En la ombro de la silentema plejmulto

En la ombro de la silentema plejmulto
Aliaj projektoj
En la ombro de la silentema plejmulto en Vikipedio

En la ombro de la silentema plejmulto (france: A l’ombre des majorités silencieuses, ou la fin du social) estas la verko de franca filozofo Jean Baudrillard, eldonita en 1982 kaj dediĉita al la socia kiel fenomeno.

Citaĵoj redakti

 
« Amaso estas tio, kio restas kiam la sociala estas forgesita definitive. »
— Jean Baudrillard, En la ombro de la silentema plejmulto [1982]
 
« [pri dio] La amasoj ekkonsideris nur lian imagon, sed tute ne la Ideon. Ili neniam estis tuŝitaj nek la Dia Ideo, kiu restas prizorgata de la klerikoj, nek de la problemoj de peko kaj persona saviĝo. Tio kio allogis ilin, estas magia spektaklo de martiroj kaj sanktuloj, miraklaj spektakloj de la lasta juĝo kaj dancoj de la morto, estas mirakloj, estas ekleziaj teatrecaj prezentaĵoj kaj ceremonioj, estas imanenteco de la rita malgraŭ la transcenda Ideo. Ili estis paganoj — ili, fidelaj al si, restis tiaj, neniel zorgigitaj de la pensoj pri la Supera Instanco kaj kontentiĝintaj pri ikonoj, superstiĉoj kaj diablo»
— Jean Baudrillard, En la ombro de la silentema plejmulto [1982]
 
« La Dia Regno por la amasoj ĉiam jam ekzistis antaŭe ĉi tie, surtere — en la pagana imanenteco de la ikonoj, en spektaklo, kiun faris el ĝi la eklezio. Neimagebla forkliniĝo de la esenco de la religia. La amasoj diluis la religion en travivado de mirakloj kaj prezentaĵoj — tio estas ilia sola religia sperto. »
— Jean Baudrillard, En la ombro de la silentema plejmulto [1982]
 
« …racia komunikado kaj la amasoj estas nekunigeblaj… La amasoj estas tiuj, kiuj estas blindigitaj de la ludo de simboloj kaj sklavigitaj de stereotipoj, tiuj kiuj akceptos ion ajn nur se ĝi estos spektakla»
— Jean Baudrillard, En la ombro de la silentema plejmulto [1982]
 
« …ni povas esti perantoj de la senco nur de tempo al tempo — ja esence ni formas veran amason, kiu grandan parton de la tempo troviĝas en la stato de nekontrolebla timo aŭ malklara anksio… »
— Jean Baudrillard, En la ombro de la silentema plejmulto [1982]
 
« …indiferenteco de la amasoj apartenas al ilia esenco, tio estas ilia sola praktiko, kaj paroli pri iu alia, vera, do ankaŭ priplori tion, kion la amasoj kvazaŭ perdis, ne havas sencon»
— Jean Baudrillard, En la ombro de la silentema plejmulto [1982]
 
« Almenaŭ ekde la tempo de la Granda Franca Revolucio, la politiko kaj la sociala prezentiĝas kiel io nedisigebla, kiel konstelacioj-ĝemeloj, iel aŭ tiel troviĝantaj en la altirkampo de la ekonomio. Tiu ĉi ilia proksima interligo manifestiĝas ankaŭ en nia tempo, cetere sufiĉe specife — je samtempeco de ilia subiro.
Unue en la epoko de la Renesanco, kiam ĝi aperas, kiam subite eliras el la sfero de la religia kaj eklezia por anonci sin per la voĉo de Makiavelo, la politiko estas nura pura ludo de la signoj, pura strategio, ne ŝarĝanta sin per iu ajn socialahistoriavero”, sed kontraŭe ludanta je ties manko… »
— Jean Baudrillard, En la ombro de la silentema plejmulto [1982]
 
« Cinikismo kaj senmoraleco de la makiavela politiko ligiĝas ne al neskrupuleco en la elekto de la rimedoj, pri kio insistas ĝia ekstreme kruda interpreto: necesas serĉi ilin je libera traktado de la celoj. »
— Jean Baudrillard, En la ombro de la silentema plejmulto [1982]
 
