Rilatoj de Ĉinio kaj Rusio

Rilatoj de Ĉinio kaj Rusio ampleksas ĉiujn rilatojn inter Ĉinio kaj Rusio.

Rilatoj de Ĉinio kaj Rusio
Rilatoj de Ĉinio kaj Rusio
Rilatoj de Ĉinio kaj Rusio
Aliaj projektoj
Rilatoj de Ĉinio kaj Rusio en Vikipedio
Rilatoj de Ĉinio kaj Rusio en Komuneja kategorio

Citaĵoj redakti

Zbigniew Brzeziński redakti

 
« Potenciale la plej danĝera scenaro de evoluo de la eventoj povus esti kreado de “kontraŭhegemonia” koalicio kun partopreno de Ĉinio, Rusio kaj eble Irano, kiujn unuigos ne ideologio, sed interligantaj ilin ofendiĝoj. Tia evoluo de la eventoj povos memorigi per sia skalo kaj grandeco problemon, kiun foje kreis jam la ĉino-sovetia bloko, kvankam ĉi-foje Ĉinio, plej verŝajne, estos gvidanto kaj Rusio gvidato. Por preventi kreadon de tiu ĉi bloko, kiom ajn malverŝajne tio estu, Usono devos montri geopolitikan lertecon samtempe en la okcidenta, orienta kaj suda limoj de Eŭrazio»
— Zbigniew BrzezińskiLa granda ŝaktabulo: Usona dominado kaj ĝiaj imperativoj [1997]
 
« …koalicio de Rusio samtempe kun Ĉinio kaj Irano povas aperi nur en tiu kazo, se Usono estos tiom mallongvida, ke kaŭzos antagonismon kun Ĉinio kaj Irano samtempe. »
— Zbigniew BrzezińskiLa granda ŝaktabulo: Usona dominado kaj ĝiaj imperativoj [1997]
 
« Ĉinio estos la pli aĝa partnero en iu ajn serioza provo de Rusio establi tian “kontraŭhegemonian” koalicion. »
— Zbigniew BrzezińskiLa granda ŝaktabulo: Usona dominado kaj ĝiaj imperativoj [1997]
 
« La leviĝanta ŝtatego Ĉinio memorigas la Kaiser-an Germanion, kiu enviis Brition, malamikis kun Francio kaj malestimis Rusion; la nuna Ĉinio, ĉiam pli pragmate konsiderante rolon de Usono en Pacifika regiono, nervoze reagas al Japanio, orgojle rigardas al Barato kaj malestimegas Rusion. »
— Zbigniew BrzezińskiLa elekto: tutmonda dominado aŭ tutmonda gvidado [2004]
 
« Rusio kaj Ĉinio iĝis pli memfidaj kaj agas pli konkorde. »
— Zbigniew Brzeziński, Dua ŝanco: tri prezidentaj oficoj kaj la krizo de usona superpotenco [2007]
 
« Inter Vladimir Putin kaj Hu Jintao formiĝis sento de persona simpatio, kies radikoj kuŝas en la same malvarmaj, sed efikaj stiloj de burokratia regado»
— Zbigniew BrzezińskiDua ŝanco: tri prezidentaj oficoj kaj la krizo de usona superpotenco [2007]
 
« Se niaj rilatoj kun Ĉinio komencos malboniĝi, povos aperi tento restarigi la malnovan ĉina-sovetian aliancon. Mi persone ne opinias ke tio estas tre probable. »
— Zbigniew BrzezińskiUsono kaj la mondo: Konversacioj pri la estonteco de la ekstera politiko de Usono [2008]

Henry Kissinger redakti

 
« [pri Rusio] Ĝi estis la unua eŭropa lando, kiu kontaktis Japanion kaj la unua kiu subskribis traktaton kun Ĉinio»
— Henry KissingerDiplomatio [1994]
 
