La socio de konsumado

La socio de konsumado
Aliaj projektoj
La socio de konsumado en Vikipedio

La socio de konsumado (france: La société de consommation: ses mythes et ses structures) estas la verko de franca filozofo Jean Baudrillard, eldonita en 1970 kaj dediĉita al la konsumado kiel baza institucio de la nuntempa socio.

Citaĵoj redakti

 
« Fakte la homoj en la socio de abundo estas ĉirkaŭitaj ne tiom de aliaj homoj, kiel tio okazis en ĉiuj tempoj, sed de objektoj de konsumado»
— Jean BaudrillardLa socio de konsumado [1970]
 
« Ni travivas la tempon de la aĵoj: mi deziras diri ke ni vivas en ilia ritmo kaj laŭe al ilia seninterrompa sinsekvo. »
— Jean BaudrillardLa socio de konsumado [1970]
 
« Hodiaŭ malmulte da aĵoj estas proponataj po unuope, sen kunteksto de aliaj aĵoj parolantaj pri ili. »
— Jean BaudrillardLa socio de konsumado [1970]
 
« Sintezo de abundo kaj kalkulo estas aĉetcentro»
— Jean BaudrillardLa socio de konsumado [1970]
 
« Riĉeco, “abundo” estas efektive nur akumulado de signoj de feliĉo»
— Jean BaudrillardLa socio de konsumado [1970]
 
« Konsumaj varoj ŝajnas kaptitaj perforte, ili ne estas konsiderataj rezultoj de skrupula pritraktado de origina materialo. »
— Jean BaudrillardLa socio de konsumado [1970]
 
« Do “subevoluintajpopoloj traktas la okcidentan helpon kiel ion atenditan, naturan, kiel tion kio estas delonge ŝuldata al ili. »
— Jean BaudrillardLa socio de konsumado [1970]
 
« Rilato de la konsumanto al reala mondo, al politiko, historio, kulturo ne estas rilato de intereso, partopreno, akceptita respondeco — sed ĝi ne estas ankaŭ totala indiferenteco: tio estas rilato de scivolemo»
— Jean BaudrillardLa socio de konsumado [1970]
 
« Ĉiutaga vivo estas do interesa miksaĵo de eŭforio pro komforto kaj de pasiveco kaj “morna ĝuo” pro konsciado de ebleco de oferoj alportataj al la sorto. Ĉio ĉi konsistigas specifan mentalecon aŭ pli ĝuste “sentimentalecon”. La socio de konsumado deziras esti kiel Jerusalemo, ĉirkaŭita, riĉa kaj minacata, en tio konsistas ĝia ideologio»
— Jean BaudrillardLa socio de konsumado [1970]
 
« [...] ĉia produktita aĵo estas sanktigita per la fakto de sia ekzistado mem. Ĉia produktita aĵo estas pozitiva, ĉia mezurebla aĵo estas pozitiva. »
— Jean BaudrillardLa socio de konsumado [1970]
 
« Almenaŭ en la Okcidento ekzaltitaj biografioj de herooj de produktado nun ĉie cedas lokon al biografioj de herooj de konsumado. Grandaj ekzemplodonaj vivoj de “self-made men” [sin farintaj homoj] kaj fondintoj, pioniroj, esploristoj kaj koloniistoj, kiuj sekvis ekzemplodonajn vivojn de sanktuloj kaj historiaj personoj, cedis lokon al vivpriskriboj de steluloj de kino, sporto kaj ludoj, kelkaj orumitaj princoj aŭ internaciaj feŭdoj, mallonge dirite, al grandaj malŝparantoj (eĉ se bezono inverse devigas ofte montri ilin en ĉiutaga simpleco, subskribantaj kontrakton ktp). »
— Jean BaudrillardLa socio de konsumado [1970]
 
« La socio de konsumado realigas strebon al la aĵoj, sed eĉ pli ĝi bezonas ilian detruadon. “Uzado” de la aĵoj kondukas nur al ilia malrapida formorto. Kreita valoro estas oble pli signifa, se en ĝi estas programita ĝia rapida formorto. Jen kial la detruado restas la ĉefa alternativo al la produktado: la konsumado estas nur intera ĉenero inter ambaŭ. »
— Jean BaudrillardLa socio de konsumado [1970]
 
« Fakte ne ekzistas kaj neniam ekzistis la “socio de abundo”, nek la “socio de mizero”, ĉar ĉia socio, kia ajn estas en ĝi nombro de la produktitaj varoj aŭ havebla riĉaĵo, estas bazita samtempe sur struktura troaĵo kaj sur struktura mizero»
— Jean BaudrillardLa socio de konsumado [1970]
 
« [...] la kresko ne malproksimigas kaj nek proksimigas nin al la abundo. Ĝi estas logike apartigita de ĝi per la tuta socia strukturo, kiu estas ĉi-kaze la precipa instanco. »
— Jean BaudrillardLa socio de konsumado [1970]
 
« Inversigante la falsan problemon — ĉu la kresko estas egalisma aŭ neegalisma — ni diros ke nome la kresko mem estas sekvo de malegaleco»
— Jean BaudrillardLa socio de konsumado [1970]
 
« [pri apero de egalismaj, “progresismaj” procezoj en demokratiaj socioj] Sed necesas ĝuste kompreni ke ili aperas en homeopatiaj dozoj, distilitaj de la sistemo por sia postvivado. [...] certaj simptomoj de demokratiigo estas pravigo necesa por vivkapablo de la sistemo. »
— Jean BaudrillardLa socio de konsumado [1970]
 
« Scio, kulturo, strukturoj, prenantaj sur sin respondecon pri decido, potenco — ĉiuj ĉi kriterioj, kvankam ili ankoraŭ estas grandparte ligitaj al riĉeco kaj enspeznivelo, puŝis for lastajn kaj samtempe eksterajn manifestiĝojn de statuso en la sistemo de sociaj valoroj, en hierarĥio de kriterioj de “povo”. »
— Jean BaudrillardLa socio de konsumado [1970]
 
« [pri “modesteco” de riĉuloj] Efektive riĉulo, kiu stiras siajn du ĉevalpovojn, ne plu blindigas per sia brilo, la situacio iĝis pli fajna: li superdiferencas, li supermalsamas per la maniero de la konsumado, per la stilo. Li en plej alta grado subtenas sian privilegiitecon, transirante de fanfaroneco al modesteco (superfanfarona), transirante de la kvanta fanfaronado al rafiniteco, de mono al kulturo»
— Jean BaudrillardLa socio de konsumado [1970]
 
« La aĵoj nun estas malpli gravaj ol la spaco kaj socia markado de la spaco. »
— Jean BaudrillardLa socio de konsumado [1970]
 
« “Rajto je pura aero” signifas perdon de la pura aero kiel natura resurso, ĝian transiron al la statuso de la varo kaj ĝia malegala socia distribuado. Ne indas trakti kiel objektiva socia progreso (inkluzivigon de ĝi kiel “rajto” en leĝaro) tion, kio estas progreso de la kapitalisma sistemo, do estas laŭgrada transformado de ĉiuj konkretaj kaj naturaj valoroj je produktivaj formoj, nome je la fontoj de 1) ekonomia profito kaj 2) sociaj privilegioj»
— Jean BaudrillardLa socio de konsumado [1970]
 
« Statuso difinas la tutan dinamikon de la socia migrado. Je la fundo de ĉiuj streboj sin kaŝas ideala celo de la statuso, donita denaske, statuso de graco kaj supereco. Ĝi je egala grado manifestiĝas je rilatoj al la aĵoj. Nome ĝi vekas tiun ĉi deliron, tiun ĉi mondon de bagatelaĵoj, fetiĉoj, kiuj estas destinitaj servi kiel indico de la statuso kaj organizi savon per kreaĵoj pro la malsufiĉo de savo per graco. »
— Jean BaudrillardLa socio de konsumado [1970]
 
« Nome la klasa logiko diktas la savon per aĵoj, kio estas la savo per kreaĵoj; tio estas demokratia principo kontraŭa al la aristokratia principo de savo per graco kaj elektiteco. »
— Jean BaudrillardLa socio de konsumado [1970]
 
