Pasinteco

(Alidirektita el Pasintaĵo)

Pasinteco estas la pasinta tempo.

Pasinteco
Pasinteco
Pasinteco
Aliaj projektoj
Pasinteco en Vikipedio
Pasinteco en Komuneja kategorio
Pasinteco en Vikivortaro

Citaĵoj

redakti
 
« Do en la burĝa socio pasinteco dominas la nuntempon, en la komunista socio la nuntempo dominas la pasintecon. En la burĝa socio kapitalo havas sendependecon kaj individuecon, dum la laboranta individuo estas senigita je memstareco kaj senpersonigita. »
— Karolo Markso, Friedrich EngelsManifesto de la Komunista Partio [1848]
 
« La antikvo estas distordita historio aŭ kelkaj postrestaĵoj de ĝi, kiuj pro hazardo povis eskapi la detruanton tempo. »
— Roger Bacon
 
« Signifo de la sonĝo por aŭguro de estonteco? Pri tio kompreneble eĉ ne parolindas. Anstataŭe oni povus diri: por ekkono de pasinteco. Ĉar la sonĝo ĉiam kaj ĉiusence venas el pasinteco. Tamen ankaŭ kredo je tio ke la sonĝo malkovras al ni estontecon ne estas tute sena je la vero. La sonĝo, bildigante por ni plenumon de deziro, translokas nin al estonteco; sed tiu estonteco, kiu ŝajnas al dormanto estanteco, danke al nedetruebla deziro estas kopio kaj reproduktaĵo de pasinteco, »
— Sigmund FreudSonĝointerpretado [1899]
 
« Nacio subpremata de la propra despoto, reduktita al objekto, degradita, serĉegas azilon, lokon, kie ĝi povus kaŝiĝi en foso, apartigi sin, resti sama. Estas necese, ke ĝi konservu sian apartecon, propran memon, kaj eĉ ordinarecon. Sed la tuta nacio ne povas formigri, do ĝi ne migras en la spaco, sed nur en la tempo, ĝi retroiras al la pasintaĵoj, kiuj pro turmentoj kaj minaco de la realo ĉirkaŭe ŝajnas esti la perdita paradizo. Kaj ĝi retrovas azilon en la malnovaj kutimoj, tiel malnovaj kaj tiel sanktaj pro tio, ke la regantoj timas batali kontraŭ ili. Do, sub la masko de ĉiu diktatora regado okazas — spite al ĝi kaj kontraŭ ĝi — iom post ioma renaskiĝado de la malnovaj moroj, kredo kaj simboloj. Ili ekhavas novan sencon, novajn, provokajn signifojn. En la komenco estas agado nekuraĝa kaj ofte sekreta, sed ju pli netolerebla kaj persekutema fariĝos la diktatora regado, kreskos ĝiaj potenco kaj amplekso. Oni povas aŭdi kritikajn opiniojn, ke estas reveno al la mezepoko. Okazas ankaŭ tiel. Sed plej ofte estas la maniero, laŭ kiu popolo esprimas sian opozicion. Ĉar la regantoj diskonigas, ke ili simbolas progreson kaj modernecon, ni montros, ke niaj valoroj estas aliaj. En tio manifestiĝas pli multe da politika spitemo ol en la deziro reveni al la forgesita mondo de la prauloj. La vivo nur pliboniĝu, kaj ĉiu malnova moro perdos sian esencon, plenan je emocioj, kaj fariĝos tio, kio ĝi estis — rito»
— Ryszard Kapuściński, La ŝahinŝaho
 
« […] ofta kaj vana fuĝo al futurismo aŭ arkaismo estas strategioj de renkontiĝo kun radikalaj ŝanĝoj. »
— Marshall McLuhan, Komprenante amaskomunikilojn: la interna larĝigo de homo [1964]
 
« La aŭtoritata persono genuiĝas antaŭ la pasinteco: kio estis — tio estos eterne; deziri ion kio ankoraŭ ne ekzistis, labori por io nova — tio estas frenezokrimo. Miraklo de kreado — kaj kreado ĉiam estas miraklo — ne enkadriĝas je lia kompreno. »
— Erich Fromm, Fuĝo for de libereco [1941]
 
« Ĉio bonega en la pasinteco estis mokata, kondamnita, kontraŭbatalita, subpremita - nur por eliri des pli potence, des pli triumfe el la lukto. » « (angle) All that was great in the past was ridiculed, condemned, combatted, suppressed — only to emerge all the more powerfully, all the more triumphantly from the struggle. »
— Nikola Tesla
 
