Bolŝevismo

politika ideologio
(Alidirektita el Bolŝevistoj)

Bolŝevismo estas politika tendenco, naskiĝinta en la rusia socialdemokrata partio sub la influo de Lenino kaj konkerinta la ŝtatan potencon en Rusio dum la jaro 1917.

Bolŝevismo
Bolŝevismo
Bolŝevismo
Aliaj projektoj
Bolŝevismo en Vikipedio
Bolŝevismo en Komuneja kategorio
Bolŝevismo en Vikivortaro

Citaĵoj

redakti

Eric Hoffer

redakti
 
« Petro la Granda ne cedis al plejparto de la plej sukcesaj revoluciaj kaj naciaj gvidantoj je celkonscio, je potenco kaj senkompato. Sed en sia ĉefa celo — transformi Rusion je la okcidenta ŝtato — li fiaskis. Kaŭzo de lia fiasko estis en tio, ke li ne fajrigis animojn de la rusaj amasoj per aktiva entuziasmo. Li ne konsideris tion necesa aŭ ne sciis, kiel fari sian celon la “sankta afero”. Ne mirindas ke la revoluciuloj-bolŝevistoj, likvidinte la lastan caron Romanovon, tuj eksentis iun parencecon al Petro, kvankam li estis la caro. Lia celo iĝis ilia celo, kaj ili esperas sukcesi tie, kie li fiaskis. »
— Eric Hoffer, La vera kredanto [1951]
 
« Por ĵeti sin komplete en entreprenon, ligitan al grandaj ŝanĝoj, homoj devas esti ekstreme malkontentaj, ne tre malriĉaj kaj havi tian senton, ke, posedante povegan doktrinon, senpekan gvidanton aŭ novajn metodojn, ili ricevas aliron al la fonto de la ĉiovenka forto. Samtempe ili devas havi troigitan imagon pri eblecoj kaj perspektivoj de estonteco. Kaj fine ili devas esti tute nesciaj pri malfacilaĵoj, ligitaj al ilia entrepreno. Sperto tiukaze estas obstaklo. Homoj, komenciĝintaj la Francan revolucion, havis nenian politikan sperton. Same kiel la bolŝevistoj, kaj la nazioj, kaj la revoluciuloj de Azio. Sperta homo aperas poste, li aniĝas al la movado kiam ĝi jam moviĝas. Angla politika sperto verŝajne gardas la anglon de la amasaj movadoj. »
— Eric Hoffer, La vera kredanto [1951]
 
« La revolucioj de la bolŝevistoj kaj de la nazioj estas ankaŭ la sufiĉe maturaj naciaj movadoj; cetere la nazia revolucio estis tia movado ekde komenco, kaj la naciismo de la bolŝevistoj montriĝis ne tuj. »
— Eric Hoffer, La vera kredanto [1951]
 
« La bolŝevisma movado avancis ĉiujn aliajn marksismajn movadojn en konkuro al la potenco danke al sia unuiĝinta unueca organizo»
— Eric Hoffer, La vera kredanto [1951]
 
« Tuj post la “homo de la vorto” ricevis agnoskon flanke de la potenculoj, li kutime trovas bombastajn argumentojn por stariĝi ĉe la flanko de la fortuloj kontraŭ la malfortuloj. Lutero, unue defiinta la regantan eklezion kaj kunsente parolinta pri la “malriĉa, sentitola popolo”, poste, kiam li unuiĝis kun germanaj princetoj, deklaris: “Dio preferus ekzistadon de la registaro, eĉ de la plej aĉa, ol permesi al la amaso diboĉi, kiel ajn ĝi estu prava pri tio”. Bourke, kiun aŭspiciis lordoj kaj aristokratoj, parolis pri la “porka plebaro” kaj rekomendis al la malriĉuloj “paciencon, laboron, ŝparemon kaj religion”. La dorlotitaj per gloro kaj flato “homoj de la vorto” en la bolŝevisma Rusio, kiel antaŭe en la Nazia Germanio, ne sentas bezonon stariĝi ĉe la flanko de la persekutatoj kaj teroratoj kontraŭ senkompataj gvidantoj kaj ilia sekreta polico»
— Eric Hoffer, La vera kredanto [1951]
 
