Umberto Eco

Itala semiotikisto, filozofo, kaj romanisto (1932–)

Umberto ECO (naskiĝis la 5-an de januaro 1932 - mortis la 19-an de februaro 2016) estis itala verkisto kaj semiotikisto. Li naskiĝis en Alessandria. Poste li laboris kiel profesoro pri semiotiko en la universitato de Bolonjo.

Umberto Eco
Aliaj projektoj
Biografio en Vikipedio
Plurmedioj en Komunejo
Plurmedioj en Komuneja kategorio

Citaĵoj

redakti
 
« Faŝismo iĝis ĝenerala termino pro tio, ke oni povas forigi de faŝisma reĝimo unu aŭ pliajn kvalitojn, kaj ĝi ankoraŭ estas rekonebla kiel faŝisma. Se oni forigas imperiismon de faŝismo, ankoraŭ restas Franco kaj Salazar. Se oni forigas koloniismon, ankoraŭ restas la balkana faŝismo de la ustaŝoj. Se oni aldonas al la itala faŝismo radikalan kontraŭkapitalismon (kiu neniam multe interesis Mussolini), rezultas Ezra Pound. Se oni aldonas kulton de kelta mitologio kaj grela mistikismo (tute fremda al la oficiala faŝismo), rezultas unu el la plej estimataj faŝismaj guruoj, Julius Evola. » « Fascism became an all-purpose term because one can eliminate from a fascist regime one or more features, and it will still be recognizable as fascist. Take away imperialism from fascism and you still have Franco and Salazar. Take away colonialism and you still have the Balkan fascism of the Ustashes. Add to the Italian fascism a radical anti-capitalism (which never much fascinated Mussolini) and you have Ezra Pound. Add a cult of Celtic mythology and the Grail mysticism (completely alien to official fascism) and you have one of the most respected fascist gurus, Julius Evola... »
— Umberto Eco, Ur-Fascism ("La prafaŝismo")
 
« Laŭ mi estas eble skizi liston de kvalitoj, kiuj estas tipaj de io, kion mi nomas la Prafaŝismo, aŭ la Eterna Faŝismo[:]... la kulto de la tradicio... malakcepto de la modernismo... la kulto de agado nur cele de agado... [kie] pensado estas formo de sin-kastro... [kaj] malkonsento estas perfido... [kiu] ekspluatas kaj pliseverigas la naturan timon pri malsameco... laŭdefine rasisma... allogo al frustrita meza klaso, klaso, kiu suferas ekonomian krizon aŭ sentojn pri politika humiligado... obsedo pri komploto, eble internacia... eterna militado... malestimo por la malfortuloj... popola elitismo... kulto de heroismo... masklismo... elektema popolismo, kvalita popolismo... individuoj havas neniujn rajtojn kaj la popolo estas vidata kiel kvalito, unuanima ento, kiu esprimas la Komunan Volon... [kaj] malriĉigita vortaro kaj baza sintakso por limigi la ilojn por kompleksa kaj kritika rezonado. » « I think it is possible to outline a list of features that are typical of what I would like to call Ur-Fascism, or Eternal Fascism[:]... the cult of tradition... the rejection of modernism... the cult of action for action's sake... [where] thinking is a form of emasculation... [and] disagreement is treason... exploiting and exacerbating the natural fear of difference... racist by definition... appeal to a frustrated middle class, a class suffering from an economic crisis or feelings of political humiliation... obsession with a plot, possibly an international one... permanent warfare... contempt for the weak... popular elitism... cult of heroism... machismo... selective populism, a qualitative populism... individuals have no rights, and the People is conceived as a quality, a monolithic entity expressing the Common Will... [and] an impoverished vocabulary, and an elementary syntax, in order to limit the instruments for complex and critical reasoning. »
— Umberto Eco, Ur-Fascism ("La prafaŝismo")
 