« Kiam mi aŭskultas amon, mi aŭskultas mian veran naturon. Kiam mi esprimas amon, mi esprimas mian veran naturon. Ni ĉiuj amas. Ni ĉiuj faras tion pli kaj pli perfekte. La pasinteco portis al ni kaj cindrojn kaj diamantojn. En la nuntempo ni trovas la florojn de tio, kion ni plantis kaj la semojn de tio, kio ni fariĝas. Mi plantas la semojn de amo en mia koro. Mi plantas la semojn de amo en la koroj de aliaj. » « (angle) When I listen to love, I am listening to my true nature. When I express love, I am expressing my true nature. All of us love. All of us do it more and more perfectly. The past has brought us both ashes and diamonds. In the present we find the flowers of what we've planted and the seeds of what we are becoming. I plant the seeds of love in my heart. I plant the seeds of love in the hearts of others. »
— Julia Cameron
 
« La komputilo kaj ĝiaj informoj ne povas respondi iujn el la fundamentaj demandoj, kiujn ni devas pritrakti, por fari nian vivon pli signifa kaj homa. La komputilo ne povas provizi organizan moralan kadron. Ĝi ne povas diri al ni, kiajn demandojn indas fari. Ĝi ne povas provizi rimedon por kompreni kial ni estas ĉi tie aŭ kial ni batalas unu kontraŭ la alia aŭ kial dececo eskapas nin tiel ofte, precipe kiam ni plej bezonas ĝin. La komputilo estas... grandioza ludilo, kiu distras nin de alfrontado de tio, kion ni plej devas alfronti - spirita malpleno, scio pri ni mem, uzeblaj konceptoj pri la pasinteco kaj estonteco. » « (angle) The computer and its information cannot answer any of the fundamental questions we need to address to make our lives more meaningful and humane. The computer cannot provide an organizing moral framework. It cannot tell us what questions are worth asking. It cannot provide a means of understanding why we are here or why we fight each other or why decency eludes us so often, especially when we need it the most. The computer is... a magnificent toy that distracts us from facing what we most need to confront — spiritual emptiness, knowledge of ourselves, usable conceptions of the past and future. »
— Neil Postman
 
« Evidente la faktoj neniam nur atingas vin, sed estas inkluzivitaj de imago, kiu estis formita de via antaŭaj spertoj. Memoroj pri la pasinteco ne estas memoroj pri faktoj sed memoroj pri viaj imagoj pri la faktoj. » « (angle) Obviously the facts are never just coming at you but are incorporated by an imagination that is formed by your previous experience. Memories of the past are not memories of facts but memories of your imaginings of the facts. »
— Philip Roth
 
« Nacioj sen pasinteco estas kontraŭdiroj. Kio faras nacion estas la pasinteco, kio pravigas nacion kontraŭ aliaj estas la pasinteco, kaj historiistoj estas la homoj, kiuj produktas ĝin. » « (angle) Nations without a past are contradictions in terms. What makes a nation is the past, what justifies one nation against others is the past, and historians are the people who produce it. »
— Eric J. Hobsbawm
 
« La pasinteco estas tio, kio provizas nin per la konstruaj blokoj. Nia tasko hodiaŭ estas krei novajn konstruaĵojn el ili. » « (angle) The past is what provides us with the building blocks. Our job today is to create new buildings out of them. »
— Teodore Zeldin
 
« Kiam ŝanĝo estas absoluta, restas neniu estaĵo por plibonigi kaj neniu direkto estas fiksita por ebla plibonigo: kaj kiam sperto ne estas konservita, kiel ĉe sovaĝuloj, infanaĝo estas eterna. Tiuj, kiuj ne povas memori la pasintecon, estas kondamnitaj ripeti ĝin. »
— George Santayana
 
« Mi amas mian pasintecon. Mi amas mian estantecon. Mi ne hontas pri tio, kion mi havis kaj mi ne malĝojas ĉar mi ne plu havas ĝin. »
— Colette
 
« La sola afero, kiun mi bedaŭras pri mia pasinteco, estas ĝia longeco. Se mi devus vivi mian vivon denove, mi farus la samajn erarojn, nur pli frue. » « (angle) The only thing I regret about my past is the length of it. If I had to live my life again, I'd make the same mistakes, only sooner. »
— Tallulah Bankhead
 
« Nur ne forgesante la pasintecon, ni povas esti la estro de la estonteco»
— Ba Jin
 
« Tradiciistoj estas pesimistoj pri la estonteco kaj optimistoj pri la pasinteco. » « (angle) Traditionalists are pessimists about the future and optimists about the past. »
— Lewis Mumford