« [pri socia logiko de konsumado] Tiu ĉi logiko tute ne estas logiko de individua alproprigado de konsuma valoro de la varoj kaj servoj, logiko de malegala abundo, kiam iuj havas rajton pri miraklo dum la aliaj nur pri restaĵoj de la miraklo, tio ne estas ankaŭ logiko de kontentigo, sed logiko de produktado de sociaj signoj kaj de ilia manipulado. »
— Jean BaudrillardLa socio de konsumado [1970]
 
« Diferenci ĉiam signifas samtempe akcepti ĝeneralan ordon de diferencoj, kiu tuj evidentiĝas la fakto de tuteca socio kaj neeviteble forlasas la kadron de individuo. Ĉiu individuo, elektante celojn en sistemo de diferencoj, jam pro tio ĉi restarigas ĝin kaj per tio kondamnas sin mem al inkluzivigo je ĝi kiel relativa estaĵo. [...] Tamen ĝuste tiu ĉi devigado al relativeco estas determinita je tiu grado je kiu ĝuste sur ĝia bazo diferencita inkluzivigo neniam ĉesas. Ĝi sola povas atesti fundamentan karakteron de la konsumado, ĝian senliman karakteron [...] »
— Jean BaudrillardLa socio de konsumado [1970]
 
« Necesas ankaŭ diferencigi logikon de diferencigo kaj nuran konscian strebon al prestiĝo, ĉar tio signifas ankoraŭ kontentigon, konsumadon de pozitivaj diferencoj, dum diferenciga signo ĉiam samtempe estas pozitiva kaj negativa diferenco; ĉar ĝi referencas individuon al aliaj signoj kaj stimulas la konsumanton eksenti certan malkontentecon. »
— Jean BaudrillardLa socio de konsumado [1970]
 
« Sed la sfero de konsumado inverse estas strukturita socia sfero, kie ne nur resursoj, sed ankaŭ la bezonoj mem, same kiel diversaj elementoj de kulturo, transiras de la grupo-modelo, de reganta elito al aliaj sociaj tavoloj laŭ grado de ilia relativa “avancado”. Ne ekzistas “konsumista amaso” kaj neniu bezono aperas spontanee de la baza konsumanto: ĝi havas ŝancon aperi en “standard package” de la bezonoj nur se ĝi jam trapasis “select package”. [...] Tiu ĉi leĝo igas vidi en ĉiu novigado de la objektoj de la konsumado socian diferencigan materialon. »
— Jean BaudrillardLa socio de konsumado [1970]
 
« Neniu produkto havas ŝancon iĝi vaste uzata, neniu bezono havas ŝancon esti kontentigita je amasa skalo, se ili ne jam estis parto de plej alta modelo kaj nek estis anstataŭitaj de iu alia resurso aŭ de diferenciga bezono — tiel ke distanco estis konservita. Disvastigado de la resursoj malsupren okazas nur depende de elektema novigado supre. »
— Jean BaudrillardLa socio de konsumado [1970]
 
« Nome de supre, kiel reago al perdo de antaŭaj diferencigaj signoj, okazas novigado por restarigi la socian distancon. Do la bezonoj de la mezaj kaj malsuperaj klasoj, same kiel objektoj de tiuj bezonoj, ĉiam malfruiĝas, kun tempodistanco kaj kultura distanco rilate la bezonojn de la superaj klasoj. Tio estas unu el la plej etaj formoj de segregacio en la “demokratia” socio»
— Jean BaudrillardLa socio de konsumado [1970]
 
« Interalie la industria sistemo mem, supoziganta kreskon de la bezonoj, supozigas ankaŭ konstantan superecon de la bezonoj rilate al proponado de la resursoj (same kiel ĝi stimulas senlaborecon por maksimumigi profiton, ricevatan per laborforto: ĉi tie ekzistas profunda analogio inter la bezonoj kaj produktivaj fortoj. »
— Jean BaudrillardLa socio de konsumado [1970]
 
« Strategia signifo kaj ruzeco de la reklamo manifestiĝas ĝuste en jena afero: ĝi deziras atingi ĉiun en lia rilato al la aliaj, en lia strebo al materiigita socia statuso. Reklamo neniam alparolas solulon, ĝi traktas lin je diversaj rilatoj kaj eĉ kiam ĝi kvazaŭ tuŝas liajn “profundajn” motivojn, ĝi ĉiam faras tion spektakle, do ĝi ĉiam invitas proksimulojn, grupon, la tutan hierarĥian socion al procezo de perceptado kaj interpretado, al lanĉita de ĝi procezo de produktado de deziro»
— Jean BaudrillardLa socio de konsumado [1970]
 
« Kiam la tuta socia universo urbaniĝas, kiam komunikado iĝas totala, la bezonoj kreskas laŭe al vertikala asimptoto — ne nur pro apetito, sed pro konkurenco»
— Jean BaudrillardLa socio de konsumado [1970]
 
« [...] en la sistemo de kresko ne ekzistas, nek povas ekzisti sendependaj bezonoj, ekzistas nur bezonoj de la kresko. En tiu ĉi sistemo mankas loko por individuaj celoj, ekzistas nur celoj de la sistemo. »
— Jean BaudrillardLa socio de konsumado [1970]
 
« Tamen ekzistas necesa, sociologie determinita rilato inter privilegio kaj mizero. Ne eblas (en iu ajn socio) havi privilegion sen mizero, ambaŭ estas strukture interligitaj. Pro tio kresko laŭe al sia socia logiko, estas pardokse karakterizata de produktado de struktura mizero. »
— Jean BaudrillardLa socio de konsumado [1970]
 
« Socia inercio, kontraŭe al natura inercio, kondukas al stato de disŝiriteco, malegaleco kaj privilegio. La kresko ne estas demokratio. Abundo plenumas funkcion de diferencigo. »
— Jean BaudrillardLa socio de konsumado [1970]
 
« Kolektivaj “neprudenteco” kaj “malŝparemo”, propraj al la primitivaj socioj, estas signo de reala abundo. Ni havas nur signojn de abundo. »
— Jean BaudrillardLa socio de konsumado [1970]
 
« Ĉar struktura karaktero de abundo kaj riĉeco radikas en socia organizado, do nur kompleta ŝanĝo de la socia organizado kaj sociaj rilatoj povus krei ilin. Ĉu ni iam revenos al abundo ekster merkata ekonomio? Anstataŭ abundo ni havas “konsumadon”, akcelatan senfine, fratinon de malriĉeco. Nome socia logiko igas agnoski haveblon de la “unua” (kaj sola) socio de abundo ĉe primitivaj popoloj. Nome nia socia logiko kondamnas nin al luksa kaj spektakla mizero»
— Jean BaudrillardLa socio de konsumado [1970]
 
« La bezonoj do estas orientitaj ne tiom al la objektoj kiom al la valoroj kaj senco de ilia kontentigo konsistas precipe je aliĝo al tiuj ĉi valoroj. La fundamenta nekonscia, aŭtomata elekto de konsumanto konsistas je akcepto de vivostilo de speciala socio (do tio ne plu estas elekto! — per tio ĉi estas kontestata teorio de aŭtonomio kaj suvereneco de la konsumanto). »
— Jean BaudrillardLa socio de konsumado [1970]
 
