Simulakroj kaj simulaĵoj

libro far Jean Baudrillard
Simulakroj kaj simulaĵoj
Aliaj projektoj
Simulakroj kaj simulaĵoj en Vikipedio

Simulakroj kaj simulaĵoj (france: Simulacres et Simulation) estas la verko de franca filozofo Jean Baudrillard, eldonita en 1981 kaj dediĉita al ligoj inter realo, simboloj kaj socio.

Citaĵoj redakti

 
« Uzi malsimuladon signifas ŝajnigi ke vi ne havas tion, kion vi havas. Simuli signifas ŝajnigi ke vi havas tion, kion vi ne havas. Unu referencas al haveblo, la alia — al manko. »
— Jean Baudrillard, Simulakroj kaj simulaĵoj [1981]
 
« …je metafizika despero la ikonoklastojn metis la penso, ke la ikonoj kaŝas entute nenion, ke fakte tio estas ne la imagoj, kies statuson difinas agado de la originalo, sed la veraj simulakroj, senĉese elradiantaj siajn proprajn ĉarmojn. Pro tio ja necesis kontraŭ iu ajn pezo preventi tiun morton de dia referenceco. »
— Jean Baudrillard, Simulakroj kaj simulaĵoj [1981]
 
« Jen sinsekvaj fazoj de evoluo de la imago:

— ĝi spegulas fundamentan realon;
— ĝi maskas kaj deformas fundamentan realon;
— ĝi maskas mankon de fundamenta realo;

— ĝi entute havas nenian rilaton al iu ajn realo, estante sia propra simulakro en la pura senco»
— Jean Baudrillard, Simulakroj kaj simulaĵoj [1981]
 
« …la scienco ne oferas sin mem, ĝi ĉiam estas mortiga… »
— Jean Baudrillard, Simulakroj kaj simulaĵoj [1981]
 
« Disneyland ekzistas por kaŝi, ke Disneyland efektive estas la “reala” lando — la tuta “reala” Usono (proksimume same kiel la prizonoj servas por kaŝi, ke la tuta socio en sia pleneco, en sia banala ĉieeco estas la malliberejo). »
— Jean Baudrillard, Simulakroj kaj simulaĵoj [1981]
 
« [pri Disneyland] Tiu ĉi mondo pretendas esti infana por konvinki ke la plenkreskuloj troviĝas en alia loko — en la “reala” mondo — kaj kaŝi ke vera infaneco estas ĉie, speciale inter tiuj plenkreskuloj, kiuj venas ĉi tien por ludimiti infanojn por erarigi sin mem rilate sian propran infanecon. »
— Jean Baudrillard, Simulakroj kaj simulaĵoj [1981]
 
« [pri Usono] Homoj ne plu interesiĝas unu pri alia, sed por tio ekzistas diversaj kluboj kaj societoj. Ili ne plu tuŝas unu la alian, sed ekzistas kontaktoterapio. Ili ne plu piediras, sed okupiĝas pri saniga kurado ktp. Ĉie oni restarigas perditajn kapablojn aŭ degradiĝintajn korpojn, aŭ perditan komunikkapablon, aŭ perditan manĝoguston. »
— Jean Baudrillard, Simulakroj kaj simulaĵoj [1981]
 
« Ĉio kio postulas de ni kapitalo estas akcepti ĝin kiel ion racian lukti kontraŭ ĝi je la nomo de racieco, akcepti ĝin kiel ion moralan lukti kontraŭ ĝi je la nomo de moraleco. Efektive tio estas la sama afero kaj ĉion oni povas rigardi alimaniere: pli frue oni klopodis kaŝi skandalon nun oni klopodas kaŝi ke skandalo ne ekzistas. »
— Jean Baudrillard, Simulakroj kaj simulaĵoj [1981]
 
