Nuntempo

(Alidirektita el Estanteco)

Nuntempo estas ne ekzakte limigita tempointervalo inter pasinteco kaj estonteco.

Nuntempo
Nuntempo
Nuntempo
Aliaj projektoj
Nuntempo en Vikipedio
Nuntempo en Vikivortaro

Citaĵoj

redakti

Eric Hoffer

redakti
 
« Do diferenco inter la konservativulo kaj radikalulo konsistas plejparte en diferenco de iliaj rigardoj al estonteco. Timo antaŭ estonteco igas nin sin apogi sur nuntempon kaj kroĉiĝi al ĝi dum kredo je estonteco faras nin pli akceptemaj rilate la ŝanĝojn»
— Eric Hoffer, La vera kredanto [1951]
 
« Tiuj kiuj forte teniĝas je nuntempo kaj volas konservi ĝin ne devas ludi kun la amasaj movadoj. Kiam la amasa movado komencas sian marŝon, la jama ĉiam ekfartas malbone. »
— Eric Hoffer, La vera kredanto [1951]
 
« En la ludo de historio kutime partoprenas la plej bonaj kaj plej malbonaj, kaj la ludo okazas super kapoj de la plejmulto, sidanta meze. La malsupraj elementoj de la popolo povas rimarkinde influi pason de la eventoj, ĉar ili absolute ne valorigas la nuntempon. Siajn proprajn vivojn kaj ĉion nuntempan ili konsideras nekorekteble fuŝitaj, do ambaŭ ili pretas malŝpari kaj detrui ĝisfunde: de tio devenas ilia senracieco kaj strebo al ĥaoso kaj anarĥio»
— Eric Hoffer, La vera kredanto [1951]
 
« Tekniko de ellaborado de preteco al lukto kaj morto konsistas en apartigi personon de lia interna “mi”, tio estas ne permesi al la persono esti si mem. Tio estas atingata per kompleta unuiĝo de la persono kun kolektivo aŭ trudado al li imagita de la dua “mi”, aŭ instigado ĉe li de malestimo al la ekzistanta nuntempo kaj per direktado de li al la neekzistanta estonteco, poste per kreado de ŝirmo, apartiganta la personon de la realo (doktrino) nepenetrebla por la faktoj, aŭ per rompo de interna ekvilibro de la individuo, bruligante en li diversajn pasiojn. »
— Eric Hoffer, La vera kredanto [1951]
 
« Ĉe apero de la amasa movado ŝajnas, ke ĝi luktas por nuntempo kontraŭ pasinteco. Ĝi konsideras la ekzistantajn ordon kaj privilegiojn kiel entrudiĝon de la kaduka abomena pasinteco en la puran nuntempon. Sed por liberiĝi de morta kapto de pasinteco necesas ekstrema unueco kaj senlima sinofero. Tio signifas ke la popolo, alvokita faligi pasintecon por liberigi nuntempon, devas kun entuziasmo por ĉiam kaj en ĉio rezigni je nuntempo. Absurdeco de tia stato estas evidenta. Do kun plua evoluo neeviteblas transloko de la akcento: la origina celo — nuntempo — estas forigata de la scenejo kaj ĝian lokon okupas posteularo — estonteco. Eĉ pli, nuntempon oni forpuŝas malantaŭen kiel fiaĵon, kaj ĵetas en la saman rubamason kun la malamata pasinteco. Tiel kreiĝas limo de la lukto inter tio kio estis kaj kio estas de unu flanko kaj tio kio estos — de alia. Perdi la vivon signifas perdi nur nuntempon kaj kiam perdiĝas fuŝita, nenion kosta nuntempo, estas klare ke perdiĝas malmulto. »
— Eric Hoffer, La vera kredanto [1951]
 
« La amasa movado rigardas la plej kutiman nuntempon kiel ion banalan kaj eĉ maldignan, kaj serĉadon de persona feliĉo ĝi bildigas kiel ion senmoralan. Ĝui — laŭ la ideo de la amasa movado — signifas havi aferon kun malamiko, tio estas kun nuntempo. »
— Eric Hoffer, La vera kredanto [1951]
 
