Munkena interkonsento

traktato de 1938, per kiu Ĉeĥoslovakio cedis parton de sia teritorio al Nazia Germanio
(Alidirektita el Munkena komploto)

Munkena interkonsento estis interkonsento, subskribita en 1938, pri rezigno de limregionaj teritorioj de Ĉeĥoslovakio, en kiu loĝis germana minoritato, al la Nazia Germanio.

Munkena interkonsento
Munkena interkonsento
Munkena interkonsento
Aliaj projektoj
Munkena interkonsento en Vikipedio
Munkena interkonsento en Komunejo
Munkena interkonsento en Komuneja kategorio

Citaĵoj

redakti

Henry Kissinger

redakti
 
« [pri renkontiĝo de britaj kaj francaj ŝtatestroj en Londono en novembro 1937] Ĉeĥoslovakio estis kondamnita ne en Munkeno, sed en Londono, unu jaron pli frue. »
— Henry KissingerDiplomatio [1994]
 
« La Munkeno estis ne kapitulaco, sed mensostato kaj preskaŭ neevitebla sekvo de klopodoj de la demokratiaj landoj subteni geopolitike kriplan pacigadon per retoriko pri kolektiva sekureco kaj rajto pri memdetermino»
— Henry KissingerDiplomatio [1994]
 
« Neville Chamberlain decidis likvidi streĉitecon la 15-an de septembro vizitinte Hitleron. Hitlero montris sian incitiĝon, elektinte kiel renkontiĝejon Berchtesgaden – lokon plej foran de Londono kaj plej malfacile alireblan. En tiu tempo vojaĝo de Londono al Berchtesgaden signifis kvinhoran flugon, kiu por la 69 jarojn aĝa Chamberlain estis la unua. Post aŭskulti dum kelkaj horoj paroladojn de Hitlero pri kvazaŭ malbona traktado de la sudetaj germanoj, Chamberlain akceptis dispartigi Ĉeĥoslovakion. Ĉiuj ĉeĥoslovakaj provincoj, kie germana loĝantaro konsistigis pli ol 50%, estis transdonotaj al Germanio. »
— Henry KissingerDiplomatio [1994]
 
« Neville Chamberlain melankolie rimarkigis ke oni alvokis Brition ekmiliti por fora lando, pri kiu ĝi scias nenion – kaj tio estis la vortoj de la gvidanto de la lando, kiu dum jarcentoj senĝene batalis apud Barato»
— Henry KissingerDiplomatio [1994]
 
« Ĉeĥaj reprezentantoj atendis en akceptejoj dum ilian landon oni dividis je partoj. Sovetunio entute ne estis invitita. Britio kaj Francio trankviligis sian malsanan konsciencon, proponinte garantiojn al tio, kio restis de la senarmigita Ĉeĥoslovakio – sensenca gesto fare de la landoj, kiuj rifuzis estimi garantiojn rilate la tutecan, bone armitan membron de la demokratia komunumo. Kompreneble tiu ĉi garantio neniam estis realigita. »
— Henry KissingerDiplomatio [1994]
 
« [...] la Munkena interkonsento estis akceptita kun enorma jubilo per plejparto de samtempuloj. Inter gratulintaj Neville Chamberlain estis Franklin D. Roosevelt. “Bona bubo” diris li. »
— Henry KissingerDiplomatio [1994]
 
« Estas strange, sed ĉiuj atestintoj de tio kiel okazis la Munkena konferenco, esprimas la saman opinion ke Hitlero tute ne aspektis kiel triumfanto. Li sopiris militon, kiun li konsideris necesa por realigo de siaj ambicioj [...] Hitlero forlasis Munkenon kun sento kvazaŭ li estis trompita»
— Henry KissingerDiplomatio [1994]
 
« Paradokse sed la Munkeno transformiĝis je psikologia fino de la strategio de Hitlero. Antaŭ tio li ĉiam povis apelacii al kulposento rilate maljustaĵojn de la Versajlo, kiu haveblis ĉe demokratiaj landoj; poste lia sola armilo iĝis kruda povo kaj montriĝis fino de tiu kvanto de ĉantaĝo al kiu povas cedi eĉ tiuj, kiuj plej multe timis militon antaŭ ol preni propran pozicion. »
— Henry KissingerDiplomatio [1994]
 
« Per sia konduto en Bad Godesberg kaj Munkeno Hitlero elĉerpis la lastajn rezervojn de la brita bona volo. Malgraŭ stulta deklaro, farita post reveno al Londono pri tio ke li alportis “eternan pacon”, Neville Chamberlain estis plena je decidemo neniam denove cedi al ĉantaĝo kaj ekfunkciigis estimindan programon de rearmiĝo. »
— Henry KissingerDiplomatio [1994]
 
« [...] La Munkeno evidente iĝis turnopunkto, deviginta Franklin D. Roosevelt unuigi Usonon kun la eŭropaj demokratioj, unue politike kaj poiomete ankaŭ esence. »
— Henry KissingerDiplomatio [1994]

Aliaj aŭtoroj

redakti
 
« La respublika registaro esperis “pacigi” la naziojn per sia toleremo, sed nome tiu ĉi manko de forto kaj firmeco kreskigis ilian malamon. Hitlero malamis la Vajmaran respublikon, ĉar ĝi estis malforta; li fasciniĝis pri industriestroj kaj militestroj, ĉar ili havis la potencon kaj forton. Li neniam ekbatalis kontraŭ establiĝinta forta potenco kaj atakis nur tiujn grupojn, kiujn li konsideris sendefendaj. La “revolucio” de Hitlero — same kiel la “revolucio” de Mussolini — okazis sub protektado de la ekzistinta potenco, kaj iliaj plej ŝatataj malamikoj estis tiuj, kiuj ne povis defendi sin. Oni povas eĉ supozi, ke rilato de Hitlero al Britio ankaŭ estis formita interalie je tiu ĉi psikologia komplekso. Dum li konsideris Anglion forta, li amis ĝin kaj fasciniĝis pri ĝi. Sed kiam li konvinkiĝis je malforteco de la brita pozicio — dum Munkeno kaj post ĝi — lia amo transformiĝis je malamo kaj strebo detrui Anglion. De tiu ĉi vidpunkto “pacigo” estis la politiko, kiu devus inspiri nome malamikecon, ne pacemon. »
— Erich Fromm, Fuĝo for de libereco [1941]

Vidu ankaŭ

redakti