« Kennedy estis murditaj ĉar ili ankoraŭ havis politikan dimension. Aliaj — Johnson, Nixon, Ford — havis rajton nur je ŝajnigaj atencoj, je simulitaj murdoj. Sed tiu ĉi aŭro de artefarita minaco estis ankoraŭ necesa al ili por kaŝi ke ili estas nuraj manekenoj de la potenco. Iam la reĝo (same kiel la Dio) devis morti — en tio estis lia povego. Hodiaŭ li mizere penas simuli morton por konservi gracon de la povo. Sed ĝi jam estas perdita. »
— Jean Baudrillard, Simulakroj kaj simulaĵoj [1981]
 
« Iluzio ne plu eblas, ĉar ne plu eblas realo»
— Jean Baudrillard, Simulakroj kaj simulaĵoj [1981]
 
« Nenio montros eĉ plej etan aprobon, eĉ plej etan estimon al la reala homo. Fideleco estas direktita al lia similulo, ĉar li mem dekomence jam estas morta»
— Jean Baudrillard, Simulakroj kaj simulaĵoj [1981]
 
« Efektive la potenco ekzistas hodiaŭ nur por kaŝi ke ĝi ne plu ekzistas. »
— Jean Baudrillard, Simulakroj kaj simulaĵoj [1981]
 
« Ne plu ekzistas instanco de la potenco, instanco de la sendinto — la potenco iĝas io, kio cirkulas kaj kies fonto ne plu estas trovebla, ciklo en kiu la dominanta kaj subigita pozicioj interŝanĝas lokojn en senfina retromutacio, kio estas ankaŭ fino de la potenco en ĝia klasika difino. »
— Jean Baudrillard, Simulakroj kaj simulaĵoj [1981]
 
« Kontraŭ-Kopernika revolucio: ne plu ekzistas transcenda instanco, nek la suno, nek fonto de lumo, potenco kaj scio — ĉio eliras el la popolo kaj ĉio revenas al ĝi. Nome ekde tiu ĉi ŝoka recirkulado komencas realiĝi, de scenaro de la totala balotrajto kaj ĝis la nuntempaj ĥimeroj de opinisondado, la universala simulakro de manipulado»
— Jean Baudrillard, Simulakroj kaj simulaĵoj [1981]
 
« Nuklea milito simila al la Troja, neniam okazos. Risko de la nuklea neniigo servas nur kiel preteksto por pretekste de perfektigado de milittekniko (sed tiu perfektigado estas tiom troa kompare al iu ajn celo, ke tiu celo mem iĝas mizera) enkonduki totalan sistemon de sekureco, limigado kaj kontrolo, kies apotropia efiko estas direktita tute ne al preventado de atoma konfrontiĝo (kiu neniam estis serioze konsiderata, escepte de certe la plej komenca stadio de la “malvarma milito”, kiam la nuklean sistemon oni ankoraŭ konfuzis kun tradicia militado), sed al apotropio de oble pli eventualaj realaj eventoj, de ĉio kio povus iĝi evento en la ĝenerala sistemo kaj tiel malekvilibrigi ĝin. Ekvilibro de timo estas la timo de ekvilibro. »
— Jean Baudrillard, Simulakroj kaj simulaĵoj [1981]
 
« En ombro de tiu ĉi sistemo pretekste de seriozega “objektiva” minaco kaj danke al tiu ĉi nuklea Damokla glavo, estas kreata povega sistemo de kontrolado, kiu iam ajn ekzistis, kaj poiometa sateligado de la tuta planedo helpe de tiu supermodelo de la sekureco»
— Jean Baudrillard, Simulakroj kaj simulaĵoj [1981]
 
