Malkontento

(Alidirektita el Malkontentulo)
Malkontento
Malkontento
Aliaj projektoj
Wiktionary-logo-eo.png Malkontento en Vikivortaro

Malkontento estas stato de iu, deziranta ion, kion li ne havas.

Eric HofferRedakti

 
« Por ĵeti sin komplete en entreprenon, ligitan al grandaj ŝanĝoj, homoj devas esti ekstreme malkontentaj, ne tre malriĉaj kaj havi tian senton, ke, posedante povegan doktrinon, senpekan gvidanton aŭ novajn metodojn, ili ricevas aliron al la fonto de la ĉiovenka forto. Samtempe ili devas havi troiigitan imagon pri eblecoj kaj perspektivoj de estonteco. Kaj fine ili devas esti tute nesciaj pri malfacilaĵoj, ligitaj al ilia entrepreno. Sperto tiukaze estas obstaklo. Homoj, komenciĝintaj la Francan revolucion, havis nenian politikan sperton. Same kiel la bolŝevistoj, kaj la nazioj, kaj la revoluciuloj de Azio. Sperta homo aperas poste, li aniĝas al la movado kiam ĝi jam moviĝas. Angla politika sperto verŝajne gardas la anglon de la amasaj movadoj. »
— Eric Hoffer, La vera kredanto [1951]
 
« Unu el plej grandaj allogaĵoj de la amasa movado estas ke ĝi anstataŭigas por ni esperon. Tiu ĉi allogaĵo speciale forte efikas en socio, kie vaste disvastiĝis la ideo de la progreso. En nocio de la progreso kategorio “morgaŭ” okupas tre grandan lokon: kompreneble ke malkontento, kiam antaŭe videblas nenio bona, estas ekstreme turmenta»
— Eric Hoffer, La vera kredanto [1951]
 
« Foje malfacilas diri, kie finiĝas amasa migrado kaj kie komenciĝas amasa movado kaj kiu el ili estis la unua. Transloĝiĝo de la judoj el Egiptio evoluis je la religia kaj nacia movado. Migradoj de la barbaroj en la tagoj de la dekadenco de la Romia imperio estis pli ol nura moviĝo de loĝantaro. Haveblas atestoj, ke la barbaroj estis relative malmultnombraj, sed kiam ili invadis la landon, al ili aliĝis subpremitoj kaj malkontentuloj el ĉiuj tavoloj de loka socio. “Tio estis la sociala revolucio, kaŭzita de eksterlanda konkero kaj per ĝi ekstere maskita”[1]»
— Eric Hoffer, La vera kredanto [1951]
 
« La rifuzitoj, forpuŝitaj al malantaŭa loko homoj iĝas krudmaterialo por estonteco de la nacio. La ŝtono forĵetita de konstruistoj, iĝas fondoŝtono de la nova mondo. Popolo, ne havanta proprajn sociajn forĵetaĵojn kaj malkontentulojn, estas kutime disciplinita, bonkonduta, paca kaj afabla, sed ŝajne sen iuj ajn semoj de granda estonteco. Tute ne estas ironio de la historio en tio, ke nome rifuzitoj el diversaj landoj de Eŭropo transveturis oceanon kaj konstruis sur la nova kontinento novan mondon. Nur ili povis fari tion. »
— Eric Hoffer, La vera kredanto [1951]
 
« La malkontentuloj renkonteblas je ĉiuj ŝtupoj de la vivo, tamen plej multe da ili estas en jenaj kategorioj:

a) malriĉuloj;
b) malsukcesintoj (ne trovintaj por si lokon en la vivo);
c) ekzilitoj;
d) minoritatoj;
e) adoleskuloj;
f) ambiciuloj (starantaj antaŭ nesupereblaj obstakloj aŭ antaŭ nelimigitaj eblecoj);
g) obseditaj je malvirtoj aŭ obsedaj ideoj;
h) impotentoj (fizikaj aŭ mensaj);
i) egoistoj;
j) enuantoj;

k) pekuloj»
— Eric Hoffer, La vera kredanto [1951]
 
« Per malkontento kutime estas kontaĝitaj novaj malriĉuloj, kies malriĉeco estas relative antaŭnelonga. »
— Eric Hoffer, La vera kredanto [1951]
 