« [...] la ĉefa problemo de la moderna kapitalismo ne plu estas kontraŭdiro inter “maksimumigo de profito” kaj “raciigo de produktado” (nivelo de entreprenisto); ĝi estas kontraŭdiro inter potenciale senfina produktiveco (nivelo de teknostrukturo) kaj neceso vendi la produktojn. Je tiu ĉi fazo por sistemo iĝas vive grava kontroli ne nur aparaton de la produktado, sed ankaŭ la konsumistan postuladon, ne nur la prezojn, sed ankaŭ kio estos postulita kontraŭ tiuj prezoj. La ĉefa rezulto, atingata jen per agoj antaŭantaj la produktadon (opinisondoj, esploroj de merkato), jen sekvantaj la produktadon (reklamo, merkatiko, pakado), estas “forpreno ĉe la aĉetanto de la decida povo (la aĉetanto ne regas ĝin) por ĝia transdono al entrepreno, kie oni povos ĝin manipuli”. Se diri pli ĝenerale: “Adaptado de la konduto de la individuo al merkato kaj adaptado de sociaj pozicioj ĝenerale al bezonoj de produktanto kaj al la celoj de teknostrukturo estas do natura karakterizo de la sistemo (prefere oni diru: ĝia logika karakterizo). »
— Jean BaudrillardLa socio de konsumado [1970]
 
« “Renversita sinsekvo” detruas — almenaŭ ĝi havas tian kritikan signifon — fundamentan miton de klasika deveno laŭ kiu en la ekonomia sistemo ĝuste la individuo havas potencon»
— Jean BaudrillardLa socio de konsumado [1970]
 
« [...] libereco kaj suvereneco de la konsumanto estas nura mistifiko»
— Jean BaudrillardLa socio de konsumado [1970]
 
« Renversita sinsekvo (do la sistemo de konsumado) kompletigas do balotan sistemon kaj transprenas de ĝi stafetbastonon. La aĉetcentro kaj voĉdona kabino, geometriaj ejoj de individua libereco, estas samtempe du mamoj de la sistemo. »
— Jean BaudrillardLa socio de konsumado [1970]
 
« La vero konsistas ne je tio ke “la bezonoj estas la fruktoj de la produktado[1], sed ke la sistemo de la bezonoj estas produkto de la sistemo de produktado»
— Jean BaudrillardLa socio de konsumado [1970]
 
« La bezonoj kiel sistemo radikale diferencas de la ĝuo kaj kontentigo. Ili estas produktataj kiel elemento de la sistemo, ne kiel rilato de la individuo al la objekto de konsumado [...] »
— Jean BaudrillardLa socio de konsumado [1970]
 
« [...] la bezonoj kaj la konsumado fakte estas organizita vastigo de la produktadaj fortoj [...] »
— Jean BaudrillardLa socio de konsumado [1970]
 
« Tezo “Mi aĉetas tion, ĉar mi havas respektivan bezonon” egalas al aserto ke la fajro fajrigas ĉar ĝi havas naturon de flogistono»
— Jean BaudrillardLa socio de konsumado [1970]
 
« Se oni pelas bezonon je unu loko, tio estas se oni kontentigas ĝin, preninte ĝin laŭvorte tiel kiel ĝi sin montras — kiel bezono de iu objekto, oni faras la saman eraron kiel en la kazo, kiam oni aplikas tradician terapion al organo, en kiu estas lokita simptomo. Ja tuj post kiam ĝi estas forigita en unu loko, ĝi sin lokas en alia.
La mondo de la aĵoj kaj bezonoj do similas al disvastiĝinta histerio. Same kiel ĉiuj organoj kaj funkcioj de la korpo dum transformiĝo iĝas giganta paradigmo, kiu rifuzas simptomon, ankaŭ objektoj en konsumado iĝas vasta paradigmo, kie manifestiĝas alia lingvo, kie estas dirata io alia. »
— Jean BaudrillardLa socio de konsumado [1970]
 
« Oni povus diri ke tiu ĉi kurado de unu signifo al alia estas nura supraĵa realo de deziro, kiu estas nesatigebla, ĉar ĝi estas bazita sur profunda malkontenteco, pro kio tiu ĉi eterne nesatigebla deziro sinsekve orientiĝas al lokaj objektoj kaj bezonoj»
— Jean BaudrillardLa socio de konsumado [1970]
 
« [...] la bezono ĉiam estas ne la bezono de iu objekto, sed la bezono de diferenco (de deziro je socia senco); tiam oni povas kompreni ke neniam eblas havi finitan kontentigon, nek difinon de la bezono. »
— Jean BaudrillardLa socio de konsumado [1970]
 
« Bezono estas la sistemo, kiu subtenas la ordon de signoj kaj integriĝon de la grupo; ĝi estas do samtempe moralo (sistemo de ideologiaj valoroj) kaj sistemo de komunikado, strukturo de rilatoj. »
— Jean BaudrillardLa socio de konsumado [1970]
 
« Socia logiko de la sistemo de konsumado inkluzivas rezignon je ĝuo. Ĝuo ĉi-foje rolas ne kiel celo, nek kiel racia celo, sed kiel individua raciigo de procezo, kies celoj troviĝas en alia sfero. »
— Jean BaudrillardLa socio de konsumado [1970]
 
« Ni ne volas diri ke ne ekzistas bezonoj, natura utilo ktp — temas nur pri kompreno de tio ke la konsumado kiel specifa nocio de la nuntempa socio konsistas ne en tio ĉi. Ja konsumado ekzistas en ĉiuj socioj. Tio kio estas sociologie grava por ni kaj kio markas nian epokon per signo de konsumado, estas ĝuste disvastiĝinta reorganizado de origina nivelo de bezonoj al sistemo de signoj, kiu iĝas unu el specifaj manieroj, kaj eble la sola specifa maniero, de transiro de naturo al kulturo de nia epoko. »
— Jean BaudrillardLa socio de konsumado [1970]
 
« Puritano traktis sin mem, sian propran personecon kiel entreprenon, kiu devas alporti fruktojn por pleja gloro de la dio. Liaj “personaj” trajtoj, lia “karaktero”, en kies formado li pasigadis la vivon, estis por li kapitalo por ĝustatempa investado, por ilia administrado sen spekulado kaj disipado. Male al tio, sed sammaniere al konsumanto estas trudata devo ĝui, li iĝas entrepreno pri ĝuo kaj kontentigo»
— Jean BaudrillardLa socio de konsumado [1970]
 
« Nuntempa homo pasigas la vivon ĉiam malpli kaj malpli en laboro je produktado kaj ĉiam pli kaj pli li pasigas ĝin je produktado kaj senĉesa renovigado de siaj propraj bezonoj kaj de sia bonstato. Li devas konstante zorgi pri mobilizo de ĉiuj siaj eblecoj, ĉiuj siaj konsumaj kapabloj. Se li forgesas pri tio, oni afable kaj insiste memorigos ke li ne havas rajton ne esti feliĉa. Estas malvero, tio signifas ke li estas pasiva: li evoluigas, li devas evoluigi konstantan aktivadon. Alikaze li riskas kontentiĝi je tio kion li havas kaj iĝi nesocia.
El tio naskiĝas vigligo de universala scivolemo (esplorinda nocio) en la sferoj de kuirarto, kulturo, scienco, religio, sekseco ktp. “Try Jesus!” diras usona slogano. (“Provu (c) kun Jesuo!”) Necesas ĉion provi, ĉar la homo de konsumado estas obsedita je timo “preterlasi” ion, preterlasi ĝuon kio ajn ĝi estas. »
— Jean BaudrillardLa socio de konsumado [1970]
 
« Socio de konsumado estas ankaŭ la socio de instruado de konsumado, de socia dresado por konsumado, do la nova kaj specifa maniero de sociigo, aperinta pro estiĝo de novaj produktofortoj kaj monopolisma reorganizado de la ekonomia sistemo kun alta produktiveco. »
— Jean BaudrillardLa socio de konsumado [1970]
 
« Kredito ludas ĉi-foje determinan rolon, eĉ se ĝi nur parte influas buĝetojn de elspezoj. [...] Kredito estas disciplina procezo de eldevigado de ŝparaĵoj kaj reguligado de postulado, same kiel dungolaboro estis raciigita procezo de eldevigado de laborfortoj kaj kresko de produktiveco. »
— Jean BaudrillardLa socio de konsumado [1970]
 
« Oni malbone komprenas kiel nuntempa dresado por sistema kaj organizita konsumado estas ekvivalento kaj daŭrigo en la 20-a jarcento de tiu granda dresado, kiu dum la tuta 19-a jarcento estis direktita al alkutimigado de kampara loĝantaro al industria laboro»
— Jean BaudrillardLa socio de konsumado [1970]
 
