento, ekskrementa troaĵo. Ĝuste pro tio ĉi antisemitismo estas ne simple unu el ideologioj; tio estas la ideologio. »
— Slavoj ŽižekLa jaro de revado danĝera [2012]
 
« [...] la nuntempaj judoj estas enmigrintoj, la ĉefa paftabulo de la nova popolismo. [...] hodiaŭaj “parcelaj kamparanoj” iĝis la meza klaso. Ambigueco de la meza klaso, de tiu ĉi enkorpigo de kontraŭdiroj (kiel jam rimarkis Markso en korespondado kun Pierre-Joseph Proudhon) plej bone ilustreblas per ĝia rilato al politiko: unuflanke la meza klaso oponas politikigon — ĝi simple deziras konservi sian vivmanieron, ke oni ebligu al ĝi plu vivi kaj labori trankvile. Ĝuste pro tio ĝi emas subteni aŭtoritatajn ŝtatrenversojn, kiuj promesas fini frenezan politikan mobilizadon de la socio tiel ke ĉiu povos reveni al sia laboro. Aliflanke anoj de la meza klaso — sub masko de la minacata patriotisma, de matene ĝis vespere laboreganta plimulto — estas la ĉefaj iniciintoj de amasa mobilizado forme de dekstra popolismo. »
— Slavoj ŽižekLa jaro de revado danĝera [2012]
 
« [...] “klasa lukto” estas la politiko en la koro de ekonomio»
— Slavoj ŽižekLa jaro de revado danĝera [2012]
 
« Markso finfine reduktis la ŝtaton ĝis epifenomeno de la “ekonomia bazo”; je tiu ĉi statuso la ŝtato estas difinata per logiko de reprezentado: kiun klason reprezentas la ŝtato? Paradokso ĉi-foje konsistas je tio ke ĝuste tiu ĉi neglektado de propra pezo fare de la ŝtata maŝino naskis la stalinisman ŝtaton, tiun kiu sufiĉe prave estas nomata la “ŝtata socialismo”. [...] Kiun Lenin forgesis listigi inter eventualaj kandidatoj je tiu ĉi rolo estas la ŝtato mem (ĝia aparato), forta maŝino konsistanta el milionoj da homoj, kiuj tenas en siaj manoj la tutan ekonomia-politikan potencon. [...] Sovetia ŝtato estis reprezentanta tri klasojn: malriĉajn kamparanojn, laboristojn KAJ SIN MEM. »
— Slavoj ŽižekLa jaro de revado danĝera [2012]
 
« [...] kontraŭstaro inter la ekonomiaj klasoj (malriĉaj farmistoj kaj laboristoj — bluaj kolumoj kontraŭ juristoj, bankistoj kaj grandaj kompanioj) ŝoviĝas/alikodiĝas je kontraŭstaro inter honestaj, laboregantaj, veraj usonaj kristanoj kaj dekadencaj liberaluloj, kiuj trinkas kafolakton kaj veturas en eksterlandaj aŭtoj, subtenas abortigojn kaj samseksemon, mokas patriotisman oferemon, “provincan” simplecon de la vivo ktp. »
— Slavoj ŽižekLa jaro de revado danĝera [2012]
 
« [...] konservativuloj-popolistoj laŭvorte voĉdonas por propra ekonomia bankroto. Malpli alta impostado kaj nuligo de la reguligado signifas pli grandan liberecon por grandaj kompanioj, kiuj elpremas el la merkato malriĉiĝintajn farmistojn; malpli granda ŝtata enmiksiĝo signifas malpli grandan federacian helpon al etaj farmistoj. »
— Slavoj ŽižekLa jaro de revado danĝera [2012]
 
« La plej granda ironio konsistas je tio, ke radikala individuismo servas kiel ideologia pravigo de nelimigita povo de tio, kion plejparto de la homoj konsideras giganta anonima potenco, reganta iliajn vivojn sen iu ajn publika demokratia kontrolo»
— Slavoj ŽižekLa jaro de revado danĝera [2012]
 
« [...] KULTURA MILITO ESTAS LA KLASA MILITO en anstataŭigita formo [...] »
— Slavoj ŽižekLa jaro de revado danĝera [2012]
 
« [...] la kulturo estas la dominanta ideologia temo por “kleraj” liberaluloj [...] »
— Slavoj ŽižekLa jaro de revado danĝera [2012]
 