« Neplenumebleco de multaj celoj, kiujn starigas antaŭ si la amasa movado, ankaŭ estas parto de la marŝo kontraŭ nuntempo. Ja ĉio, kio estas praktike ebla kaj plenumebla, estas parto de nuntempo. Kaj proponi ion praktike plenumeblan signifas promesi ion en nuntempo, tio estas pacigi nin kun ĝi. »
— Eric Hoffer, La vera kredanto [1951]
 
« Finfine ankaŭ mistikismo de la amasa movado estas ankaŭ rimedo de humiligado de nuntempo. Tiu ĉi mistikismo traktas nuntempon kiel malklaran kaj torditan speguliĝon de la grandega nekonata vivo, kiu troviĝas malantaŭ ni; nuntempo ja estas ombro kaj iluzio»
— Eric Hoffer, La vera kredanto [1951]
 
« Por humiligo de nuntempo povas esti uzata ankaŭ glorado de pasinteco. Sed tiu ĉi glorado devas esti ligita al grandaj esperoj pri estonteco, en kontraŭa kazo la glorado de pasinteco povos konduki al singarda traktado de nuntempo, sed ne al tiu ekstrema rifuzado de nuntempo, kiun volas la amasa movado. Tiel unue la amasa movado turnas la dorson al pasinteco, sed finfine ĝi pentras brilan bildon de la fora grandega pasinteco, bildon plej ofte malĝustan, kvankam versimilan. La religiaj movadoj revenas al pasinteco antaŭ tago de la kreado de la mondo; la socialaj revolucioj parolas pri la ora epoko, kiam la homoj estis liberaj, egalaj kaj sendependaj; la naciismaj movadoj resurektas kaj simple elpensas rememorojn pri la pasinta grandeco. »
— Eric Hoffer, La vera kredanto [1951]
 
« Disdegna traktado de nuntempo helpas al profetado. El bone akomoditaj al la vivo homoj formiĝas malbonaj profetoj. Aliflanke tiuj kiuj batalas kontraŭ nuntempo, pli bone rimarkas burĝonojn de estonteco kaj pli bone vidas semojn de la ŝanĝo kaj de ebleco de etaj iniciatoj. »
— Eric Hoffer, La vera kredanto [1951]
 
« Agrabla vivo malebligas al ni rimarki eblecon de drastaj ŝanĝoj. Ni forte teniĝas je tio, kion ni nomas nia komuna saĝo, nia praktika traktado de la aferoj. Fakte tio estas nuraj nomoj de nia totala absorbiteco je nuntempo. Sento de sia agrabla, sennuba ekzistado estas tiom forta, ke aliaj realaj aferoj, senpere al ni minacantaj, ŝajnas malklaraj kaj neeblaj. Kiam ja okazas, ke la kutima vivordo rompiĝas, nome ili, tiel nomataj praktikemaj homoj, trafitaj surprize, aspektas kiel nerealistoj-revantoj, kroĉiĝantaj al la jam neekzistanta. »
— Eric Hoffer, La vera kredanto [1951]
 
« Konservativulo dubas, ke nuntempon eblas plibonigi kaj penas doni al estonteco imagon de nuntempo. »
— Eric Hoffer, La vera kredanto [1951]
 
« Por skeptikulo la ekzistanta nuntempo estas sumo de ĉio, kio estis kaj kio estos. “Kio estis, tio ja estos kaj kio okazis, tio plu okazos, kaj mankas io ajn nova sub la suno”[1]»
— Eric Hoffer, La vera kredanto [1951]
 
« Liberalulo traktas nuntempon kiel laŭleĝan posteulon de pasinteco, konstante kreskantan kaj evoluantan direkte al pli bona estonteco: difekti nuntempon signifas kripligi estontecon. »
— Eric Hoffer, La vera kredanto [1951]
 
« Radikalulo kaj reakciulo malamas nuntempon. Ambaŭ konsideras ĝin nenormalaĵo kaj monstro. Ambaŭ pretas trakti ĝin senkompate kaj sen ceremonioj, kaj ambaŭ estas emas al la ideo de sinofero. Per kio ili ja diferenciĝas? Unuavice pri opinioj pri tio, kiom oni povas ŝanĝi la homan naturon. Radikalulo pasie kredas je senlima kapablo de la homa naturo perfektiĝi. Li kredas, ke ŝanĝinte ĉirkaŭan la homon medion kaj perfektiginte teknikon de formado de la homa animo eblas krei tute novan, neniam ekzistintan socion. Kaj reakciulo ne kredas, ke en la homo troviĝas nekonataj eblecoj pri la bona. Kaj se necesas krei fortan sanan socion, do krei ĝin necesas surbaze de elprovitaj ekzemploj de pasinteco. Reakciulo vidas estontecon kiel bonegan restaŭradon, ne kiel neviditan novaĵon.