« Malriĉeco kaj suferoj ne kaŭzas malkontenton aŭtomate, same kiel aktiva malkontento ne nepre estas rekte proprocia al grado de la suferoj. Malkontento plej fortas verŝajne kiam la suferoj estas tolereblaj, do kiam la vivkondiĉoj pliboniĝas tiom, ke al homo ekŝajnas ebla plena bonfarto. Maljusteco senteblas pli forte en momento, kiam ŝajnas ke justeco baldaŭ venkos. »
— Eric Hoffer, La vera kredanto [1951]
 
« Nia malkontento plej fortas tiam, kiam ni multon havas kaj volas havi pli, ol kiam ni nenion havas kaj volas havi malmulton. Ni estas malpli malkontentaj, kiam al ni ne sufiĉas multo, ol kiam al ni ne sufiĉas nur unu. »
— Eric Hoffer, La vera kredanto [1951]
 
« Ribelemuloj en la sklava socio estas antaŭnelonge sklavigitaj aŭ liberigitaj sklavoj. Malkutima libereco por ĵus liberigita sklavo estas radiko de lia malkontento. »
— Eric Hoffer, La vera kredanto [1951]
 
« Tiuj kiuj plej bruas pri libereco ofte havas malpli da ŝancoj esti feliĉaj en libera socio. Malkontentuloj, subpremataj de siaj mankoj, sian malsukceson atribuas al ekzistanta ordo. Efektive ilia pleja deziro estas fini per “libereco por ĉiuj”. Ili volas likvidi liberan konkurencon kaj aliajn severajn ekzamenojn, al kiuj senĉese subiĝas persono en libera socio. »
— Eric Hoffer, La vera kredanto [1951]
 
« Malriĉeco kombinita kun krea talento kutime estas libera je la sento de malkontento. Tio veras rilate al malriĉa metiisto, lerta pri sia metio, kaj malriĉa verkisto, pentristosciencisto en disfloro de kreaj fortoj. »
— Eric Hoffer, La vera kredanto [1951]
 
« La malriĉuloj, kiuj estas anoj de unuiĝinta grupo — ĉu tribo, unueca familio, unueca rasareligia grupo — estas relative liberaj je la sento de malkontento kaj pro tio preskaŭ nesentemaj al la tento de la amasa movado. Ju malpli homo traktas sin kiel aŭtonoman personon, kapablan memstare elekti sian vojon en la vivo kaj memstare porti respondecon pri si, des malpli verŝajnas ke sian malriĉecon li traktos kiel pruvon de sia propra neplenvaloreco. Ano de la unueca grupo havas, tiel diri, pli stabilan “punkton de revoluciemo” ol aparta persono. Por instigi lin al ribelo necesas pli da malfeliĉoj, suferoj kaj humiligoj. Kaŭzoj de revolucioj en la totalisma socio pli ofte estas ne indigno kontraŭ subpremado, ne indigno kontraŭ la suferoj, sed simple malfortiĝo de la totalisma reĝimo. »
— Eric Hoffer, La vera kredanto [1951]
 
« Malkontento, aperinta en postrestintaj landoj dum kontaktoj kun la okcidenta civilizo estas ĉefe ne indigno kontraŭ eksterlanda ekspluato. Tio estas pli verŝajne sekvo de malfortiĝo aŭ detruo de tribaj ligoj kaj de komunuma vivo»
— Eric Hoffer, La vera kredanto [1951]
 
« Juĝi pri vivkapablo de aperinta movado laŭ kvalito de ĝia doktrino aŭ plenumebleco de ĝia programo estas senutila tasko. Juĝi necesas laŭ ĝia kapablo rapide kaj komplete absorbi la malkontentulojn. »
— Eric Hoffer, La vera kredanto [1951]
 
« Al ekstremaj egoistoj speciale propras sento de malkontento. Ju pli egoisma estas la homo, des pli forte li sentas elreviĝon. Nome pro tio la ekstremaj egoistoj estas kutime plej konvinkaj adeptoj de abnegacio. La plej fervoraj fanatikuloj ofte estas egoistoj, perdintaj kredon je si pro denaskaj mankoj aŭ pro eksteraj cirkonstancoj. Ilia egoismo per si mem estas bonega instrumento: ili ĉesas uzi ĝin por sia malsukcesa “mi” kaj sin dediĉas al servado al iu “sankta afero”. Kaj kvankam akirita de ili kredo povas esti la kredo de amo kaj abnegacio, ili mem ne kapablas esti amantaj, nek abnegaciaj. »
— Eric Hoffer, La vera kredanto [1951]
 
« Senlimaj eblecoj povas esti la sama kialo de malkontento kiel malsufiĉo aŭ manko de eblecoj. »
— Eric Hoffer, La vera kredanto [1951]
 
