La sistemo de aĵoj

La sistemo de aĵoj
Aŭtoro: Jean Baudrillard
Aliaj projektoj
La sistemo de aĵoj en Vikipedio

La sistemo de aĵoj (france: Le Système des objets) estas la verko de franca filozofo Jean Baudrillard, eldonita en 1968 kaj dediĉita al la aĵoj kaj ties rolo en la konsumado kaj socia hierarĥio.

Citaĵoj redakti

 
« Moderna motoro estas konkreta, antaŭe ĝi estis abstrakta. En malnova motoro tiu aŭ alia elemento partoprenas en ciklo de interna brulado nur en certa momento kaj poste ĝi jam kvazaŭ ne influas la aliajn elementojn; partoj de la motoro similas al laboristoj, kiuj alternas en la sama labora procezo, sed ne konas unu la alian. »
— Jean BaudrillardLa sistemo de aĵoj [1968]
 
« En lokado de mebloj estas precize spegulataj familiaj kaj sociaj strukturoj de la epoko. Tipa burĝa interiero havas patriarkecan karakteron — tio estas manĝejo plus dormejo. Ĉiuj mebloj ĉi tie, diferencaj laŭ siaj funkcioj, sed strikte inkluzivigitaj je sistemo, gravitas al du centraj aĵoj — bufedo aŭ lito. Estas tendenco okupi, konsumi la tutan spacon, fari ĝin fermita. »
— Jean BaudrillardLa sistemo de aĵoj [1968]
 
« Familia hejmo estas specifa spaco, malmulte dependa de objektiva lokado de aĵoj, ĉar en ĝi la ĉefa funkcio de la mebloj kaj de la aliaj aĵoj estas enkorpigi rilatojn inter homoj, enloĝigi la spacon en kiu ili loĝas, do esti animhavaj. »
— Jean BaudrillardLa sistemo de aĵoj [1968]
 
« Aĵoj faldiĝas kaj malfaldiĝas, jen malaperante, jen reaperante je ĝusta momento. Kompreneble tiaj novigaĵoj havas nenion komunan kun libera improvizado — en plejparto de la kazoj tiu altigita moviĝemo de mebloj, ilia plurfunkcieco kaj kapablo ĝis certa tempo malvidebliĝi devenas simple de devigita adaptado al malsufiĉo de loĝospaco; tio estas trukoj kaŭzitaj de malriĉeco. [...] Do malstrukturigo de la spaco kaj de “ĉeesto” de la aĵoj, ne akompanata de ilia transformiĝo, estas unuavice malriĉiĝo. »
— Jean BaudrillardLa sistemo de aĵoj [1968]
 
« La nunaj aĵoj finfine iĝis kristale travideblaj en sia funkcia destino. Do ili estas liberaj kiel objektoj de tiu aŭ alia funkcio, do ili havas liberecon funkcii kaj (kaze de seriaj aĵoj) praktike havas neniun alian liberecon. »
— Jean BaudrillardLa sistemo de aĵoj [1968]
 
« Ne eblas imagi magazinon, dediĉitan al seriaj mebloj; tiucele ekzistas nur katalogoj»
— Jean BaudrillardLa sistemo de aĵoj [1968]
 
« [pri modernaj interieroj] [...] tendenco kaŝi fontojn de lumo»
— Jean BaudrillardLa sistemo de aĵoj [1968]
 
« [...] malapero de grandaj kaj malgrandaj speguloj. Pri la Spegulo estis tiom multe da metafizikaj rezonadoj — jam tempas verki ĝian psiĥosociologion. Tradicia kamparana interiero ne konas spegulojn kaj verŝajne eĉ iom timas ilin: en ili estas io sorĉa. Inverse, burĝa interiero, je tiu grado en kiu ĝi plu vivas en la moderna seria meblaro, estas karakterizata per abundo da speguloj — sur la muroj, ŝrankoj, tabletoj, bufedoj, paneloj. »
— Jean BaudrillardLa sistemo de aĵoj [1968]
 
« En funkcia mebla ensemblo ne plu estas praktikata spegulado por spegulado. Spegulo restas nur en banejo, sen iu ajn kadro, akirante tie sian rektan funkcion. »
— Jean BaudrillardLa sistemo de aĵoj [1968]
 
« Malaperis ankaŭ alia aĵo, servinta kiel paralelo al spegulo — familia portreto: geedziĝa foto en geedza dormejo, plenstatura aŭ brusta portreto de la mastro en gastoĉambro, pendigitaj ĉie bildoj de infanoj. Ĉiuj ĉi aĵoj, konsistigintaj kvazaŭ diakronan spegulon de la familio, malaperas kune kun veraj speguloj en certa etapo de la moderna civilizacio (ankoraŭ relative malmulte disvastiĝinta). Eĉ pentraĵo — originalo aŭ reproduktaĵo — trovas sian lokon en tia interiero jam ne kiel absoluta valoraĵo, sed kiel elemento de certa kombinatoriko. Tio ke en interiero de la ĉambroj pentraĵojn ekdominis gravuraĵoj klarigeblas interalie per ilia malpli alta absoluta graveco, do per pli alta asocia graveco. Same kiel lampo aŭ spegulo, neniu aĵo devas tro intense enfokusigi je si la spacon. »
— Jean BaudrillardLa sistemo de aĵoj [1968]
 
« Efektive horloĝo ludas en la tempo la saman rolon kiel spegulo en la spaco. [...] Ĉiu spertis kiel tiktako de grandaj kaj etaj horloĝoj komfortigas ejon — kialo estas ke ĉe tio la ejo eksimilas al interno de nia propra korpo. Ĉambra horloĝo estas mekanika koro, kiu trankviligas nin rilate nian propran koron. »
— Jean BaudrillardLa sistemo de aĵoj [1968]
 
« Ĝenerale interiero kaj meblaro estas traktataj de reklamo per nocioj “taskoj” kaj “solvoj”. Ĝuste en tio kaj ne en “gusto” konsistas nun scipovo aranĝi sian hejmon — ne je kreado helpe de aĵoj de teatra dispozicio aŭ de speciala atmosfero, sed en solvo de certa tasko, en eltrovo de plej sprita respondo ĉe malfacile implektitaj kondiĉoj, en mobilizado de la spaco. [...] sociologion de meblaro anstataŭas sociologio de dispozicio»
— Jean BaudrillardLa sistemo de aĵoj [1968]
 
« Ŝarĝita je kulposento, koloro nur tre malfrue sukcesis festi sian liberiĝon: aŭtoj kaj tajpmaŝinoj dum pluraj generacioj restis nigraj, fridujoj kaj lavalboj eĉ pli longe restis blankaj. »
— Jean BaudrillardLa sistemo de aĵoj [1968]
 
« “Brilaj” koloroj “brilas” al niaj okuloj. Survestu ruĝan kostumon kaj vi iĝos pli ol nuda, vi iĝos pura objekto sena je la interna vivo. Se virina kostumo speciale emas al brilaj koloroj, tio estas kaŭzita de objekta socia statuso de la virino»
— Jean BaudrillardLa sistemo de aĵoj [1968]
 
« En kolorriĉeco kvazaŭ estas io maldeca kaj la moderna civilizacio, unue aprezinte ĝin kune kun erigo de la formoj, nun kvazaŭ ĝi mem timas ĝin, same kiel puran funkciecon. Je nenio devas manifestiĝi laboro — kaj je nenio devas manifestiĝi instinkto; sur nivelo de la modeloj tia kompomiso montriĝas je reveno al “naturaj” koloroj kontraŭe al ilia akra afektado. »
— Jean BaudrillardLa sistemo de aĵoj [1968]
 
« Paradokso de la malkaŝe “naturaj” koloroj konsistas ankaŭ je tio ke ili tute ne estas naturaj: ili donas nur neplenumeblan promeson de la natura stato kaj pro tio ili estas tiom agresemaj kaj naivaj; pro tio ili tiom rapide retiriĝas al tia kolora gamo, kie kolorriĉeco kvankam ne estas rifuzata laŭe al postuloj de moralo, sed tamen okazas puritana kompromiso kun naturo — al paŝtelo. Ni vivas je la reĝlando de paŝtelo. »
— Jean BaudrillardLa sistemo de aĵoj [1968]
 
« Sed kvankam en tiuj du kompromisoj — foriro al nigrablanka kaj paŝtela gamoj — esprimiĝas fakte la sama rezigno de ĉia kolorriĉeco, rekte esprimanta psikajn pasiojn, ĝi okazas ĉi tie kadre de du malsamaj sistemoj. En la unua kazo sistemigo okazas en paradigmo de la nigra/blanka, havanta klare moralan kaj kontraŭnaturan karakteron, en la dua kazo — en pli vasta registro bazita jam sur ne kontraŭnatureco, sed sur natureco»
— Jean BaudrillardLa sistemo de aĵoj [1968]
 
« Dum generacioj ĉio kio estas senpera daŭrigo de la homa korpobanejo, kuirejo, litaĵoj kaj subvestoj — estas fordonita al la blanka koloro, kirurgie virga, forhakanta de la korpo danĝeran por ĝi mem intimecon kaj kaŝanta ĝiajn pasiojn. »
— Jean BaudrillardLa sistemo de aĵoj [1968]
 
« [...] usona civilizacio preskaŭ ne plu konas la nigran koloron, escepte de funebraj kaj oficialaj ceremonioj (aŭ ĝi ricevas sekundaran aplikon kiel unu el koloroj de kombinatoriko). »
— Jean BaudrillardLa sistemo de aĵoj [1968]
 