Efektive klara limo inter radikalulo kaj reakciulo mankas. Reakciulo ekzemple restarigante sian idealan pasintecon montras radikalismon. Lia imago pri pasinteco baziĝas ne tiom sur tio kio vere estis, kiom sur tio kion li volas vidi en estonteco. Li pli novigas ol restaŭras. Same okazas al radikalulo, kiam li intencas konstrui sian novan mondon. Sed ĉar li rifuzas kaj detruas nuntempon, do li devas ligi tiun ĉi novan mondon kun iu punkto en pasinteco. Se, konstruante la novan, li devas apliki perforton, do lia opinio pri la homa naturo morniĝas kaj proksimiĝas al opinio de reakciulo.

Miksaĵo de reakciulo kaj radikalulo speciale videblas en tiuj, kiuj okupiĝas pri nacia liberigado. Adeptoj de Ghandi en Hindio kaj cionistoj en Palestino volus resurekti grandegan pasintecon kaj samtempe krei la neviditan Utopion. La profetoj ankaŭ estis miksaĵo de reakciulo kaj radikalulo. Ili edifis revenon al la malnova kredo kaj revis pri la nova mondo kaj nova vivo. »
— Eric Hoffer, La vera kredanto [1951]
 
« Kiam la malkontentuloj babilas pri neelradikigebla malnobleco kaj fieco de sia tempo, ili per tio kvazaŭ mildigas siajn sentojn de fiasko kaj izoliteco. Ili kvazaŭ diras: “Ne nur niaj vivoj, sed vivoj de ĉiuj nuntempuloj — eĉ de plej sukcesaj kaj ŝajne feliĉaj — estas malŝparitaj vane kaj nenion efektive kostas”. Tiel kalumniante nuntempon ili ricevas malklaran senton de egaleco»
— Eric Hoffer, La vera kredanto [1951]
 
« Gvidanto de la amasa movado havas nesupereblan abomenon al nuntempo — al ĉiuj ĝiaj faktoj kaj obstakloj, eĉ al geografio kaj vetero. Li esperas pri mirakloj. Kiam lia situacio iĝas senespera, lia malamo al nuntempo (lia nihilismo) kreskas. Li prefere detruos sian landon, pereigos sian popolon ol kapitulacos»
— Eric Hoffer, La vera kredanto [1951]
 
« La fanatikulo estas tute alia [ol la “homoj de la vorto”]. Ĥaoso estas lia medio. Kiam la malnova ordo ekdisfalas, la fanatikulo brulkape sin ĵetas al la lukto por fini la malamatan nuntempon. Bildo de la mondofino ravas lin. For reformojn! Ĉio ekzistanta estas rubaĵo kaj kiun sencon havas reformado de ĉio ĉi. Sian strebon al anarĥio la fanatikulo klarigas per ŝajne sufiĉe kredinda aserto, ke neniu nova komenco eblas, ĝis surtere ekzistas malnova malordo. La timigitajn, ankoraŭ restintajn “homojn de la vorto” li forpuŝas flanken, kvankam plu laŭdegas iliajn doktrinojn kaj elbuŝigas iliajn sloganojn»
— Eric Hoffer, La vera kredanto [1951]
 
