Cirkumcido

ĥirurgia forigo de prepucio de homa peniso

Cirkumcido estas operacio dum kiu oni detranĉas parton de la prepucio, por lasi libera la peniskapon.

Cirkumcido
Cirkumcido
Cirkumcido
Aliaj projektoj
Cirkumcido en Vikipedio
Cirkumcido en Komunejo
Cirkumcido en Komuneja kategorio
Cirkumcido en Vikivortaro

Citaĵoj redakti

Sigmund Freud redakti

 
« Moseo ne simple donis al la judoj novan religion; kun la sama certeco oni povas ankaŭ aserti, ke li enkondukis inter ili la moron de cirkumcido. »
— Sigmund FreudLa homo Moseo kaj la monoteisma religio [1939]
 
« [pri enkonduko de cirkumcido fare de Moseo] Li deziris fari el ili la “sanktan popolon”, kiel klare estas dirite en biblia teksto (Eliro 19:6) kaj kiel signon de sanktigo li enkondukis inter ili la moron, almenaŭ egaligintan ilin kun la egiptoj»
— Sigmund FreudLa homo Moseo kaj la monoteisma religio [1939]
 
« Tiu ĉi moro iĝis ordono ankaŭ en la religio de Javeo kaj ĉar ĝi estis nedisigeble ligita al Egiptio, ĝia akcepto povis esti nur cedo al la homoj de Moseo, kiuj — ĉiuj aŭ nur levidoj — ne deziris rezigni je rimarkinda signo de sia sankteco»
— Sigmund FreudLa homo Moseo kaj la monoteisma religio [1939]
 
« Cirkumcido estas simbola surogato de kastro, iam ordonita de la patro al ĉiuj filoj per pleneco de lia absoluta povo, kaj la akceptintaj tiun ĉi simbolon montris per tio ke ili pretas obei al la volo de la patro, eĉ se ĝi devigas ilin al tre doloriga ofero»
— Sigmund FreudLa homo Moseo kaj la monoteisma religio [1939]

Vidu ankaŭ redakti