Kontribuo al kritiko de la politika ekonomiko de signo

Kontribuo al kritiko de la politika ekonomiko de signo
Aŭtoro: Jean Baudrillard
Aliaj projektoj
Kontribuo al kritiko de la politika ekonomiko de signo en Vikipedio

La sistemo de aĵoj (france: Pour une critique de l'économie politique du signe) estas la verko de franca filozofo Jean Baudrillard, eldonita en 1972 kaj dediĉita al la signo kiel baza elemento de kapitalismaj ekonomio kaj socio.

Citaĵoj redakti

 
« Eble referenco al prahistoriaj socioj estas iom riska, sed necesas rememori ke origine konsumado de resursoj (nutraĵoj aŭ luksaĵoj) ne kongruas al individua ekonomiko de la bezonoj, sed estas socia funkcio de prestiĝo kaj hierarĥia distribuo. Origine ĝi estas kaŭzita ne de vive grava bezono aŭ “natura juro”, sed de kultura devigado. Mallonge dirite, ĝi estas institucio. Por ke la socia hierarĥio iĝu evidenta, la resursojn kaj la aĵojn necesas produktadi kaj interŝanĝadi (foje forme de furioza malŝparado). »
— Jean BaudrillardKontribuo al kritiko de la politika ekonomiko de signo [1972]
 
« Veblen montras ke eĉ se origina funkcio de la subpremitaj klasoj estas laboro kaj produktado, ili samtempe plenumas funkcion de montrado de statuso de la Sinjoro (kaj tiu ĉi funkcio iĝas la sola se tiuj ĉi klasoj estas tenataj en senokupeco). Virinoj, “subuloj”, servistaro ankaŭ estas indicoj de la statuso. Tiuj kategorioj de homoj ankaŭ povas ion konsumi, sed nur nome de sia Sinjoro (vicarious consumption), atestante per sia senokupeco kaj troeco lian majeston kaj riĉecon»
— Jean BaudrillardKontribuo al kritiko de la politika ekonomiko de signo [1972]
 
« [...] same kiel la sklavon oni nutras ne por ke li manĝu, sed por ke li laboru, la virinon oni klopodas lukse vesti ne por ke ŝi estu bela, sed por ke ŝi per sia lukso atestu laŭleĝecon aŭ socian superecon de sia mastro (same statas la aferoj pri “kulturo”, kiu por virinoj ofte plenumas funkcion de socia atributo [...]). »
— Jean BaudrillardKontribuo al kritiko de la politika ekonomiko de signo [1972]
 
« [...] la konsumado havas neniun rilaton al persona ĝuo (kvankam al la virino eble plaĉas esti bela), indikante devigan socian institucion, kiu determinas diversajn tipojn de konduto, antaŭ ol ĝi estos reflektita de konscio de sociaj agantoj. »
— Jean BaudrillardKontribuo al kritiko de la politika ekonomiko de signo [1972]
 
« Do la aĵoj plenumas senĉesan ludon, efektive devenantan el morala konflikto, el diverĝo de sociaj imperativoj: funkcia aĵo ŝajnigas dekoracian, estas pezigata per iuj senutilaj elementoj kaj signoj de modo, dum bagatela kaj nenecesa aĵo estas ŝarĝata per praktika celdifino. Kiel ekstremo povas servi teknikaĵo: pura arbitreco sub masko de funkcieco, pura malŝparemo, kaŝita de praktika moralo»
— Jean BaudrillardKontribuo al kritiko de la politika ekonomiko de signo [1972]
 
« Ĉiu individuo kaj ĉiu grupo serĉas per la aĵoj sian lokon en certa ordo, provante ĉe tio per sia persona movado ŝanceligi tiun ĉi ordon. En la aĵoj akiras sian voĉon tavoliĝinta socio»
— Jean BaudrillardKontribuo al kritiko de la politika ekonomiko de signo [1972]
 
« Estas konate ke en la moveblaj sociaj tavoloj la ĉefa problemo estas malkongruo de supozata moviĝeblo (streboj) kaj reala moviĝeblo (objektivaj ŝancoj de socia antaŭeniĝo). Estas konate ankaŭ ke tiuj ĉi streboj ne estas liberaj, ke ili dependas de socia heredo kaj de jam atingita statuso. Sub certa limo de moviĝeblo ili tute malaperas — en absoluta rezignacio»
— Jean BaudrillardKontribuo al kritiko de la politika ekonomiko de signo [1972]
 
« [...] homoj esperas, car ili “scias” ke ili povas esperi, sed ili ne tro esperas, ĉar ili “scias” ke tiu ĉi socio kreas nesupereblajn obstaklojn al libera ascendado kaj ĉe tio ili tamen tro esperas, ĉar en sia vivo ili mem sin apogas sur komunan ideologion de moviĝeblo kaj kresko. »
— Jean BaudrillardKontribuo al kritiko de la politika ekonomiko de signo [1972]
 
« Nome tiu ĉi diskutinda laŭleĝeco (diskutinda rilate kulturon, politikon, profesion) kaŭzas tion ke mezaj klasoj kun tioma furiozo investas je privata universo, je privata posedo kaj akumulado de la aĵoj, kreante pro manko de pli bona varianto, aŭtonomion en kiu ili povus festi sian venkon, ricevi realan socian agnoskon kiu forglitas de ili. »
— Jean BaudrillardKontribuo al kritiko de la politika ekonomiko de signo [1972]
 