« Eĉ se kuirejojn oni komencos fari bluaj aŭ flavaj kaj banejojn — rozkoloraj (aŭ nigraj — “snobisma” nigra koloro kiel reago al “bonkonduta” blanka) ni rajtas demandi al kiu konkrete naturo referncas tiuj koloroj. Eĉ kiam ili ne transiras al paŝtelo, konotaciata de ili naturo ĉiam havas certan historion — tio estas feria naturo. Hejman medion transformas ne “vera” naturo, sed feriaj cirkonstancoj — tiu simulakro de la naturo, renversa flanko de la ĉiutagaj cirkonstancoj, vivanta ne per naturo, sed per Ideo de Naturo; rilate originan ĉiutagan medion ferio estas modelo kaj ĝi projekcias sur ĝin siajn kolorojn. »
— Jean BaudrillardLa sistemo de aĵoj [1968]
 
« Ĉiuj modernaj seĝoj, de pufseĝo ĝis kanapo, de skabelo ĝis profunda brakseĝo, akcentas komunikemon, partoprenon je konversacio; en sida pozo estas kvazaŭ substrekata ne kontraŭstaro, sed larĝa malfermiteco de la moderna socia individuo. Ne plu haveblas litoj sur kiuj oni kuŝas, ne plu haveblas seĝoj sur kuj oni sidas (Seĝoj kun rekta dorsapogilo konserviĝas nur ĉe manĝotablo, konotaciante ĉe tio “kamparecon”; sed tio estas jam refleksia kultura procezo.), estas nur “funkciaj” libere sintezantaj ĉiaspecajn pozojn (kaj per tio ĉiaspecajn rilatojn inter la homoj). En ili estas ekskludita ĉia moralismo: vi ne plu sidas vizaĝon al vizaĝo kontraŭ iu ajn. Sidante sur tia sidilo ne eblas koleri, disputi, konvinki iun. Ili determinas flekse nepostuleman komunikemon kun vasta, sed nur luda, malfemiteco. Sidante sur tia brakseĝo vi ne plu bezonos elteni alies rigardon aŭ fiksrigardi alian homon: ili estas aranĝitaj tiel ke la rigardo povas senĝene vagadi laŭ vizaĝoj, ĉar pro ilia profundeco kaj klinangulo ĝi “nature” estas ie meznivele, je iu nedifinita alteco, kie estas ankaŭ parolataj la vortoj. Evidente fundamenta zorgo, al kiu kongruas tiaj brakseĝoj, konsistas je neniam resti sola, sed ankaŭ neniam esti vizaĝ-al-vizaĝe kun iu ajn. En ili malstreĉiĝas la korpo, sed eĉ pli ripozas la rigardo — la plej danĝera afeor kiu estas en la korpo. »
— Jean BaudrillardLa sistemo de aĵoj [1968]
 
« Funkcia homo origine estas homo laca»
— Jean BaudrillardLa sistemo de aĵoj [1968]
 
« [...] en ĉiuj aĵoj esprimiĝas konsekvenca transiro de manĝado, dormo, seksumado al tiaj okupoj kiel fumado, trinkado, akceptado de gastoj, konversaciado, spektado de televidolegado. Originaj korpaj funkcioj iĝas sekundaraj rilate la funkciojn kulturigitajn. »
— Jean BaudrillardLa sistemo de aĵoj [1968]
 
« En nia praktika sperto ni sentas kiel malfortiĝas gesta konekto inter la homo kaj la aĵoj. [...] Necesas jam ne tiom neŭrona-muskola agado, kiom sistemo de cerebrosensa spurado. »
— Jean BaudrillardLa sistemo de aĵoj [1968]
 
« En gesto kaj peno disvolviĝas riĉa falusa simbolaro, esprimita en skemoj de penetrado, rezistado, formado, frotado ktp. Kiel modelo de ĉiuj ritmaj gestoj servas seksa ritmo kaj ĉia teknologia praktiko finfine estas determinata de ĝi [...] »
— Jean BaudrillardLa sistemo de aĵoj [1968]
 
« Fakte okazis vera revolucio de hejma medio: la aĵoj iĝis pli komplikaj ol la agoj de homo rilate ilin»
— Jean BaudrillardLa sistemo de aĵoj [1968]
 
« Reala movoforto de maŝino estas motoro, la imagita — flugilo»
— Jean BaudrillardLa sistemo de aĵoj [1968]
 
« Antaŭe ĉie regis vigla flaŭro, kovrante ĉiujn aĵojn, eĉ maŝinojn, per signoj de naskiĝo en tero kaj tiel naturigante ilin, hodiaŭ antaŭ ni formiĝas sistemo de flueco, pruntanta siajn konotaciojn jam ne el statikaj elementoj de aero kaj akvo, sed ankaŭ el besta dinamiko. Sed eĉ turniĝinte de organiko al flueco, tiu ĉi nova natureco tamen konotacias per si naturon. Eksterstruktura, malgrava elemento — ekzemple aŭtomobila alo — ĉiam aljuĝas al teknika objekto naturan konotacion. »
— Jean BaudrillardLa sistemo de aĵoj [1968]
 
« Aŭtomobila alo estas nia moderna alegorio. Anstataŭ muzoj kaj floretoj al ni servas tiucele aŭtomobilaj aloj kaj marpoluritaj fajriloj. Dume diskurso de nekonscio estas elparolata ĝuste per alegorio. »
— Jean BaudrillardLa sistemo de aĵoj [1968]
 
« En ĉambro kie abundas spaco, aperas efiko de Naturo — “ĉio spiras”. De tio devenas emo al malpleno: tiel nudaj muroj de ĉambro povas marki kulturecon kaj bonstaton. Por elstarigi iun bagatelaĵon ĉirkaŭ ĝi oni kreas malplenon. Do “medio” ofte estas nura formala dispozicio, kie tiuj aŭ aliaj aĵoj estas “personigataj” per kalkuleblo de malpleno. Kaj inverse, en seriaj interieroj medio estas detruata per deficito de spaco, kie oni ne donas al la aĵoj ilian luksan spiron. »
— Jean BaudrillardLa sistemo de aĵoj [1968]
 
« Veturado estas neceso, rapideco estas plezuro. Posedado de aŭto donas ion eĉ pli grandan — kvazaŭ atestilon pri civitaneco; stirpermesilo servas kiel nobela diplomo por la nova motorizita aristokrataro sur kies blazono estas desegnitaj kunpremado de gasoj kaj ekstrema rapideco. Kaj forpreno de stirpermesilo estas hodiaŭ siaspeca ekskomuniko, socia kastro»
— Jean BaudrillardLa sistemo de aĵoj [1968]
 
« Veturado mem jam bone influas nin, sed mekanika eŭforio de rapideco estas io tute alia: en nia imago ĝi kaŝas miraklan translokadon okazantan “per si mem”. Moviĝo sen penoj estas iu feliĉa malrealo, kie haltas ekzistado kaj estas nuligata respondeco. Integrante en si spacon-tempon, rapideco faras la mondon dudimensia, reduktas ĝin ĝis plata imago; ĝi ne konsideras ĝian reliefecon kaj ĝian estiĝadon kaj kvazaŭ venigas nin al majeste senmova kontemplado. “Movado, — skribas Schelling, — estas nura strebo al kvieto”. Je rapideco pli ol cent kilometroj hore aperas supozo de eterno (kaj eble ankaŭ de neŭrozo). Eŭforio de veturado en aŭto, nutrata de tiu ĉi sento de sia nesubigiteco al la mondo (ĝi restas for malantaŭe aŭ antaŭe) havas nenion komunan al aktiva viva tonuso: ĉi tie okazas pasiva kontentiĝo inter konstante ŝanĝiĝantaj dekoracioj. »
— Jean BaudrillardLa sistemo de aĵoj [1968]
 
« La aŭto ne simple kontraŭstaras la hejmon, formante la duan duonon de ĉiutaga vivmedio, — ĝi mem estas specifa loĝejo, nur nealirebla por eksteruloj; tio estas fermita intima sfero, sen kutimaj trajtoj de komforto, kun akra sento de formala libereco, kun kapturna funkcieco. »
— Jean BaudrillardLa sistemo de aĵoj [1968]
 
« La aŭto estas koncentriĝo de nova subjektiveco, centro sen cirklo, dum subjektiveco de hejma mondo ĉiam havas eksteran limon. [...] Rilate tiun “horizontalan” sektoron de la hejma medio, la aŭto kun sia rapideco konsistigas kvazaŭ “vertikalon”, la trian dimension. De tio devenas bone konata malemo de averaĝa ŝoforo al aŭtomobila sekureco (sekurecrimenoj ktp). Sekureco restu hejme — la aŭto tiusence estas ĝuste io alia ol la hejmo, io kontraŭa al ĝi. »
— Jean BaudrillardLa sistemo de aĵoj [1968]
 
« Erotikeco de la aŭto estas ligita ne al aktiva-ofensiva seksa konduto, sed al pasiva-narcisisma sinlogado de ĉiu el partneroj, akirantaj narcisisman kunpartoprenon en la sama objekto. Erotika aspekto havas ĉi tie la saman rolon kiel reala aŭ psika imago ĉe masturbo. Do estus erare vidi en la aŭto “virinan” objekton. Kvankam reklamo ĉiam parolas pri ĝi kiel pri virino: “fleksa, bonrasa, komforta, praktika, obeema, varmega” ktp — tio estas kaŭzita ĉefe de ĝenerala feminigo de la aĵoj en reklamo: la aĵo-virino estas la plej efika skemo de konvinkado, socia mitologio, ĉiuj aĵoj, inkluzive la aŭtojn, ŝajnigas virinojn por ke oni aĉetu ilin. [...] En profundo ja, same kiel ĉiu funkcia mekanisma aĵo, la aŭto estas perceptata — ĉe tio de ĉiuj, viroj, virinoj, infanoj — kiel faluso, objekto de manipulado, zorgema flegado, fascinado. Tio estas falusa kaj samtempe narcisisma sinprojekcio, povego ĉarmita de propra imago. »
— Jean BaudrillardLa sistemo de aĵoj [1968]
 