« [pri Ĉinio kaj Rusio] Nur neimagebla persekutado de ambaŭ landoj fare de Usono puŝus ilin al pli proksima partnereco. »
— Henry KissingerĈu Usono bezonas eksteran politikon?: Al diplomatio de la 21-a jarcento [2001]

Andrej Movĉan redakti

 
« Certe amikeco kun Usono estas pli profita [ol kun Ĉinio], kaj eĉ pli profitas amiki kun ambaŭ. Sed kial malbonas amikeco kun Ĉinio? » « Конечно, дружба с США выгоднее [чем с Китаем], а еще выгоднее дружить с обоими. Но чем плоха дружба с Китаем? »
— Andrej Movĉan, Frenezo de indigno [la 11-a de majo 2015]
 
« ...ankaŭ svedoj kaj norvegoj flugas per Boeing-oj kaj uzas ĉinajn elektronikaĵojn. Kaj do — kontraŭ kio estas tiu ĉi argumento? » « ...шведы и норвежцы тоже летают на «Боингах» и пользуются китайской электроникой. И что — это против чего аргумент? »
— Andrej Movĉan, Frenezo de indigno [la 11-a de majo 2015]
 
« Hodiaŭ Ĉinio aktive investas en infrastrukturon de Meza Azio, direktitan sud-okcidenten kaj absolute rifuzas investi en infrastrukturon, direktitan nord-okcidenten. Kvankam en sud-okcidento haveblas teroristoj kaj nord-okcidente prezidanto kun populareco 90%. Al mi tio diras, ke Ĉinio havas strangan senton, ke ĉinoj sukce traktos afganajn problemojn, kiam tio necesos, kaj interkonsentos kun Irano. Sed rilate Rusion ili ne sukcesos ĝin venki, nek interkonsenti — ne eblas kredi al tiu, kiu konstante mensogas. Mi pensas, ke investado en la “silka vojo” povos komenciĝi nur samtempe kun mortado de korupto kaj jura nihilismo en Rusio, dum ili ankoraŭ plu kreskas. » « На сегодняшний день Китай активно инвестирует в инфраструктуру Средней Азии, которая направлена на юго-запад, и абсолютно отказывается инвестировать в инфраструктуру, которая направлена на северо-запад. Хотя на юго-западе террористы, а на северо-западе президент с рейтингом 90% Мне это говорит о том, что у Китая есть странное ощущение, что Иран и Афганистан надежнее России. Казалось бы, почему? Да потому, что китайцы справятся с афганскими проблемами, когда надо будет, и договорятся с Ираном. А с Россией не справиться, и не договориться — верить невозможно тому, кто все время врет. Я думаю, что инвестирование в «шелковый путь» может начаться только по мере умирания коррупции и правового нигилизма в России, а они пока только растут. »
— Andrej Movĉan, Resursoj de kverelo [la 24-a de decembro 2015]

Aliaj aŭtoroj redakti

 
« Konsiderante nian grandegan limon kun Ĉinio kaj nian ekstreme konvenan situon, ensorbo de granda parto de la Ĉina imperio fare de Rusio estas nur afero de tempo»
— Sergej Vitte, al Nikolao la 2-a [1903]
 
« Per komunaj klopodoj Rusio kaj Ĉinio kapablas komplete ŝanĝi la eŭrazian povekvilibron malfavore al la Okcidento kaj aktualigi ĉiujn timojn, kiuj ekzistis en la 1950-aj jaroj rilate ĉina-sovetiajn rilatojn»
— Samuel P. HuntingtonLa kontraŭstaro inter civilizacioj kaj la rearanĝo de mondordo [1996]
 
« Mi opinias ke se Rusio havas geopolitikan kontraŭulon, tio estas Ĉinio. Kaj unu el la plej probablaj kialoj de konflikto de tiuj ŝtategoj estas Siberio. Al mi malfacilas imagi longdaŭran partnerecon de tiuj du landoj. »
— Brent ScowcroftUsono kaj la mondo: Konversacioj pri la estonteco de la ekstera politiko de Usono [2008]

Vidu ankaŭ redakti