« [pri la Vjetnama milito] Neenmiksiĝo de Ĉinio, atingita kaj konkretigita post plurjara studado fare de ĝi de modus vivendi, transiro de la strategio de la tutmonda revolucio al la strategio de disdivido de influsferoj, rifuzo je radikala alternativo profite al ŝanĝoj en la politika sistemo, kiu nun precipe estas aranĝita (normaligo de la rilatoj inter Pekino kaj Vaŝingtono) — nome tio ĉi estis la celo de la Vjetnama milito, kaj en tiu ĉi senco Usono kvankam foriris el Vjetnamio, sed gajnis la militon»
— Jean Baudrillard, Simulakroj kaj simulaĵoj [1981]
 
« Kio ne plu ekzistas, estas kontraŭstaro de malamikoj, realo de antagonismaj kialoj, ideologia seriozeco de milito, kaj ankaŭ realo de venkomalvenko, ĉar milito transformiĝis je procezo, kiu jubilas for ekster la limoj de siaj eksteraj elmontroj. »
— Jean Baudrillard, Simulakroj kaj simulaĵoj [1981]
 
« …disvastiĝo de la nukleaj armiloj ne kreskigas riskon de la atoma konfrontiĝo aŭ katastrofo, escepte de tempo, kiam “junaj” ŝtatoj povas eksenti tenton uzi ĝin ne cele de timigado, sed por “reala” celo… »
— Jean Baudrillard, Simulakroj kaj simulaĵoj [1981]
 
« Fetiĉigo de la aĵo aperas por ombrigi tiun neeltebelan malkovron, sed la afero konsistas nome en tio, diras Freud, ke tiu ĉi aĵo estas ne iu ajn aĵo, ofte tio estas la lasta aĵo, rapide rimarkita antaŭ traŭmatiga malkovro. Do fetiĉigita estos ĉefe tiu historio, kiu tuj antaŭas nian “senreferencan” epokon. Jen kie radikas ĉieesto de faŝismo kaj milito en retroo — koincido, sed ne rilata al politiko, ja estus naive elkonduki el rememoroj pri faŝismo ĝian nuntempan renaskiĝon (nome pro tio ke ni ne plu vivas ĉe ĝi, ĉar ni vivas ĉe io alia, eĉ malpli gaja, nome pro tio faŝismo povas denove iĝi alloga en sia krueleco, filtrita per estetikaj rimedoj de retroo). »
— Jean Baudrillard, Simulakroj kaj simulaĵoj [1981]
 
« Faŝismo estas rezistado al tio, rezistado senlima, senracia, demencia — ne gravas; ĝi ne allogus tiun ĉi amasan energion, se ĝi ne estus rezistado al io eĉ malpli bona. Ĝia krueleco, ĝia teruro interrilatas al eĉ pli granda teruro, devenanta el miksiĝo de la reala kaj racia, kiu kreskis en la Okcidento, kaj faŝismo estas respondo al tio. »
— Jean Baudrillard, Simulakroj kaj simulaĵoj [1981]
 
« Historio estis forta mito, eble lasta granda mito kune kun nekonscia»
— Jean Baudrillard, Simulakroj kaj simulaĵoj [1981]
 
« Monumento al la amasa ludo de simulado, la Centro de Pompidou funkcias kiel rubobruligejo, kiu ensorbas la tutan kulturan energion kaj voras ĝin… »
— Jean Baudrillard, Simulakroj kaj simulaĵoj [1981]
 
« Jen kio estas grava en la nuklea: la atomcentralo estas tiu matrico, kie estas produktata modelo de absoluta sekureco, kiu disvastiĝas tra la tuta sociala sfero kaj kiu efektive estas modelo de apotropio (tio estas tiu modelo, kiu regas nin mondskale sub signo de la paca kunekzistado kaj de simulado de de nuklea minaco). »
— Jean Baudrillard, Simulakroj kaj simulaĵoj [1981]
 
« [pri la Centro de Pompidou] …movebla, komunikema eksteriero, stila kaj moderna, kaj interiero, spasme kroĉiĝanta al malnovaj valoroj»
— Jean Baudrillard, Simulakroj kaj simulaĵoj [1981]
 
