Franklin Delano ROOSEVELT (naskiĝis la 30-an de januaro 1882 - mortis la 12-an de aprilo 1945), ofte konata de la mallongigo FDR, estis la 32-a Prezidento de Usono.
NOTO: Krom en la referencitaj citaĵoj, la tradukoj inkluditaj en tiu ĉi sekcio estas propraj de la vikicitaristo, kiu aldonis ilin.
« La provo de nia progreso ne estas ĉu ni aldonas pli al la abundo de tiuj, kiuj havas multon; ĝi estas ĉu ni provizas sufiĉe por tiuj, kiuj havas tro malmulte. »
« (angle) The test of our progress is not whether we add more to the abundance of those who have much; it is whether we provide enough for those who have too little. »
— Franklin D. Roosevelt
« La sola afero, kiun ni devas timi estas timo mem - sennoma, senpripensa, nepravigebla teruro, kiu paralizas bezonatajn klopodojn por transformi retiriĝon en antaŭeniĝon. »
« (angle) The only thing we have to fear is fear itself — nameless, unreasoning, unjustified terror which paralyzes needed efforts to convert retreat into advance. »
— Franklin D. Roosevelt
« La sola afero timinda de ni estas la timo mem. »
« The only thing we have to fear is fear itself. »
« Mi petas, ke vi juĝu min per tiaj homoj, kiajn mi malamikigis. »
« I ask you to judge me by the enemies I've made. »
« Parolante per simpla lingvaĵo, mi “bonege akordiĝis” kun marŝalo Stalin. Tiu homo kombinas grandegan, neflekseblan volon kaj sanan humursenton; mi pensas ke animo kaj koro de Rusio havas je li sian veran reprezentanton. Mi kredas ke ni ankaŭ estonte bone akordiĝos kaj kun li kaj kun la tuta rusapopolo – vere bonege. »
« Mi petegas vin, ne petu min lasi la usonajn trupojn en Francio. Mi simple ne povas tion fari! Mi devos revenigi ilin hejmen. Kiel mi proponis antaŭe, mi kondamnas kaj kontraŭas aŭspiciadon de Belgio, Francio kaj Italio. Vi efektive devas memstare eduki kaj puni proprajn idojn. Konsiderante la fakton ke estonte ili povos iĝi via apogo, vi almenaŭ devas pagi ilian edukadon nun! »
« Mi ne deziras ke Usono prenus sur sin ŝarĝon de rekonstruado de Francio, Italio kaj Balkanio. Tio ne estas niaj taskoj, ĉar ni troviĝas de tiuj lokoj je pli ol 5600 km for kaj eĉ pli. Tio certe estas tasko de britoj, pri kiu ili estas vive interesitaj oble pli ol ni. »
« …la Munkena interkonsento estis akceptita kun enorma jubilo per plejparto de samtempuloj. Inter gratulintaj Neville Chamberlain estis Franklin D. Roosevelt. “Bona bubo” diris li. »
«Soleco de Franklin D. Roosevelt estis trudita al li de poliomjelito, je kiu li malsaniĝis en 1921. Danke al escepta voloforto li sukcesis superi la plagon kaj lernis stari, sin apogante sur karkason el ŝtalaj splintoj, kaj eĉ fari kelkajn paŝojn aperante antaŭ publiko, kvazaŭ li tute ne estus paralizita. Ĝis raporto al la kongreso pri la Jalto en 1945, Roosevelt ĉiam faris gravajn paroladojn stare. kaj ĉar amaskomunikiloj kunlaboris kun Roosevelt kaj helpis al li ludi lian rolon kun digno, plejparto de la usonanoj tute ne sciis pri grado de nemovebleco de Roosevelt kaj al ilia imago pri li neniam almiksiĝis sento de kompato. »