« La politika scenejo ekde nun referencas al la fundamenta signato: popolo, volo de loĝantaro ktp. Ĉi-foje sur ĝin eliras jam ne puraj signoj, sed sencoj: de la politika ago oni postulas ke ĝi laŭeble plej bone bildigu starantan malantaŭ ĝi realon, ke ĝi estu travidebla, ke ĝi estu morala kaj respondecu al la sociala idealo de la ĝusta reprezentado. »
— Jean Baudrillard, En la ombro de la silentema plejmulto [1982]
 
« Fino de la politiko, de ĝia propra energio, komenciĝas post la apero kaj disvastiĝo de marksismo. Komenciĝas epoko de la kompleta hegemonio de la sociala kaj ekonomia, kaj la politika restas nur kiel spegulo… »
— Jean Baudrillard, En la ombro de la silentema plejmulto [1982]
 
« Malaperas la sociala signato — dissolviĝas ankaŭ dependa de ĝi politika signato. La sola restinta referento estas la referento de la “silentema amaso”. »
— Jean Baudrillard, En la ombro de la silentema plejmulto [1982]
 
« Sed la silentema plimulto (kio estas la amasoj) estas ŝajna referento. Tio ne signifas, ke ĝi ne povas havi iun ajn reprezentaĵon. La amasoj jam ne esprimas sin — oni sondas ilin. Ili ne reflektas — oni testas ilin. Politika referento cedis lokon al referendumo (organizanto de la konstanta, neniam ĉesanta referendumo estas amaskomunikiloj). »
— Jean Baudrillard, En la ombro de la silentema plejmulto [1982]
 
« Longan tempon ŝajnis ke apatio de la amasoj devas esti bonvenigata de la potenco. Ĉe potenco formiĝis kredo, ke ju pli pasivaj estas la amasoj, des pli efike eblas regi ilin… Tamen hodiaŭ sekvoj de tiu ĉi strategio turniĝas kontraŭ la potenco mem: indiferenteco de la amasoj, kiun ĝi aktive subtenadis, aŭguras ĝin fiaskon. Pro tio okazas radikala transformiĝo de ĝiaj strategiaj linioj: anstataŭ stimulado de la pasiveco — instigado al partopreno en la administrado, anstataŭ laŭdado de la silento – alvokoj ekparoli. Sed la tempo jam estas perdita. La “amaso” iĝis “krita”, anstataŭ evoluo de la sociala aperis ĝia malevoluo en la kampo de inercio. »
— Jean Baudrillard, En la ombro de la silentema plejmulto [1982]
 
« Silento de la amasoj, muteco de la silentema plimulto — jen la sola vera problemo de la nuntempo. »
— Jean Baudrillard, En la ombro de la silentema plejmulto [1982]
 
« Hipnota stato estas libera je senco kaj ĝi progresas dum la senco malvarmiĝas. Ĝi aperas tie, kie regas mediumo, idolo kaj simulakro, sed ne mesaĝo, ideovero. Tamen nome je tiu ĉi nivelo funkcias la amaskomunikiloj»
— Jean Baudrillard, En la ombro de la silentema plejmulto [1982]
 
« …efektive la politika jam delonge transformiĝis je nura spektaklo, kiu estas ludata antaŭ la filistro. La spektaklo, perceptata kiel duonsporta-duonluda amuzaĵo… »
— Jean Baudrillard, En la ombro de la silentema plejmulto [1982]
 
« La popolo iĝis publiko. Kiel la percepto-modelo de la politika sfero servas perceptado de la matĉo, beletra aŭ animcia filmo. Same kiel per spektaĵo sur la hejma ekrano, loĝantaro estas sorĉita de ĉiamaj ŝanĝiĝoj de sia opinio, pri kiuj ĝi ekkonas el ĉiutagaj gazetaj publikaĵoj de la sondado. »
— Jean Baudrillard, En la ombro de la silentema plejmulto [1982]
 