« Por “aktivaj” klasoj orientilo iĝis tradicia burĝa ordo, kiu estis formita en periodo de la Imperio ĝis la Resurtronigo dum alproprigado de la antaŭaj aristokrataj modeloj. Tiu ĉi retorika “etburĝa” ordo estas regata de du ĉefaj principoj: unuflanke de satureco kaj troeco, aliflanke — de simetrio kaj hierarĥio»
— Jean BaudrillardKontribuo al kritiko de la politika ekonomiko de signo [1972]
 
« Troeco: tio estas la tuta sistemo de teatra kaj baroka volvado de hejmaĵoj: la tablo estas kovrita de tablotuko kaj ĝi mem estas protektata de alia plasta tablotuko. Kurtenoj kaj duoblaj kurtenoj sur la fenestroj. Tapiŝoj, kovriloj, felto, paneloj, lampoŝirmilo. Ĉiu bagatelaĵo kuŝas sur aparta tablotuko. Ĉiu floro havas sian poton kaj ĉiu poto havas potmantelon. Ĉio estas protektita kaj enkadrigita. Eĉ en ĝardeno ĉiu parcelo estas ĉirkaŭbarita, ĉiu aleo estas substrekita de brikoj, mozaiko ktp. Ĉion ĉi oni povas analizi kiel angoran pasion al izolado, kiel obsedan simbolaron: ne nur posedi, sed substreki du, tri fojojn tion kion oni posedas — tia estas obsedo de domposedanto, de eta posedanto»
— Jean BaudrillardKontribuo al kritiko de la politika ekonomiko de signo [1972]
 
« [pri meza klaso] Tio estas klaso kiu iris sufiĉe for por internigi modelojn de socia sukceso, sed ne sufiĉe for por ne internigi samtempe fiaskon de tiuj modeloj. De proletaro tiu ĉi klaso diferencas per konotacio de tio kion ĝi posedas, per troa supertakso de sia relativa pozicio. Sed samtempe ĝi negative diferencas de superaj klasoj, substrekante limojn de siaj atingoj, do ĝi diferencas per kaŝita konsciado de tio ke tio ĉi estas ĉio kion ĝi povos iam ajn atingi. »
— Jean BaudrillardKontribuo al kritiko de la politika ekonomiko de signo [1972]
 
« En tavoliĝinta socio meza klaso trapasis certan kompromison, kiu estas la vera sorto de tiu ĉi klaso kiel socia institucio — la sama kompromiso, sociologie difinebla, speguliĝas je la venka kaj samtempe malvenka rito per kiu meza klaso ĉirkaŭas siajn aĵojn»
— Jean BaudrillardKontribuo al kritiko de la politika ekonomiko de signo [1972]
 
« Efektive hejma laboro nur malrekte havas praktikan celon (fari la aĵojn pretaj al la uzado), estante ago de tute alia, do simbola nivelo, kiu foje komplete ŝirmas la praktikan uzadon (arĝentaj manĝiloj, kiujn oni konstante poluras, neniam uzante por manĝado). »
— Jean BaudrillardKontribuo al kritiko de la politika ekonomiko de signo [1972]
 
« Havi servistaron signifas jam forlasi la mezan klason. »
— Jean BaudrillardKontribuo al kritiko de la politika ekonomiko de signo [1972]
 
« La aprobita de gustosincereco” de la aĵo enhavas tamen nenion “naturan”, ĝi estas kreata el kontraŭo, el fideleco de la malsuperaj klasoj al ĉio artefarita, el ilia baroka emo al ornamaĵoj, el iliaj moralaj valoroj de la kaŝita, vestita, prizorgita, polurita, do el moralaj valoroj de peno»
— Jean BaudrillardKontribuo al kritiko de la politika ekonomiko de signo [1972]
 
« Celo de formala novigo en la sfero de la aĵoj estas ne ideala mondo de la aĵoj, sed certa socia idealo, idealo de privilegiitaj klasoj, konsistanta en konstanta rekreado de ilia kultura privilegio»
— Jean BaudrillardKontribuo al kritiko de la politika ekonomiko de signo [1972]
 
« Alie dirite, ĉio kio sur nivelo de racia logiko de modeloj prezentas sin kiel “universalan”, kiel veran belecon kaj absolutan veron de funkcio kaj formo, fakte havas nur relativan kaj efemeran veron de sia pozicio ene de tiu socia logiko, kiu estas trudata de tia “universala”. Ĝi ĉiam restas nura privata signo, klasa indico. Efekto de “beleco”, “natureco”, “funkcieco” (en ideala senco de funkciismo) enkadriĝas je tiu ĉi klasa rilato kaj ne povas esti apartigita de ĝi.
En sekva etapo privilegio estas donata jam al nelakita kaj neprilaborita, al libera kombinatoriko de ĉiuj terminoj: lakita skatolo povas apudi malebenan lignon, plata marmoro — nudan betonon ktp. Sur tiu ĉi nivelo de avangardo ĉia escepteco, kondamnanta etan burĝaron al artefarita ŝiko, kaj pli klerajn tavolojn — al “natura” nudeco, estas kvazaŭ elpelata: ĉi tie ĉio povas esti uzata, iuj ajn kombinoj eblas. Sed ni ripetu — tio kio formale estas prezentata kiel eliro al universala pozicio, akiras sian veron en rea socia signifo: universala termino (sintezo de diferencoj) denove iĝas grava faktoro de diskriminacio, ĉar nur malmultaj elektitoj povas ricevi aliron al tiu ĉi nivelo de estetika kombinatoriko dum al la aliaj restas nenio alia krom morala manipulado de hejmaĵoj. »
— Jean BaudrillardKontribuo al kritiko de la politika ekonomiko de signo [1972]
 