Eric Hoffer

redakti
 
« Ĉe apero de la amasa movado ŝajnas, ke ĝi luktas por nuntempo kontraŭ pasinteco. Ĝi konsideras la ekzistantajn ordon kaj privilegiojn kiel entrudiĝon de la kaduka abomena pasinteco en la puran nuntempon. Sed por liberiĝi de morta kapto de pasinteco necesas ekstrema unueco kaj senlima sinofero. Tio signifas ke la popolo, alvokita faligi pasintecon por liberigi nuntempon, devas kun entuziasmo por ĉiam kaj en ĉio rezigni je nuntempo. Absurdeco de tia stato estas evidenta. Do kun plua evoluo neeviteblas transloko de la akcento: la origina celo — nuntempo — estas forigata de la scenejo kaj ĝian lokon okupas posteularo — estonteco. Eĉ pli, nuntempon oni forpuŝas malantaŭen kiel fiaĵon, kaj ĵetas en la saman rubamason kun la malamata pasinteco. Tiel kreiĝas limo de la lukto inter tio kio estis kaj kio estas de unu flanko kaj tio kio estos — de alia. Perdi la vivon signifas perdi nur nuntempon kaj kiam perdiĝas fuŝita, nenion kosta nuntempo, estas klare ke perdiĝas malmulto. »
— Eric Hoffer, La vera kredanto [1951]
 
« Por humiligo de nuntempo povas esti uzata ankaŭ glorado de pasinteco. Sed tiu ĉi glorado devas esti ligita al grandaj esperoj pri estonteco, en kontraŭa kazo la glorado de pasinteco povos konduki al singarda traktado de nuntempo, sed ne al tiu ekstrema rifuzado de nuntempo, kiun volas la amasa movado. Tiel unue la amasa movado turnas la dorson al pasinteco, sed finfine ĝi pentras brilan bildon de la fora grandega pasinteco, bildon plej ofte malĝustan, kvankam versimilan. La religiaj movadoj revenas al pasinteco antaŭ tago de la kreado de la mondo; la socialaj revolucioj parolas pri la ora epoko, kiam la homoj estis liberaj, egalaj kaj sendependaj; la naciismaj movadoj resurektas kaj simple elpensas rememorojn pri la pasinta grandeco. »
— Eric Hoffer, La vera kredanto [1951]
 
« Liberalulo traktas nuntempon kiel laŭleĝan posteulon de pasinteco, konstante kreskantan kaj evoluantan direkte al pli bona estonteco: difekti nuntempon signifas kripligi estontecon. »
— Eric Hoffer, La vera kredanto [1951]
 
« Radikalulo kaj reakciulo malamas nuntempon. Ambaŭ konsideras ĝin nenormalaĵo kaj monstro. Ambaŭ pretas trakti ĝin senkompate kaj sen ceremonioj, kaj ambaŭ estas emas al la ideo de sinofero. Per kio ili ja diferenciĝas? Unuavice pri opinioj pri tio, kiom oni povas ŝanĝi la homan naturon. Radikalulo pasie kredas je senlima kapablo de la homa naturo perfektiĝi. Li kredas, ke ŝanĝinte ĉirkaŭan la homon medion kaj perfektiginte teknikon de formado de la homa animo eblas krei tute novan, neniam ekzistintan socion. Kaj reakciulo ne kredas, ke en la homo troviĝas nekonataj eblecoj pri la bona. Kaj se necesas krei fortan sanan socion, do krei ĝin necesas surbaze de elprovitaj ekzemploj de pasinteco. Reakciulo vidas estontecon kiel bonegan restaŭradon, ne kiel neviditan novaĵon.

Efektive klara limo inter radikalulo kaj reakciulo mankas. Reakciulo ekzemple restarigante sian idealan pasintecon montras radikalismon. Lia imago pri pasinteco baziĝas ne tiom sur tio kio vere estis, kiom sur tio kion li volas vidi en estonteco. Li pli novigas ol restaŭras. Same okazas al radikalulo, kiam li intencas konstrui sian novan mondon. Sed ĉar li rifuzas kaj detruas nuntempon, do li devas ligi tiun ĉi novan mondon kun iu punkto en pasinteco. Se, konstruante la novan, li devas apliki perforton, do lia opinio pri la homa naturo morniĝas kaj proksimiĝas al opinio de reakciulo.

Miksaĵo de reakciulo kaj radikalulo speciale videblas en tiuj, kiuj okupiĝas pri nacia liberigado. Adeptoj de Ghandi en Hindio kaj cionistoj en Palestino volus resurekti grandegan pasintecon kaj samtempe krei la neviditan Utopion. La profetoj ankaŭ estis miksaĵo de reakciulo kaj radikalulo. Ili edifis revenon al la malnova kredo kaj revis pri la nova mondo kaj nova vivo. »
— Eric Hoffer, La vera kredanto [1951]
 