« [...] antikvaĵo estas pure mitologia, referencante al pasinteco. Ĝi estas sena je iu ajn aliro al praktiko kaj estas prezentata al ni sole por signi ion. Ĝi estas nestruktura, ĝi principe neas strukturecon, ĝi signas kompletan rezignon je originaj funkcioj. Tamen ĝi ne estas eksterfunkcia aŭ simple “dekoracia”, kaj kadre de la sistemo ĝi havas sufiĉe specifan funkcion: ĝi markas tempon»
— Jean BaudrillardLa sistemo de aĵoj [1968]
 
« Imperativo al kiu kongruas la antikvaĵoj estas imperativo de pasinta, finita en si estaĵo. Tempo, en kiu vivas mita aĵo estas perfekto; tio estas tio kio okazas en nuntempo kiel okazinta antaŭe kaj kio pro tio ĉi estas profunde enradikiĝinta en si mem, do ĝi estas “aŭtentika”. La antikvaĵo estas ĉiam en vasta senco de la vorto “familia portreto”.
Ni ripetu ke tio aplikeblas ankaŭ al ĉiuj ekzotaĵoj: por moderna homo malproksimeco laŭ geografia latitudo estas sufiĉe ekvivalenta al plonĝo je pasinteco (komparu turismon). Manfaritaĵoj, indiĝenaj aĵoj, suveniroj el diversaj landoj ĉarmas ne nur per sia riĉaspekta plureco, sed precipe per ligo al antaŭaj formoj kaj manieroj de produktado, referencante al alia, foririnta al pasinteco mondo, kiu ĉiam estas ligata al la mondo de infanaĝo kaj infanludiloj. »
— Jean BaudrillardLa sistemo de aĵoj [1968]
 
« Funkcia aĵo havas efikecon, mita aĵo — finitecon. »
— Jean BaudrillardLa sistemo de aĵoj [1968]
 
« La antikvaĵo rolas kiel mito pri la origina fonto»
— Jean BaudrillardLa sistemo de aĵoj [1968]
 
« Emon al antikveco ne eblas kompari kun pasio de kolektado: inter ili haveblas profundaj similecoj — rilate narcisisman regresion, sistemon de nuligado de tempo, imagatan regadon super naskiĝo kaj morto. Tamen en mitologio de la antikvaĵoj necesas distingi du aspektojn — nostalgian pasion al origina fonto kaj obsedon de aŭtentikeco. Ambaŭ evidente devenas de mita referenco al naskiĝo, kio estas ĉia antikvaĵo en sia tempa fermiteco; efektive ĉia naskiteco supozigas haveblon de la gepatroj. Malevoluo al origino estas kompreneble regreso al la patrina utero; ju pli malnovaj estas la aĵoj, des pli ili proksimigas nin al iu restinta en pasinteco epoko, al “dio”, al naturo, al prahistoriaj konoj ktp. »
— Jean BaudrillardLa sistemo de aĵoj [1968]
 
« Ĉarmo de metiista artefakto estiĝas pro tio, ke ĝi estis farita de ies manoj kaj enkorpigas laboron de tiu homo; tio estas ĉarmo de kreiteco (de unikeco, ĉar momento de kreado estas nerevenigebla). Do strebo trovi en la verko spuron de kreado — ĉu realan manspuron de la aŭtoro aŭ almenaŭ lian subskribon — estas ankaŭ serĉado de siaj gentaj radikoj kaj de transcendenca figuro de la patro. Aŭtentikeco ĉiam devenas de la Patro — nome en li estas la fonto de valoro. Kaj la antikvaĵo prezentas al nia imago samtempe noblajn gentajn radikojn kaj malevoluon al la patrina sino. »
— Jean BaudrillardLa sistemo de aĵoj [1968]
 
« Relikvaĵo estas ebleco meti esencon de Dioanimon de mortuloj en iun aĵon»
— Jean BaudrillardLa sistemo de aĵoj [1968]
 
« [pri relikvaĵoj] Kadre de privata hejma medio tiaj aĵoj formas sferon speciale privatan: la homo havas ilin kiel li havas praulojn — ne kiel posedaĵon, sed kiel defendantojn — kaj la prauloj estas la plej privata kion li havas en la vivo. Ili servas kiel forkuro de ĉiutaga vivo, kaj la plej radikala kaj profunda forkuro estas la forkuro en tempo, al sia propra infanaĝo»
— Jean BaudrillardLa sistemo de aĵoj [1968]
 
« Kiam “sovaĝulo” avide kaptas horloĝon aŭ aŭtomatan skribilon nur pro tio ke tio estas “okcidentaĵo”, ni sentas en tio iun komikan absurdon: anstataŭ kompreni por kio servas tiu ĉi aĵo la homo avide alproprigas ĝin — tio estas infaneca traktado de la aĵo, fantasmo de povego. La aĵo ne plu havas funkcion, restas nur senca eco de signo. Sed ĉu ne la sama mekanismo de impulsa alkulturigo kaj magia alproprietigo logas “civilizitajn” homojn al la ikonoj aŭ lignaj artefaktoj de la 16-a jarcento? [...] “Subevoluinto” bezonas imagon de la Patro kiel Povego (ĉi-foje — povego de kolonia potenco); nostalgianta “civilizito” — imagon de la Patro kiel naskitecon kaj valoron»
— Jean BaudrillardLa sistemo de aĵoj [1968]
 
« [...] ĉiu antikvaĵo estas bela simple pro tio ke ĝi ĝisvivis niajn tagojn kaj per tio iĝas signo de iu pasinta vivo»
— Jean BaudrillardLa sistemo de aĵoj [1968]
 
« En pasinteco maljunuloj estis konsiderataj belaj, ĉar ili estas “pli proksimaj al Dio” kaj pli riĉaj je sperto. La nuntempa teknika civilizacio ne agnoskas saĝecon de la maljunuloj, sed adoras internan densecon de la antikvaĵoj: sole en ili estas prezentita eterna senco»
— Jean BaudrillardLa sistemo de aĵoj [1968]
 
« Konkeri naturon helpe de teknikaĵoj kaj hejmigi fremdajn kulturojn helpe de antikvaĵoj — tio estas fakte la sama imperiismo»
— Jean BaudrillardLa sistemo de aĵoj [1968]
 
« [pri sekso kiel kolektado] [...] se ama rilato estas orientita al la amato je lia tuta unuopeco, do ama posedo estas kontentigebla nur per ŝanĝo de la aĵoj aŭ ripetado de la sama aŭ per reciproka metado de ĉiaspecaj aĵoj. »
— Jean BaudrillardLa sistemo de aĵoj [1968]
 
« [...] kolektado povas servi kiel modelo de posedado — ĉi tie pasio jubilas la venkon, ĉi tie prozo de ĉiutagaĵoj transformiĝas je poezio, je triumfa diskurso de nekonscio»
— Jean BaudrillardLa sistemo de aĵoj [1968]
 
« [pri kolektado] Por infano tio estas unua maniero de alproprigado de la ekstera mondo — dismetado, klasifikado, manipulado. Aktiva fazo de kolektado okazas verŝajne ĉe la infanoj sep ĝis dekdu jarojn aĝaj, dum latenta periodo inter antaŭpubera kaj pubera aĝoj. Dum la seksa maturiĝo pasio al kolektado tendencas malaperi, sed nemalofte reaperas tuj post ĝia fino. Poste tiu ĉi pasio plej ofte trafas virojn post la kvardeka vivojaro. Do en ĉiuj kazoj ĝi klare korelacias kun seksa stato de subjekto; kolektado rolas kiel pova kompensa faktoro en kritikaj fazoj de la seksa evoluo. Tiu ĉi pasio ĉiufoje estas reciproka kompletigaĵo de aktiva seksorgana sekseco; tamen ĝi ne simple anstataŭas ĝin, sed markas regreson al la anusa etapo, manifestiĝantan je la gestoj de akumulado, ordigado, agresa detenado kpt. »
— Jean BaudrillardLa sistemo de aĵoj [1968]
 
« [pri kolektado] Ĉi tie la aĵo estas komplete konceptata kiel objekto de amo»
— Jean BaudrillardLa sistemo de aĵoj [1968]
 
« [pri kolektado] Ĉi tie klare manifestiĝas kvintesenco de kvalito kaj manipulado de kvanto. »
— Jean BaudrillardLa sistemo de aĵoj [1968]
 
« [pri kolektado] Unuvorte en ĝi senteblas aromo de haremo, kies tuta ĉarmo konsistas je reciproka penetrado de serieco kaj intimeco (malgraŭ la fakto ke unu elemento ĉiam estas privilegiita). »
— Jean BaudrillardLa sistemo de aĵoj [1968]
 
« [pri kolekto] Unuvorte ĝi estas kiel hundo, de kiu restis nur fideleco. Mi povas rigardi ĝin, sed ĝi ne rigardas min. Jen kial la aĵoj ricevas tutan ŝarĝon kiun oni malsukcesis enigi je rilatoj kun homoj. Jen kial homo tiom volonte akceptas regreson, “rezignante” je la mondo en siaj aĵoj. »
— Jean BaudrillardLa sistemo de aĵoj [1968]
 
« [pri kolektado] La homo ĉiam kolektas sin mem. [...] Kolekto estas kreata el vico da elementoj, sed ĝia lasta elemento estas personeco de la kolektanto mem. Kaj inverse, tiu ĉi personeco formiĝas nur dum procezo de sinsekva sinmetado en ĉiu elemento de la kolekto. »
— Jean BaudrillardLa sistemo de aĵoj [1968]
 
« [...] psikologio de kolektanto — kolektante tiujn aŭ aliajn elektitajn aĵojn, li mem ĉiam rolas kiel aĵo reganta ilin. »
— Jean BaudrillardLa sistemo de aĵoj [1968]
 
« [pri kolektado] La aĵo servas kiel simbolo de ne iu ekstera instanco aŭ valoro, sed unuavice kiel simbolo de la tuta serio da aĵoj, kies membro ĝi estas (kaj ankaŭ simbolo de personeco al kiu ĝi apartenas). »
— Jean BaudrillardLa sistemo de aĵoj [1968]
 