« Stato de la minoritatoj, kiom ajn ĝi estu protektita de leĝo kaj potenco, ĉiam estas malstabila. Ĉe minoritato, klopodanta konservi sian grupan bildon, malkontento generata de neevitebla sento de malstabileco de sia stato, estas ne tiom forta kiel ĉe minoritato, kiu strebas diluiĝi kaj unuiĝi kun plimulto. »
— Eric Hoffer, La vera kredanto [1951]
 
« La ortodoksa judo sentas sin malpli malkontenta ol emancipita judo. Nigrulo en la Sudo en atmosfero de segregacio sentas sin malpli malkontenta ol nigrulo en la Nordo, kie mankas segregacio. »
— Eric Hoffer, La vera kredanto [1951]
 
« …tekniko de la amasa movado konsistas plejparte en enigado kaj kultivado de inklinoj kaj reagoj, karakteraj por malkontenta intelekto»
— Eric Hoffer, La vera kredanto [1951]
 
« Kiam la malkontentuloj babilas pri neelradikigebla malnobleco kaj fieco de sia tempo, ili per tio kvazaŭ mildigas siajn sentojn de fiasko kaj izoliteco. Ili kvazaŭ diras: “Ne nur niaj vivoj, sed vivoj de ĉiuj nuntempuloj — eĉ de plej sukcesaj kaj ŝajne feliĉaj — estas malŝparitaj vane kaj nenion efektive kostas”. Tiel kalumniante nuntempon ili ricevas malklaran senton de egaleco»
— Eric Hoffer, La vera kredanto [1951]
 
« Ĝuo, kiun ricevas la malkontentuloj de ĥaoso kaj falo de la feliĉaj kaj prosperantaj, devenas ne de la furioza konscio, ke per tio puriĝas la grundo por la ĉiela urbo. En ilia drameca krio “ĉion aŭ nenion!” — en la vorto “nenion” eble estas pli da arda deziro ol en la unua. »
— Eric Hoffer, La vera kredanto [1951]
 
« Ni plej ofte malamas tiujn kiuj juste estas malkontentaj pri ni, ol tiujn pri kiuj ni estas juste malkontentaj. »
— Eric Hoffer, La vera kredanto [1951]
 
« La malkontentulojn fortigas falo de la feliĉuloj kaj malhonoro de la justuloj»
— Eric Hoffer, La vera kredanto [1951]
 
« Propagando penetras en jam malfermitajn cerbojn kaj ne metas en ilin novajn pensojn, sed nur formas tiujn, kiuj jam ekzistis. Lerta propagandisto boligas pensojn kaj pasiojn, kiuj jam fermentis en la cerboj de la aŭskultantoj. Li nur reagas al iliaj kaŝitaj sentoj. Propravole kredigi la homojn eblas nur pri tio, kion la homoj jam “scias”. Pura propagando havas sukceson plejparte ĉe la malkontentuloj. »
— Eric Hoffer, La vera kredanto [1951]
 
« La malkontentuloj sekvas sian gvidanton ne tiom pro tio, ke ili kredas ke li kondukas ilin al la Promesita Lando, kiom pro tio ke ili kvazaŭ sentas, ke li kondukas ilin for de la malamataj “mi”. Fordono de si al la gvidanto estas ne rimedo por atingi la celon, sed plenumo de la deziro. Kien oni kondukas ilin estas la afero duaranga. »
— Eric Hoffer, La vera kredanto [1951]
 
« Efektive ŝajnas ke malkontento devenas plejparte de neebleco agi kaj ke plejaj malkontentuloj estas la homoj, kiuj laŭ siaj talentoj kaj karaktero estas ideale kreitaj por agema vivo, sed cirkonstancoj igas ilin pasigi senagan vivon. Kiel alie klarigi tiun ŝokan fakton, ke leninoj, trockoj, mussolinoj kaj hitleroj, malŝparintaj plej bonan parton de siaj vivoj por senfina babilado en kafejoj kaj manifestacioj, subite montris sin kiel la plej kapablaj kaj insistaj agantoj de sia tempo»
— Eric Hoffer, La vera kredanto [1951]
 
« Konsciado de propraj mankoj igas la malkontentulojn vidi en aliaj malbonvololemon kaj malhonestecon»
— Eric Hoffer, La vera kredanto [1951]
 
« …la homo kredanta, komplete unuiĝinta kun la unueca kolektivo, jam estas ne malkontenta persono. Li trovis por si novan personecon kaj novan vivon. Nun li estas unu el la elektitoj, subtentata kaj protektata de nevenkeblaj fortoj — li estas destinita heredi la teron. »
— Eric Hoffer, La vera kredanto [1951]
 