« Se paroli pri religio, do ni ne plu “reale kredas”, ni simple sekvas (kelkajn) el la religiaj ritoj kaj tradicioj. Tio estas parto de nia estima rilato al la socio, al kiu ni apartenas [...] »
— Slavoj ŽižekLa jaro de revado danĝera [2012]
 
« [...] liberaluloj, edifante solidarecon kun la malriĉuloj, samtempe metas en sian kulturan militon ankaŭ kontraŭan klasan mesaĝon: plej ofte ilia lukto por plurkulturisma toleremo kaj virinaj rajtoj formiĝas kiel opozicio de supozata maltoleremo, fundamentismo kaj patriarkeca seksismo de la “malsupraj klasoj”. »
— Slavoj ŽižekLa jaro de revado danĝera [2012]
 
« [...] dum kontraŭrasisma kaj kontraŭseksisma lukto sin gvidas per strebo al kompleta agnosko de alia, la klasa lukto strebas superi, subigi kaj eĉ ekstermi alian — eĉ se ne forme de fizika ekstermo, sed ekstermi la alian je lia socia-politika funkcio. »
— Slavoj ŽižekLa jaro de revado danĝera [2012]
 
« Do ekzistas proksima ligo inter leviĝo de kontraŭenmigrinta humoro en la okcidentaj landoj (kiu atingis pinton en la sanga orgio de Anders Breivik) kaj daŭra financa krizo: ebleco alkroĉiĝi al etna identeco servas kiel ŝildo protektanta de traŭmatizanta ensuĉado je kirlado de netravidebla financa abstrakcio — la vera “fremda korpo”, kiu ne povas esti asimilita, kaj finfine estas infera memmova mekanismo de la Kapitalo»
— Slavoj ŽižekLa jaro de revado danĝera [2012]
 
« [pri Anders Breivik] Malnova faŝisma kutimo atribui al la malamiko nekombineblajn karakterizojn (“bolŝevista-plutokrata juda komploto” inkluzivas bolŝevisman maldekstran radikalismon, plutokratian kapitalismon kaj etnoreligian identecon) ĉi tie revenas sub nova masko. [...] Anders Breivik kombinas naziajn trajtojn (li simpatias al Saga, sveda pornazia folklora kantistino) kaj malamon al Hitlero: unu el liaj idolojMax Manus — estas gvidanto de norvega kontraŭfaŝista rezistado. Breivik estas ne tiom rasisto, kiom kontraŭislamisto: lia tuta malamo koncentriĝis je islama minaco. Kaj fine, Breivik havas antisemitajn, sed ĉe tio porisraelajn vidpunktojn, ĉar Israelo servas kiel la unua defendolinio kontraŭ islama ekspansio — li eĉ revas pri restarigo de la Jerusalema templo»
— Slavoj ŽižekLa jaro de revado danĝera [2012]
 
« [...] “plurkultura” Israelo ne havas ŝancojn por ekzistado, por ĝi apartismo estas la sola ebla strategio. [...] Tragika ironio de tiu ĉi silenta interkonsento konsistas je tio, ke la judoj mem estis la unuaj “plurkulturistoj” dum lastaj jarcentoj de la eŭropa historio: ili bezonis postvivi kaj konservi sian kulturon en kondiĉoj de alikultura dominado»
— Slavoj ŽižekLa jaro de revado danĝera [2012]
 
« Sed la problemo konsistas ne en la eksterlandanoj, sed en nia propra (eŭropa) identeco. [...] Antaŭ la lastaj protestoj la sola ideologio, kapabla mobilizi la homojn, estis defendo de Eŭropo kontraŭ la enmigrintoj»
— Slavoj ŽižekLa jaro de revado danĝera [2012]
 
« [...] estas kreata la impreso, kvazaŭ demokratiaj rajtoj kaj novliberalisma ekonomia politiko estas du flankoj de la sama medalo. De ĉi tie estas nemalproksime ĝis la aserto ke tiuj kiuj kontraŭas novliberalisman ekonomian politikon estas ankaŭ minaco al libereco kaj demokratio»
— Slavoj ŽižekLa jaro de revado danĝera [2012]
 