« Produktiveco de laboro ĉiam pli kaj pli rilatas al teknologioj kaj organizoj, investoj estas ĉiam pli kaj pli farataj de entreprenoj mem. [...] individuo per si mem hodiaŭ estas necesa kaj praktike neanstataŭigebla nome kiel konsumanto»
— Jean BaudrillardLa socio de konsumado [1970]
 
« Kapitalismo en konkurenca etapo ankoraŭ estis iel subtenata de sistemo de individuismaj valoroj, kies flanka produkto estis altruismo. [...] Sed tia stato hodiaŭ ne eblas: same kiel preskaŭ malaperis “libera merkato”, cedinte lokon al monopolisma, ŝtata kaj burokrata kontrolado, ankaŭ altruisma ideologio ne plu sufiĉas por starigo de minimumo de socia integriĝo. Neniu alia kolektivisma ideologio venis por transpreni stafetbastonon de tiuj ĉi valoroj. »
— Jean BaudrillardLa socio de konsumado [1970]
 
« [...] konsumado estas socia laboro»
— Jean BaudrillardLa socio de konsumado [1970]
 
« Pro la sama kialo kiel ekspluatado per eksproprietigo (de laborforto) koncernas kolektivon, socian laboron, ekde certa nivelo ĝi iĝas solidariga. Ĝi kondukas al klasa konscio (relative). Regebla alproprigo de objektoj kaj valoroj de konsumado estas individuiga, malsociiga, malhistoriiga. Kiel produktanto kaj jam pro la fakto de labordivido unu laboristo ĉiam estas ligita al aliaj: ekspluatado koncernas ĉiujn. Kiel konsumanto homo denove iĝas soleca, li iĝas eta ĉelo, eĉ pli, li iĝas grega estaĵo (televido en familio, publiko en stadiono aŭ en kinejo ktp). »
— Jean BaudrillardLa socio de konsumado [1970]
 
« Ĝenerale do konsumantoj agas nekonscie kaj neorganizite, kiel povis agi laboristoj komence de la 19-a jarcento»
— Jean BaudrillardLa socio de konsumado [1970]
 
« Same kiel Popolo estas glorata de Demokratio, nur ke ĝi restu ene de ĝia kadro (do ne iru sur la politikan kaj socian scenejon), ankaŭ por konsumantoj oni agnoskas suverenecon (“Powerful consumer” laŭ Katono), nur ke ili ne strebu en tiu statuso agi sur la socia scenejo. Popolo estas laboristoj, nur ke ili restu neorganizitaj. Publiko, publika opinio estas konsumantoj, nur ke ili kontentiĝu je konsumado. »
— Jean BaudrillardLa socio de konsumado [1970]
 
« [...] personeco mankas, ĝi estas morta, elbalaita el nia funkcia universo. Kaj nome tiu ĉi mankanta personeco, tiu perdita instanco strebas “personiĝi”. Nome tiu ĉi perdita estaĵo celas denove konstituiĝi in abstracto helpe de signoj, obligita sortimento de diferencoj, “mercedesoj”, “eta hela tufo” kaj miloj da aliaj signoj, kolektitaj por rekrei sintezitan individuecon kaj ĉefe por detrui ĝin je totala anonimeco, ĉar diferenco estas defaŭlte tio kio ne havas nomon»
— Jean BaudrillardLa socio de konsumado [1970]
 
« Realaj diferencoj, per kiuj estas markitaj ĉiuj personoj, faris el ili estaĵojn kontraŭdirajn unu al alia. “Personigaj” diferencoj ne plu kontraŭstarigas individuojn unu al alia, ili ĉiuj evidentiĝas hierarĥiigitaj kaj interproksimiĝas helpe de modeloj, depende de kiuj ili estas lerte produktataj kaj reproduktataj. Do diferenci signifas proksimiĝi al modelo, difini sin depende de abstrakta modelo, de moda kombinita imago kaj pro tio rezigni je ĉia reala diferenco, de ĉia unuopeco, kiu povas disvolviĝi nur en konkreta konflikta rilato al aliaj kaj al la mondo»
— Jean BaudrillardLa socio de konsumado [1970]
 
« Ekzistas monopolisma koncentriĝo de produktado de diferencoj. »
— Jean BaudrillardLa socio de konsumado [1970]
 
« En personigo ekzistas efiko simila al efiko de “naturigo”, kiu renkontĝas ĉie ajn ĉe influado al natura medio kaj kiu konsistas je strebo rekonstrui naturon kiel simbolon post kiam ĝi estas neniigita en realo. Tiel oni forhakas arbaron por konstrui tie ensemblon, nomitan “Verda arbaro”, kie oni plantos kelkajn arbojn kiuj “simbolos” naturon. »
— Jean BaudrillardLa socio de konsumado [1970]
 
« Ĝenerala procezo povas esti difinita historie: monopolisma industria koncentriĝo, neniigante realajn diferencojn inter la homoj, faras monotonaj personecojn kaj produktojn kaj samtempe sanktigas reĝlandon de diferencigo. Estas preskaŭ same kiel en religiaj kaj sociaj movadoj: nome pro defluo de ilia origina impulso establiĝas eklezioj kaj institucioj. Ĉi tie ankaŭ nome pro perdo de diferencoj establiĝas kulto de diferenco»
— Jean BaudrillardLa socio de konsumado [1970]
 
« Gravas kompreni ke menciita personigo, strebo al statuso kaj alta vivnivelo estas bazitaj sur signoj, do ne sur aĵojvaroj mem, sed sur diferencoj. Nur tio ebligas klarigi paradokson de “underconsumption” [subkonsumado] kaj “inconspicuous consumptions” [nemontra konsumado], do paradokson se prestiĝa superdiferencigo, kiu manifestiĝas ekde nun ne nur per fanfaronado (laŭ Thorstein Veblen, “conspicuous”), sed per modesteco, rigoreco, malbrileco, ĉiam atestantaj eĉ pli grandan lukson, kreskon de fanfaronado transiranta al sia kontraŭo kaj do pli fajnan diferencon»
— Jean BaudrillardLa socio de konsumado [1970]
 
« Mezaj klasoj, estante tiurilate heredantoj de la grandaj kapitalismaj dinosaŭroj de la 19-a kaj komenco de la 20-a jarcentoj, pli emas al fanfarona konsumado. Tiurilate ili estas kulture naivaj»
— Jean BaudrillardLa socio de konsumado [1970]
 
« Nome surbaze de lukso estas konsumata perdita simpleco [...] »
— Jean BaudrillardLa socio de konsumado [1970]
 
« Necesas rimarkigi ankaŭ ke adeptoj de klasika analizo havas eraron pri interpretado de ideologia rolo de konsumado. Ja konsumado forigas socian danĝeron ne per tio ke ĝi mergas individuojn en komforton, plezuron kaj altan vivnivelon (tia vidpunkto estas ligita al naiva teorio de bezonoj kaj povas konduki nur al absurda espero pri ribelo kaŭzita de disvastiĝo de mizero inter homoj), sed per tio ke ĝi subigas ilin al nekonsciata disciplino de kodekso kaj konkura kooperado sur nivelo de tiu kodekso, ĉe tio ne helpe de kreado de pli facila vivo, sed inverse devigante homojn akcepti regulojn de la ludo. Nome tiel konsumado povas anstataŭi ĉiujn ideologiojn kaj preni sur sin tutan respondecon pri integriĝo de iu ajn socio, kiel tion faris hierarĥiaj aŭ religiaj ritoj en prahistoriaj socioj. »
— Jean BaudrillardLa socio de konsumado [1970]
 