« La adeptoj [de faŝismo] devas senti sin humiligitaj per la trudpompaj mono kaj forto de siaj malamikoj. Kiam mi estis knabo, oni instruis al mi pripensi la anglojn kiel la kvinfojtage manĝantan popolon. Ili pli ofte manĝis ol la malriĉaj sed sobraj italoj. Judoj estas riĉaj kaj helpas unu la alian per sekreta reto de reciproka asistado. Tamen, la adeptoj devas esti konvinkitaj, ke ili povas subigi la malamikojn. Tiel, per konstanta movado de la retorika fokuso, la malamikoj estas samtempe tro fortaj kaj tro malfortaj. » « (angle) The followers [of fascism] must feel humiliated by the ostentatious wealth and force of their enemies. When I was a boy I was taught to think of Englishmen as the five-meal people. They ate more frequently than the poor but sober Italians. Jews are rich and help each other through a secret web of mutual assistance. However, the followers must be convinced that they can overwhelm the enemies. Thus, by a continuous shifting of rhetorical focus, the enemies are at the same time too strong and too weak. »
— Ur-Fascism ("La prafaŝismo")
 
« La homoj daŭre perceptas Esperanton kiel la proponon de ilo. Ili scias nenion pri la idea impeto, kiu ĝin vivigas. Tamen, ĝuste la biografio de Zamenhof ravis min. Necesus pli bone diskonigi tiun aspekton!... La historia kaj ideologia flanko de Esperanto restas funde nekonata.[1] »
 
« La prafaŝismo ankoraŭ estas ĉirkaŭ ni, fojfoje senuniforma. Estus multe pli facile por ni, se aperus sur la scenejo iu, kiu dirus, "Mi volas remalfermi Auschwitz; mi volas ke la Nigraĉemizuloj denove paradu en la italaj placoj." La vivo ne estas tiom simpla. La prafaŝismo povas reveni en la malplej kulpebla kostumo. Nia devo estas malkovri ĝin kaj fingromontri ĝin en ĉiu el ĝiaj novaj instancoj — ĉiutage kaj en ĉiu parto de la mondo. » « (angle) Ur-Fascism is still around us, sometimes in plainclothes. It would be so much easily for us, if there appeared on the scene somebody saying "I want to re-open Auschwitz, I want the Blackshirts to parade again in the Italian squares". Life is not that simple. Ur-Fascism can come back under the most innocent of disguises. Our duty is to uncover it and point the finger at any of its new instances — every day and in every part of the world. »
— Ur-Fascism ("La prafaŝismo"), prelego en la Universitato Kolumbio en Novjorko, eldonita de New York Review of Books en 1995
 
« Mi iom studis ĉiujn tiujn utopiojn pri kreado de lingvo perfekta aŭ de la origina, Adama lingvo, ĝis tiuj lingvoj kiujn oni nomas universalaj, kiel Esperanto, volapuko kaj aliaj, kiuj ne celas esti perfektaj lingvoj, sed helplingvoj. Kaj je tiu okazo mi eĉ studis la gramatikon de Esperanto por kompreni pri kio temas. Kaj mi venis al du konkludoj. Ĝi estas tre, tre bone farita lingvo. El lingvistika vidpunkto, ĝi vere sekvas admirindajn kriteriojn de [lingva] ekonomio kaj efikeco. Due, ĉiuj movadoj por internaciaj lingvoj fiaskis, sed ne [tiu de] Esperanto, kiu plu kunigas aron da homoj ĉie en la mondo, ĉar malantaŭ Esperanto estas iu ideo, idealo; mi celas ke Zamenhof ne nur konstruis lingvan objekton, sed malantaŭ tiu estis ideo, [...] ideo de frateco, ideo pacisma, kaj tiu forto de idealo - pro kiu la esperantistoj eĉ estis persekutataj sub la naziismo kaj la stalinismo - konservas ankoraŭ la komunumon de la e-istoj. Oni ne povas diri ke ĝi fiaskis. Sed necesas diri unu aferon. La kialo pro kiu iu lingvo sukcesas, estas ĉiam nedifinebla. »
— H. Masson, tradukisto, intervjuo al radio Paris Première (27 feb. 1996), tradukita en Revuo Esperanto, majo 1996, n-ro 1081 (5), paĝo 90
 
« Mi studis la gramatikon de Esperanto [...] kaj mi konstatis ke ĝi estas lingvo konstruita kun inteligenteco kaj kiu havas tre belan historion.[1] »

Referencoj

  1. 1,0 1,1 Laŭ vikipedia projekto vizaĝoj
 
Wikipedia:eo
Vikipedio havas artikolon pri:
  Trovu «Umberto Eco» inter la
Vizaĝoj de homoj
rilataj al la ideo
«Internacia Lingvo»