Fiasko

(Alidirektita el Malsukcesinto)
Fiasko
Aliaj projektoj
Commons-logo.svg Fiasko en Komuneja kategorio
Wiktionary-logo-eo.png Fiasko en Vikivortaro

Fiasko estas plena malsukceso.

Erich FrommRedakti

 
« Realigo de la strebo al subiĝado (masoĥisma tendenco) aŭ de strebo al dominado (sadisma tendenco) neniam alportas kontentiĝon… Finfine tiaj streboj kondukas al fiasko. »
— Erich Fromm, La sana socio [1955]
 
« Kaŭzo de multaj sinmortigoj estis konsciado de tio ke la “vivo fiaskis”, ke “ĝi ne kostas por vivi plu”, la homo mortigas sin simile al tio kiel komercisto deklaras sin bankroto, kiam liaj perdoj superas la enspezojn kaj ne plu haveblas espero restariĝi sur la piedojn»
— Erich Fromm, La sana socio [1955]
 
« Se homo ne sukcesis profiteinvesti” sin, li havas tian senton, kvazaŭ li mem estas kompleta malsukceso, se li sukcesis tion fari, do li mem estas la sukceso»
— Erich Fromm, La sana socio [1955]
 
« En la kapo de la nuntempa homo aperis nova demando: “Ĉu la vivo kostas por travivi ĝin?” kaj kune kun ĝi respektive ankaŭ la sento, ke la vivo de la individuo estas “malsukceso” aŭ “sukceso”. En la bazo de tia vidpunkto kuŝas imago pri la vivo kiel entrepreno, kiu devas pruvi sian profitecon. Malsukceso similas al bankroto de la firmao, ĉe kiu perdoj grave superas la profiton. Tia imago estas sensencaĵo. Ni povas estas feliĉajmalfeliĉaj, povas atingi iujn celojn kaj ne atingi aliajn, sed ne ekzistas kongrua al la racio bilanco, kiu povus montri, ĉu la vivo kostas por travivi ĝin. Se eliri el tia bilanco, do eble vivi tute ne decas: ja la vivo neeviteble finiĝas per la morto, la vivo estas akompanata de streĉiĝo kaj suferoj. Do se eliri el tia bilanco, plej verŝajne ŝajnos ke prefere estus tute ne naskiĝi aŭ morti en la frua infanaĝo»
— Erich Fromm, La sana socio [1955]

Eric HofferRedakti

 
« La malkontentuloj renkonteblas je ĉiuj ŝtupoj de la vivo, tamen plej multe da ili estas en jenaj kategorioj:

a) malriĉuloj;
b) malsukcesintoj (ne trovintaj por si lokon en la vivo);
c) ekzilitoj;
d) minoritatoj;
e) adoleskuloj;
f) ambiciuloj (starantaj antaŭ nesupereblaj obstakloj aŭ antaŭ nelimigitaj eblecoj);
g) obseditaj je malvirtoj aŭ obsedaj ideoj;
h) impotentoj (fizikaj aŭ mensaj);
i) egoistoj;
j) enuantoj;

k) pekuloj»
— Eric Hoffer, La vera kredanto [1951]
 
« …la plej sukcesaj kaj la plej malsukcesaj anoj de minoritato, strebanta al asimiliĝo, estas ankaŭ la plej sentemaj al la tentoj de la amasa movado»
— Eric Hoffer, La vera kredanto [1951]
 
« Kiam la malkontentuloj babilas pri neelradikigebla malnobleco kaj fieco de sia tempo, ili per tio kvazaŭ mildigas siajn sentojn de fiasko kaj izoliteco. Ili kvazaŭ diras: “Ne nur niaj vivoj, sed vivoj de ĉiuj nuntempuloj — eĉ de plej sukcesaj kaj ŝajne feliĉaj — estas malŝparitaj vane kaj nenion efektive kostas”. Tiel kalumniante nuntempon ili ricevas malklaran senton de egaleco»
— Eric Hoffer, La vera kredanto [1951]
 
« La malsukcesintoj pri ĉiutagaj aferoj kutime estas allogataj de la neebla — tio estas rimedo maski sian neplenvalorecon, ĉar kiam ni fiaskas dum provo atingi la eblan, la kulpo estas nur nia, sed kiam ni fiaskas ĉe la neeba, ni povas klarigi tion per komplikeco kaj malfacileco de la tasko. Ĉe provo atingi la neeblan estas malpli da ŝancoj diskreditigi sin ol ĉe la provo atingi la eblan. El tio sekvas unu el konkludoj: fiasko pri ĉiutagaj aferoj ofte naskas senliman kuraĝon»
— Eric Hoffer, La vera kredanto [1951]
 
« Malsukceso pri praktikaj aferoj evidente estas kondiĉo de sukceso pri sociaj aferoj. Eble estas bone, ke iuj malobeemaj naturoj, fiaskinte en la komerca mondo, ne sentas sin dispremitaj, sed inverse ekflamas per — unuarigarde absurda — certeco, ke ili estas speciale kompetentaj pri regado de urbo aŭ eĉ lando»
— Eric Hoffer, La vera kredanto [1951]
 
« Hitlero provis okupiĝi pri pentrarto kaj arkitekturo, Hoebbels provis dramon, romanon, poezion, Rosenberg — arkitekturon kaj filozofion, Baldur von Shirach — poezion, Funkmuzikon, Schtreicher — pentrarton. “Preskaŭ ĉiuj estis malsukcesintoj, ne nur en la senco de kutima sukceso, sed ankaŭ en la senco de propra arta pritakso”. Iliaj artaj kaj literaturaj ambicioj “komence estis pli profundaj ol iliaj politikaj ambicioj: iliaj artaj ambicioj estis integra parto de ilia personeco”[1]»
— Eric Hoffer, La vera kredanto [1951]

Diversaj aŭtorojRedakti

 
« …oni komencas kompreni, nur post travivi fiaskon, kompreninte neeblecon de sukceso en iu ajn homa entrepreno: fiasko malfermas la okulojn, nur nun vi iĝas mastro de vi mem, rompinte kun haŭtdikeco de aliuloj. »
— Emil Cioran, Historio kaj utopio [1960]
 
« Kiam la aliaj kredas ke oni estas fiaskonta, tiam estas nur la vera komenco. » « Wenn die anderen glauben, man ist am Ende, so muß man erst richtig anfangen. »
— Konrad Adenauer

Vidu ankaŭRedakti

  1. Citaĵo el: Peter Viereck. Metapolitics. 1941. p. 156, 170.