« Narcisismo de individuo en la socio de konsumado ne estas ĝuo de unuopeco, ĝi estas refrakto de kolektivaj trajtoj. [...] Individuo estas stimulata unuavice plaĉi al si mem, ricevi plezuron de si mem. Estas klare ke nome plaĉante al si mem homoj havas ĉiujn ŝancojn plaĉi ankaŭ al la aliaj. [...] Tiu invito al sinamado estas speciale efika rilate la virinojn. Sed tia premo influas ilin danke al mito pri virino kiel kolektiva kaj kultura modelo de sinamo. [...] Tio kongruas al logiko de la sistemo: ne nur rilato al aliaj, sed ankaŭ rilato al si mem iĝas konsumita rilato, kio estas ne konfuzinda kun strebo plaĉi al si mem surbaze de kredo je tiaj realaj trajtoj kiel beleco, ĉarmo, gusto ktp. »
— Jean BaudrillardLa socio de konsumado [1970]
 
« Vira modelo estas modelo de postulemo kaj elekto. La tuta porvira reklamo insistas je “deontologia” regulo de elekto en la senco de strikteco, nefleksebleco eĉ en detaloj. Nuntempa viro estas postulema. Li neglektas neniujn detalojn. [...] Virto de konkurenco aŭ elekto — tia estas vira modelo. »
— Jean BaudrillardLa socio de konsumado [1970]
 
« Virina modelo en pli alta grado preskribas al virino plaĉi al si mem. Ne elekto kaj postulemo, sed afableco kaj narcisisma zorgemo estas postulataj de ili. Fakte oni plu invitas la virojn ludi soldatetojn kaj virinojn — pupojn kun si mem. »
— Jean BaudrillardLa socio de konsumado [1970]
 
« En virina modelo estas eternigata inverse valoro-derivaĵo, valoro de ago per aliaj (“vicarious status”, “vicarious consumption” laŭ Thorstein Veblen). Virino estas inkluzivita je agado de kontentigo de si mem nur por pli bone eniri kiel objekto de konkurenco en viran konkurencon (plaĉi al si por plaĉi al aliaj). Ŝi neniam engaĝiĝas je rekta konkurado (eble nur kun aliaj virinoj rilate virojn). Se ŝi estas bela, do se tiu virino estas virino, ŝi estos elektita. Se viro efektive estas viro, li elektos sian virinon inter aliaj objektoj/signoj (sia aŭto, sia virino, sia parfumo). Pretekste de sinpremo virino (virina modelo) estas repuŝita al la dua rango, destinita por plenumado de “servo”, por agado per aliaj. Ĝia difino ne estas aŭtonoma. »
— Jean BaudrillardLa socio de konsumado [1970]
 
« Virino, kondamnita al posedado de havaĵoj (hejmaĵoj) plenumas ne nur ekonomian funkcion, sed ankaŭ funkcion de Prestiĝo, derivaĵon de aristokratia aŭ burĝa senokupeco de virinoj, kiuj per tio atestas prestiĝon de ilia mastro: “hejma virino” ne produktas, ŝi ne influas naciajn kalkulojn, ŝi ne trafas cenzon kiel produktoforto. Ŝi estas kondamnita havi valoron kiel indico de prestiĝo pro sia oficiala senutileco, pro sia statuso de sklavino “vivtenata”. Ŝi restas apartenaĵo, reganta sekundarajn apartenaĵojn kiel hejmaĵoj. »
— Jean BaudrillardLa socio de konsumado [1970]
 
« [...] apero de “tria” modelo de hermafrodito, ligita al juneco, duseksa kaj narcisisma, sed oble pli proksima al virina modelo de afableco ol al vira modelo de postulemo»
— Jean BaudrillardLa socio de konsumado [1970]
 
« [...] historia kaj struktura difino de konsumadoglori signojn surbaze de neado de la aĵoj kaj realo. [...] Ĉie ni ĉeestas historian fendiĝon de certaj strukturoj, kiuj markas iusence sub signo de konsumado sian realan malaperon kaj sian karikaturan renaskiĝon. Ĉu familio disfalis? Oni gloras ĝin. Ĉu infanoj ne plu estas infanoj? Oni kreas kulton de infanaĝo. Ĉu maljunuloj estas solecaj, ne havas komunikadon? Oni trasorbas ĉion per kolektiva tenero rilate maljunecon. Kaj eĉ pli klare: oni gloras la korpon eĉ dum ĝiaj realaj eblecoj atrofiĝas kaj ĝi ĉiam pli kaj pli trafas la sistemon de kontrolo kaj urba, profesia, burokrata devigado. »
— Jean BaudrillardLa socio de konsumado [1970]
 
« Kiĉo estas ekvivalento de “kliŝeo” en rezonado. [...] Ĝi estas difinata precipe kiel pseŭdoobjekto, do kiel simulaĵo, kopio, artefarita objekto, stereotipo; al ĝi propras same malriĉeco je ĉio rilata al reala signifo, kaj troa abundeco de signoj, alegoriaj referencoj, diversaj kromnocioj, ekzaltiĝo je detaloj kaj saturiĝo je detaloj. »
— Jean BaudrillardLa socio de konsumado [1970]
 
« Generacioj de “parvenuoj” en ĉiuj niveloj de la socio deziras havi sian sortimenton de kulturo»
— Jean BaudrillardLa socio de konsumado [1970]
 
« Maŝino estis emblemo de industria socio. Aparato estas emblemo de postindustria socio»
— Jean BaudrillardLa socio de konsumado [1970]
 
« Ekzistas certa rilato inter kiĉo kaj snobismo. Sed snobismo estas precipe ligita al procezo de alkulturigo en paro aristokrataroburĝaro dum kiĉo devenas ĉefe de leviĝo de “mezaj” klasoj en la industria burĝa socio»
— Jean BaudrillardLa socio de konsumado [1970]
 
« Nome luda agado ĉiam pli regas niajn rilatojn al la aĵoj, homoj, kulturo, libertempo, foje al laboro, kaj krome al politiko»
— Jean BaudrillardLa socio de konsumado [1970]
 
« Konsumado estas alligiteco al kombinatoriko: ĝi ekskludas pasion»
— Jean BaudrillardLa socio de konsumado [1970]
 
« [...] poparto signifas finon de perspektivo, finon de rememoro, de atesto, finon de krea gesto kaj, kio estas nemalgrava, finon de faligo de la mondo kaj de damnado de la arto. »
— Jean BaudrillardLa socio de konsumado [1970]
 
« “Popola” arto ne estas ligita al aĵoj, ĝi ĉiam unuavice estas ligita al homo kaj liaj agoj. Ĝi ne bildigas kolbasonusonan flagon, sed homon manĝantan aŭ homon salutantan usonan flagon. »
— Jean BaudrillardLa socio de konsumado [1970]
 
« [...] ĉio hodiaŭ atestas ke la korpo iĝis objekto de savado. Ĝi laŭvorte anstataŭis la animon en tiu morala kaj ideologia funkcio. »
— Jean BaudrillardLa socio de konsumado [1970]
 
« Beleco iĝis por virinoj absoluta, religia imperativo. Beleco ne plu estas rezulto de naturo aŭ aldonaĵo al moralaj ecoj. Ĝi estas la ĉefa, neevitebla eco de tiuj kiuj prizorgas sian vizaĝon kaj sian figuron, same kiel sian animon»
— Jean BaudrillardLa socio de konsumado [1970]
 
« Necesas klare distingi erotikon kiel disvastiĝintan en nia socio interŝanĝan rilaton de sekseco mem. »
— Jean BaudrillardLa socio de konsumado [1970]
 
« Ŝajnas eĉ ke la sola efektive liberigita impulso estas impulso de aĉeto»
— Jean BaudrillardLa socio de konsumado [1970]
 
« Al la korpo okazas same kiel al laborforto. Necesas ke ĝi estu “liberigita”, “emancipita”, ke ekzistu ebleco racie sekvi produktivajn celojn»
— Jean BaudrillardLa socio de konsumado [1970]
 
« Kulto de la korpo ne plu kontraŭas kulton de la animo: ĝi anstataŭas ĝin kaj heredas ĝian ideologian funkcion. »
— Jean BaudrillardLa socio de konsumado [1970]
 