« Alivorte, ne eblas samtempe marŝi en du direktoj, al restarigo de demokratio kaj al novliberalisma politiko de ŝparado: la kafon de demokratia renaskiĝo oni povas kuiri nur sen kremo de ekonomia novliberalismo»
— Slavoj ŽižekLa jaro de revado danĝera [2012]
 
« Se “teroristoj” pretas detrui tiun ĉi mondon pro amo al la transa mondo, niaj batalantoj kontraŭ teroro pretas detrui sian propran demokratian mondon pro malamo al la islamanoj. Iuj el ili aprezas homan dignon tiom alte, ke ili eĉ pretas laŭleĝigi turmentojn — ekstreman degradon de la homa digno — por defendi ĝin... »
— Slavoj ŽižekLa jaro de revado danĝera [2012]
 
« En sia fervoro defendi judea-kristanan civilizacion, novaj fervoruloj pretas rezigni je la vera kerno de la kristana heredaĵo: ĉiu homo havas senperan aliron al la universaleco (al Sankta Spirito aŭ, en nia tempo, al la homaj rajtoj kaj liberecoj). »
— Slavoj ŽižekLa jaro de revado danĝera [2012]
 
« Hodiaŭ nia demando estas: kion deziras Eŭropo? Plejparte ĝi agas kiel reguliganto de la tutmonda kapitalisma evoluo; foje ĝi ludetas pri la temo de konservativisma defendo de siaj tradicioj. Ambaŭ tiuj ĉi vojoj kondukas al forgeso, marĝenigo de Eŭropo. La sola elirejo por ĝi el tiu ĉi laciga sakstrato estas restarigi la tradiciojn de radikala kaj universala emancipiĝo. La tasko estas eliri limojn de la nura toleremo kaj atingi pozitivan emancipantan Leitkultur, kiu povas subteni la veran kunekzistadon kaj reciprokan influon de diversaj kulturoj. Ne sufiĉas nur estimi la aliajn, necess proponi al ili partoprenon en komuna lukto, ĉar hodiaŭ ni havas komunajn problemojn»
— Slavoj ŽižekLa jaro de revado danĝera [2012]
 
« [...] ĝuo defaŭlte estas troa, malsame ol kontentiĝo, kiu defaŭlte estas modera kaj kiun eblas reguligi. »
— Slavoj ŽižekLa jaro de revado danĝera [2012]
 
« Ĉiam pli kreskanta graveco de politika ĝusteco kaj kresko de perforto estas du flankoj de la sama medalo [...] »
— Slavoj ŽižekLa jaro de revado danĝera [2012]
 
« La vera koŝmaro venas ne kiam ni estas lasitaj de dio, sed kiam dio estas tro proksime al ni. »
— Slavoj ŽižekLa jaro de revado danĝera [2012]
 
« Kapitalismo estas la unua socia-ekonomia sistemo, kiu maltotaligas signifon: je nivelo de la signifo ĝi ne estas universala. Fakte ne ekzistas universala “kapitalista mondkoncepto”, mankas “kapitalista civilizacio” en plena senco de tiu ĉi vorto: fundamenta leciono de la tutmondiĝo konsistas je tio ke kapitalismo povas adaptiĝi al iu ajn civilizacio, de la kristana ĝis la hinduisma aŭ budhisma, de la Okcidento ĝis la Oriento»
— Slavoj ŽižekLa jaro de revado danĝera [2012]
 
« Perforto en la britaj antaŭurboj ne povas esti klarigita nur per problemoj de malriĉeco kaj manko de sociaj perspektivoj — al tio aldonendas detruado de familiaj kaj aliaj sociaj ligoj, kaj ankaŭ kaptiteco de la individuoj per tio, kion la malfrua Jacques Lacan nomis per novvorto “les lathouses” — konsumismaj objektoj-teknikaĵoj, kiuj allogas libidon per sia promeso de troa ĝuo, sed efektive reproduktas nur ĝian malsufiĉon. »
— Slavoj ŽižekLa jaro de revado danĝera [2012]
 
« [...] celo de ribelo estas subjektiva eldiro — senhezite deklari pri sia rilato al la objektivaj kondiĉoj, subjektivigi ilin. »
— Slavoj ŽižekLa jaro de revado danĝera [2012]
 