« [pri la Centro de Pompidou] Al defio de amasa allogado al steriligita kulturo amasoj respondas per detrua invado, kiu trovas sian daŭrigon en kruda palpado. Al mentala apotropio la amasoj respondas per rekta fizika apotropio. Jen ilia defio. »
— Jean Baudrillard, Simulakroj kaj simulaĵoj [1981]
 
« Homoj plenas je deziro ĉion forpreni, ĉion malplenigi, ĉion konsumi, ĉion palpi permane. Observado, malĉifrado, ekkono — tio ne kontentigas ilin. La sola amasa pasio estas pasio palpi permane. »
— Jean Baudrillard, Simulakroj kaj simulaĵoj [1981]
 
« Majo de la 68-a jaro estis sendube la unua implozia epizodo… »
— Jean Baudrillard, Simulakroj kaj simulaĵoj [1981]
 
« …novaj urboj transformiĝas je satelitoj de superbazaro aŭ de aĉetcentro, kiuj estas priservataj de programita transporta reto kaj ĉesas esti la urboj por iĝi aglomeraĵoj. »
— Jean Baudrillard, Simulakroj kaj simulaĵoj [1981]
 
« La superbazaro prezentiĝas kiel nukleo. La urbo, eĉ moderna, jam ne absorbas ĝin. Nome superbazaro difinas la orbiton, laŭ kiu moviĝas aglomeraĵo. Ĝi iĝas enplantaĵo por plenumado de novaj funkcioj, kiel tio foje okazas ankoraŭ pri universitatofabriko, sed ne pri fabriko de la 19-a jarcento aŭ fabriko forportita en la centro, kiu sen rompi orbiton de la urbo lokiĝas en apudurbo, sed pri aŭtomatigita muntofabriko, kun elektronika regado, do pri la fabriko komplete kongrua al malteritoriigita produkta procezo. »
— Jean Baudrillard, Simulakroj kaj simulaĵoj [1981]
 
« Ni troviĝas en la mondo, en kiu estas ĉiam pli kaj pli da informoj kaj ĉiam malpli kaj malpli da senco»
— Jean Baudrillard, Simulakroj kaj simulaĵoj [1981]
 
« Post horizonto de la sencofascino, kiel rezulto de neŭtraligo kaj implozio de la senco. Post horizonto de la sociala — la amasoj, kiel rezulto de neŭtraligo kaj implozio de la sociala. La ĉefa afero hodiaŭ estas taksi tiun ĉi duoblan defion — defion al la senco, ĵetitan de la amasoj kaj de ilia silento (kiu tute ne estas pasiva rezistado) — defion al la senco, kiu venas de la amaskomunikiloj kaj de ilia fascino. Ĉiuj provoj, marĝenaj kaj alternativaj, renaskigi iun eron da senco aspektas kompare al tio kiel duarangaj. »
— Jean Baudrillard, Simulakroj kaj simulaĵoj [1981]
 
« Rezistado de la subjekto hodiaŭ unuflanke estas pli aprezata kaj estas konsiderata kiel pozitiva — same kiel en la politika sfero nur konduto, direktita al liberigo, emancipo, sinesprimo, formiĝo de politika subjekto, estas konsiderata inda kaj subversiva. Tio signifas ignoradon de influo, sama kaj certe oble pli grava, de konduto de la objekto, rifuzon de la pozicio de la subjekto kaj rifuzon de la senco — sed nome tia estas konduto de la amasoj — kiun ni forgesas sub maldigna termino de fremdiĝo kaj pasiveco. »
— Jean Baudrillard, Simulakroj kaj simulaĵoj [1981]
 
