Arkitekturo

arto pri konstruado de diversaj strukturoj

Arkitekturoarĥitekturo estas arto pri konstruado de diversaj strukturoj. Nome estas kaj arto kaj tekniko projekcii, desegni, konstrui kaj modifi la homan habitaton, inklude ĉiajn konstruaĵojn, arkitekturajn kaj urbajn strukturojn kaj spacojn.

Arkitekturo
Arkitekturo
Arkitekturo
Aliaj projektoj
Arkitekturo en Vikipedio
Arkitekturo en Komunejo
Arkitekturo en Komuneja kategorio

Citaĵoj redakti

 
« Arkitektura historio estas pli ol nur studado de konstruaĵoj. Arkitekturo de la pasinteco kaj la nuntempo restas esenca emblemo de distinga socia sistemo kaj aro de kulturaj valoroj, kaj rezulte ĝi estis la studobjekto de diversaj fakoj. »
— Dana Arnold
 
« ARKITEKTO, n. Tiu, kiu redaktas planon de via domo, kaj planas projekton de via mono»
— Ambrose Bierce
 
« La inĝeniero estas la vera 19a-jarcenta arkitekto. »
— William Burges
 
« [Faras bonan arkitekton] malferma menso, energio, apetito por malfacila laboro, volo esplori novajn solvojn kaj puŝi limojn. Sento de humuro ankaŭ helpas. »
— Norman Foster
 
« Pontoj estas katedraloj de Usono»
— Aŭtoro nekonata
 
« Arkitekturo kaj psikologio subite tre proksimiĝas. »
 
« Arkitektoj kaj inĝenieroj estas inter la plej bonŝancaj viroj, ĉar ili konstruas siajn proprajn monumentojn kun publika konsento, publika aprobo kaj ofte publika mono. »
— John Prebble
 
« La vido de tia monumento similas al daŭra kaj senmova muziko, kiun oni aŭdas por sia bono, kiam oni alproksimiĝas al ĝi. » « La vue d'un tel monument est comme une musique continuelle et fixée qui vous attend pour vous faire du bien quand vous vous en approchez. »
— Anne Louise Germaine de Staël
 
« Arkitekto, por esti vera reprezentanto de sia tempo, devas posedi unue, laste kaj ĉiam la simpation, la intuicion de poeto... jen la vera, esenca principo, kiu travivas ĉiujn lokojn kaj ĉiujn tempojn. »
 
« Arkitekturo estas verko de nacioj»
— John Ruskin
 
« Neniu homo, kiu ne estas bonega skulptistopentristo, povas esti arkitekto. Se li ne estas skulptisto aŭ pentristo, li povas esti nur konstruanto»
— John Ruskin
 
« Ornamado estas la ĉefa parto de arkitekturo, konsiderata kiel temo de belartoj. »
— John Ruskin
 
« Jen konstruistoj, duondioj, kiuj faris la anglan Walhalla [Abatejo Westminster]. »
— Theodore Watts-Dunton

Vidu ankaŭ redakti