Kafo estas trinkaĵo preparata el la semoj de kafarbo kaj estas stimula pro enhavo de la kemiaĵo kafeino.

Kafo
Kafo
Kafo
Aliaj projektoj
Kafo en Vikipedio
Kafo en Komunejo
Kafo en Komuneja kategorio

Citaĵoj redakti

 
« Ni ŝanĝas religion pli facile ol kafo. »
— Georges Courteline
 
« Virino estas kiel bona taso da kafo: la unua fojo, kiun vi trinkas ĝin, ne lasos vin dormi»
— Alexandre Dumas
 
« La vivo similas kafon aŭ kaŝtanojn dum aŭtuno. Ili ĉiam odoras pli bone ol ili gustas»
— Maruja torres
 
« Matematikisto estas aparato por transformi kafon en teoremojn» « A mathematician is a device for turning coffee into theorems. »
— Alfred Rényi, My Brain Is Open: The Mathematical Journeys of Paul Erdős, 1998, New York: Simon & Schuster, ISBN 0684846357
 
« Mi mezuris mian vivon per kafaj kuleroj (...) »
— T. S. Eliot, "The Love Song of J. Alfred Prufrock," line 51
 
« Por verkisto ĝi estas pli esenca ol manĝo»
— Joan Frank
 
« Tre multe da kafo. Sed se ne estus la kafo, mi havus neniun identigeblan personecon. »
— David Letterman
 
« Ĉe plimulto de matenmanĝaj tabloj, "se la kafo bonas, ĉio bonas", fakto tiel signifa per si mem, ke neniu alia argumento necesas... »
— Coffee: from Plantation to Cup (1884)

William Harrison Ukers redakti

 
« Civilizo en sia plua marŝo produktis nur tri gravajn senalkoholajn trinkaĵojn - la eltiraĵon de la teo, la eltiraĵon de la kakaosemo kaj la eltiraĵon de la kafosemo. » « Civilization in its onward march has produced only three important non-alcoholic beverages—the extract of the tea plant, the extract of the cocoa bean, and the extract of the coffee bean. »
— William Harrison Ukers, All About Coffee (1922)
 
« Kafo estas universala en sia allogo. Ĉiuj nacioj omaĝas ĝin....ĝi estas...konsekvenco de homa energio kaj homa efikeco. Homoj amas kafon pro ĝia duobla efiko - la plaĉa sento kaj la pliigita efikeco, kiun ĝi produktas. » « Coffee is universal in its appeal. All nations do it homage....It is...a corollary of human energy and human efficiency. People love coffee because of its two-fold effect—the pleasurable sensation and the increased efficiency it produces. »
— William Harrison Ukers, All About Coffee (1922)
 
« Neniu "manĝaĵo-trinkaĵo" iam renkontis tiom da opozicio kiel kafo....Dum la mil jaroj de ĝia disvolviĝo ĝi spertis ferocan politikan opozicion, stultajn fiskajn limojn, maljustajn taksojn, aĉajn impostojn; sed, travivante ĉion ĉi, ĝi triumfe transiris al plej ĉefa loko en la katalogo de popularaj trinkaĵoj. »
— William Harrison Ukers, All About Coffee (1922)

Vidu ankaŭ redakti