« …aktuala argumento de la sistemo estas maksimigo de la vorto, maksimigo de produktado de la senco. Do ankaŭ la strategia rezistado — kiel rifuzo de la senco kaj de la vorto — aŭ superkonformisma simulado de mekanismoj mem de la sistemo, ankaŭ prezentanta per si mem formon de rifuzo kaj malakcepto. Tio estas strategio de la amasoj kaj ĝi egalas al redoni al la sistemo ĝian propran logikon pere ĝia duobligo kaj la sencon, kvazaŭ speguliĝon en spegulo — sen absorbi ĝin. Tiu ĉi strategio (se ankoraŭ oni povas paroli pri strategio) dominas ekde nun, ja ĝi sekvas nome el tiu fazo de la sistemo, kiu formiĝis nun.
Erari pri elekto de strategio estas serioza afero. Ĉiuj movadoj, kiuj akcentas sole je liberigo, emancipo, renaskiĝo de la subjekto de la historio, grupoj, vortoj, je konscienco aŭ eĉ je “eltirado de la nekonscia” de la subjektoj kaj de la amasoj, ne vidas ke ili troviĝas en riverujo de la sistemo, kies imperativo hodiaŭ estas ĝuste superproduktado kaj regenerado de la senco kaj de la vorto. »
— Jean Baudrillard, Simulakroj kaj simulaĵoj [1981]
 
« Reklamo kaj propagando akiras sian plenan grandecon ekde la Oktobra revolucio kaj de la monda krizo de la 1929-a jaro. Ambaŭ estas lingvoj de la amasoj, naskitaj de amasa produktado de ideojvaroj, do iliaj registroj, unue disaj, inklinas al poioma interproksimiĝo… Tiu konverĝo difinas naturon de la socio, nia socio, en kiu ne plu ekzistas diferencoj inter la ekonomia kaj la politika, ja ĉie regas la sama lingvo, tia socio, en kiu la politika ekonomio laŭvorte realiĝis plenforte. »
— Jean Baudrillard, Simulakroj kaj simulaĵoj [1981]
 
« …reklamo estas ne tio, kio vivigas aŭ ornamas murojn, ĝi estas tio, kio forviŝas la murojn, forviŝas la stratojn, fasadojn kaj la alian arkitekturon, forviŝas iun ajn fundamenton kaj iun ajn profundon, kaj nome tiu neniigo, tiu resorbo de ĉio, kio estas sur surfaco (ne gravas, kiaj signoj tie cirkulas), sinkigas nin en tiun ŝokan, superrealan eŭforion, kiun ni ne interŝanĝus kontraŭ io ajn alia kaj kiu estas malplena kaj senapelacia formo de la tento»
— Jean Baudrillard, Simulakroj kaj simulaĵoj [1981]
 
« [pri klonado] Unuĉela utopio, kiu helpe de genetiko malkovras al komplikaj estaĵoj aliron al la sorto, difinta por la eŭkariotoj. »
— Jean Baudrillard, Simulakroj kaj simulaĵoj [1981]
 
« Ĉiuj aspektoj de la nuntempa traktado de la bestoj memorigas specifaĵojn de manipulado de la homoj — de eksperimentoj ĝis rapidigo de tempoj de la industria bredado. »
— Jean Baudrillard, Simulakroj kaj simulaĵoj [1981]
 
« …la bestoj ricevis sian statuson de senhomeco nur dum progresado de la racieco kaj humanismo. Logiko paralela al logiko de rasismo. La “regno” de la bestoj ekzistas nur ĉar ekzistas la Homo»
— Jean Baudrillard, Simulakroj kaj simulaĵoj [1981]
 
« …abismo, disdividanta nin, iĝis sekvo de hejmigado de sovaĝaj bestoj, same kiel vera rasismo iĝis sekvo de enkonduko de sklaveco.
Iam al la bestoj estis propra eĉ pli sankta, pli dia karaktero ol al la homoj. En praaj socioj mankas eĉ la “regno” de la homoj, kaj longan tempon la ordo de la bestoj restis la ordo de referenco. Nur la besto meritas esti oferita kiel dio, kaj nur poste, en malsuprenira ordo, iras la homofero. »
— Jean Baudrillard, Simulakroj kaj simulaĵoj [1981]
 