« De kie aperas la fanatikulo? plejparte el vicoj de la nekreemaj “homoj de la vorto”. La “homoj de la vorto” dividiĝas je du grupoj: tiuj kiuj trovas kontentiĝon je la krea laboro kaj tiuj kiuj ĝin ne trovas. La krea “homo de la vorto”, kiel ajn forte li kritiku kaj moku la ekzistantan ordon, fakte estas ligita al nuntempo. Li havas deziron korekti, ne detruadi. Kiam la amasa movado trafas liajn manojn, li igas ĝin pli milda. Planitaj de li reformoj estas malprofundaj kaj la vivo daŭras sen neatenditaj haltoj. Tia movado de la vivo eblas nur tiam kiam mankas anarĥiaj agoj de la amasoj, kiuj neimageblas, ĉar la malnova ordo cedas sen lukto aŭ pro tio, ke la “homoj de la vorto” unuiĝis kun la fortaj “homoj de la ago” en momento kiam minacis aperonta ĥaoso. Kiam ja lukto kontraŭ la malnova ordo akceptas kruelan kaj ĥaosan karakteron kaj la venko super ĝi povas okazi nur helpe de forta unuiĝo kaj sinofero, tiam la krea “homo de la vorto” kutime estas forĵetata kaj la afero transiras en la manojn de la nekreaj “homoj de la vorto” — en la manojn de eternaj malsukcesintoj, fanatike neantaj nuntempon. »
— Eric Hoffer, La vera kredanto [1951]
 
« [pri la fina fazo de la amasa movado] Koncerne la malkontentulojn, do la movado en tiu ĉi etapo zorgas pri ili, sed ne por uzi ilian malkontenton en la morta lukto kontraŭ nuntempo, sed por pacigi ilin kun nuntempo kaj fari ilin paciencaj kaj obeemaj. La movado proponas al la malkontentuloj esperon pri fora estonteco, revon-fantomon. Tiel fine de sia aktiva periodo la movado transformiĝas je ilo de la potenco por prosperuloj unuflanke kaj je opio por la popolo aliflanke. »
— Eric Hoffer, La vera kredanto [1951]

Aliaj aŭtoroj

redakti
 
« Do en la burĝa socio pasinteco dominas la nuntempon, en la komunista socio la nuntempo dominas la pasintecon. En la burĝa socio kapitalo havas sendependecon kaj individuecon, dum la laboranta individuo estas senigita je memstareco kaj senpersonigita. »
— Karolo Markso, Friedrich EngelsManifesto de la Komunista Partio [1848]
 
« [...] homoj ĝenerale travivas sian estantecon kvazaŭ naive, sen konsideri serioze ĝian profundan enhavon: ili unue devas ekrigardi ĝin de ekstere; do la estanteco devas transformiĝi je pasinteco por ke ni povu sin apogi sur ĝin en sia rezonado pri estonteco»
— Sigmund FreudEstonteco de unu iluzio [1927]
 
« Artisto ĉiam estas okupita je verkado de detala historio de estonteco, ĉar nur li konscias naturon de nuntempo. »
— Wyndham Lewis
 
« Kruela disigo de nuntempo disde pasinteco estas la ĉefa signo de nia epoko kaj ŝajnas ke ĝi ja tumultigas hodiaŭan vivon. Ni sentas ke subite ni iĝis solaj, ke mortuloj mortis efektive, por ĉiam kaj ne plu povas helpi nin. Spuroj de spirita tradicio forviŝiĝis. Ĉiuj ekzemploj, specimenoj, etalonoj estas senutilaj. Ĉiujn problemojn, ĉu en arto, sciencopolitiko, ni devas solvi nur en nuntempo, sen partopreno de pasinteco. La senigita je siaj senmortaj mortuloj, la eŭropano estas sola; simile al Petro Schlemihl li perdis sian ombron. Nome tio okazas tagmeze. »
— José Ortega y Gasset, La malhumanigo de la arto (1925)
  • Arkitektoj lasas higienismon manĝaĉi la teritorion: la normeco, la pureco, la mekaniko, la sekureco, la asekureco . . . Ne plu rajtas oni je l’eluzeco, je makuloj, je fendetoj. Suferas la homoj pro tio.
    • Aŭtoro: François Seigneur
  • Estas kvazaŭ nia tempo [i e fino de la XXa jarcento], fermita je ĉia metafiziko, estus senkapabla kompreni, ke animoj de bona genero estas animsinkaj pri la neperfekteco de ĉiuj aferoj kaj nepre vidas meze de l’plezuroj nur imago de ilia estonta fino.
    • Aŭtoro: Laurent Dandrieu
  • “Demokratio” signifas obeadon al ordonoj el Vaŝingtono kaj allason, ke usonaj firmaoj ekspluatu la landon.
  • Ne estas demokratio se mankas justaj leĝoj, egale ĉu regas aŭ ne; diktatoroj kaj reĝoj.
  1. Citaĵo el: Kohlet. 1:10.