« [...] belaj modernaj aĵoj, diversspecaj stiligoj ktp estas elpensataj ĝuste por ke plejparto ilin ne komprenu (malgraŭ naiva kredo je kontraŭo), almenaŭ ke ĝi ne komprenu ilin tuj, ja ilia origina socia funkcio estas servi kiel distingaj signoj, aĵoj kiuj diferencigos tiujn kiuj komprenos ilin. Dum la aliaj eĉ ne rimarkos ilin. »
— Jean BaudrillardKontribuo al kritiko de la politika ekonomiko de signo [1972]
 
« Ni denove alfrontas pravigon de formalaj novigaĵoj, faritan je kategorioj de severeco, ŝparado, “strukturo”, foje eĉ je kategorioj de malriĉeco kaj neprokrasteblo: “kaze de neceso via lito iĝos ŝranko” ktp. Por kio tio necesas? Tio estas nura ludo, uzanta bezonon dum la ĉefa afero restas la sama modo. Teknika, do reala novigaĵo celas ne realan ŝparadon, sed ludon de sociaj diferencoj. »
— Jean BaudrillardKontribuo al kritiko de la politika ekonomiko de signo [1972]
 
« Efektive modo ne spegulas iun naturan bezonon de ŝanĝoj: ĝuo ricevata pro ŝanĝo de vestoj, aĵoj, aŭto, aperas por psikologie sankcii devigon de tute alia deveno, devigon de socia diferencigo kaj prestiĝo. Efekto de modo aperas nur en la socio de socia moviĝeblo (ĉe tio post trapasi certan limon de ekonomiaj eblecoj). Kreskanta aŭ inverse, falanta socia statuso, devas esti enkadrigita je konstanta alfluo kaj defluo de diferencigaj signoj»
— Jean BaudrillardKontribuo al kritiko de la politika ekonomiko de signo [1972]
 
« Aĵoj, per kiuj ni ĉirkaŭas nin, unuavice kreas certan ekvilibron, konstaton (foje sufiĉe obeeman) de socia sorto. Ekzemple ofte tiuj ĉi aĵoj estas metataj je simbola kadro kaj pendigataj surmure: tiel antaŭe oni traktis diplomojn kaj atestilojn. Pozicio, sorto — jen kion unuavice montras la aĵoj. »
— Jean BaudrillardKontribuo al kritiko de la politika ekonomiko de signo [1972]
 
« Dum ni ascendas laŭ socia ŝtuparo, la aĵoj multiĝas, iĝas ĉiam pli diversaj kaj ĉiam pli rapide renoviĝas. Sed ilia akcelita ŝanĝado sub signo de modo, eĉ se efektive rapida, devas marki kaj montri tian socian moviĝeblon, kiu efektive ne ekzistas. En tio konsistas la senco de certaj mekanismoj de anstataŭigo: iu ŝanĝas la aŭton pro tio ke li ne povas ŝanĝi loĝejon. Eĉ pli evidenta estas ke akcelita ŝanĝado de la aĵoj ofte iĝas rekompenso de elreviĝinta strebo al la socia kaj kultura progreso»
— Jean BaudrillardKontribuo al kritiko de la politika ekonomiko de signo [1972]
 
« [...] modo — same kiel amasa kulturo ĝenerale — alparolas ĉiujn nur por eĉ pli sukcese montri al ĉiu lian lokon. »
— Jean BaudrillardKontribuo al kritiko de la politika ekonomiko de signo [1972]
 
« Modo realigas kompromison inter neceso de novigaĵoj kaj neceso konservi fundamentan ordon — ĝuste tio karakterizas ĝin en “modernaj” socioj. Pro tio ĝi transiras al la ludo de ŝanĝoj. »
— Jean BaudrillardKontribuo al kritiko de la politika ekonomiko de signo [1972]
 
« Nur privilegiitaj klasoj havas rajton pri aktualaj modeloj. La aliaj ricevas rajton pri ili kiam la modeloj jam ŝanĝiĝis. »
— Jean BaudrillardKontribuo al kritiko de la politika ekonomiko de signo [1972]
 
« En la domoj de mezaj (kaj malsuperaj) klasoj oni povas vidi ke televidilo ĉiam altiĝas sur iu objekto, altirante atenton al si kiel aĵo»
— Jean BaudrillardKontribuo al kritiko de la politika ekonomiko de signo [1972]
 
« Konsuma valoro ĉi tie denove iĝas alibio por signa interŝanĝa valoro. Necesas ke ĉio funkciu: profiteco iĝas morala imperativo, ne ekonomia funkcio. Do same logike estas ke en la sociaj tavoloj, kie televidilo kiel aĵo estas sankta per si mem, ekzistas praktiko de sistema, ne elektema spektado. Televidon oni spektas ĉiuvespere, ĉiujn elsendojn senelekte, de komenco kaj ĝis la fino. Pro manko de racia ŝparado de la aĵo, homoj subiĝas al formala kaj senracia ekonomia normo: normo de absoluta uzotempo. Do ŝajna pasiveco de longaj horoj de spektado efektive kaŝas laboreman toleron. [...] Do ĝi preferas ŝajnigi sin ĝuo, intereso, “libera” amuziĝo, arbitra elekto. Sed tiu akcentita ĝuo efektive estas defio al tre serioza riproĉo, konsistanta je kultura malplivaloreco [...] »
— Jean BaudrillardKontribuo al kritiko de la politika ekonomiko de signo [1972]
 