« Oni ĉiam opiniis ke la amasoj troviĝas sub influo de la amaskomunikiloj — sur tio estas konstruita la tuta ideologio de tiuj lastaj. La formiĝintan situacion oni klarigis per efikeco de la signa atako kontraŭ la amaso. Sed ĉe tia tre simpligita kompreno de la komunika procezo estas forgesate, ke la amaso estas mediumo oble pli forta ol ĉiuj amaskomunikiloj kune, ke sekve ne ili subigas ĝin, sed ĝi ilin kaptas kaj absorbas aŭ almenaŭ ĝi evitas subiĝan pozicion. Ekzistas ne du, sed unusolsa dinamiko — dinamiko de la amaso kaj samtempe de la amaskomunikiloj. “Mass(age) is message”. »
— Jean Baudrillard, En la ombro de la silentema plejmulto [1982]
 
« La sama situacio estas ĉe tekniko, scienco kaj scio. Ili estas kondamnitaj al ekzistado forme de magiaj praktikoj kaj destinitaj por konsumado spektakloj»
— Jean Baudrillard, En la ombro de la silentema plejmulto [1982]
 
« La amaso transigis la konsumadon al ebeno, kie ĝia nivelo iĝas indikilo de statuso kaj prestiĝo, kie ĝi eliras ekster iujn ajn raciajn limojn aŭ estas ŝajnigata, kie regas potlaĉo, kiu nuligas iun ajn konsuman koston»
— Jean Baudrillard, En la ombro de la silentema plejmulto [1982]
 
« …la sola fenomeno, kiu proksimas al la amaso kiel al kulpulo de ŝokoj kaj de morto de la sociala, estas terorismo»
— Jean Baudrillard, En la ombro de la silentema plejmulto [1982]
 
« Terorismo opinias ke ĝi agadas kontraŭ la kapitalo (monda imperiismo ktp), sed ĝi eraras – efektive ĝi kontraŭas la socialan, kiu estas ĝia vera kontraŭulo. La nuntempa terorismo tenas je celilo la socialan responde al la terorismo de la sociala. »
— Jean Baudrillard, En la ombro de la silentema plejmulto [1982]
 
« La terorismo estas same sensenca kaj nedifinta kiel la sistemo kontraŭ kiu ĝi luktas kaj en kiu efektive ĝi estas inkludita kiel la kovejo de la maksimuma kaj samtempe ekstreme malgranda implozio»
— Jean Baudrillard, En la ombro de la silentema plejmulto [1982]
 
« La terorisma atako sola ne estas la ago de reprezentado. Per tio ĝi proksimiĝas al la amaso, kiu estas la sola realo, kiu povas ne havi reprezentaĵon. El tio sekvas, ke la terorismo tute ne reprezentas la neeldiritan de la amasoj kaj neniukaze servas kiel aktiva esprimo de ilia pasiva rezistado. Inter la terorismo kaj konduto de la amaso ekzistas rilatado ne reprezentanto kaj reprezentato, sed ekvivalenteco: ambaŭ estas direktataj de neniu ideo, ambaŭ apartenas al neniu reprezenteco, ambaŭ havas neniun sencon. Ilin kunigas la plej radikala, la plej rezoluta rifuzo de iu ajn reprezenta sistemo. »
— Jean Baudrillard, En la ombro de la silentema plejmulto [1982]
 
« Tasko de la terorismo konsistas tute ne en demonstrado de reprezalia karaktero de la ŝtato (je tio orientiĝas provoka negativa agado de grupoj kaj grupetoj, kiuj kroĉiĝas al ĝi kiel al la lasta ebleco elpaŝi antaŭ la amasoj forme de iliaj reprezentantoj). Estante nereprezenta, ĝi faras evidenta — lanĉante mekanismon de ĉena reakcio de ĝia disvastiĝo, sed ne indikante ĝin kaj nek provante instigi ĝian konsciadon — nereprezentecon de ĉia potenco»
— Jean Baudrillard, En la ombro de la silentema plejmulto [1982]
 
« [pri terorismo] Karaktera por ĝi krueleco klariĝas per tio, ke ĝi rifuzas ĉiujn reprezentajn instituciojn (sindikatojn, organizitajn movadojn, konscian “politikan” lukton ktp), inkluzive tiujn, de kiuj eliras kredigoj pri solidareco kun ĝiaj klopodoj, ĉar solidareco estas nur unu el rimedoj konstituigi ĝin kiel modelon, kiel emblemon kaj sekve igi ĝin esti reprezentanto. »
— Jean Baudrillard, En la ombro de la silentema plejmulto [1982]
 
