Popolismo

(Alidirektita el Popolisto)

Popolismo estas politika strategio, direktanta ordinaran popolon por lukti por siaj interesoj kontraŭ elito.

Popolismo
Popolismo
Popolismo
Aliaj projektoj
Popolismo en Vikipedio
Popolismo en Komuneja kategorio
Popolismo en Vikivortaro

Citaĵoj redakti

NOTO: Krom en la referencitaj citaĵoj, la tradukoj inkluditaj en tiu ĉi sekcio estas propraj de la vikicitaristo, kiu aldonis ilin.

 
« La prafaŝismo baziĝas sur elektema popolismo, aŭ kvalita popolismo, oni povus diri. En demokratio, la civitanoj havas individuajn rajtojn, sed la civitanaro entute havas politikan impakton nur el kvanta vidpunkto—oni sekvas la decidojn de la plimulto. Por la prafaŝismo, tamen, individuoj kiel individuoj ne havas rajtojn, kaj la Popolo estas konceptata kiel kvalito, unupeca ento, kiu esprimas la Komunan Volon. Ĉar neniu granda kvanto da homoj povas havi komunan volon, la Gvidanto pretendas esti ilia interpretanto. Perdinte la povon delegi, civitanoj ne agas; ili nur estas alvokataj por ludi la rolon de la Popolo. Tiel la Popolo nur estas teatra fikcio. » « Ur-Fascism is based upon a selective populism, a qualitative populism, one might say. In a democracy, the citizens have individual rights, but the citizens in their entirety have a political impact only from a quantitative point of view—one follows the decisions of the majority. For Ur-Fascism, however, individuals as individuals have no rights, and the People is conceived as a quality, a monolithic entity expressing the Common Will. Since no large quantity of human beings can have a common will, the Leader pretends to be their interpreter. Having lost their power of delegation, citizens do not act; they are only called on to play the role of the People. Thus the People is only a theatrical fiction. »
— Umberto Eco"Ur-Fascism", New York Review of Books
 
« Populareco estas kio okazas, kiam multaj homoj ŝatas aferon. Popolismo estas kio okazas, kiam malgranda grupo da homoj diras al vi, ke ĉiuj ŝatas aferon kaj se vi ne ŝatas ĝin, vi estas perfidulo. » « Popularity is what you get when lots of people like a thing. Populism is what you get when a small group of people tell you that everyone likes a thing and if you don’t like it, you’re a traitor. »
— Phil McDuff, "Got some bad opinions? Here's how to sound like the authentic voice of the working class," The Overtake, la 30-an de julio 2018

Vidu ankaŭ redakti