« [pri ribeloj en malriĉaj kvartaloj] Perforto de la protestantoj estis direktita plejparte kontraŭ ilin mem. Bruligitaj aŭtoj kaj rabitaj vendejoj troviĝis ne en apudaj riĉaj kvartaloj: ĉion ĉi akiris per peza laborego la sama socia grupo, de kiu devenas la protestantoj mem. »
— Slavoj ŽižekLa jaro de revado danĝera [2012]
 
« [pri ribeloj en malriĉaj kvartaloj] Konflikto el kiu devenas la ribeloj estas ne simple konflikto inter partoj de la socio; tio en sia ekstrema formo estas la konflikto inter ne-socio kaj socio, inter tiuj kiuj havas ion perdeblan kaj tiuj kiuj havas nenion perdeblan, inter tiuj kiuj riskas ion en sia mondo kaj tiuj kiuj havas nenion minaceblan per risko»
— Slavoj ŽižekLa jaro de revado danĝera [2012]
 
« [pri ribeloj en malriĉaj kvartaloj] en plej alta grado ol io ajn alia, la ribeloj estis konsumisma karnavalo de detruado, perforte regajnanta konsumisma deziro, kiam ĝi ne kapablas realigi sin per “kutima” maniero (helpe de aĉetumado). [...] Danĝero ĉi tie konsistas je tio ke tiu malpleno povas esti plenigita de religio, kiu tuj trovos en ĉio sencon»
— Slavoj ŽižekLa jaro de revado danĝera [2012]
 
« Malmultaj scias ke unu el organizantoj de ribelo en Haitio estis nigra sklavo-edifanto konata kiel John la Homo de la Libro (Bookman) — la nomo indikis lian alfabetecon, sed, kiom ajn mirinde tio estas, la “libro” estis tute ne la Biblio, sed Korano»
— Slavoj ŽižekLa jaro de revado danĝera [2012]
 
« Mahmud Ahmadineĵad estas tute ne heroo de la islama malriĉularo, sed la vera koruptita islama-faŝisma popolisto, siaspeca irana Silvio Berlusconi, kies miksaĵo de klaŭnado kaj kruela fortopolitiko zorgigas eĉ plejparton de la ajatoloj»
— Slavoj ŽižekLa jaro de revado danĝera [2012]
 
« [...] la irana Armeo de la Gardistoj de la Islama Revolucio estas tute ne laborista volontularo, sed superkorporacio, tre grava koncentrejo de la riĉaĵoj en la lando. »
— Slavoj ŽižekLa jaro de revado danĝera [2012]
 
« [pri Egiptio] [...] kvankam mobilizado de la dekstruloj proklamas organikan unuecon de la Popolo, tiu ĉi unueco estas subtenata per alvoko ekstermi certan malamikon (la judojn, perfidulojn ktp). »
— Slavoj ŽižekLa jaro de revado danĝera [2012]
 
« [...] antisemitismo povas naskiĝi nur en la kondiĉoj de despero kaj subpremado»
— Slavoj ŽižekLa jaro de revado danĝera [2012]
 
« [...] kvankam reĝimo de Baŝar al-Asad meritas neniujn simpatiojn, politika-ideologia reputacio de ĝiaj oponantoj estas sufiĉe dubinda. »
— Slavoj ŽižekLa jaro de revado danĝera [2012]
 
« Okcidento enmiksiĝis en Libio ĉe la flanko de ribeluloj kiuj ĝenerale proponis neniun programon de liberaligo (kiel tio okazis en Tunizio kaj Egiptio); krome la Okcidento oponis Muamar Kadafi, kiu dum lastaj dek jaroj estis komplete kunlaboranta kun ĝi, inkluzive turmentadon de suspektitaj teroristoj»
— Slavoj ŽižekLa jaro de revado danĝera [2012]
 
« En lastaj jardekoj ni iĝis atestantoj de pluraj liberigaj popolaj movadoj, kiuj estis alproprigitaj de la tutmondiĝinta kapitalisma sistemo, ĉu en ĝia liberalisma formo (de Sud-Afriko ĝis Filipinoj) aŭ en tiu fundamentisma (Irano). »
— Slavoj ŽižekLa jaro de revado danĝera [2012]
 