« [pri kolektado] [...] la aĵo akiras sian valoron nur en sia manko. La afero estas tute ne en efiko de nekontentigita deziro. La afero estas en tio ĉu entute kolekto estas kreata por iĝi finita, kaj ĉu ne ludas en ĝi precipan rolon lakunoj — rolon pozitivan, ĉar nome en lakunoj subjekto akiras sin objektive; apero de la fina membro de la serio signifus fakte morton de la subjekto, dum ĝia manko ebligas al la subjekto ludi sian morton, ŝajnigante ĝin kiel aĵon kaj per tio sorĉante. »
— Jean BaudrillardLa sistemo de aĵoj [1968]
 
« [pri kolektado] Fakte frenezo komenciĝas ĉiam je momento kiam kolekto definitive kompletiĝas kaj perdas orientiĝon al manka membro. »
— Jean BaudrillardLa sistemo de aĵoj [1968]
 
« [pri kolektado] La aĵo komplete unika, absoluta, ne devenanta de iu modelo kaj nek multigita en iu serio, estas simple neimagebla. Ĝi same ne ekzistas kiel pura sono»
— Jean BaudrillardLa sistemo de aĵoj [1968]
 
« La aĵoj ne nur helpas al ni regi la mondon, formante instrumentajn seriojn, ili ankaŭ helpas al ni formante seriojn psikajn, ekregi tempon farante ĝin diskreta kaj klasifikebla, kiel tion faras niaj kutimoj, enigante tempon en kadroj de la samaj asociaj imperativoj per kiuj estas reguligata dismetado de la aĵoj en spaco. Bona ekzemplo de tia diskreta-“kutima” funkcio estas brakhorloĝo. »
— Jean BaudrillardLa sistemo de aĵoj [1968]
 
« Brakhorloĝoj kaj poŝhorloĝoj estas la plej malnova, la plej eta, la plej proksima al ni kaj la plej multekosta mekanismo de individua uzo. Tio estas intima mekanisma talismano, grave ŝarĝita psike, objekto de ĉiutaga kunpartopreno, de fascinado (ĉe infanoj) kaj envio»
— Jean BaudrillardLa sistemo de aĵoj [1968]
 
« Same kiel la aŭto “voras” kilometrojn, ankaŭ horloĝo-aĵo voras tempon. Substantivigante ĝin kaj erigante je distancoj, horloĝo transformas ĝin je konsumata produkto»
— Jean BaudrillardLa sistemo de aĵoj [1968]
 
« Efektive profunda forto de la aĵoj el kolekto aperas ne pro historieco de ĉiu el ili aparte, kaj ne per tio tempo de la kolekto diferencas de reala tempo, sed pro tio ke la organizado de la kolekto mem anstataŭas tempon. Verŝajne en tio konsistas la ĉefa funkcio de la kolekto — transformi realan tempon je plano de kolekta sistemo. [...] Ĝi simple nuligas la tempon. Aŭ pli ĝuste, sistemigante tempon forme de fiksitaj, revenigeblaj elementoj, la kolekto estas eterna renovigo de la sama regebla ciklo, kie al la homo estas garantiita ebleco en iu ajn momento, ekde iu ajn elemento kaj kun plena certeco ke eblos reveni al tiu ĉi elemento, ludi sian naskiĝon kaj morton. Ĝuste pro tio ĉirkaŭi sin per aĵoj el privata medio kaj posedi ilin — ekstrema formo de kio estas kolektado — estas same necesa kaj nereala dimensio de nia vivo; ili estas same necesaj kiel sonĝoj»
— Jean BaudrillardLa sistemo de aĵoj [1968]
 
« [pri kolektado] Ni ne povas vivi en absoluta unuopeco, en tiu nerenversigeblo, kies signo estas momento de naskiĝo. Liberiĝi de tiu ĉi nerenversigeblo, direktita de naskiĝo al morto, al ni helpas la aĵoj»
— Jean BaudrillardLa sistemo de aĵoj [1968]
 
« [pri kolektado] Nun, kiam malaperas religiaj kaj ideologiaj instancoj, nia sola konsolo restas la aĵoj; tio estas mitologio de hejma medio, en kiu estingiĝas nia timo de tempo kaj morto»
— Jean BaudrillardLa sistemo de aĵoj [1968]
 
« La aĵoj donas al la homo certecon ne je postmorta vivo, sed je tio ke li jam nun en konstante kaj kadre de regata cirklo travivas procezon de sia ekzistado, kaj per tio li simbole superas tiun realan ekzistadon, neregeblan de li en sia nerenversigebla eventeco. »
— Jean BaudrillardLa sistemo de aĵoj [1968]
 
« [pri kolektado] [...] la aĵo estas tio kion ni funebras; ĝi prezentas al ni nian propran morton, sed simbole superitan per la fakto mem ke ni regas ĝin, ke timo de reala evento de disiĝo kaj morto malŝarĝiĝas estante internigita kaj pritraktita en nia funebro, do ĝi estas inkluzivigita je serio, kie “funkcias”, denove kaj denove estas cikle surscenigataj manko de la aĵo kaj ĝia nova apero. Danke al la aĵoj ni jam nun, en nia ĉiutaga vivo faras tiun ĉi laboron de funebro pri ni mem kaj tio ebligas al ni vivi — eĉ se regrese, sed tamen vivi. La homo, kreanta kolekton, mortis, sed li laŭvorte postvivas sin en sia kolekto, jam dum la vivo senfine ripetiĝante en ĝi ĉe alia flanko de la morto, enigante eĉ la morton mem en kadron de serio kaj ciklo. »
— Jean BaudrillardLa sistemo de aĵoj [1968]
 
« [pri kolektado] Same kiel sonĝoj garantias seninterrompon de la dormo — sekve de simila kompromiso ankaŭ la aĵoj garantias seninterrompon de la vivo»
— Jean BaudrillardLa sistemo de aĵoj [1968]
 
« [pri kolektado] Sekve de sia regresa evoluo, pasio al la aĵoj transformiĝas je pura ĵaluzo, kiam la posedanton de la aĵo plej profunde kontentigas valoro, kiun tiu ĉi aĵo povus havi por aliaj kaj de kiu li senigas ilin. Per tia komplekso de ĵaluzo, tipa por kolekta fanatikeco, estas reguligata ankaŭ, kun certaj kondiĉoj, kutime reflekso de posedanto. Ĉi tie funkcias povega skemo de la anusa sadismo, deviganta kaŝi belecon kaj ĝui ĝin solece; tia sekse perversa konduto vaste manifestiĝas ankaŭ rilate la aĵojn. »
— Jean BaudrillardLa sistemo de aĵoj [1968]
 
« = [pri kolektado] Homo al neniu pruntas siajn aŭton, skribilon, edzinon, ĉar por lia ĵaluza sento tiuj ĉi aĵoj estas narcisismaj ekvivalentoj de lia “mio”; se tia aĵo estos perdita aŭ difektita, tio signifos kastron. Ne eblas prunti al alia sian faluson — jen kio estas la problemo. Forme de la aĵo ĵaluzulo kaŝas, tenas plej proksime al si sian propran libidon, provante sorĉi ĝin en sistemo de kaŝado — la sama sistemo, danke al kiu en kolektado malŝarĝiĝas timo de morto. En timo de sia sekseco ĵaluzulo kastras sin mem aŭ pli ĝuste helpe de simbola kastro — sekvestrado — li preventas timon de reala kastro. Tiuj desperaj penoj estigas abomenan ĝuon de la ĵaluzulo. La homo ĉiam ĵaluzas sin mem, sin mem li protektas kaj gardas, sin mem li ĝuas. »
— Jean BaudrillardLa sistemo de aĵoj [1968]
 
« La ludo simbolas puran postmorton, en ĝi pura subjektiveco ŝarĝas puran seriecon per sia imagita dominado, tutcerte sciante ke ĉe iu ajn turno de la ludo en ĝi neniu povos restarigi realajn kondiĉojn de la vivo kaj morto. »
— Jean BaudrillardLa sistemo de aĵoj [1968]
 
« Kvankam plej bone, en plej kristaligita sia formo perverso rilate la aĵojn manifestiĝas je fetiĉismo, ni tamen povas ekvidi ke en ĉiuj partoj de la sistemo, sin organizante laŭ la samaj celoj kaj modusoj, posedo/pasio al la aĵoj estas tiel diri mildigita moduso de seksa perverso»
— Jean BaudrillardLa sistemo de aĵoj [1968]
 
« [...] seksa perverso konsistas je tio, ke alia homo kiel objekto de deziro ne povas esti komprenita en sia tuteca persona unuopeco, sed nur kiel io diskreta; ĝi transformiĝas je paradigmo de diversaj erotikaj partoj de sia korpo, unu el kiuj iĝas objekta kristaligilo de la deziro. Tiu virino jam estas ne virino, sed sino, mamoj, ventro, femuroj, voĉovizaĝo, io unu speciale. Per tio ŝi iĝas “objekto”, formante serion, kies elementoj estas reviziataj de la deziro, kaj signato de la serio reale estas jam tute ne amato kiel persono, sed la subjekto mem en sia narcisisma subjektiveco, kolektanta kaj erotiganta sin mem kaj faranta el amrilato diskurson direktitan al si mem. »
— Jean BaudrillardLa sistemo de aĵoj [1968]
 
« Ĉio kio havas genron, kontraŭas projekcian erigadon, do ankaŭ tiun manieron de alproprigado, kiun ni karakterizis kiel aŭtoerotikan pasion kaj en ekstrema kazo kiel perverson. En tiu senco posedisma sinidentigo kun viva estaĵo eblas nur se li estas perceptata kiel sengenra — ekzemple eta infano. “Ĉu “al ni” doloras la kapo?” oni diras al bebo. Aŭ eĉ tiel: “Ah, “al mi” doloras la kapeto!” Rilate estaĵon, kiu havas genron, tia sinidentiga konfuzo estas blokata per timo de kastro. Rilate vivan estaĵon ankoraŭ eblas diri mia, sed jam ne eblas diri mi, kiel oni tion diras pri aŭto, simbole alproprigante ĝiajn funkciojn kaj organojn. »
— Jean BaudrillardLa sistemo de aĵoj [1968]
 