« La nuntempa terorismo, kies komencon starigis ostaĝigoj kaj ludo kun prokrastado de la morto, jam havas nek celon (se eĉ supozi ke ĝi orientiĝas je iuj celoj, do ili ĉiuj estas tute malgravaj aŭ neatingeblaj — ajnakaze ĝi estas la plej neefika rimedo por atingi ilin), nek konkretan malamikon»
— Jean Baudrillard, En la ombro de la silentema plejmulto [1982]
 
« Per siaj agoj, esprimantaj ĝian mortigan indiferentecon al tio, kiu estos ĝia ostaĝo, la terorismo estas direktita ĝuste kontraŭ la ĉefa produkto de la sistemo — la anonima kaj senpersona individuo, individuo kiu per nenio diferenciĝas de la aliaj. »
— Jean Baudrillard, En la ombro de la silentema plejmulto [1982]
 
« Ĝuste en tiu senco aŭ, pli bone dirite, en tiu sia defio al la senco, la terorisma atako proksimiĝas al katastrofoj, okazantaj en naturo»
— Jean Baudrillard, En la ombro de la silentema plejmulto [1982]
 
« Ekzistis socioj kiuj vivis sen la sociala, same kiel sen la historio»
— Jean Baudrillard, En la ombro de la silentema plejmulto [1982]
 
« La sociala evidente povas ekzisti nur tre mallongan tempon: en malgranda periodo inter la epoko de simbolaj formacioj kaj la apero de nia “socio”, kie ĝi jam ne vivas, sed nur estingiĝas. Pli frue — ĝi ankoraŭ mankas, poste — ĝi jam mankas. »
— Jean Baudrillard, En la ombro de la silentema plejmulto [1982]
 
« La sociala havas du devojn: produkti la restaĵon kaj tuj ekstermi ĝin. Se la tuta riĉaĵo estus oferata, la homoj perdus la senton de realeco. Se la tuta riĉaĵo estus je ilia dispono, ili ne plu distingus la utilan de senutila. La sociala devas zorgi pri senutila konsumado de la restaĵo por ke la individuoj estu pretaj al utila por ili organizado de ilia vivo»
— Jean Baudrillard, En la ombro de la silentema plejmulto [1982]
 
« Naiva estas ne la sociala — naivaj estas diversaj socialistoj kaj humanistoj, revantaj pri redistribuado de la tuta riĉaĵo, ekskludado de ĉiuj senutilaj elspezoj ktp. La socialistoj, luktantoj por konsuma kosto, luktantoj por konsuma kosto de la sociala, montras ke la socialeco estas absolute ne komprenita de ili — ili opinias ke la sociala povas iĝi la optimuma kolektiva administrado de la konsuma kosto de la homoj kaj aĵoj. Sed ĝi neniam estos tio. »
— Jean Baudrillard, En la ombro de la silentema plejmulto [1982]
 
« La sociala kreas tiun mankon de la riĉaĵo, kiu necesas por distingi bonon kaj malbonon, kiun bezonas ĉiu moralo… »
— Jean Baudrillard, En la ombro de la silentema plejmulto [1982]
 
« Kiam ĉio, inkluzive la socialan, iĝas konsuma kosto, la mondo iĝas inercia kaj en ĝi okazas io rekte kontraŭa al tio, pri kio revis Markso. Li revis pri absorbado de la ekonomia per la plibonigita sociala. Ni ja alfrontas absorbadon de la sociala per la malbonigita politika ekonomio — fakte per la administrado. »
— Jean Baudrillard, En la ombro de la silentema plejmulto [1982]
 
« La socio saviĝas nome pro malbona administrado de la riĉaĵoj… »
— Jean Baudrillard, En la ombro de la silentema plejmulto [1982]
 
« Post kiam la politika malaperis, diluiĝis en la sociala, la sociala mem komencas esti absorbata de la ekonomia…. »
— Jean Baudrillard, En la ombro de la silentema plejmulto [1982]

Vidu ankaŭ redakti