« Struktura opozicio — la diabla, ĝi elstarigas kaj konfrontigas malsamajn identecojn” tia estas elstarigo de la Homa, kiu forĵetas la bestojn en la Nehoman — kaj la ciklo estas simbola: ĝi nuligas poziciojn en returnebla sekvo… »
— Jean Baudrillard, Simulakroj kaj simulaĵoj [1981]
 
« Tiel aŭ aliel, sed al la bestoj ĉiam estis propra ĝis nuntempo diaofereca nobleco, kies priskribojn ni trovas en ĉiuj mitologioj»
— Jean Baudrillard, Simulakroj kaj simulaĵoj [1981]
 
« La vojo, kiun trairis la bestoj de la dia ofero ĝis hunda tombejo, super kiu fluas kvieta muziko, de sankta defio ĝis ekologia sentimentaleco, multon parolas pri vulgarigo de statuso de la homo mem — kaj tio plian fojon konfirmas neatenditan interligon inter ni kaj la bestoj. Nome nia sentimentaleco rilate al la bestoj estas ĝusta signo de nia disdegno al ili. Ĝi estas proporcia al tiu disdegno… La sentimentaleco estas nura senfine degenerinta formo de krueleco, rasisma kompato, ni bezonas humiligi la bestojn por elvoki sentimentalecon rilate ilin. »
— Jean Baudrillard, Simulakroj kaj simulaĵoj [1981]
 
« Efektive la vojo, kiun trairis la bestoj, ne diferenciĝas de la vojo de la frenezulojinfanoj, seksonegritudo»
— Jean Baudrillard, Simulakroj kaj simulaĵoj [1981]
 
« Historia respondo al la defio de la frenezo iĝis hipotezo pri nekonscio. Nekonscio estas logika sistemo, ebliganta pripensi la frenezon (kaj ĝenerale iun ajn strangan aŭ nenormalan aĵon) en la sistemo de la senco, vastigita ĝis limo de sensenco, anstataŭigita per teruraĵoj de la frenezo kaj ekde nun komprenebla danke al uzado de certa diskurso: psiko, nekonscia impulso, subpremado ktp. »
— Jean Baudrillard, Simulakroj kaj simulaĵoj [1981]
 
« La frenezuloj, iam mutaj, hodiaŭ estas aŭditaj de ĉiuj: danke al tio ke oni trovis la vojon malĉifri iliajn mesaĝojn, kiuj estis konsiderataj antaŭe kiel absurdaj kaj nekompreneblaj. La infanoj ankaŭ akiris la voĉon, ili ne plu estas tiuj strangaj kaj samtempe malgravaj estaĵoj en la mondo de la plenkreskuloj — la infanoj havas signifon, ili transformiĝis je signanto ne danke al iu “liberiĝo” de ilia “parolado”, sed ĉar racio de la plenkreskuloj ricevis pli fajnajn rimedojn por preventi minacon de ilia silentado. Estis aŭditaj ankaŭ la praaj homoj, al ili oni turnas sin, aŭskultas atente, ili ne plu estas bestoj kaj Levi-Strauss estis prava, kiam diris, ke ilia mentala organizado estis la sama kiel la nia, psikanalizo ligis ilin al la Edipa komplekso kaj libido — ekfunkciis ĉiuj niaj kodoj kaj ili respondis al ili. Ili estis entombigitaj en silento, nun ili estas entombigitaj en “parolado”, “alia” certe, sed sub devizo de unueco de la Racio — ne necesas erari — tio estas la sama ordo de supereco: imperiismo de racio, novimperiismo de malsameco. Plej gravas ĉe tio ke nenio evitas superecon de la senco, de ŝarĝado per la senco. »
— Jean Baudrillard, Simulakroj kaj simulaĵoj [1981]
 