« Jen kial homoj, foje ĉesinte legi la librojn, aĉetas ilin pli kaj pli. Kaj pro la sama kialo plurfoja ripetado de seksumado aŭ ŝanĝado de partneroj senfine kompensas elĉerpitecon de amaj malkovroj. Plezuro pro plezuro foririrs — restas kontentiĝo. Unu ekskludas la alian. »
— Jean BaudrillardLa sistemo de aĵoj [1968]
 
« Kolektanto neniam estas senespera maniulo — nome pro tio ke li kolektas aĵojn, iel aŭ tiel malhelpantaj al li atingi en sia regreso plenan abstrakcion de deliro; sed pro la sama kialo diskurso, produktata de li helpe de tiuj ĉi aĵoj, neniam povos superi sian certan malriĉecon kaj infanecon. [...] en la kolektanto ĉiam estas io kripla kaj nehoma. »
— Jean BaudrillardLa sistemo de aĵoj [1968]
 
« [...] aŭtomatiko — en ĝi konsistas la ĉefa nocio de jubilanta mekanikismo kaj mita idealo de la moderna aĵo. Aŭtomatiko signifas ke la aĵo en sia konkreta funkcio akiras konotacion de absoluto. Pro tio aŭtomatiko estas ĉie promociata kaj perceptata kiel modelo de la tuta tekniko»
— Jean BaudrillardLa sistemo de aĵoj [1968]
 
« Dum en la motoro kaj konturoj de la aŭto konserviĝas multe da eksterstrukturaj elementoj, ĝiaj konstrukciistoj prezentas kiel signon de teknika perfekteco troan uzadon de aŭtomatiko en diversspecaj akcesoraĵoj aŭ sisteman uzadon de servomekanismoj (kies ĉefa efiko konsistas je tio ke la motoro iĝas malpli fidinda, pli kosta, pli rapide eluziĝas kaj bezonas anstataŭigon). »
— Jean BaudrillardLa sistemo de aĵoj [1968]
 
« Por ke praktika aĵo iĝu aŭtomata, necesas fari ĝin stereotipa laŭ funkcio kaj malpli fidinda. »
— Jean BaudrillardLa sistemo de aĵoj [1968]
 
« [pri aŭtomatizado] Certe tio alfrontas cetan psikologian rezistadon: tiel “heroa” personigita ŝoforado ne povas akcepti aŭtomatan transŝaltadon de rapidumoj. Sed tia “persona” heroeco estas kondamnita al vola-nevola malapero. »
— Jean BaudrillardLa sistemo de aĵoj [1968]
 
« Krom ĉio alia, aŭtomatizado grandparte estas kaŭzita de motivoj de modo kaj de kalkuladoj de produktantoj: sufiĉas eĉ plej eta aldona aŭtomatizado de iu aĵo por tuj fari malnoviĝintaj tutajn klasojn de aliaj aĵoj. »
— Jean BaudrillardLa sistemo de aĵoj [1968]
 
« [pri aŭtomatizado] teknika ekvilibro de la aĵoj difektiĝas: en ĝi evoluas tro multe da akscesoraj funkcioj, kie la aĵo subiĝas jam sole al neceso funkcii; tio estas antaŭjuĝo de funkcieco: por ĉiu ago estas aŭ devas esti aĵo — se ĝi mankas, necesas elpensi ĝin. »
— Jean BaudrillardLa sistemo de aĵoj [1968]
 
« Oni povas rimarki ke ju pli multas etaj hejmaĵoj, des pli granda iĝas nia deficito de nocioj; nia lingvo grave postrestas de renoviĝantaj strukturoj kaj kombinoj de tiuj funkciaj aĵoj, kiujn ni tiom kutime uzas. En nia civilizacio estas ĉiam pli kaj pli da aĵoj kaj ĉiam malpli kaj malpli da terminoj por nomi ilin. [...] Estus troe diri ke en civilizacio, kie iĝas ĉiam pli da sennomaj aĵoj (aŭ malfacile nomataj, per neologismoj aŭ perifrazoj), homoj estas oble malpli imunaj kontraŭ mitologio ol en civilizacio, kie ĉiuj aĵoj estas konataj kaj nomitaj plej detale. »
— Jean BaudrillardLa sistemo de aĵoj [1968]
 
« Imago de teknika fariteco de la mondo estas ligita kun imago de seksa finiteco de subjekto; en tiu senco “umo” kiel plej alta formo de ilo fakte estas substituto de faluso kiel supera formo de operatora rimedo. »
— Jean BaudrillardLa sistemo de aĵoj [1968]
 
« Sufiĉas al la aĵo perdi sian konkretan praktikan aplikon kaj ĝi tuj translokiĝas al la sfero de psika praktiko. Do, se diri pli simple, malantaŭ ĉiu reala aĵo staras aĵo kiel objekto de fantazioj»
— Jean BaudrillardLa sistemo de aĵoj [1968]
 
« En iu ajn kazo, kiel ajn funkcius la aĵo, ni travivas tion kiel nian funkciadon. Kiel ajn ĝi agu, ni projekcias nin al tiu ĉi agado, eĉ se ĝi estas absurda kiel en la kazo de “umo”. Kaj eĉ speciale — se ĝi estas absurda. Pri tio ekzistas fama, magia kaj komika samtempe vortumo: “tio ĉiam povas esti utila”; kvankam aĵo foje servas por io konkreta, eĉ pli ofte ĝi profundmaniere servas por nenio kaj por ĉio samtempe — nome pro tio ke ĝi “ĉiam povas esti utila”. »
— Jean BaudrillardLa sistemo de aĵoj [1968]
 
« [pri sciencfikcio] Ĝi praktike nenion komunan havas kun reala estonteco de teknika evoluo: rilate ĝin, ĝi estas tiel diri nur “antaŭestonteco”, sin nutrante per magiaj arkaismoj el repertuaro de jamaj formoj kaj funkcioj. En ĝi estas malmulte da struktura inventemo, sed estas neelĉerpeble multe da imagitaj solvoj por kontentigo de stereotipaj bezonoj kaj funkcioj, ofte marĝenaj kaj malklaraj. Fakte tio estas apoteozo de memfaritaj aĵoj. »
— Jean BaudrillardLa sistemo de aĵoj [1968]
 
« Fakte sciencfikcio inventis unusolan superaĵon — roboton»
— Jean BaudrillardLa sistemo de aĵoj [1968]
 
« Mito pri roboto inkluzivas ĉiujn vojojn de nekonscio en la sfero de aĵoj. Tio estas simbola mikrokosmo de la homo kaj mondo, anstataŭanta same la homon kaj mondon. Tio estas sintezo de absoluta funkcieco kaj absoluta antropomorfismo. »
— Jean BaudrillardLa sistemo de aĵoj [1968]
 
« Je profundo de sia animo roboto ĉiam estas sklavo. Ĝi povas havi iujn ajn avantaĝojn krom unusola, konsistiganta suverenan atributon de la homogenron»
— Jean BaudrillardLa sistemo de aĵoj [1968]
 
« Nun iĝas klare kial aperas tendenco perfektigi ĉiun aĵon ĝis la nivelo de roboto. Ĝuste en tiu ĉi nivelo la aĵo komplete plenumas sian nekonscian psikologina funkcion. En la sama nivelo ĝi akiras ankaŭ sian finon. Ĉar por roboto jam ne eblas plua evoluo: li frostiĝis en sia homsimileco kaj en sia funkcia abstrakteco, atingata kontraŭ iu ajn prezo. »
— Jean BaudrillardLa sistemo de aĵoj [1968]
 
« Tia estas narcisisma abstrakcio: la mondo de sciencfikcio estas sengenra mondo. »
— Jean BaudrillardLa sistemo de aĵoj [1968]
 
« Roboto estas sklavo, sed la motivo de sklavo ĉiam, ekde legendo pri lernanto de sorĉisto, estas ligita al la motivo de ribelo»
— Jean BaudrillardLa sistemo de aĵoj [1968]
 
« Roboto similas al sklavo, ĝi estas tre bonkora kaj tre kovarda; ĝi estas tre bonkora ĝis lia forto estas katenita kaj tre kolera estante kapabla rompi la katenojn. Kaj pro tio la homo, kun plena bazo, timas renaskiĝon de la forto kiun li katenis, fermis en sia imago. Tiu ĉi forto estas lia propra sekseco, turniĝanta kontraŭ lin mem kaj pro tio timiga. [...] La homo iĝas ekregita de profundaj fortoj de sia propra psiko, li alfrontas sian similulon dotitan je lia propra energio kaj el legendoj ni scias ke apero de similulo signifas morton. En ribelo de robotoj okazas ribelo de sklavigita falusa energio, kaj en tio konsistas la senco de ilia mekanika kovardeco (kaj ankaŭ je rompo de funkcieco de medio ĉirkaŭanta nin). »
— Jean BaudrillardLa sistemo de aĵoj [1968]
 
« En sia konkreta funkcio aĵo estas solvo de iu praktika problemo. Tamen en siaj malgravaj aspektoj ĝi estas solvo de iu socia aŭ psikologia konflikto»
— Jean BaudrillardLa sistemo de aĵoj [1968]
 
« Se sin turni al ekzemplo de la aŭto, do hodiaŭ malfacilas eĉ imagi kiom ŝoka ilo de rekonstruo de la homaj rilatoj ĝi povus esti, ebligante konkeradon de la spaco kaj stimulante strukturan transformadon de tuta vico de teknikaj procezoj; tamen ĝi tre rapide estis ŝarĝita de parazitaj funkcioj de prestiĝo, komforto, nekonscia projekciado ktp, kiuj bremsis kaj poste tute blokis evoluon de ĝia funkcio de la homa sintezo. Hodiaŭ tiu ĉi aĵo troviĝas en kompleta stagnado. »
— Jean BaudrillardLa sistemo de aĵoj [1968]
 