« Ni ne devas forgesi ke neniu el la arabaj landoj, kie okazis popolaj ribeloj, estas demokratia laŭ sia karaktero: ili ĉiuj estas pli aŭ malpli aŭtoritataj, do la postulo de socia kaj ekonomia justeco spontanee transformiĝas je la postulo de demokratio — kvazaŭ la malriĉeco estis rezulto de avideco kaj korupteco de la potenculoj tiel ke sufiĉus simple seniĝi je ili. Poste okazas ke ni ricevas demokration, sed la malriĉeco ne malaperas — kion fari TIUKAZE? »
— Slavoj ŽižekLa jaro de revado danĝera [2012]
 
« Bedaŭrinde la afero ĉiam pli aspektas tiel ke la egiptian someron de 2011 oni rememoros kiel la tempon kiam finiĝis la revolucio, kiel sufokadon de ĝia liberiga potencialo; ĝiaj tombistoj estis armeo kaj islamistoj»
— Slavoj ŽižekLa jaro de revado danĝera [2012]
 
« [...] ne kondamnu la homojn kaj iliajn emojn. La problemo konsistas ne en koruptoavideco, la problemo konsistas en la sistemo kiu koruptas sin mem. La solvo troviĝas ne en la slogano “Main Street aŭ Wall Street”, sed en ŝanĝo de la sistemo en kiu Main Street ne povas funkcii sen Wall Street. »
— Slavoj ŽižekLa jaro de revado danĝera [2012]
 
« [pri movado Okupu Wall Street] La homoj kiuj protestis, deziris liberecon kaj demokration sen korupto kaj ekspluatado, sed ili ricevis liberecon kaj demokration sen solidareco kaj justeco»
— Slavoj ŽižekLa jaro de revado danĝera [2012]
 
« [...] necesas forlasi tro simplecan kritikon de la “financa kapitalismo” — kvazaŭ ekzistas iu alia kapitalismo... »
— Slavoj ŽižekLa jaro de revado danĝera [2012]
 
« Nome ĉi tie ni alfrontas fatalan malfortecon de la protestoj: ili esprimas veran furiozon, kiu ne kapablas transformiĝi je minimuma pozitiva programo de socia-politikaj ŝanĝoj. Ili esprimas spiriton de ribelo sen revolucio»
— Slavoj ŽižekLa jaro de revado danĝera [2012]
 
« Kiel siaspeca ironia respondo al manko de ekspertaj programoj ĉe la protestantoj, nova tendenco hodiaŭ konsistas en anstataŭigo de politikistoj je registaroj per “neŭtralaj” registaroj de malpolitikigitaj teknokratoj (plejparte bankistoj kiel en Grekio kaj Italio). Diverskoloraj politikistoj foriris, ilian lokon okupis grizaj ekspertoj. [...] Inversa flanko de tiu ĉi senpolitika teknokratio estas malkresko de libereco, rimarkebla en la tuta Eŭropo [...] »
— Slavoj ŽižekLa jaro de revado danĝera [2012]
 
« [pri movado Okupu Wall Street] Oni nomas ilin socialistoj, sed en Usono jam ekzistas socialismo por la riĉuloj»
— Slavoj ŽižekLa jaro de revado danĝera [2012]
 
« Sukceso de la ĉina ŝtata kapitalismo estas malbonaŭgura signo de tio ke longdaŭra alianco de kapitalismo kaj demokratio baldaŭ finiĝos per divorco»
— Slavoj ŽižekLa jaro de revado danĝera [2012]
 
« [pri movado Okupu Wall Street] Oni nomas ilin revantoj, sed la veraj revantoj estas tiuj kiuj opinias ke ĉio povos senfine daŭri kiel nun, nur kun etaj kosmetikaj ŝanĝoj. Ili estas ne revantoj, ili estas vekantoj post koŝmara sonĝo»
— Slavoj ŽižekLa jaro de revado danĝera [2012]
 
« [pri movado Okupu Wall Street] Manifestaciantoj eliris surstraten, ĉar ili tediĝis vivi en la mondo, kie por esti trankvila sufiĉas recikligi skatolon de Coca-Cola, oferi paron da dolaroj al bonfara fonduso aŭ aĉeti en Starbucks kapuĉinon, 1% de kies prezo sekvos por lukto kontraŭ tutmondaj problemoj»
— Slavoj ŽižekLa jaro de revado danĝera [2012]
 
« [pri movado Okupu Wall Street] Protestoj en Wall Street estas nura komenco, sed komenci necesas ĝuste tiel, de formala rifuzo, kiu pli gravas ol pozitiva enhavo — nur tia gesto malfermas spacon por la nova. »
— Slavoj ŽižekLa jaro de revado danĝera [2012]
 