« Ĉe la plej ofta dispozicio, propra al la malsupera socitavolo, televidilo staras aparte, je angulo, sur soklo (tablo, apogilo, etaĝero); kiam oni ne spektas ĝin, ĝi estas foje kovrata per kovrilo aŭ tuko [...] En tiu nivelo la televidilo plejparton de la tempo ekzistas kiel aparta poluso, ekscentra rilate tradician centrisman organizadon de la ĉambro. Je intera nivelo televidilo estas starigata pli malalte (same kiel plejparto de la meblaro), situante ĉe alteco de brakseĝoj. Ĝi staras sur malalta tableto aŭ ene de ĉemura mebla ensemblo. Ĝi jam ne estas aparta poluso kaj la spektado ne postulas kolektivan atenton: la ĉambro iĝas malpli centrizita, do — malpli ekscentra. En ekstremo — en modernaj interieroj de altnivela poziciigo — okazas ekstrema integrado de la televidilo kun apartaj mebloj aŭ kun la muro, kio komplete ŝirmas ekzistadon de la aĵo-meblo. La televidilo ĉesas esti monumento, per tio ĉesigante sian ekzistadon forme de rita aĵo (samtempe la ĉambro disiĝas je sortimento de sendependaj spacoj, lumofontoj estas kaŝataj ktp). »
— Jean BaudrillardKontribuo al kritiko de la politika ekonomiko de signo [1972]
 
« Ekzistas tiuj por kiuj televido estas aĵo kaj tiuj por kiuj ĝi estas kulta okupo: sur tiu ĉi radikala opozicio sin bazas klasa kultura privilegio, kiu estas enkadrigita je senkondiĉa socia privilegio. »
— Jean BaudrillardKontribuo al kritiko de la politika ekonomiko de signo [1972]
 
« Klasa kultura logiko en la burĝa socio ĉiam sin bazis sur demokratia alibio de diversaj universalaĵoj. Universala estis la religio. Humanismaj ideoj de libereco kaj egaleco ankaŭ estis universalaj. Hodiaŭ ja al la universala estas donata absoluta evidenteco de la konkreta: nun tio estas homaj bezonoj kaj kulturaj aŭ materialaj resursoj, kiuj kongruas al ili. Tio estas universaleco de konsumado»
— Jean BaudrillardKontribuo al kritiko de la politika ekonomiko de signo [1972]
 
« [...] konsumado, valoroj de la konsumado estas difinataj kiel la ĉefa kriterio de nova diskriminacio: subteno de tiuj ĉi valoroj ludas rolon de nova moralo, destinita por sklavoj»
— Jean BaudrillardKontribuo al kritiko de la politika ekonomiko de signo [1972]
 
« [pri aĵo kiel objekto de adoradoinvestado] Estante senutila kaj majesta, la aĵo en tiu ĉi kazo perdas sian komunan nomon kaj estas markata per termino “Aĵo” (majuskle) kiel propra nomo aŭ genra nomo. Tiel kolektanto ne diras pri statuetovazo ke tio estas bela statueto aŭ bela vazo, sed li diras “belega Aĵo” aŭ “”belega Artefakto”. Tia statuso kontraŭas inversan genran signifon, do vortaran signifon de la “aĵo” (minuskle): “Fridujo: la aĵo kiu servas por...”. »
— Jean BaudrillardKontribuo al kritiko de la politika ekonomiko de signo [1972]
 
« [...] estante mediumo de rilato kaj distanco, donaco ĉiam estas kaj amo kaj agreso»
— Jean BaudrillardKontribuo al kritiko de la politika ekonomiko de signo [1972]
 
« [...] logiko de utileco, logiko de merkato, logiko de donaco, logiko de statuso. Depende de tio laŭe al kiu logiko estas difinata la aĵo, ĝi povas ricevi statuson respektive de ilo, varo, simbolosigno»
— Jean BaudrillardKontribuo al kritiko de la politika ekonomiko de signo [1972]
 
« Kutime psikologiismo apudas kulturismon, do alian sendanĝeran version de nepostulema sociologio: bezonoj, oni diras al ni, dependas de historio kaj kulturo de ĉiu socio! Tio estas plafono de liberala analizo, ĝi ne kapablas iri plu. »
— Jean BaudrillardKontribuo al kritiko de la politika ekonomiko de signo [1972]
 
« Produktiva laboro estas humiliga: tradicio, sekvanta tiun ĉi principon, ne hastas morti. »
— Jean BaudrillardKontribuo al kritiko de la politika ekonomiko de signo [1972]
 
« [...] ĝenerala direktoro devas labori po dekkvin horoj tage kaj tio estas signo de lia hipokrita sklaveco»
— Jean BaudrillardKontribuo al kritiko de la politika ekonomiko de signo [1972]
 