« La homo ligis sian estontecon al samtempa efektivigo de du projektoj — konkero de ekstera natura kaj interna libida energioj; ambaŭ estas perceptataj de li kiel fatala minaco»
— Jean BaudrillardLa sistemo de aĵoj [1968]
 
« Aparta teknika misfunkcio kolerigas nin, sed ilia serio povas kaŭzi eŭforion. Al ni estas malagrable se kruĉo fendiĝos, sed ni ĝuas se ĝi rompiĝos je eroj. Rompo de la aĵo ĉiam estas travivata de ni ambigue. Ĝi subfosas fidindecon de nia stato, sed samtempe ĝi materialigas nian konstantan diskuton kun ni mem, kiu ankaŭ postulas kontentigon. [...] La afero konsistas je tio, ke la mondo de nedifekteblaj aĵoj estus la mondo kie definitive malaperis fataleco, do sekseco. Do plej eta signo de tio ke tiu ĉi fataleco reviviĝis elvokas ĉe la homo profundan kontenon: en tiu momento por mallonge reviviĝas sekseco, eĉ se kiel malamika forto (en tia situacio ĝi ĉiam estas tia), eĉ se ĝia invado antaŭsignas fiaskon, mortondetruon. Kaŝita en ni kontraŭdiro estas solvata same kontraŭdire — ĉu povus esti alie? »
— Jean BaudrillardLa sistemo de aĵoj [1968]
 
« Nun ĉiam pli kaj pli malofte renkonteblas puraj modeloj kaj puraj seriaj aĵoj. Inter la du polusoj estas ĉiam pli kaj pli da diferencantaj interaj elementoj. Same kiel produktado de la aĵo iras tra ĉiuj koloroj de socia prismo. Kaj tiaj interaj etapoj estas ĉiutage travivataj de ni kiel alirebleco aŭ kiel frustriĝo: tiu, kiu pritraktas serion, portas en si modelon, kaj kiu koncernas modelon per tio signas, neas, superas, kontraŭdire travivas serion. Tia cirkulado, trasorbante la tutan socion, altigante serion ĝis modelo kaj konstante multobligante modelon je serio, en sia senĉesa dinamiko estas ideologio de nia socio. »
— Jean BaudrillardLa sistemo de aĵoj [1968]
 
« Neniu aĵo estas proponata al konsumanto forme de unusola tipo. Al vi povas esti rifuzita materiala ebleco aĉeti ĝin, sed en nia industria socio al vi “apriore” estas donita rajto de elekto kiel iu kolektiva graco kaj kiel signo de via formala libereco. Sur tia negativa libereco sin bazas “personigo” de la aĵoj. »
— Jean BaudrillardLa sistemo de aĵoj [1968]
 
« Ni fakte ne plu havas eblecon fari elekton, nek aĉeti aĵon simple por ĝia uzado — hodiaŭ ne plu ekzistas aĵoj kiuj estus proponataj al konsumanto je tia “nula” nivelo. Nia libereco de elekto igas nin vole-nevole eniri sistemon de kulturo. Tiel la elekto estas nur ŝajna: ni travivas ĝin kiel liberecon, sed oble malpli sentas ke ĝi estas trudata al ni kaj ke per tio ankaŭ la tuta socio trudas al ni sian potencon»
— Jean BaudrillardLa sistemo de aĵoj [1968]
 
« El la fakto, ke ĉiu aĵo estas prezentata al ni sub signo de iu elekto, sekvas ke fakte la aĵo neniam estas proponata al ni kiel seria, sed ĉiufoje kiel modelo»
— Jean BaudrillardLa sistemo de aĵoj [1968]
 
« Efektive kadre de la industria produktado, kie ĉio estas teknologie interligita, imperativo de personigo povas esti kontentigita nur en akcesoraĵoj. [..] Do “marĝena” diferenco estas ne simple marĝena, ĝi kontraŭas esencon de la teknikaĵo. Funkcio de personigo estas faktoro ne nur akcesora, sed eĉ parazita. »
— Jean BaudrillardLa sistemo de aĵoj [1968]
 
« [...] sekundara serieco formas modon. Pro tio ĉiuj aĵoj iĝas modeloj kaj ne plu restas modeloj. [...] Ne plu restas absolutaj modeloj, kiujn draste kontraŭstarus senaj je valoro seriaj aĵoj. Ja tiukaze malaperus ankaŭ psikologia bazo por elekto, do por la sistemo de kulturo»
— Jean BaudrillardLa sistemo de aĵoj [1968]
 
« Kiel sistemo de personigo kaj integrado ekfunkcias? Per la fakto ke en “specifaj” diferencoj reala serieco de la aĵo estas senĉese neata, rifuzata je la nomo de modelo. Objektive, kiel ni vidis, tia diferenco estas malgrava. Ofte en ĝi eĉ sin kaŝas teknika difekto. Fakte tio estas diferenco “per manko”. Tamen ĝi estas ĉiufoje travivata kiel pozitiva diferenco, kiel diferenco “per troaĵo”. »
— Jean BaudrillardLa sistemo de aĵoj [1968]
 
« Modelo samtempe ekzistas kaj ne ekzistas. Facel-Vega ekzistas sufiĉe reale, sed ĉiaspecaj diferencoj de koloroj kaj volumeno de cilindroj finfine referencas nur al ideo de Facel-Vega. Tio estas plej grava: modelo devas esti nur ideo de la modelo. Nome tio ebligas al ĝi ĉeesti en ĉiu relativa diferenco kaj per tio ensorbi la tutan serion. [...] Do paradokse per nebula kaj komuna por ĉiuj ideo ĉiu eksentas sin absolute unika. »
— Jean BaudrillardLa sistemo de aĵoj [1968]
 
« Efektive sistemo de ascendado, bazita sur traktado kiel valoroj de diferencoj, referencantaj al ideala modelo, certe maskas realan rean procezon — amasan malstrukturigon kaj kvalitan degradon de seriaj aĵoj kompare al reala modelo»
— Jean BaudrillardLa sistemo de aĵoj [1968]
 
« Kiel agnoskas neoficiale produktantoj mem, plejparto de la seriaj aĵoj povus esti faritaj kun oble pli alta kvalito ĉe proksimume samaj produktadaj elspezoj — “artefarite mallongvivaj” elementoj kostas same kiel normalaj. »
— Jean BaudrillardLa sistemo de aĵoj [1968]
 
« [...] deklarante kiel solan celon produktadon — ĝi nun prezentiĝas kiel supera, transcendenca instanco, reganta ne nur la vivon de la aĵoj, sed ankaŭ ilian morton. Necesas tamen agnoski, ke tia cinika strategio funkcias ne per si mem — psikologie en ĝi komplicas ankaŭ la konsumanto. Multaj estus malĝojaj se ili devus po dudek-tridek jarojn sinsekve uzi la saman aŭton, eĉ se komplete kontentigantan ĉiujn iliajn bezonojn»
— Jean BaudrillardLa sistemo de aĵoj [1968]
 
« En la socio de monopoligita produktado (Usono) reala konkurenco jam delonge ne ekzistas. »
— Jean BaudrillardLa sistemo de aĵoj [1968]
 
« Modelo estas dotita je harmonio, unueco, homogeneco, en ĝi interligiĝas spaco, formo, substanco, funkcio — ili formas evoluintan sintakson. Seria aĵo estas farata laŭ principo de konektado, hazarda kombinado de elementoj, ĝia diskurso estas malklara. Sena je tuteco, ĝi estas nura sumo de elementoj, kiuj estas mekanike inkluzivigataj en paralelaj serioj. »
— Jean BaudrillardLa sistemo de aĵoj [1968]
 
« La afero konsistas je tio, ke nuanco (kadre de tuto) estas trajto de nur modeloj dum en serio estas diferencoj (kadre de simileco). Nuancoj estas senlimaj, tio estas ĉiam pli novaj kaj novaj moduladoj, inventataj kadre de libera sintakso. Diferencoj ja estas limigitaj kvante kaj estas naskataj de sistema reprovado de variantoj de unusola paradigmo. »
— Jean BaudrillardLa sistemo de aĵoj [1968]
 
« Finfine al plimulto de la aĉetantoj estas proponata forme de serioj sufiĉe limigita sortimento de variantoj — dum al mizera malplimulto estas alireblaj senfinaj nuancoj de modeloj. [...] Por plimulto estas kodigita listo de signifoj — por malplimulto ĉiufoje estas proponataj novaj inventoj. Do temas pri klasa statuso kaj klasaj diferencoj. Seria aĵo per troeco de siaj sekundaraj trajtoj kompensas perdon de siaj bazaj ecoj. En ĝi aldonan efikon akiras nur koloroj, kontrastoj, “modernaj” linioj; en ĝi estas substrekata moderneco en la sama momento, kiam modeloj jam forlasas ĝin. »
— Jean BaudrillardLa sistemo de aĵoj [1968]
 
« En seriaj interieroj ĉiam estas tro multe da aĵoj; kaj ĉar la aĵoj tro multas, do spaco tro malmultas. Deficito de la aĵoj elvokas kiel reagon ilian amasiĝon, superdensecon. Perdo de kvalito de la aĵoj estas kompensata per ilia kvanto. Inverse, modelo havas spacon — nek tro proksiman, nek tro malproksiman. Interiero-modelo estas strukturigata per siaj relativaj distancoj, ĝi pli emas al inversa troeco — al konotacia malpleno. »
— Jean BaudrillardLa sistemo de aĵoj [1968]
 
