Majo de 1968 (Francio)

socia movado en Francio

Majo de 1968 (Francio) estas serio da protestaj eventoj komenciĝinta per striko de studentoj en Francio en 1968.

Majo de 1968 (Francio)
Majo de 1968 (Francio)
Majo de 1968 (Francio)
Aliaj projektoj
Majo de 1968 (Francio) en Vikipedio
Majo de 1968 (Francio) en Komuneja kategorio
Citaĵo
« Majo de la 68-a jaro estis sendube la unua implozia epizodo… »
— Jean Baudrillard, Simulakroj kaj simulaĵoj [1981]
Citaĵo
« Leĝo, kiu estas al ni trudita, estas leĝo de miksiĝo de la ĝenroj. Ĉio estas sekseca, ĉio politika, ĉio estetika. Ĉio samtempe akiras la politikan sencon, speciale ekde 1968: kaj ĉiutaga vivo, kaj frenezo, kaj lingvo, kaj amaskomunikiloj, kaj deziroj akiras politikan karakteron dum ili eniĝas en la sferon de liberigo kaj kolektivaj, amasaj procezoj. Samtempe ĉio iĝas sekseca, ĉio estas objekto de deziro: potenco, scioj — ĉio estas interpretata en terminoj de fantasmoj kaj forpuŝo; la seksa stereotipo penetris ĉien. Kaj samtempe ĉio iĝas estetika: politiko transformiĝas je spektaklo, sekso — je reklamo kaj pornografio, agado — je tio, kion oni kutimas nomi kulturo, speco de semiotikigo de la amaskomunikiloj kaj reklamo, kiu enspacigas ĉion — ĝis la grado de kopio de la kulturo. »
— Jean Baudrillard, La travidebleco de malbono [1990]