| « Kelkaj legantoj eble miros, ke ili ne trovas en mia traduko la vortojn "La Sinjoro", al kiu alkutimigis ilin ilia nacia lingvo; ili eble supozos , ke mi faris arbitre ian ŝanĝon en la teksto; tial mi devas doni kelkan klarigon. Parolante pri Dio, la Biblio uzas la vortojn "Jehovah" (Estanto,Eternulo) kaj "Elohim"(Potenculo). Ĉar la antikvaj hebreoj, ĉirkaŭita de idolistoj, pensis, ke "Jehovah" estas la "nomo propra" de speciale hebrea Dio, kaj elparoli sen grava neceseco la nomon de Dio estis malpermesite, tial ĉe la antikvaj hebreoj aperis la kutimo, ke, skribante"Jehovah", ili elparolis "Adonaj" (mia Sinjoro). Sed ĉar la idolista tempo, kiu postulis por la hebrea Dio ian apartan nomon propran, jam delonge pasis, kaj ĉar la titolado de Dio per "Sinjoro" (titolado, bazita ne sur ia religia postulo, sed nur sur malĝuste komprenita kutimo) estas io tro triviala kaj profananta (precipe en la tre ofte renkontata kuniĝo "Sinjoro Dio"), tial mi trovas, ke la sole ĝusta traduko por "Jehovah" estas "la Eternulo". » | — L.L. Zamenhof, Antaŭparolo al la Genezo, citita en "L.L.Zamenhof Originala Verkaro" Ferdinand Hirt &Sohn en Leipzig 1929 |
|