« La korpo, kiel ĝin prezentas moderna mitologio, estas ne pli materiala ol la animo. [...] Ĝi iĝis tio kio siatempe estis animo — escepta apogilo de objektivigo, la ĉefa mito de etiko de konsumado»
— Jean BaudrillardLa socio de konsumado [1970]
 
« Cetere en historia epoko, kiu havas rilaton al ni, virino estis identigata kun malica kaj pro tio kondamnita sekseco. Sed tiu ĉi morala kondamno de sekseco estas komplete bazita sur socia sklaveco: virino kaj korpo estis kundividantaj la saman sklavecon, troviĝis en la sama ekzilo dum la tuta okcidenta historio. Seksa difino de virino havas historian devenon: repuŝado de la korpo kaj ekspluatado de la virino troviĝas sub la sama signo sub kies influo ĉia ekspluatata (do minacanta) kategorio de homoj aŭtomate akiras seksan difinon. La nigruloj estas “seksigitaj” pro la sama kialo, do ne pro tio ke ili “pli proksimas al naturo”, sed pro tio ke ili estas sklavoj kaj ekspluatatoj. La subpremita, sublimigita sekseco de la tuta civilizacio estas neeviteble identigata kun kategorio de homoj, kies socia repuŝado, subpremado estas la bazo mem de tiu ĉi kulturo»
— Jean BaudrillardLa socio de konsumado [1970]
 
« [...] samtempa emancipiĝo okazas tiel, ke ne estas forigita la ĉefa ideologia konfuziĝo de virino kaj sekseco — puritana heredaĵo ankoraŭ premas plenforte. Eĉ pli, ĝi nur nun akiras sian tutan forton, ĉar la virino, iam sklavigita kiel sekso, hodiaŭ estas “liberigita” kiel sekso. Do estas klare, ke ĉie profundiĝas iĝinta ekde nun preskaŭ nerenversigebla konfuziĝo, ĉar ĝuste en tiu grado en kiu ŝi estas “liberiĝanta” virino ĉiam pli estas konfuzata kun sia propra korpo. Sed ni vidis ĉe kiuj kondiĉoj tio okazas: fakte kvazaŭ liberigita virino estas konfuzata kun kvazaŭ liberigita korpo. Oni povas diri, ke la virinoj, same kiel la korpo, kiel gejunuloj kaj ĉiuj kategorioj de homoj, kies emancipiĝo konsistigas la ĉefan motivon de la nuntempa demokratia socio, “emancipiĝas” (je la nomo de seksa libereco, erotiko, ludo ktp), kio ĝenerale konsistigas la sistemon de valoroj de “aŭspiciado”. Tio estas valoroj “senrespondecaj”, orientitaj samtempe al konduto konsumisma kaj markitaj de stampaĵo de socia ekzilo»
— Jean BaudrillardLa socio de konsumado [1970]
 
« Al la virinoj oni ebligas konsumi Virinon, al junularo — Junularon kaj danke al tiu ĉi formala kaj narcisisma emancipiĝo oni sukcese preventas ilian realan liberiĝon. Kaj jen pli: preskribante al junularo ribelon (juneco similas al ribelo), oni mortigas unupafe du leporojn — oni preventas ribelon, dissemitan en la tuta socio, preskribante ĝin al speciala kategorio de homoj, kaj neŭtraligas tiun ĉi kategorion, fermante ĝin en speciala rolo: en ribelo. »
— Jean BaudrillardLa socio de konsumado [1970]
 
« Nesuperebla postulado de kuraciloj ĉe malsuperaj klasoj, postulado de kuracistoj ĉe bonstataj klasoj, kiam kuracisto iĝas por tuj lastaj ĉefe “psikanalizisto de la korpo” kaj por la unuaj Distribuanto de materialaj valoroj kaj signoj — en ĉiuj kazoj kuracisto kaj kuraciloj havas pli kulturan ol terapian valoron kaj ili estas konsumataj kiel “potenciala” mana. Tio okazas laŭe al la tuta moderna etiko, kiu male ol la tradicia etiko, postulanta ke la korpo servu, preskribas al ĉiu individuo servi al sia propra korpo»
— Jean BaudrillardLa socio de konsumado [1970]
 
« Nuntempa virino estas samtempe vestalo kaj mastrino de sia propra korpo, ŝi deziras konservi ĝin bela kaj konkurenckapabla. »
— Jean BaudrillardLa socio de konsumado [1970]
 
« Certe sufiĉas nur rapide rigardi aliajn kulturojn por kompreni ke beleco kaj magreco havas nenian naturan parencecon. »
— Jean BaudrillardLa socio de konsumado [1970]
 
« “Liberigo” de la korpo havas kiel rezulton ĝian konstituigon je objekto de prizorgado. »
— Jean BaudrillardLa socio de konsumado [1970]
 
« Antaŭaj socioj havis sian ritan praktikon de abstinado. Kolektiva praktiko ligita al religiaj festoj (fasto antaŭ komunio — fasto antaŭ Kristnasko — fasto post lasta tago de Buterkrnavalo) havis taskon elpumpi kaj likvidi kadre de kolektiva rito la tutan dissemitan agreseman impulson rilate la korpon (la tutan ambiguecon de rilato al la nutrado kaj “konsumado”). [...] La tuta agresema impulso, liberigita samtempe kaj ekde nun ne likvidata de sociaj institucioj, inundis hodiaŭ la koron mem de universala prizorgado de la korpo. Nome ĝi inspiras ideon de vera sinreprezalio, kiu trafis hodiaŭ trionon de plenkreskula loĝantaro de altevoluintaj landoj (laŭ usona enketado, 50% de virinoj kaj 300 adoleskuloj el 446 sekvas reĝimon). Nome tiu ĉi impulso nutras, krom ordonoj de la modo (ni diru plian fojon, nekontesteblaj) memdetruan neforigeblan furiozon, senracian, kiam beleco kaj eleganteco, kiuj estis la originaj celoj, iĝas nur alibio por ĉiutaga obseda disciplina konduto»
— Jean BaudrillardLa socio de konsumado [1970]
 
« Kuniĝo de beleco kaj reprezalioj en kulto de linio — al kio la korpo en ĝia materialeco kaj sekseco havas fakte neniun rilaton, sed estas ligita al du imperativoj, tute malkongruaj al celoj de plezuro: kun imperativo de modo, principo de socia organizado, kaj imperativo de morto, principo de psika organizado — tiu ĉi kombino estas unu el plej grandaj paradoksoj de nia “civilizacio”. »
— Jean BaudrillardLa socio de konsumado [1970]
 
« Ni forĵetu ĉian specon de morala cenzuro: temas ne pri “perverseco” kaj interalie ni scias ke la plej malbona seksa “perverseco” povas esti signo de viveco, riĉeco, emancipiĝo: ĝi tiukaze evidentiĝas revolucia kaj montras historian disfloron de nova klaso, konscianta sian venkon, tion montras ekzemple la itala Renesanco. Tia sekseco estas signo de festo. Sed ne tia estas sekseco de niaj tagoj, ĝi estas nura fantomo de la suprepriskribita sekseco, kiu denove aperas ĉe sunsubiro de socio, troviĝanta sub la signo de morto. Putrado de klaso aŭ socio ĉiam finiĝas per disfalo de ĝiaj membroj je individuoj kaj (interalie) per vera infekto de sekseco kiel motoro de individuoj kaj kiel faktoro de socia reviviĝo — tia estis la fino de la Malnova reĝimo»
— Jean BaudrillardLa socio de konsumado [1970]
 
« [...] sekseco, ĉesinta esti faktoro de interligo kaj komuna ekzaltiĝo, iĝas individua ekstazo. Ĝi izolas ĉiun, senhalte persekutante lin. »
— Jean BaudrillardLa socio de konsumado [1970]
 
« Cenzuro ne plu estas instituciigita (religie, morale, jure) kiel formala kontraŭstaro al sekseco, ĝi plonĝas nun je individua nekonscio kaj nutras sin el la samaj fontoj kiel sekseco. Ĉiuj seksaj kontentiĝoj, kiuj ĉirkaŭas vin, portas en si sian propran seninterrompan cenzuron. Ne plu ekzistas reprezalioj, sed cenzuro iĝas funkcio de ĉiutaga vivo»
— Jean BaudrillardLa socio de konsumado [1970]
 