« Same kiel homaj generacioj en subevoluintaj socioj, ankaŭ generacioj de aĵoj en la socio de konsumado baldaŭ mortas, cedante lokon al aliaj; abundo kvankam kreskas, sed nur kadre de kalkulita malsufiĉo. »
— Jean BaudrillardLa sistemo de aĵoj [1968]
 
« En la sfero de aĵoj antikvaĵo kaj ekzotaĵo akiras socian indicon — ili estas mezurataj per edukiteco kaj enspezoj. »
— Jean BaudrillardLa sistemo de aĵoj [1968]
 
« Pura serio, kiel nemarkita membro de opozicio, situas en ne tre aktuala moderneco (kiu, same kiel estonteco, apartenas al avangardo kaj modeloj), sed ankaŭ ne en fora pasinteco, kiu apartenas sole al riĉeco kaj edukiteco — ĝia tempo estas “proksima” pasinteco, do nedifinita pasinteco, kiu fakte estas difinata nur per sia tempa malantaŭiĝo kompare al nuntempo; tio estas intera tempoperiodo, kiun trafas hieraŭaj modeloj. Tia ŝanĝo pli rapide okazas en la vestoj: sekretariinoj ĉi-jare surportas robojn, kopiitajn de alta modo de la pasinta sezono. En meblaro plej vaste estas multobligata tio, kio estis moda antaŭ kelkaj jaroj aŭ tutan generacion antaŭe. Tempo de la serio estas tempo de kvinjara malfruiĝo; do plejparto de la homoj koncerne meblojn vivas ne en sia tempo, sed en tempo ĝeneraligite negrava; tio estas tempo de ankoraŭ ne moderneco kaj jam ne antikveco, kaj ĝi verŝajne neniam iĝos antikveco; al tia nocio de tempo kongruas en spaco senvizaĝa nocio “antaŭurbo”. Fakte serio rilate modelon estas ne simple perdo de unikeco, stilo, nuanco, aŭtentikeco — ĝi estas perdo de la tempo en ĝia reala dimensio; ĝi apartenas al iu malplena sektoro de ĉiutaga vivo, al negativa tempo, kiu estas mekanike nutrata per rubaĵoj de modeloj. Efektive nur modeloj estas nuligataj dum serioj sekvas sian modelon, kiu ĉiam avancas ilin. Nome pro tio ili estas vere nerealaj. »
— Jean BaudrillardLa sistemo de aĵoj [1968]
 
« Tia estas ideologia funkcio de la sistemo: ĝi donas al ni nur ludon je altigo de socia statuso, ĉar ĉiuj ajn diferencoj origine estas integritaj en la sistemo. »
— Jean BaudrillardLa sistemo de aĵoj [1968]
 
« Privilegioj de modeloj ĉesis esti instituciaj, ili kvazaŭ eniĝis je animoj de homoj, sed pro tio ili akiris eĉ pli grandan stabilecon. Simile al tio kiel post burĝa revolucio diversaj sociaj klasoj tute ne ascendas laŭgrade al politika potenco — same la konsumantoj ekde la tempo de industria revolucio ne povas atingi egalecon koncerne la aĵojn»
— Jean BaudrillardLa sistemo de aĵoj [1968]
 
« Ekzistas eĉ ne plej eta ŝanco ke modelo transformiĝos je serio sen esti anstataŭita de nova modelo. »
— Jean BaudrillardLa sistemo de aĵoj [1968]
 
« Ĉio fluas, ĉio ŝanĝiĝas antaŭ niaj okuloj, ĉio akiras novan aspekton, tamen ŝanĝiĝas nenio. Tia socio, gvidata de teknologia progreso, faras grandegajn renversojn, sed ili ĉiuj konsistas je nura rotaciado. Kresko de produktado en ĝi ne transformiĝas je iu ajn struktura ŝanĝo. »
— Jean BaudrillardLa sistemo de aĵoj [1968]
 
« Psikologia kunteksto estas la sama: serio ebligas al ni avancan uzadon de modelo, kredito — avancan uzadon de la aĵoj en tempo»
— Jean BaudrillardLa sistemo de aĵoj [1968]
 
« Jure sistemo de kredito koncernas same seriajn aĵojn kaj modelojn, kaj nenio malhelpas al ni aĉeti por si jaguar kredite. Tamen estas la fakto kaj preskaŭ neskribita leĝo, ke luksa modelo estas pagata surloke dum aĵo, aĉetita kredite, apenaŭ estas modelo. »
— Jean BaudrillardLa sistemo de aĵoj [1968]
 
« Longan tempon pro siaspeca sinĝenemo kredito estis konsiderata morala danĝero, dum pago surloke apartenis al burĝaj virtoj»
— Jean BaudrillardLa sistemo de aĵoj [1968]
 
« [pri kredito] Pagoperiodoj kreas specifan timon, kiu laŭgrade transformiĝas je ombra procezo, premanta psikon, ĉe tio objektiva rilato ne atingas la konscion; timo premas ne nur senperan vivopraktikon, sed ankaŭ vivoprojekton de la homo. Neelaĉetita aĵo forkuras de vi en tempo, ĝi neniam estis via. Kaj tia forkurado de la aĵo kongruas, je alia nivelo, al la eterna forkurado de seria aĵo, strebanta atingi modelon. Per tia duobla forkurado de la aĵoj estas difinata ilia kaŝita malfidindeco, trompeco, konstante kaŝita en ĉirkaŭanta nin mondo de aĵoj. »
— Jean BaudrillardLa sistemo de aĵoj [1968]
 
« Ni eterne malantaŭeniĝas rilate niajn aĵojn»
— Jean BaudrillardLa sistemo de aĵoj [1968]
 
« Ni ekpensu: ja dum longaj jarcentoj novaj kaj novaj generacioj de homoj anstataŭis unu la alian en medio de la samaj aĵoj, kiuj postvivadis ilin, kaj nun dum la vivo de unu individuo ĉiam pli rapide anstataŭas unu la alian generacioj de aĵoj. »
— Jean BaudrillardLa sistemo de aĵoj [1968]
 
« [pri la 20-a jarcento kun ties ekonomiaj katastrofoj] Tutaj generacioj de la homoj, klopodante vivi kadre de siaj enspezoj, finfine trafis vivnivelon oble malpli altan ol tion ebligis iliaj rimedoj. »
— Jean BaudrillardLa sistemo de aĵoj [1968]
 
« Danke al sistemo de kredito ni revenas al pure feŭdaj rilatoj, kiam certa parto de laboro origine apartenis al feŭdo, do al sistemo de servutigita laboro. Tamen, malsame ol la feŭda, nia sistemo estas bazita sur siaspeca komplico: moderna konsumanto neintence internigas kaj akceptas kiel normon senfinan devigadon kiun li spertas — devon aĉetadi por ke la socio povu plu produktadi kaj li mem povu plu labori por pagi la jamajn aĉetaĵojn. »
— Jean BaudrillardLa sistemo de aĵoj [1968]
 
« En ĉiu homo kunvivas konsumanto, kompliculo de produktada ordo kaj neniel ligita al li produktantoviktimo de tiu ĉi ordo. »
— Jean BaudrillardLa sistemo de aĵoj [1968]
 
« Sistemo de kredito venigas al ekstremo senrespondecon de la homo antaŭ si mem: aĉetanto fremdigas paganton kaj, kvankam tio estas la sama homo, la sistemo, disigante ilin en tempo, faras tiel ke tio ĉi restas nekonsciata de ili. »
— Jean BaudrillardLa sistemo de aĵoj [1968]
 
« Se antaŭe hejma mondeto ĉiam koncentriĝis je la aĵoj, strebante forgliti de la socia vivo, nun ĝi inverse estas katenita per ili al strukturoj kaj kondiĉoj de la socia mondo»
— Jean BaudrillardLa sistemo de aĵoj [1968]
 
« [...] baza vero de la nuna ordo: la aĵoj ĉi tie estas destinitaj tute ne por ke oni posedu kaj uzu ilin, sed sole por ke oni produktu kaj aĉetu ilin»
— Jean BaudrillardLa sistemo de aĵoj [1968]
 
« Ĝenerale reklamo estas la mondo de la nenecesa, malgrava, la mondo de pura konotacio. »
— Jean BaudrillardLa sistemo de aĵoj [1968]
 
« De informado reklamo transiris al sugestado, poste al “nerimarkita sugestado”, nun ĝia celo estas regi la konsumadon [...] »
— Jean BaudrillardLa sistemo de aĵoj [1968]
 
« Tiuj kiuj protestas kontraŭ sklaviga forto de reklamo (kaj ĝenerale de “amaskomunikiloj”) ne komprenas specifan logikon de ilia efiko. Tio ne estas efiko de tezo kaj pruvo, sed logiko de legendo kaj engaĝiĝo je ĝi. Ni ne kredas ĝin, sed tamen ĝi estas kara al ni. “Demonstrado” de la varo fakte neniun konvinkas; ĝi pravigas jam faritan aĉeton, kiu okazas antaŭ ĉiaj raciaj motivoj aŭ ne enkadriĝas je ili. Kaj tamen, ne “kredante” tiun ĉi varon, mi kredas reklamon, kiu provas kredigi min pri tiu ĉi varo»
— Jean BaudrillardLa sistemo de aĵoj [1968]
 
« [...] kredo je Avo Frosto estas raciiga elpensaĵo, ebliganta al infano dum la dua infanaĝo konservi magian ligon kun la gepatraj (nome kun tiuj patrinaj) donacoj, kiun li havis en la unua infanaĝo. Tiu magia ligo, fakte jam restinta en pasinteco, interniĝas en la kredo, kiu servas kiel ĝia ideala daŭrigo. En tia elpensaĵo estas nenio falsa, ĝi estas bazita sur reciproka intereso de ambaŭ flankoj subteni tiajn rilatojn. Avo Frosto ĉi tie ne gravas, kaj la infano kredas lin ĝuste pro tio ke ĝi fakte ne gravas. Per tiu ĉi figuro, tiu ĉi elpensaĵo, tiu ĉi alibio — kiun li kredos eĉ tiam, kiam li ĉesos kredi — li lernas ludon je mirinda gepatra prizorgado kaj klopodoj de la gepatroj asisti la fabelon. Donacoj de Avo Frosto nur sigelas tiun ĉi kontrakton. »
— Jean BaudrillardLa sistemo de aĵoj [1968]
 
