Trevor Steele

aŭstralia instruisto, aŭtoro kaj esperantisto
(Alidirektita el Trevor STEELE)

Trevor STEELE (naskiĝis la 14-a de majo 1940) estas aŭstralia esperantisto, instruisto kaj aŭtoro de rakontoj, noveloj kaj romanoj en Esperanto.

Trevor Steele
Aliaj projektoj
Biografio en Vikipedio

Citaĵoj

redakti
 
« “Demokratio” signifas obeadon al ordonoj el Vaŝingtono kaj allason, ke usonaj firmaoj ekspluatu la landon. »
 
« Estus kruda eraro supozi, ke ĉiu ateisto ne interesiĝas pri religiaj demandoj... »
— "...sed nur fragmento."[1] paĝo 106
 
« La ĉefa gloro de nia epoko estas la venko de la logika pensado super nevalidaj mensaj sintenoj; mallonge, la triumfo de Scienco super religio. Jen la nepra unua paŝo al vera Progreso. Necesas nur ĵeti lumon sur la ombrojn. »
— "...sed nur fragmento."[1]Dua eldono. 2012. Eldonejo Fonto.</ref> paĝo 108
 
« Ŝajne eŭropanoj eĉ ne povas imagi, kion signifas, ke fremda potenco altrudas sian regadon. Tiel facilanime ili pentras al si la benon ankaŭ por la viktimoj. »
— "...sed nur fragmento."[2]
 
« La laboro de tradukanto estas tre temporaba kaj peniga. »
— "...sed nur fragmento."[3]
 
« ... se oni predikas, ke ni troviĝas solaj en senviva mekanisma universo, oni proponas filozofion tiel morne pesimisman, ke nur heroaj pensuloj - aŭ heroaj misiuloj en tropika ĝangalo - tiras el ĝi vivoforton. »
— '"...sed nur fragmento."[4]
 
« La historio estas plejparte ogrofabelo. Ĉiu civilizacio, inta, anta aŭ onta, estas konstruita sur monto el kranioj. La bonulo ĉiam devas elekti inter sinmortigo kaj kompromiso kun la mondo. »
— "...sed nur fragmento."[5]
 
« ... oni ne akceptas ideojn pro tio, ke ili venas el bela buŝo, male oni aparte zorge pesas ilin. »
— "...sed nur fragmento."[6]
 
« Ĉu ĉiuj pasintaj kulturoj, pri kiuj ni volonte hipotezas, suferis siaspecajn mankojn? Ĉu revoj pri idealaj oraj epokoj aŭ venontaj paradizoj ĉiam estis kaj restos nur tio - revoj, konsolaj fabeloj? Ĉu la tuta universo, almenaŭ la homa sfero, estas ia giganta fiŝerco? »
— "...sed nur fragmento."[7]

Referencoj

  1. 1,0 1,1 Dua eldono. 2012. Eldonejo Fonto.
  2. Dua eldono. 2012. Eldonejo Fonto, paĝo 139, per la voĉo de la rolulo Maklin, protagonisto de la romano
  3. Dua eldono. 2012. Eldonejo Fonto, paĝo 171, per la voĉo de la rolulo Layton
  4. Dua eldono. 2012. Eldonejo Fonto, paĝo 200, per la voĉo de la rolulo Layton
  5. Dua eldono. 2012. Eldonejo Fonto, paĝo 221, per la voĉo de la rolulo Layton
  6. Dua eldono. 2012. Eldonejo Fonto, paĝo 255, per la pripensoj de la rolulo Maklin
  7. Dua eldono. 2012. Eldonejo Fonto, paĝo 348, per la pripensoj de la rolulo Maklin

Aliaj projektoj

redakti
 
Wikipedia:eo
Vikipedio havas artikolon pri:

Verkoj ĉe Vikipedio

redakti