« Post la fino de komunismo de la 20-a jarcento intelektuloj porĉiam perdis rolon de avangardo, kiu konas la leĝojn de historio kaj povas konduki nesciulojn laŭ ĝusta vojo»
— Slavoj ŽižekLa jaro de revado danĝera [2012]
 
« Ŝajnas ke en lastaj jaroj ni efektive iĝas atestantoj de kreskanta influo de nova formo de prozopopeo, en kiu kiel parolanta aĵo servas merkato: al la merkato oni ĉiam pli ofte referencas kiel al mita estaĵo, kiu reagas, avertas, esprimas sian opinion ktp, eĉ petas viktimojn simile al antikvaj dioj»
— Slavoj ŽižekLa jaro de revado danĝera [2012]
 
« La plej granda minaco al burokrataro, la plej aroga komploto kontraŭ ĝia ordo estas grupo da homoj, efektive solvanta la problemojn kiujn, kiel oni kutimas pensi, devas solvi la burokrataro [...] Sed ĉu ne eblas diri la samon pri kapitalismo? Ĝia precipa celo estas kreado ĉe ni de ĉiam pli novaj bezonoj, tute ne ilia kontentigo, ĉar nur tiel eblas konstante kreskanta kaj vastiĝanta reproduktado de la kapitalo»
— Slavoj ŽižekLa jaro de revado danĝera [2012]
 
« [...] por fari paŝon de reformismo al radikala ŝanĝo necesas trapasi nulan punkton de rezigno je rezistado, kiu nur subtenas la vivon de la sistemo [...] Kiel ekzemplo povas servi pozicio, prenita de Lenin dum la Unua mondmilito: sen senti iun ajn “patriotisman” maltrankvilon rilate la endanĝerigitan patrujon, li nur malvarme observadis la mortan imperiisman dancon kaj kreadis bazon por la estontaj revoluciaj ŝanĝoj — lin ne zorgigis la sortoj de liaj sampatrujanoj. [...] Ĉesigi bataletojn por superruzi inercion de la sistemo, ĉesigi poioman plibonigadon por prepari grandan batalejon. »
— Slavoj ŽižekLa jaro de revado danĝera [2012]
 
« Por ŝanĝi ĉion necesas agnoski ke ablas ŝanĝi nenion (kadre de ekzistanta sistemo). »
— Slavoj ŽižekLa jaro de revado danĝera [2012]
 
« Se ni deziras hodiaŭ savi la bazon de la socialema ŝtato, ni devas rezigni je ĉia nostalgio pri social-demokratio de la 20-a jarcento»
— Slavoj ŽižekLa jaro de revado danĝera [2012]
 
« Ĉu la artaĵo estas vere granda oni povas kompreni rigardinte kio okazos al ĝi kaze de malkuntekstigo, transigo al nova kunteksto. Eble la plej bona difino de la klasiko estas ĝia kapablo esti rigardo de dio, kiel sur ortodoksa ikono: ne gravas kie vi staras en la ejo, ŝajnas ke la rigardo ĉiam estas direktita al vi. »
— Slavoj ŽižekLa jaro de revado danĝera [2012]
 
« Soldatoj ne estas malbonaj per si mem, malbonaj estas la soldatoj, kiuj estas kune kun POETOJ — mobilizitaj de naciisma poezio. Ne okazas etnaj purigoj sen poezio — kial? Ĉar ni vivas en la epoko, kiu traktas sin mem kiel postideologian. Ekde kiam grandaj sociaj projektoj ne plu kapablas levi la homojn por amasa perforto, aperis bezono pri pli granda “sankta afero”, kompare al kiu ĉiuj duboj ĉu indus mortigi iun por tiu afero ŝajnos malgravaĵoj. Religio aŭ etna aparteno ideale konvenas por tiu ĉi rolo»
— Slavoj ŽižekLa jaro de revado danĝera [2012]
 
« Anstataŭ milita-industria komplekso ni en Jugoslavio havis milita-poezian komplekson, kies enkorpigo estis la paro de Radovan Karadžić kaj Ratko Mladić»
— Slavoj ŽižekLa jaro de revado danĝera [2012]

Vidu ankaŭ redakti