« Cenzuro, kiun establas nia socio en sia seksa supersentemo, estas pli fajna: ĝi agas je nivelo de fantasmoj mem kaj simbola funkcio. Por ĝi nenion signifas ĉiuj protestaj agoj direktitaj kontraŭ tradicia cenzuro: ili luktas kontraŭ malaktuala malamiko, ĉar la puritanaj fortoj (ankoraŭ danĝeraj) kune kun cenzuroj kaj sia moralo minacas per armilo, ne plu uzata. La ĉefa procezo evoluas en alia loko, ne en konscia kaj evidenta nivelo de bona aŭ malbona prestiĝo de sekso. Ekzistas ankaŭ terura naiveco same ĉe kontraŭuloj kaj defendantoj de seksa libereco, ĉe la dekstruloj kaj ĉe la maldekstruloj»
— Jean BaudrillardLa socio de konsumado [1970]
 
« [...] enhavo de reklamo estas nur vicigitaj signoj, kiuj ĉiuj akumuliĝas je supersigno, je varomarko, kiu estas la sola vera mesaĝo»
— Jean BaudrillardLa socio de konsumado [1970]
 
« [pri aldono de genraj signoj al pupoj] “Tradicia” pupo estis komplete plenumanta sian simbolan funkcion (do ankaŭ la seksan). Atribui al ĝi specifan genran signon signifas en iu senco superstreki simbolan funkcion kaj limigi la aĵon en ĝia aspekta funkcio. »
— Jean BaudrillardLa socio de konsumado [1970]
 
« [pri aldono de genraj signoj al pupoj] [...] nome gepatroj kun bonaj intencoj (?) kaj pretekste de seksa edukado plenumas efektivan kastron de infano per troa prezentado de seksaj organoj tie kie ili ne necesas. »
— Jean BaudrillardLa socio de konsumado [1970]
 
« En primitivaj socioj ne ekzistas tempo. Demando ĉu ili “havas” tempon tie aŭ ne ne havas sencon. Tempo tie estas simple ritmo de ripetitaj kolektivaj agoj (rito de laboro, de festoj). Ne eblas apartigi ĝin de tiuj agoj por projekcii al prognozebla kaj neregebla estonteco. Ĝi estas ne individua, tio estas ritmo de interŝanĝo mem, ĝi atingas pinton je la ago de festo. »
— Jean BaudrillardLa socio de konsumado [1970]
 
« Ŝajneco de duiĝo je la tempo de laboro kaj libertempo — kie tiu lasta sanktigas transcendencan sferon de libereco — estas mito. [...] Tio estas ne ritmo (kiel sinsekvo de naturaj momentoj de cirkulado), tio estas funkcia mekanismo. La sama sistema procezo estas duiĝanta je la tempo de laboro kaj libertempo. »
— Jean BaudrillardLa socio de konsumado [1970]
 
« La vera konsuma valoro de tempo estas tiu kiun senespere penas restarigi libertempo — tio estas eco esti perdita. »
— Jean BaudrillardLa socio de konsumado [1970]
 
« En simbola dimensio mono, oro estas rubaĵoj. [...] En sistemo de kalkulado kaj kapitalo okazas iuforme ĝuste kontraŭo: ĝuste ni, objektigitaj, manipulataj de ĝi kiel interŝanĝa kosto, iĝis rubaĵoj de mono, ĝuste ni iĝis rubaĵoj de tempo»
— Jean BaudrillardLa socio de konsumado [1970]
 
« Ĝuste devigado al farado de nenio (utila) regas libertempon kaj tre tiranece, same kiel ĝi regis statuson de privilegiitoj en antaŭaj epokoj. »
— Jean BaudrillardLa socio de konsumado [1970]
 
« Oni povas supozi ke kun evoluo de ŝatokupoj kaj “disvastiĝo” de libertempo privilegio renversiĝos kaj ke finfine oni donos ĉiam malpli da tempo al deviga konsumado. [...] laboro (certa tipo de laboro) iĝos loko kaj tempo, kie oni povos rekonsciiĝi post libertempo. En iu ajn kazo laboro povos iĝi signo de diferenco kaj privilegio: tia estas ŝajna sklaveco de superaj kadruloj kaj ĝeneralaj direktoroj, kiuj devas labori po dekkvin horojn tage. »
— Jean BaudrillardLa socio de konsumado [1970]
 
« Malŝparado de malplena tempo evidentiĝas do siaspeca potlaĉo»
— Jean BaudrillardLa socio de konsumado [1970]
 
« Hodiaŭ averaĝa individuo per ferioj kaj libertempo postulas ne “liberecon de sinrealigo” (En kiu statuso? Kiun kaŝitan esencon oni planas montri?), sed precipe montras senutilecon de sia tempo kiel troa kapitalo, kiel riĉeco»
— Jean BaudrillardLa socio de konsumado [1970]
 
« La socio de konsumado diferencas ne nur per abundo de varoj kaj servoj, sed ankaŭ per pli grava fakto, ke ĉio estas servo, ke io donita por konsumado neniam estas donita kiel simple produkto, sed ĉiam kiel persona servo, kiel kontentigo. »
— Jean BaudrillardLa socio de konsumado [1970]
 
« Nome sub la suno de prizorgado sunumas nuntempaj konsumantoj»
— Jean BaudrillardLa socio de konsumado [1970]
 
« Burokrata “filantropio”, mekanismo de “kolektiva solidareco”, kiuj estas konsiderataj “sociaj atingoj”, funkcias uzante ideologian proceduron de redistribuado kiel mekanismoj de socia kontrolo. Ĉio okazas tiel kvazaŭ iu parto de profito estus oferita por konservi alion — totalan sistemon de potenco, sin apogantan sur ideologion de senavareco, kie “bonfarado” kaŝas profiton. Per unu bato oni mortigas du leporojn: dungita laboristo estas tre kontenta, ricevante forme de donaco kaj senkompensa pago parton de tio, kio estis de li antaŭe forprenita. »
— Jean BaudrillardLa socio de konsumado [1970]
 
« Ni tuŝas ĉi tie unu el profundaj kontraŭdiroj de la tiel nomata socio de “abundo”: kontraŭdiron inter nocio de “servo”, devenanta de feŭdaj tradicioj, kaj dominantaj demokratiaj valoroj»
— Jean BaudrillardLa socio de konsumado [1970]
 
« Oni povas hodiaŭ rimarki en ĉiuj landoj, ke devigaj procezoj de socia kontrolo (reprezaliaj ŝtataj, policaj devigoj) estas anstataŭigitaj per metodoj de “partoprena” integriĝo — unuavice en parlamenta balota formo, poste per neformalaj procezoj de devigado, pri kiuj ni parolas. »
— Jean BaudrillardLa socio de konsumado [1970]
 
« Resti universale “moviĝema”, fidinda kaj diversflanka — tia estas kulturo de la epoko de human engineering [homa inĝenierado]. »
— Jean BaudrillardLa socio de konsumado [1970]
 
« Mistiko de aprobo anstataŭis ĉie mistikon de testo. »
— Jean BaudrillardLa socio de konsumado [1970]
 
« La vera rilato estas perdita, do gloron al sincereco»
— Jean BaudrillardLa socio de konsumado [1970]
 
« Senlima trudiĝemo per kiu estas trasorbita la amasa kulturo estas esprimo de humoro de tavolo de deklasitoj de la kulturo: ĉi tie ĉeestas manio iĝi trompitaj, azenigitaj per signoj kaj denove iĝi regataj kiaj ili estis dum jarcentoj, aŭ timo de scienca kaj ceremonia kulturo, aŭ entute rifuzo de la kulturo, forĵetita malantaŭen per mito pri “natura” kulturo kaj senpera komunikado»
— Jean BaudrillardLa socio de konsumado [1970]
 