« Li regis pli ofte sekvante instinktojn ol sin apogante sur analizon kaj elvokis draste kontrastajn sentojn. Kiel resumis Isaiah Berlin, Franklin D. Roosevelt havis seriozajn mankojn kiuj inkluzivis senprincipecon, senkompaton kaj cinikecon. Kaj tamen Berlin konkludis ke finfine ili ĉiuj grave estis superataj de liaj pozitivaj trajtoj. »
« …La Munkeno evidente iĝis turnopunkto, deviginta Franklin D. Roosevelt unuigi Usonon kun la eŭropajdemokratioj, unue politike kaj poiomete ankaŭ esence. »
« [pri alparoloj de Franklin D. Roosevelt al Hitlero kaj Mussolini en 1939] Petante garantiojn nur de Hitlero kaj Mussolini, li kondamnis ilin kiel agresintojn ĉe sola aŭskultantaro kiu tiumomente ion signifis por Roosevelt – ĉe la usonapopolo. »
« Multaj agoj fare de Franklin D. Roosevelt estis rande de konstitucia valideco. Neniu el la prezidantoj de tiu tempo povus uzi metodojn de Franklin D. Roosevelt kaj konservi la postenon. »
« Franklin D. Roosevelt imagis la postmilitan ordon tiel, ke la tri venkintoj kune kun Ĉinio agu kiel internacia konsilio de direktoroj, per forto garantiante pacon kaj defendante ĝin de atakoj de ĉiu potenciala maliculo, kia Roosevelt unuavice konsideris Germanion. Tia imago pri la paco iĝis konata kiel plano de “kvar policanoj”. »
« Ĉar oni planis ne povekvilibron, sed staton de universala paco, Franklin D. Roosevelt decidis ke post malvenko de la Nazia GermanioUsono devos revoki siajn armitajn fortojn hejmen. Roosevelt havis neniun deziron teni usonajn trupojn en Eŭropo, des pli kiel kontraŭpezon al Sovetunio, kion laŭ lia opinio la usona socio neniam akceptus. »
« Franklin D. Roosevelt grave supertaksis postmilitajn eblecojn de Britio, proponante al ĝi samtempe defendi kaj rekonstrui Eŭropon. Tia supertakso de la rolo de Britio estis kaŭzita de lia profundega disdegno rilate Francion. »
« Ne estante preta destini por Usono iun konstantan rolon, Franklin D. Roosevelt deziris ke la venkintaj aliancanoj kune kontrolu senarmigon kaj dispartigon de Germanio kaj subigu kelkajn aliajn landojn al propra kontrolo (mirinde, sed en kategorion de kontrolendaj landoj Roosevelt inkludis ankaŭ Francion). »
« Koncepto de Franklin D. Roosevelt ne povis esti realigita en praktiko, ĉar rezulte de la milito formiĝis neniu povekvilibro. Kaj ĉio ĉi pro tio ke inter la venkintoj ekzistis nesuperebla ideologiaabismo kaj pro tio ke Stalin tuj post kiam li seniĝis je minaco flanke de Germanio, ĉesis atenti detenajn faktorojn rilate atingon de sovetiaj ideologiaj kaj politikaj interesoj kaj faris tion eĉ koste de konfrontiĝo kontraŭ siaj antaŭaj aliancanoj. »
« [pri rilato de Franklin D. Roosevelt al Winston Churchill] Li konsideris Churchill kamarado de la milita periodo; Stalinon li konsideris partnero pri konservado de la postmilita paco. »
« Franklin D. Roosevelt dum la Dua mondmilito dum intertraktoj kun Stalino pri loko de Pollando en la postmilita Eŭropo sincere klarigis sian maldeziron oficiale agnoski cedojn, buŝe promesitajn al la sovetia diktatoro, per timo ke tio povus iriti poldevenajn usonajn voĉdonantojn sojle de prezidenta baloto en 1944. »
— Zbigniew Brzeziński, Dua ŝanco: tri prezidentaj oficoj kaj la krizo de usona superpotenco [2007]