« Sed la bestoj — ili plu ne parolas. En la mondo de ĉiam kreskanta “parolado”, en la mondo de devigita konfesado kaj klarigado nur ili konservas silenton kaj pro tio ŝajnas al ni, ke ili retropaŝis malproksimen de ni, trans horizonton de la vero. Sed tio estas tio, kio proksimigas nin al ili. »
— Jean Baudrillard, Simulakroj kaj simulaĵoj [1981]
 
« …se antaŭe supereco de la Homo baziĝis sur monopolo de konscio, do hodiaŭ ĝi baziĝas sur monopolo de nekonscio»
— Jean Baudrillard, Simulakroj kaj simulaĵoj [1981]
 
« Vagado de la bestoj estas mito kaj nuntempa imago pri nekonscio kaj deziro de iu vaganta kaj nomadanta apartenas al la sama ordo. La bestoj neniam vagadis kaj neniam estis malteritoriigitaj»
— Jean Baudrillard, Simulakroj kaj simulaĵoj [1981]
 
« Ni projekcias kiel idealan sovaĝan staton (naturo, deziro, besta stato, rizomo…) nome tiun ĉi skemon de malteritoriigado, kiu estas skemo de la ekonomia sistemo kaj kapitalo. Liberecon eblas trovi nenie krom kiel en la kapitalo, nome ĝi kreis ĝin, nome ĝi profundigas ĝin. »
— Jean Baudrillard, Simulakroj kaj simulaĵoj [1981]
 
« …postulado de “libereco” estas ĉiam nura postulado iri pli for ol la sistemo, sed en la sama direkto. »
— Jean Baudrillard, Simulakroj kaj simulaĵoj [1981]
 
« Nek la bestoj, nek la sovaĝuloj konas la “naturon” en nia kompreno: ili konas nur limigitajn kaj markitajn teritoriojn, spacon de nesuperebla interago. »
— Jean Baudrillard, Simulakroj kaj simulaĵoj [1981]
 
« Nekonscio estas la “entombigita”, subpremita kaj senfine disbranĉiĝinta strukturo. Teritorio estas malferma kaj limigita. Nekonscio estas loko de senfina ripetado de subpremado kaj fantasmoj de la subjekto. Teritorio ja estas loko de finita ciklo de parenceco kaj de interŝanĝoj sen la subjekto, sed ankaŭ sen escepto: la ciklo besta kaj planta, ciklo de bono kaj abundo, ciklo de parenceco kaj daŭrigo de la speco, ciklo virina kaj rita — la subjekto mankas, kaj ĉio troviĝas ĉi tie en konstanta interŝanĝo. Sindevigoj havas ĉi tie absolutan karakteron, renverseco estas totala, sed ĉi tie neniu spertas la morton, ĉar ĉio spertas metamorfozojn. Nek la subjekto, nek la morto, nek nekonscio, nek subpremado, ĉar estas nenio kio obstaklus la sinsekvan evoluon de la formoj.
Ĉe la bestoj mankas nekonscio, ĉar ili havas teritorion. Ĉe la homoj nekonscio aperis nur post kiam ili perdis teritorion. Ĉe ili estis forprenitaj samtempe la teritorio kaj la metamorfozoj — nekonscio estas tiu individua funebra strukturo, kie senĉese kaj senespere reludiĝas tiu ĉi perdo — kaj la bestoj elvokas nostalgion pri ĝi. »
— Jean Baudrillard, Simulakroj kaj simulaĵoj [1981]
 
« Sekso kaj morto estas tiuj du ĉefaj temoj, ĉe kiuj oni agnoskas kapablon provoki dusensecon kaj ridon»
— Jean Baudrillard, Simulakroj kaj simulaĵoj [1981]
 