« Kaj ĉe la bolŝevisma, kaj ĉe la nazia reĝimoj haveblas fajna kompreno de graveco de la rilatoj inter la “homoj de la vorto” kaj la ŝtato. En la bolŝevisma Rusio verkistoj, pentristoj, sciencistoj ĝuas privilegiojn de la reganta tavolo. Ili ĉiuj estas superaj ŝtatoficistoj. Cetere ili devas sekvi la partian linion, sed tio estas nura disciplino, al kiu subiĝas la tuta elito. Kio koncernas Hitleron, do li havis diable realisman planon: ĉiujn sferojn de la scio fari monopolo de la elito, kiuj devos regi lian mondan imperion; la restajn sennomajn amasojn Hitlero planis teni duonedukitaj. »
— Eric Hoffer, La vera kredanto [1951]
 
« En la okuloj de la homo kredanta, homoj ekster la “sankta afero” ne havas firman karakteron kaj pro tio povas esti facila predo de la kredantoj. Aliflanke, la kredantoj de ĉiuj tipoj, kvankam morte malamas unu la alian kaj pretas alkroĉiĝi je la gorĝo unu al alia, agnoskas forton unu de alia kaj sentas reciprokan sinceran estimon. Hitlero konsideris la bolŝevistojn egalaj al si kaj ordinis la eksajn komunistojn tuj anigi al la nazia partio. Stalin siavice konsideris la naziojn kaj japanojn la solaj estiminduloj. Eĉ la religiaj fanatikuloj kaj la batalemaj ateistoj traktas unu la alian kun estimo. »
— Eric Hoffer, La vera kredanto [1951]

Henry Kissinger

redakti
 
« Ekde la tempo de la Franca revolucio sur horizonto de la eŭropa diplomatio aperis nenio eĉ proksimume simila al Sovetunio. Unuafoje dum pli ol 100 jaroj unu el landoj oficiale dediĉis sin al faligo de la ekzistanta ordo. Francaj revoluciuloj strebis ŝanĝi karakteron de la ŝtata sistemo; bolŝevistoj, farinte plian paŝon, proponis neniigi la ŝtaton mem. Tuj post kiam la ŝtato malaperos, laŭ vortoj de Lenin, ne plu necesos diplomatio, nek ekstera politiko»
— Henry KissingerDiplomatio [1994]
 
« En 1937, unu jaron post remilitiĝo de la Rejna regiono, lordo Edward Frederick Lindley Wood, estante tiutempe lordo-prezidanto de la Privata Konsilio, iĝis simbolo de morala retiriĝo de la demokratioj, vizitinte domon de Hitlero sur monto en Berchtesgaden, li laŭdis la nazian Germanion kiel “fundamenton de Eŭropo kontraŭ bolŝevismo” kaj listigis aferojn rilate kiujn “eventualaj ŝanĝoj povus okazi kun tempopaso”. Konkrete estis menciitaj Danzig, Aŭstrio kaj Ĉeĥoslovakio»
— Henry KissingerDiplomatio [1994]

José Ortega y Gasset

redakti
 
« …kaj bolŝevismo kaj faŝismo, du politikaj “novaĵoj”, aperintaj en Eŭropo kaj najbare al ĝi, klare prezentas moviĝon en rea direkto. »
— José Ortega y Gasset, La ribelo de la amasoj (1930)
 
« …socialismo de Markso kaj bolŝevismo estas du historiaj fenomenoj, kiuj apenaŭ havas komunajn tuŝpunktojn. »
— José Ortega y Gasset, La ribelo de la amasoj (1930)

Aliaj aŭtoroj

redakti
 
« Bolŝevistoj ankaŭ esperas ke ili sukcesos ekstermi la homan agresemon per kontentigo de la materialaj bezonoj kaj starigo de egaleco inter la membroj de la socio. Mi konsideras tion iluzio. Dume ili mem aktive armas sin kaj, kio estas ne malpli grava, ili unuigas siajn subtenantojn per malamego al la ekstera mondo»
— Sigmund FreudKial milito? [septembro 1932]
 
« Eĉ la bolŝevismo, kies radikalismo estis ekstrema, balzamis Leninon kaj el Karolo Markso faris la Savinton. La idealo de individuo estas la neelradikigebla bezono de la homa animo, kiu protektas ĝin kun fanatikeco kies grandeco kreskas kun ĝia malgracio. »
— Carl Gustav Jung, Evoluo de la individuo

Vidu ankaŭ

redakti