« Libertempo ne dependas de bezono je libertempo en ĝia kutima kompreno kiel ĝuo de libera tempo kaj funkcia ripozo. Ĝi povas esti investata je agado, kiu nur ne devas esti ekonomie necesa. Ĝia difino limiĝas je konsumado de neproduktiva tempo. Do ĝi havas neniun rilaton al pasiveco — tio estas ĝuste aktiveco, nepra socia deviga laboro. Kaj la tempo en ĝi ne estas “libera”, ĝi estas oferata, malŝparata — tio estas momento de produktado de valoro, produktado de statuso, kaj socia individuo ne havas “liberecon” eviti ĝin. Neniu havas bezonon je libertempo, sed ĉiuj devas pruvi sian senokupecon je produktiva laboro. Konsumado de malplena tempo estas ankaŭ potlaĉo»
— Jean BaudrillardKontribuo al kritiko de la politika ekonomiko de signo [1972]
 
« Nuntempaj formoj de libertempo donas siaspecan eksperimentan konfirmon: homo lasita por si mem en kondiĉoj de libertempo, do je finfine aperinta krea libereco, despere serĉas almenaŭ iun najlon kiun oni povas enbati aŭ motoron malmunteblan. Ekster la sfero de konkurenco ekzistas neniuj aŭtonomaj bezonoj, neniu spontanea motivado. Sed tamen li ne rifuzas senokupecon, inverse. Ne sciante kion fari kun sia libera tempo, li tamen havas akran “bezonon” nenion fari (aŭ fari nenion utilan), ĉar tio havas socian diferencigan valoron»
— Jean BaudrillardKontribuo al kritiko de la politika ekonomiko de signo [1972]
 
« “Liberan” tempon necesas kadre de la sama sistemo interproksimigi kun “libereco” de laboro kaj “libereco” de konsumado: necesas ke la tempo estu “liberegita” por iĝi funkcio/signo kaj akiri sociian interŝanĝan valoron, dum labortempo, estante tempo limigita, havas nur ekonomian interŝanĝan valoron. »
— Jean BaudrillardKontribuo al kritiko de la politika ekonomiko de signo [1972]
 
« Ekzistas nekalkuleblaj ekzemploj de la paradokso de valoro, kiam manko riĉigas. Ni pagas multe por manĝi nenion. En modernaj loĝejoj ni manipulas fajnan malplenon. Seniĝi je io estas lukso: tia estas sofistiko de konsumado, en kiu elpaŝo kontraŭ tiu aŭ alia valoro estas nur hierarĥia truko celanta firmigon de tiu ĉi valoro. »
— Jean BaudrillardKontribuo al kritiko de la politika ekonomiko de signo [1972]
 
« Minijupo havas neniun rilaton al la seksa liberiĝo, ĝi havas valoron (de modo) nur kontraŭe al longa jupo»
— Jean BaudrillardKontribuo al kritiko de la politika ekonomiko de signo [1972]
 
« Beleco (“je si mem”) ne havas lokon en la ciklo de modo. Same kiel originaleco, specifa valoro aŭ objektiva merito ne havas lokon je aparteno al aristokrata aŭ burĝa klasoj. La lasta estas difinata per signoj, ekskludantaj “verajn” valorojn. Efektive bela, nediskuteble bela robo iĝus fino de la modo. »
— Jean BaudrillardKontribuo al kritiko de la politika ekonomiko de signo [1972]
 
« [...] bezonoj ekzistas nur ĉar la sistemo bezonas ilin. Kapitalo-bezono, investata de ĉiu privata konsumanto, hodiaŭ estas same grava por la produktada ordo kiel kapitaloj, investataj de kapitalisma entreprenisto aŭ kapitalo-forto, investata de dungita laboristo»
— Jean BaudrillardKontribuo al kritiko de la politika ekonomiko de signo [1972]
 
« Do la bezono kaj laboro sin trovas kiel modalecoj de la sama ekspluatado de la produktivaj fortoj. Kontentigita konsumanto estas imagata kiel mirakla transfiguriĝo de dungita produktanto»
— Jean BaudrillardKontribuo al kritiko de la politika ekonomiko de signo [1972]
 
« Por la sklavo la sola garantio de ricevado de nutraĵoj konsistas je tio ke la sistemo bezonas la sklavojn, alie ĝi ne povos funkcii. Por la nuntempa civitano la sola ŝanco ekvidi kiel estas kontentigataj liaj “kulturaj” bezonoj konsistas je tio ke la sistemo bezonos tiujn bezonojn kaj je tio ke la individuo ne plu kontentiĝos je nura nutraĵo. Alivorte, se la produktiva ordo havus iun rimedon por garantii postvivadon de la individuo en la antaŭa formo, do en la formo de kruda ekspluatado, neniam aperus iuj ajn bezonoj. Dum tio eblas, la bezonoj estas subpremataj. Kiam tio iĝis necesa, la bezonoj estas vekataj kiel rimedo de subpremado»
— Jean BaudrillardKontribuo al kritiko de la politika ekonomiko de signo [1972]
 
« En etapo de industriigo laborforto estas ekspropriigtata de laboristo kontraŭ plej eta rekompenso, sen iu ajn administrado: por ricevi plusvaloron ne necesas aktivigi la bezonojn. [...] Nur post atingi danĝeran limon, kapitalo finfine vekas la individuon kiel konsumanton, ne sklavon kiel laborforton. Ĝi produktas ĝin. Agante tiel, ĝi nur malkovras novan tipon de servutulo, nome individuon kiel konsuman forton. »
— Jean BaudrillardKontribuo al kritiko de la politika ekonomiko de signo [1972]
 