« La resto iĝis hodiaŭ signifa elemento. Nome sur la resto baziĝas nova difinaro. Venis la fino al la memfida logiko de diferencigaj opozicioj, kie malforta elemento ludis rolon de la resta elemento. Hodiaŭ ĉio invertiĝas. Psikanalizo mem estas la unua granda teoriigo de la restoj (misparoloj, sonĝoj kto). Nin gvidas jam ne politika ekonomio de la produktado, sed la ekonomia politiko de reproduktado, recirkulado — ĉio kio ligiĝas al ekologio kaj poluado de la medio — la politika ekonomio de la restaĵoj. »
— Jean Baudrillard, Simulakroj kaj simulaĵoj [1981]
 
« La universitato degradas: ĝi estas nefunkcia sur la socialaj arenoj de la merkato kaj okupiteco, sena je kultura senco kaj de la fina celo de la ekkonado. »
— Jean Baudrillard, Simulakroj kaj simulaĵoj [1981]
 
« Nome la maldekstruloj sekrecias kaj despere reproduktas la potencon, ja ili strebas al ĝi, do kredas je ĝi kaj renaskigas ĝin nome tie, kiel al sistemo ĝin neniigis… La maldekstruloj mem estas devigitaj restarigi ĉiujn mekanismojn de la kapitalo por havi eblecon ricevi la potencon iutage: de privata posedo ĝis eta komerco, de armeo ĝis nacia grandeco, de puritana moralo ĝis etburĝa kulturo, de justico ĝis la Universitato — ĉio kio malaperas, kion la sistemo mem likvidis en sia krueleco, sed ankaŭ en sia nerenversebla impeto, devas esti konservita.
La potenco (aŭ tio, kio anstataŭgas ĝin) ne plu kredas je la Universitato. Finfine ĝi scias ke ĝi estas nura zono de lokado kaj observado de la tuta aĝkategorio, do ĝi ne zorgas pri elektado — sian eliton ĝi trovs en alia loko aŭ alimaniere. »
— Jean Baudrillard, Simulakroj kaj simulaĵoj [1981]
 
« La potenco perdiĝas, la potenco jam perdiĝis. Ĉirkaŭ ni estas nuraj manekenoj de la potenco, tamen iluzio de la potenco aŭtomate ankoraŭ gvidas la socian ordon, iluzio malantaŭ kiu kreskas abstinenta, neelektema teroro de la kontrolo, teroro de la difina kodo, kies mizeraj terminaloj estas ni. »
— Jean Baudrillard, Simulakroj kaj simulaĵoj [1981]
 
« Ĉirkaŭitaj de simulakro de la valoro kaj de fantomo de la kapitalo kaj la potenco ni estas oble pli sendefendaj kaj senhelpaj, ol ĉirkaŭitaj de la leĝo de kosto kaj varo, ĉar la sistemo evidentiĝis esti kapabla inkluzivi en si sian propran morton, liberiginte nin de respondeco pri ĝi, do ankaŭ de la senco de nia propra vivo»
— Jean Baudrillard, Simulakroj kaj simulaĵoj [1981]
 
« Melankolio estas kruela malkontentiĝo, kiu karakterizas nian supersaturitan sistemon. »
— Jean Baudrillard, Simulakroj kaj simulaĵoj [1981]
 
« …la vojo de nihilisto estus bonega, se ankoraŭ ekzistus radikalismo — same kiel la vojo de teroristo estus alloga, se la morto, inkluzive la morton de la teroristo, ankoraŭ havus iun sencon»
— Jean Baudrillard, Simulakroj kaj simulaĵoj [1981]
 
« Rememoru grandajn terorajn atakojn de lastaj jaroj: la morto estas nuligita je indiferenteco, kaj en tio la terorismo estas kontraŭvola kompliculo de la sistemo — ne je la politika senco, sed je tio ke ĝi stimulas rapidegan trudadon de indiferenteco. »
— Jean Baudrillard, Simulakroj kaj simulaĵoj [1981]

Vidu ankaŭ redakti