« [...] sufiĉe reala efikeco de reklamo: ĝia logiko estas ne logiko de sugestado kaj refleksoj, sed ne malpli strikta logiko de kredoj kaj regreso. »
— Jean BaudrillardLa sistemo de aĵoj [1968]
 
« En reklamo nin “fremdigas” kaj “mistifikas” ne tiuj aŭ aliaj motivoj, vortoj, imagoj — precipe nin konkeras tiu zorgiteco kun kiu oni alparolas nin, ion montras al ni, aŭspicias nin. [...] Tiel individuo en procezo de senĉesa konsumado, kiu donas al li kontentiĝon kaj frustriĝon, fieron kaj kulposenton, laŭgrade iĝas determinita de la socio kiel tuto. »
— Jean BaudrillardLa sistemo de aĵoj [1968]
 
« Estante prezentita al ĉies okuloj, manipulata iel kaj tiel, la varo erotikiĝas — ne nur kaze de malkaŝa uzado de seksaj temoj. »
— Jean BaudrillardLa sistemo de aĵoj [1968]
 
« Same kiel antaŭe tra festoj, tra reklamo la socio rigardas sin mem kaj alproprigas sian propran imagon. »
— Jean BaudrillardLa sistemo de aĵoj [1968]
 
« Estas konata malsukceso de reklamaj kampanjoj, direktitaj al ŝanĝo de tiu aŭ alia socia konduto aŭ tiuj kaj aliaj sociaj strukturoj (kontraŭ alkoholo, kontraŭ riska ŝoforado ktp). Reklamo kontraŭas kolektivan principon de realo. Ĝi estas turnita al individuo, al liaj personaj fantazioj. En ĝi estas efika eble nur unusola formo de imperativo: “Donu” (ĉar ĝi estas inkluzivigita je renversigebla sistemo donaco-bonfaro). »
— Jean BaudrillardLa sistemo de aĵoj [1968]
 
« Se komplete forigi la reklamon, do, rigardante nudajn murojn de konstruaĵoj, ĉiu eksentus frustriĝon. Ĉe li oni ne simple forprenus eblecon, eĉ se ironian, de ludo kaj fantazio, sed je pli profunda nivelo ŝajnus al li ke neniu plu okupiĝas pri li. »
— Jean BaudrillardLa sistemo de aĵoj [1968]
 
« Dum la homo atingas bonstaton, lia unua postulo iĝas ke iu okupiĝu pri liaj deziroj, antaŭ liaj okuloj vortumante ilin kaj transformante je imagoj (en socialismaj landoj tio estas aŭ iĝas problemo). Reklamo plenumas ĝuste tiun ĉi funkcion — malplenan, regresan, malgravan, sed tamen profunde necesan. »
— Jean BaudrillardLa sistemo de aĵoj [1968]
 
« Reklamo fakte sugestas al ni: “Socio komplete adaptiĝas al vi, do integriĝu ankaŭ vi je ĝi” — sed tiu reciprokeco certe havas insidon: al vi adaptiĝas pure imagata instanco, vi reciproke adaptiĝas al sufiĉe reala socia ordo»
— Jean BaudrillardLa sistemo de aĵoj [1968]
 
« Por sugesti al aĉetanto ke li persone deziras lavpulvoron Pax, oni unue inkluzivigas lin je ĝeneraligita imago. Homamaso sur afiŝo estas li mem, kaj la afiŝo alparolas lian deziron per imaga antaŭsupozo de kolektiva deziro. Reklamo ĉi-foje agas tre lerte: ja ĉiu deziro, eĉ la plej intima, estas orientita al universaleco. Dezirego de virino supozigas ke ŝin povas deziregi ĉiuj viroj. Eĉ ne unu deziro, eĉ ne la seksa, ekzistas sen esti perita de kolektiva imago; sen tio ĝi evidente eĉ ne povus aperi — ĉu eblas imagi amon al virino, se scii tutcerte ke neniu viro en la mondo povus deziri ŝin? Kaj inverse, se virino havas amasojn da adorantoj, do ankaŭ mi amos ŝin, eĉ sen koni ŝin persone. Tiu ĉi faktoro ĉiam ĉeestas (plej ofte kaŝe) en reklamo. »
— Jean BaudrillardLa sistemo de aĵoj [1968]
 
« Nostalgio pri kolektiveco nutras individuan konkurencon. Fakte ankaŭ tiu ĉi konkurenco estas iluzia, ĉar ĉiu leginta afiŝon finfine estos individue aĉetanta la saman varon kiel aliaj. »
— Jean BaudrillardLa sistemo de aĵoj [1968]
 
« Se en la varo ni konsumas la varon mem, do en reklamo ni konsumas ĝian sencon»
— Jean BaudrillardLa sistemo de aĵoj [1968]
 
« Efektive la ideologio de konkurenco, kiu iam, apelaciante al “libereco”, konsistigis oran regulon de produktado, nun komplete transformiĝis je la sfero de konsumado»
— Jean BaudrillardLa sistemo de aĵoj [1968]
 
« En Usono 90% de loĝantaro praktike deziras nur unu aferon — posedi tion kion havas aliaj, kaj tiu ĉi amasa elekto ĉiujare estas transigata al nova lasta modelo, kiu estas unuece plej bona por ĉiuj. Formiĝis stabila klaso de “normalaj” konsumantoj, fakte egala al la tuta loĝantaro. »
— Jean BaudrillardLa sistemo de aĵoj [1968]
 
« “Libereco esti si mem” fakte signifas liberecon projekcii siajn dezirojn sur industriajn varojn. “Libereco ĝui la vivon” signifas liberecon konduti senracie kaj regrese, per tio adaptiĝante al certa socia ordo de produktado»
— Jean BaudrillardLa sistemo de aĵoj [1968]
 
« Uzante skemon de Markso (“Pri la juda demando”) oni povas diri ke individuo en la socio de konsumado estas libera kiel konsumanto kaj nur tiel. Lia emancipiĝo estas formala. »
— Jean BaudrillardLa sistemo de aĵoj [1968]
 
« Tradicia moralo postulis de individuo nur kongrui al sia grupo, dum “filozofia” reklamo nun postulas de li kongrui al si mem, malŝarĝi en si ĉiujn ajn konfliktojn; ĝi donas al li senprecedence profundan moralan ŝarĝon. »
— Jean BaudrillardLa sistemo de aĵoj [1968]
 
« Teoriistoj de reklamo ŝajnigas ke kun kresko de sia nombro kaj diferenciiĝo la varoj iĝas interne komplikaj estaĵoj, kaj rilato de aĉetado kaj konsumado laŭ sia graveco egaliĝas al ĉiu ajn homa rilato. »
— Jean BaudrillardLa sistemo de aĵoj [1968]
 
« En la socio apartiĝas kategoriaj sektoroj aŭ “statusaj grupoj”, rekonantaj sin per tiu aŭ alia sortimento de varoj. Ĉe tio hierarĥiigitaj gamoj da aĵoj kaj varoj ludas as saman rolon, kiun antaŭe ludis diversaj sortimentoj de valoroj: sur ili sin bazas grupa moralo»
— Jean BaudrillardLa sistemo de aĵoj [1968]
 
« Eblecoj de la “lingvo” de konsumado bone videblas en la ŝlosila nocio de la tuta reklamo — nocio de “varomarko”. [...] Tiu ĉi lingvo estas enorme malriĉa: en ĝi multas signifoj kaj mankas senco. Tio estas signo de signaloj kaj “fideleco” de aĉetanto al tiu aŭ alia marko ĉiam estas nur kondiĉa reflekso de regata afekteco. »
— Jean BaudrillardLa sistemo de aĵoj [1968]
 
« Homoj en ĉiuj tempoj ion aĉetadis, ion uzadis, elspezis — sed ĉe tio ili ne “konsumadis”. “Prahistoriaj” festoj, malŝparado de feŭda sinjoro, burĝa lukso de la 19-a jarcento — ĉio ĉi ne estas konsumado»
— Jean BaudrillardLa sistemo de aĵoj [1968]
 
« Por iĝi objekto de konsumado la aĵo devas iĝi signo [...] konsumataj estas ne la aĵoj mem, sed ĝuste rilatoj — signataj kaj mankaj, inkluzivigitaj kaj ekskluditaj samtempe; konsumata estas ideo de rilato per serio da aĵoj, kiu manifestas ĝin. »
— Jean BaudrillardLa sistemo de aĵoj [1968]
 
« [...] la konsumado ne havas limojn. Se ĝi estus tio, kio oni naive konsideras ĝin — englutado-vorado de ĉiuj varoj — do pli aŭ malpli frue venus supersatiĝo. Se ĝi rilatus al la sfero de bezonoj, ni devus veni al kontentiĝo. Tamen ni scias ke ne estas tiel: homoj deziras konsumadi ĉiam pli kaj pli. Tia kreskanta konsumado estas kondiĉita ne de iu psikologia fataleco (ebriulo drinkos plu ktp) kaj ne simple de postulado de prestiĝo. Konsumado nome pro tio estas nehaltigebla, ke tio estas totale idealisma praktiko, kiu post transiri certan limon jam havas nenion komunan kun kontentigo de la bezonoj aŭ principo de realo»
— Jean BaudrillardLa sistemo de aĵoj [1968]
 
« Revi pri “modera” konsumado aŭ pri kreado de iu reto de bezonoj, kiu normigus ĝin, estas naiva-absurda moralismo. »
— Jean BaudrillardLa sistemo de aĵoj [1968]

Vidu ankaŭ redakti