« [...] ĉio ĉi estas ne pli ol karaktera sekvo — manifestiĝanta je individua nivelo — de monopolisma strukturo de produktiveco, totalisma (socialisma aŭ kapitalisma) ekonomio devigita produkti libertempon, komforton, sociajn poziciojn kpt, mallonge dirite, produkti sinrealigon de privata individuo kiel produktiva forto; de ekonomio, devigita elpostuli de li liberecon kaj ĝuon forme de funkciaj elementoj de reproduktado de sistemo de produktado kaj potencaj rilatoj, kiuj sankcias ĝin. »
— Jean BaudrillardKontribuo al kritiko de la politika ekonomiko de signo [1972]
 
« Necesas «malsublimigi” tiujn funkciojn, do malkonstrui funkciojn de Mio — moralajn kaj individuajn konsciajn funkciojn — por “liberigo” de Ĝio kaj Supermio kiel faktoroj de integriĝo, partopreno kaj konsumado, por totala konsumisma senmoraleco, danke al kiu finfine la individuo komplete plonĝas je principo de ĝuo, kontrolata per planado de produktado»
— Jean BaudrillardKontribuo al kritiko de la politika ekonomiko de signo [1972]
 
« La tuta sistemo de individuaj valoroj, la tuta religio de spontaneeco, libereco, kreemo ktp estas ŝarĝita je orientiĝo al produktiveco. »
— Jean BaudrillardKontribuo al kritiko de la politika ekonomiko de signo [1972]
 
« En mono (oro) nin altiras ne materialeco, ne kaptita de ĝi ekvivalento de la forto (laboro) aŭ de potenciala povo, sed ĝia sistemeco, do troviĝanta en ĝia materio ebleco de totala reciproka anstataŭigeblo de ĉiuj valoroj, efektivigata danke al ĝia ekstrema abstrakteco. »
— Jean BaudrillardKontribuo al kritiko de la politika ekonomiko de signo [1972]
 
« [pri virina beleco kreita de kosmetikaĵoj] En ĝi sorĉas signo, marko (ŝminkado, kalkulita simetrio aŭ nesimetrio ktp), do la objekto de deziro iĝas artefakto. La signoj servas por dum longa procezo de siaspeca rafinado transformi la korpon je perfekta aĵo, en kiu jam ne videblos reala procezo de funkciado de la korpo (funkciado nekonscia aŭ fizika socia funkciado). »
— Jean BaudrillardKontribuo al kritiko de la politika ekonomiko de signo [1972]
 
« Sufiĉas rememori Baudelaire por kompreni, kian ĉarmon (en strikta senco de tiu ĉi vorto) havas rafiniteco, kiu ĉiam estas ligita al marko (ornamaĵo, juvelo, parfumo) aŭ al dispartigo de la korpo je apartaj objektoj (kruroj, haroj, mamoj, gluteoj ktp), ĉe tio ambaŭ proceduroj fakte konsistigas unu, kiu konsistas je anstataŭigo de la erotogena korpo dispartigita de kastro kaj estanta fonto de senŝanĝe danĝera deziro per produkto de muntado, artefakto, kunmetita je eroj de fantasmo, kolekto aŭ sortimento de akcesoraĵoj kaj korpopartoj [...] »
— Jean BaudrillardKontribuo al kritiko de la politika ekonomiko de signo [1972]
 
« Nin ĉiam fascinas tio, kio per sia logiko kaj sia interna perfekteco komplete ekskludas nin, ekzemple matematika formulo, sistemeco de paranojulo, ŝtona dezerto, iu senutila aĵo aŭ glata kaj sentrua korpo, duobligita kaj duigita per spegulo, kondamnita al perversa sinkontentigo. Ja plej sukcese striptizistino ekscitas deziron tiam, kiam — imitante sinerotikajn agojn — ŝi karesas sin mem. »
— Jean BaudrillardKontribuo al kritiko de la politika ekonomiko de signo [1972]
 
« “Malkovro de la korpo”, sin deklaranta daŭrigo kaj evoluigo de prikanalizaj malkovroj, paradokse necesas por eviti revolucian momenton kiu troviĝas en tiuj ĉi malkovroj. La korpo estas malkovrata por ekstermi Nekoncsion kaj ĝian laboron, por enpotencigi Unuecan Homogenan Subjekton, kiu estas angulŝtono de Sistemo de Valoroj kaj Ordo. »
— Jean BaudrillardKontribuo al kritiko de la politika ekonomiko de signo [1972]
 
« [...] Korpo, Beleco kaj Sekseco estas trudataj kiel novaj formoj de universaleco, troviĝantaj sub la signo de Rajtoj de Nova Homo, liberigita per Abundeco kaj cibernetika Revolucio. Eksproprietigo, manipulado, cirkulado de kolektivaj kaj subjektivaj valoroj, direktata per senlima ekspansio de interŝanĝa valoro kaj senlima spekulaciado je valoroj/signoj — ĉio ĉi faras necesa sanktigon de beata instanco nomata korpo, kiu iĝas ideologia altaro de ĉiu ajn individuo, altaro de lia propra “fremdiĝo”. Apud tiu ĉi absolute pozitiva Korpo, similigita al la kapitalo, garantiita per dia juro, nepre resurektos Subjekto de privata Posedo»
— Jean BaudrillardKontribuo al kritiko de la politika ekonomiko de signo [1972]
 
« [pri nudeco en amasa kulturo] Restante efektive tro racia, ĝi iras preter la korpo, kies seksa kaj simbola vero konsistas ne en naiva evidenteco de la nudeco, sed en nudiĝo (Bataille), kiu en simbola ordo evidentiĝas ekvivalento de mortigo kaj pro tio la vera vojo de deziro, amo kaj samtempe de la morto, kiuj ĉiam restas ambiguaj»
— Jean BaudrillardKontribuo al kritiko de la politika ekonomiko de signo [1972]
 