« Fakte ni jam troviĝas ĉe alia flanko de kontraŭo fanatikecotoleremo, same kiel ĉe alia flanko de kontraŭo tromposincereco. “Morala” toleremo estas ne pli granda ol antaŭe. Simple ŝanĝiĝis la sistemo kaj okazis transiro al funkcia kombinebleco. »
— Jean BaudrillardLa socio de konsumado [1970]
 
« Oni povas diri do ke perforto de niaj tagoj estas transdonita al ĉiutaga vivo en homeopatiaj dozoj — kiel vakcino kontraŭ neeviteblo — por forigi fantomon de reala fragileco de tiu paca vivo, ĉar ne fantomo de malsufiĉo hantas civilizacion de abundo, sed fantomo de fragileco. Tio estas fantomo oble pli danĝera, ĉar ĝi koncenras la ekvilibron mem de individuaj kaj kolektivaj strukturoj, ĝin necesas likvidi kontraŭ iu ajn prezo, kaj fakte ĝi estas forigata danke al sinturno al konsumita, prilaborita, homogena perforto. [...] En tiu ĉi senco neklarigebla perforto devas devigi nin rekonsideri ĉiujn niajn ideojn pri abundo: abundo kaj perforto estas kombineblaj, ili devas esti analizitaj kune. »
— Jean BaudrillardLa socio de konsumado [1970]
 
« Abundo do estas ne paradizo, ne salto trans alian flankon de moralo al pripensita senmoraleco de abundo — ĝi kondukas al nova objektiva situacio, regata de nova moralo. Objektive dirite, tio estas ne progreso, tio simple estas io alia»
— Jean BaudrillardLa socio de konsumado [1970]
 
« “Revolucio de abundo” ne establas idealan socion, ĝi simple kreas novan tipon de socio. »
— Jean BaudrillardLa socio de konsumado [1970]
 
« Se perforto havas sovaĝan, sencelan, spontanean karakteron, tio signifas ke kontestataj de ĝi devigoj ankaŭ estas spontaneaj, nekonsciaj, malklaraj: tio estas devigoj de “libereco” mem, de kontrolata supreniro al feliĉo, de totalisma etiko de abundo»
— Jean BaudrillardLa socio de konsumado [1970]
 
« [...] socio de abundo, produktanto de senfina kontentigo, elĉerpadas siajn resursojn en produktado de kontraŭveneno al angoro, naskita de tiu ĉi kontentigo. »
— Jean BaudrillardLa socio de konsumado [1970]
 
« Socio kiu deziras sin vidi kaj vidas superaktiva kaj paca danke al bitnikoj kaj rokmuzikistoj unuflanke, hipioj aliflanke, malkovriĝas en siaj profundaj karakterizoj inverse kiel socio de pasiveco kaj perforto»
— Jean BaudrillardLa socio de konsumado [1970]
 
« Ne indas vidi detruon de la sistemo en tio kio estas simple ĝia metamorfozo. »
— Jean BaudrillardLa socio de konsumado [1970]
 
« Hipioj tuj iĝis objekto de babiladoj en la okcidenta socio. Ema al primitivaj sistemoj socio de konsumado tuj uzis ilin en sia folkloro kiel strangan kaj sendanĝeran flaŭron»
— Jean BaudrillardLa socio de konsumado [1970]
 
« Mallonge dirite “Humain”, persekutata de moderna socio kaj de trudiĝemo de vivnivelo, festas ĉe hipioj sian sentimentalan renaskiĝon, ĉe tio en iliaj grupoj plu ekzistas malantaŭ ŝajneco de totala anomalio dominantaj strukturaj trajtoj de deviga socio»
— Jean BaudrillardLa socio de konsumado [1970]
 
« Simile al ekzistanta tutmonda problemo de malsato nun ekzistas tutmonda problemo de laceco»
— Jean BaudrillardLa socio de konsumado [1970]
 
« Laceco, depresio, neŭrozo ĉiam povas transformiĝi je malkaŝa perforto kaj inverse. »
— Jean BaudrillardLa socio de konsumado [1970]
 
« Politika “indiferenteco”, tiu katatonio de moderna civitano, estas indiferenteco de individuo, de kiu forglitas ĉiu decido, ĉar en la nuntempaj socioj konserviĝas nur moko pri voĉdonrajto»
— Jean BaudrillardLa socio de konsumado [1970]
 
« [...] laceco estas kaŝita protesto, kiu turniĝas kontraŭ sin mem kaj realiĝas en propra korpo, ĉar en certaj kondiĉoj tio estas la sola afero, kiun senpova individuo povas kulpigi pri ĉio. Same la nigruloj, ribelantaj en usonaj urboj, komencas de bruligado de propraj kvartaloj. La vera pasiveco konsistas je senzorga kongruo al sistemo de “dinamikaj” kadruloj kun viglaj okuloj kaj larĝaj ŝultroj, komplete adaptitaj al la nuntempa aktivado. Laceco estas aktiveco, kaŝita, kronika ribelo, nekonscia laŭ sia naturo. Tiel klariĝas ĝia funkcio: “slowing down” [malrapidiĝu] en ĉiuj ĝiaj formoj estas (kiel neŭrozo) la sola ebleco eviti totalan kaj veran “break down” [detruon]. »
— Jean BaudrillardLa socio de konsumado [1970]
 
« Fremdiĝo iras oble pli for. De ni forglitas parto de ni, sed ni ne forglitas de ĝi. Objekto (animo, ombro, produkto de nia laboro iĝinta objekto) venĝas sin. Ĉio kion ni ne plu regas restas ligita al ni, sed negative, do ĝi nin persekutas. Vendita aŭ forgesita parto de ni ankoraŭ estas ni aŭ pli ĝuste tio estas nia karikaturo, fantomo, kiu sekvas nin, evidentiĝas nia daŭrigo. »
— Jean BaudrillardLa socio de konsumado [1970]
 
« Fremdiĝo ne povas esti superita: ĝi estas strukturo mem de la kontrakto kun Diablo. Ĝi estas strukturo mem de la komerca socio»
— Jean BaudrillardLa socio de konsumado [1970]
 
« Kontrakto kun Diablo estas cetere ekde malfrua Mezepoko la centra mito de socio, inkluzivigita je historia kaj teknika procezo de dominado super naturo, kies konstanta parto estas samtempe procezo de bridado de sekseco»
— Jean BaudrillardLa socio de konsumado [1970]
 
« Oni povas diri ke epoko de konsumado, estante historia fino de la tuta procezo de akcelita produktado sub la signo de kapitalo, estas ankaŭ epoko de profunda fremdiĝo»
— Jean BaudrillardLa socio de konsumado [1970]
 
« Ne plu ekzistas do malica instanco kiel Diablo, kun kiu oni faras Faŭstan kontrakton por atingi riĉecon kaj gloron, ĉar ĉio estas delonge donita per favora kaj patrineca medio de la socio de abundo mem. »
— Jean BaudrillardLa socio de konsumado [1970]
 
« Se socio de konsumado ne plu produktas miton, do pro tio ke ĝi mem estas sia propra mito. Diablo, kiu aplortadis oron kaj riĉecon (koste de animo) estas anstataŭigita per simpla abundo. Kaj kontrakto kun Diablo estas anstataŭigita per kontrakto de abundo. »
— Jean BaudrillardLa socio de konsumado [1970]
 
« Senfina akuzado estas parto de la ludo: tio estas kritika miraĝo, kontraŭenhavo, frazo kaj kontraŭfrazo de konsumado. Nur kune ambaŭ aspektoj konsistigas miton»
— Jean BaudrillardLa socio de konsumado [1970]
 
« Negativa diskurso estas sekundara rezidejo de intelektulo. Same kiel mezepoka socio havis ekvilibron sin apogante sur Dion kaj Diablon, ankaŭ nia socio atingas ekvilibron surbaze de konsumado kaj ĝia senmaskigado. »
— Jean BaudrillardLa socio de konsumado [1970]

Vidu ankaŭ redakti

Referencoj

  1. Referenco al la tezo de John Kenneth Galbraith el The Affluent Society