« [pri konsumanto] Lia gusto estas objekto de manipulado, li volas vidi kaj aŭdi tion, kion oni instigas lin voli; distrado, same kiel ĉio alia estas industrio: la aĉetanton oni igas aĉeti plezuron ĝuste same kiel oni igas lin aĉeti vestojn kaj ŝuojn. Kosto de la plezuro dependas de ĝia populareco en la merkato, sed ne de io, kion eblus mezuri per la homaj mezuroj. »
« Kontraŭ-Kopernikarevolucio: ne plu ekzistas transcenda instanco, nek la suno, nek fonto de lumo, potenco kaj scio — ĉio eliras el la popolo kaj ĉio revenas al ĝi. Nome ekde tiu ĉi ŝoka recirkulado komencas realiĝi, de scenaro de la totala balotrajto kaj ĝis la nuntempaj ĥimeroj de opinisondado, la universala simulakro de manipulado. »
« Ĉiuj aspektoj de la nuntempa traktado de la bestoj memorigas specifaĵojn de manipulado de la homoj — de eksperimentoj ĝis rapidigo de tempoj de la industria bredado. »
« Eble nur pro nostalgio ni ankoraŭ diferencigas manipulantan aktivon kaj manipulatan pasivon, transigante tiele antaŭajn rilatojn de la supereco kaj perforto en la nova epoko de mildaj teknologioj. »
« …iuj politikistoj komprenas ke la potenco estas ne rajto unuflanke manipuli la volon de aliaj, sed la ĉiam fajna kaj malsimpla ekzercado pri sia propra malapero. Ili komprenas, ke la potenco, same kiel la vero, estas morta punkto, kiun oni devas scii neniam okupi, eĉ pli, necesas fari tiel, ke ĝin trafu aliaj. La potenco, kiu okupas tiun lokon, la potenco kiu enkorpigas la potencon, obscena kaj aĉa, kaj pli aŭ malpli frue ĝi fluigas sangon aŭ iĝas ridindaĵo. »