« [...] la seksa revolucio estas daŭrigo de la industria revolucio aŭ de revolucio de abundo (same kiel de multaj aliaj revolucioj): evidentas la samaj iluzioj kaj ideologiaj metamorfozoj de la ordo, kiu restas senŝanĝa. »
— Jean BaudrillardKontribuo al kritiko de la politika ekonomiko de signo [1972]
 
« Tute alia sistemo de valoroj formiĝis hodiaŭ: ĉar la transcendenca estas nuligita, la verko iĝis “originalo”. »
— Jean BaudrillardKontribuo al kritiko de la politika ekonomiko de signo [1972]
 
« En ekonomia ordo la ĉefan rolon ludas dominado de akumulado, alproprigado de plusvaloro. Sed en la ordo de signoj (de kulturo) decida estas la malŝparo, do la perita de monopolo transformiĝo de la ekonomia interŝanĝa valoro je interŝanĝa valoro/signo. »
— Jean BaudrillardKontribuo al kritiko de la politika ekonomiko de signo [1972]
 
« Efektive tio kion oni nomas “psikologio” de la artŝatanto komplete konsistas el sistemo de interŝanĝo. Unikeco, pri kiu li pretendas, fetiĉisma pasio al la artefakto, perceptata de li kiel elekta rimedo, sin bazas sur agnosko kiel la “sia” fare de komunumo de privilegiitoj, la agnosko kiu okazas en konkura ago. La artŝatanto mem estas egaligata al pentraĵo, kies unika valoro konsistas en rilato de egaleco, rilato de statusa privilegio, kiu estas subtenata de ĝi kiel signo kun aliaj artikloj de la limigita aro da pentraĵoj. »
— Jean BaudrillardKontribuo al kritiko de la politika ekonomiko de signo [1972]
 
« Efektiva valoro de la pentraĵo, kiel ni vidis, estas ĝia genealogia valoro (ĝia naskiĝo: subskribo, aŭreolo de transiro de unu mano al alia, do ĝia “genealogio”). [...] Tia plusvaloro produktas ne profiton, sed laŭleĝecon kaj nome ĝin per ekonomia ofero en aŭkcio penas akiri artŝatanto. »
— Jean BaudrillardKontribuo al kritiko de la politika ekonomiko de signo [1972]
 
« Muzeoj en politika ekonomio de pentrarto ludas rolon de bankoj; ne kontentiĝante je rolo de organika garantiado de spekulaciado de la arto, muzeo plenumas rolon de institucio, garantianta universalecon de la pentrarto kaj sekve estetikan ĝuon (kiu estas, kiel ni vidis, socie malgrava valoro), apartenantan al ĉiuj aliaj. »
— Jean BaudrillardKontribuo al kritiko de la politika ekonomiko de signo [1972]
 
« [...] la ĉirkaŭita de la varoj kaj interŝanĝaj valoroj homo mem estas nura interŝanĝa valoro kaj varo. La ĉirkaŭita de aĵoj, kiuj funkcias kaj “servas” al li, homo iĝas simple la plej bela el la aĵoj, funkciaj kaj servemaj. »
— Jean BaudrillardKontribuo al kritiko de la politika ekonomiko de signo [1972]
 
« Mito pri Robinsono estas burĝa transformiĝo de la mito pri la paradizo surtere. »
— Jean BaudrillardKontribuo al kritiko de la politika ekonomiko de signo [1972]
 
« Laŭ vortoj de Enzensberger, pro manko de ofensiva strategio kaj teorio “maldekstruloj” restis senarmaj. »
— Jean BaudrillardKontribuo al kritiko de la politika ekonomiko de signo [1972]
 
« Amaskomunikiloj estas ne indicoj, sed plenumantoj de ideologio»
— Jean BaudrillardKontribuo al kritiko de la politika ekonomiko de signo [1972]
 
« La tuta moderna arkitekturo de la amaskomunikiloj sin bazas sur jena difino: ili estas laŭsence tio, kio ĉiam malpermesas respondon, kio faras neebla ĉiun ajn procezon de interŝanĝo (se nur ĝi ne prenos formon de simulado de respondo, inkluzivigitan je procezo de transdono, kio tute ne nuligas unuflankecon de la komunikado). »
— Jean BaudrillardKontribuo al kritiko de la politika ekonomiko de signo [1972]
 
« [pri prahistoriaj socioj] [...] la potenco en ili apartenas al tiu, kiu povas donaci kaj al kiu ne eblas donaci responde. Doni kaj fari tiel ke ne eblas doni reciproke signifas detrui interŝanĝon por sia profito kaj starigi monopolon, ĉe kiu socia procezo perdas ekvilibron. Inverse, redoni signifas detrui potencajn rilatojn kaj starigi (aŭ restarigi) cirkuladon de simbola interŝanĝo, bazita sur konkurenca reciprokeco.
Same statas la aferoj en amaskomunikiloj: en ili oni parolas tiel ke neniam eblas respondi. Jen kial la sola ebla revolucio en tiu ĉi sfero — same kiel en iu ajn alia, do simple la revolucio — konsistas en restarigo de la ebleco de respondo. Tia simpla ebleco supozigas renverson de la tuta nuntempa strukturo de amaskomunikiloj. »
— Jean BaudrillardKontribuo al kritiko de la politika ekonomiko de signo [1972]
 
