Praveco
Aliaj projektoj
Praveco en Vikipedio
Praveco en Vikivortaro

Praveco estas konformo al la vero.

Citaĵoj redakti

NOTO: Krom en la referencitaj citaĵoj, la tradukoj inkluditaj en tiu ĉi sekcio estas propraj de la vikicitaristo, kiu aldonis ilin.

 
« Post kiam ni rimarkas, ke neperfekta kompreno estas la homa kondiĉo, ne estas honto malpravi, nur en malsukceso korekti niajn erarojn» « (angle) Once we realize that imperfect understanding is the human condition there is no shame in being wrong, only in failing to correct our mistakes. »
— George Soros
 
« Estu certa, ke vi pravas, kaj tiam iru antaŭen. » « (angle) Be sure that you are right, and then go ahead. »
— Davy Crockett
 
« Rimedo pravigeblas nur per sia fino. Sed la fino siavice devas esti pravigita. »
— Lev Trockij
 
« Pli bone estas proksimume pravi ol precize malpravi. » « (angle) It is better to be roughly right than precisely wrong. »
— John Maynard Keynes
 
« Ĉio prava povas esti atingita per la nerezistebla potenco de vekita kaj informita publika opinio. Nia celo, do, ne estas demandi ĉu afero povas esti farita, sed ĉu ĝi devas esti farita, por tiel praktiki la fortojn de diskonigo, tiel ke publika opinio devigos ĝin fari. » « (angle) Whatever is right can be achieved through the irresistible power of awakened and informed public opinion. Our object, therefore, is not to enquire whether a thing can be done, but whether it ought to be done, to so exert the forces of publicity that public opinion will compel it be done. »
— William Randolph Hearst
 
« Dio donu al mi la kuraĝon ne rezigni pri tio, kion mi pensas prava, eĉ se mi pensas, ke ĝi estas senespera. » « (angle) God grant me the courage not to give up what I think is right even though I think it is hopeless. »
— Chester W. Nimitz
 
« Mi ne kredas ke ili pravas, kiuj diras ke oni devas ignori la difektojn de famaj viroj. Mi pensas ke estas pli bone, ke ni konu ilin. Tiam, kvankam ni konscias havi kulpojn tiel okulfrapajn kiel iliaj, ni povas kredi ke tio ne malhelpas atingi iliajn virtojn» « (angle) I do not believe they are right who say that the defects of famous men should be ignored. I think it is better that we should know them. Then, though we are conscious of having faults as glaring as theirs, we can believe that that is no hindrance to our achieving also something of their virtues. »
— William Somerset Maugham

Theodore Roosevelt redakti

 
« Ne subtenata per forto senvertebra praveco estas same damaĝa kaj eĉ pli malica ol forto, malproksima de justeco»
— Theodore Roosevelt, Mesaĝo al la usona kongreso [1902]
 
« Malfortvola praveco, ne konfirmita de la forto, estas same malica kaj eĉ pli malbonintenca ol la forto, kiu havas nenion komunan kun praveco. »
— Theodore Roosevelt, Letero al Hugo Münsterberg [la 3-an de oktobro 1914]

Zamenhofa proverbaro redakti

  Pliaj citaĵoj ĉe Zamenhofa proverbaro.
 
« Larmoj pravecon ne pruvas. »
— Zamenhofa proverbaro
 
« Ju pli da havo, des pli da pravo. »
— Zamenhofa proverbaro

Vidu ankaŭ redakti