« La amasa movado kutime ne aperas ĝis ne estas diskreditigita, makulita la ekzistanta ordo. Diskreditigo tiu okazas ne aŭtomate, rezulte de krudaj eraroj kaj fiuzado de la potenculoj, sed ĝi estas rezulto de intenca laboro de la malkontentaj “homoj de la vorto”. Tie, kie la “homoj de la vorto” mankas aŭ kie ili ne montras malkontenton, la ekzistanta ordo, eĉ se malsukcesa kaj venenita de korupto, povas longe konserviĝi ĝis ĝi detruiĝos kaj falos per si mem. Aliflanke, sendube valora kaj energia ordo povas esti faligita, se ĝi ne sukcesos ricevi fidelecon de eta malplimulto de la “homoj de la vorto”. »
— Eric Hoffer, La vera kredanto [1951]
 
« Veras ankaŭ ke ĉiuj naciismaj movadoj, ekde la kulto de “Patrujo” en la revolucia Francio, ĝis la lasta naciisma ribelo en Indonezio, estis elpensitaj ne de la “homoj de la ago”, sed de malkontentaj intelektuloj. Generaloj, industriistoj, terposedantoj kaj komercistoj — tiuj, kiujn oni kutimas konsideri apogiloj de patriotismo, efektive aliĝas al la movado poste, kiam ĝi jam evoluis. La plej granda streĉiĝo en komenca fazo de la movado konsistas en tio ke necesas konvinki kaj allogi al la flanko de la movado tiujn estontajn apogilojn de patriotismo. »
— Eric Hoffer, La vera kredanto [1951]
 
« Kiam venis ĝusta momento, nur fanatikulo povas veki la vere amasan movadon. Amasa malkontento, kaŭzita de la batalemaj “homoj de la vorto”, sen fanatikulo restas nedirektita kaj povas transformiĝi nur je sensenca ribelo, kiun facilas subpremi. Sen fanatikulo komencitaj reformoj, eĉ tre krutaj kaj rezolutaj, ne ŝanĝas malnovan vivstilon kaj ĉia ŝanĝo de la ŝtata potenco limiĝas je transiro de la regado de tiuj “homoj de la ago” al aliaj. Sen fanatikulo evidente efektive novaj iniciatoj ne eblas. »
— Eric Hoffer, La vera kredanto [1951]
 
« Ekzistas kompreneble tiaj maloftaj gvidantoj kiel Linkoln, Ghandi, eĉ kiel F. D. Rooswelt, Churchill, Neru: ili sen ŝanceliĝoj jungis en la ĉaron de la “sankta afero kaj malsaton, kaj timon de la homoj, sed diference de Hitlero kaj Stalin aŭ eĉ diference de Lutero kaj Kalvino ili ne cedis al la tento uzi la animojn de la malkontentuloj por konstruado de la nova mondo. Certeco de tiuj ĉi gvidantoj pri propraj fortoj devenas de la kredo je la homaro — kaj ĝi kunfandiĝas kun tiu ĉi kredo, ĉar ili sciis aŭ scias, ke neniu povas esti digna homo, se li mem ne estimas la homan dignon»
— Eric Hoffer, La vera kredanto [1951]
 
« [pri la fina fazo de la amasa movado] Koncerne la malkontentulojn, do la movado en tiu ĉi etapo zorgas pri ili, sed ne por uzi ilian malkontenton en la morta lukto kontraŭ nuntempo, sed por pacigi ilin kun nuntempo kaj fari ilin paciencaj kaj obeemaj. La movado proponas al la malkontentuloj esperon pri fora estonteco, revon-fantomon. Tiel fine de sia aktiva periodo la movado transformiĝas je ilo de la potenco por prosperuloj unuflanke kaj je opiumo por la popolo aliflanke. »
— Eric Hoffer, La vera kredanto [1951]

Diversaj aŭtorojRedakti

 
« La ŝanĝojn povas fari nur malkontentuloj. Kaj nun estas tro multe da malkontentuloj. » « Изменения способны сделать только недовольные люди. А сейчас слишком много недовольных. »
— Aleksej Navalnij, [Citaĵoj ĉe Esquire la 29-an de novembro 2011][2]

Vidu ankaŭRedakti

ReferencojRedakti

  1. Citaĵo el: Wells H. G. The Outline of History. 1922. p. 482-482).
  2. Esquire la 29-an de novembro 2011