« Nuntempe ni vivas je senrespondo, je senrespondeco. “Minimuma aŭtonoma aktiveco flanke de spektanto aŭ elektanto” diras Enzensberger. Efektive la unua kaj plej montra ekzemplo de amaskomunikiloj estas elekta sistemo, kies apogeo iĝis referendumo, kie la respondo jam estas inkluzivigita je la demando, kiel tio okazas dum opinisondoj [...] »
— Jean BaudrillardKontribuo al kritiko de la politika ekonomiko de signo [1972]
 
« En ekstrema varianto la potenco — se ĝi ne estus obsede zorgita de enhavoj kaj certa pri ideologia forto de amaskomunikila “konvinkado” kaj do pri neceso regi la sciigojn — povus provizi al ĉiu civitano televidilon sen multe zorgi pri la programoj. Ja efektive ne havas sencon elpensi polican uzadon de la televido fare de la potenco (kiel ĉe George Orwell en “1984”): la televido jam pro sia ĉeesto mem estas hejma socia kontrolilo. Mankas bezono bildigi ĝin kiel periskopon de la reĝimo direktitan al la privata vivo de ĉiu homo, ĉar la formo en kiu ĝi ekzistas nuntempe estas eĉ pli bona: ĝi estas garantio de tio ke la homoj ne interparolas unu kun la alia kaj ke alfrontinte nerespondeblan vorton ili iĝis definitve disigitaj. »
— Jean BaudrillardKontribuo al kritiko de la politika ekonomiko de signo [1972]
 
« Veraj revoluciaj amaskomunikiloj de majo 1968 estis muroj kaj vortoj skribitaj sur ili, surskriboj faritaj per ŝablono, kaj afiŝoj pentritaj permane, la strato mem sur kiu ĉiu vorto estas prenata kaj interŝanĝata; do ĉio kio estas senpera enskribo, ĉio kio estis donata kaj redonata, kio estis parolata kaj respondata, kio moviĝis, en la samaj loko kaj tempo, en reciprokeco kaj antagonismo. Tiusence la strato estas formo, alternativa kaj subfosa rilate al ĉiuj amaskomunikiloj [...] »
— Jean BaudrillardKontribuo al kritiko de la politika ekonomiko de signo [1972]
 
« Malkonstruo de ĉiu komplika rilato de subjekto al la aĵoj je simplaj, raciaj, analizaj elementoj, kombineblaj je funkciaj ensembloj, kiuj ekde nun ricevas statuson de medio. Nur en kondiĉoj de tia malkonstruo la homo apartiĝas de tio kio nomiĝas “medio” kaj alfrontas problemon de kontrolo super ĝi. Ekde la 18-a jarcento laŭgrade formiĝadis la nocio de “naturo” kiel produktiva forto kiun necesas ekregi. La nocio de medio simple transprenas stafetbastonon ĉe la nocio de naturo kaj profundigas ĝin rilate posedon de signoj»
— Jean BaudrillardKontribuo al kritiko de la politika ekonomiko de signo [1972]
 
« Estetiko en ĝia nuntempa signifo havas neniun rilaton al kategorioj de beleco kaj malbeleco. [...] Same kiel semiologia ordo anstataŭas la simbolan, kategorio de estetiko anstataŭas (kaj nuligas) kategorion de beleco. »
— Jean BaudrillardKontribuo al kritiko de la politika ekonomiko de signo [1972]
 
« Dezajno reduktas ĉiujn potencialojn de la aĵo, tutan ĝian ambiguecon, neredukteblan ĝis iu ajn modelo, al du raciaj komponantoj, du ĝeneralaj modeloj: al la utila kaj estetika, ĉe tio ili estas artefarite izolataj kaj kontraŭstarigataj unu al la alia. [...] Efektive temas pri la sama celo: tio estas du duigitaj formoj de la sama racieco, kunigitaj per la sama sistemo de valoroj. Cetere tia artefarita duigo ebligas poste enkonduki temon de ilia kuniĝo kiel ideala skemo. Ni apartigas la utilan de la estetika, ni nomas ilin aparte (ĉar ili ne havas alian realon, krom aparta nomado), kaj poste ni ideale kunigas ilin tiel ke ĉiuj kontraŭdiroj estas solvataj en tiu ĉi magia operacio! »
— Jean BaudrillardKontribuo al kritiko de la politika ekonomiko de signo [1972]
 
« La plej grava malamiko de la dezajno estas kiĉo»
— Jean BaudrillardKontribuo al kritiko de la politika ekonomiko de signo [1972]
 
« Se oni parolas pri medio, tio signifas ke ĝi ne plu ekzistas. Paroli pri ekologio signifas konstati la morton kaj totalan abstrakciecon de la “naturo”. »
— Jean BaudrillardKontribuo al kritiko de la politika ekonomiko de signo [1972]
 
« Unuflanka donaco estas kontraŭo de interŝanĝo/donaco. La lasta donas bazon al reciprokeco, la unua — al supereco. Tiel en la feŭda socio nur privilegiitaj klasoj, nur sinjoro povas permesi al si akcepti kaj nenion fordoni, akcepti sen reciproka donaco, ĉar lia statuso protektas lin de defio kaj de malsufiĉo de prestiĝo»
— Jean BaudrillardKontribuo al kritiko de la politika ekonomiko de signo [1972]

Vidu ankaŭ redakti