« La nova ordo estas prezentata kiel granda fino de la esperoj kaj lukto de la frua periodo de la movado. Por doni al la nova ordo fortikecon kaj longdaŭrecon la “homo de la ago” vaste uzas pruntitajn metodojn. Li pruntas de ĉie ajn: de la proksima kaj malproksima, de la amikoj kaj malamikoj. Li eĉ sin turnas al pasinteco kaj la ordo, faligita de lia movado, kaj vaste uzas multajn malnovajn metodojn por konservado de la reĝimo, tiel nevole starigante ligon kun pasinteco. Manieroj de absoluta diktaturo estas tre karakteraj por tiu ĉi etapo de la movado kaj estas ne tiom metodo, kiom sopiro de la potenco. Bizancismo en la movado kutime renkontiĝas dufoje: ĉe leviĝo kaj en la periodo de la degenero. Ĝi estas esprimo de la deziro atingi stabilajn formojn kaj povas esti aplikata por formi ion senforman aŭ por deteni kune tion, kio disfalas je partoj. »
— Eric Hoffer, La vera kredanto [1951]

José Ortega y Gasset

redakti
 
« […] la fama deknaŭa jarcento, ĉe tuta konscio de sia perfekteco — kaj eble pro tiu konscio — estis nedisigebla de pasinteco, kies ŝultrojn ĝi sentis sub si; fakte ĝi vidis en si plenumitan pasintecon. »
— José Ortega y Gasset, La ribelo de la amasoj (1930)
 
« Pasinteco ne sugestos kion fari, sed ĝi sugestos kion eviti. »
— José Ortega y Gasset, La ribelo de la amasoj (1930)
 
« Pasinteco havas sian veron. Se ne atenti ĝin, ĝi revenos por subteni ĝin kaj samtempe subtenos sian malveron»
— José Ortega y Gasset, La ribelo de la amasoj (1930)
 
« Antaŭe la homoj simple dividiĝis je sciuloj kaj nesciuloj… Sed fakulo apartenas nek al tiuj, nek al la aliaj… Oni devas agnoski lin scianta nesciulo kaj tio estas plorinda afero kaj signifas ĝi ke tiu sinjoro ĉiun aferon, kiun li ne komprenas, traktos ne kiel nesciulo, sed kun aroga memfido de la homo, kiu konas sian prezon»
— José Ortega y Gasset, La ribelo de la amasoj (1930)
 
« Se nacio ekzistus nur danke al pasinteco, neniu defendus ĝin dum danĝero… Defendante, ni defendas nian morgaŭon, ne nian hieraŭon. »
— José Ortega y Gasset, La ribelo de la amasoj (1930)
 
« Antikva homo kaj eŭropano estas egale zorgitaj pri estonteco, sed la heleno-romianoj subigas al ĝia povo pasintecon dum ni donas plej grandan aŭtonomion al estonteco, noveco ĝenerale. »
— José Ortega y Gasset, La ribelo de la amasoj (1930)
 
« Loĝantoj de Centra kaj Suda Amerikoj havas komunan pasintecon kun la hispanoj, tamen ili ne formas komunan nacion. Kial? Mankas unu kaj evidente la plej granda afero — komuna estonteco»
— José Ortega y Gasset, La ribelo de la amasoj (1930)

Carl Gustav Jung

redakti
 
« Ĉiu kiu defendas sin kontraŭ la nova kaj nekonata, forirante al pasinteco, venas al la sama neŭrastenia stato kiel la homo, identiganta sin kun la nova kaj forkuranta de la pasinteco. La sola diferenco estas ke unu seniĝas je la pasinteco kaj la alia — je la estonteco»
— Carl Gustav Jung, Etapoj de la vivo
 
« […] pasinteco devas havi eblecon paroli kaj vivi en nuntempo»
— Carl Gustav Jung, Psikologiaj tipoj
 
« Kruela disigo de nuntempo disde pasinteco estas la ĉefa signo de nia epoko kaj ŝajnas ke ĝi ja tumultigas hodiaŭan vivon. Ni sentas ke subite ni iĝis solaj, ke mortuloj mortis efektive, por ĉiam kaj ne plu povas helpi nin. Spuroj de spirita tradicio forviŝiĝis. Ĉiuj ekzemploj, specimenoj, etalonoj estas senutilaj. Ĉiujn problemojn, ĉu en arto, sciencopolitiko, ni devas solvi nur en nuntempo, sen partopreno de pasinteco. La senigita je siaj senmortaj mortuloj, la eŭropano estas sola; simile al Petro Schlemihl li perdis sian ombron. Nome tio okazas tagmeze. »
— José Ortega y Gasset, La malhumanigo de la arto (1925)

Zamenhofa proverbaro

redakti
  Pliaj citaĵoj ĉe Zamenhofa proverbaro.
 
« Leĝo pasintaĵon ne tuŝas. »
— Zamenhofa proverbaro

Vidu ankaŭ

redakti