Javeo

misa transliterumado de la dia nomo JHVH (Javeo) kun la vokaloj de la alia dia nomo Adonaj

Javeo estas la propra nomo de Dio en Tanaĥo.

Javeo
Javeo
Javeo
Aliaj projektoj
Javeo en Vikipedio
Javeo en Vikivortaro

Citaĵoj redakti

Sigmund Freud redakti

 
« Javeo estis sendube la dio de la vulkanoj. Egiptio, kiel konate, ne havas la vulkanojn kaj la montoj de Sinaja duoninsulo ankaŭ neniam estis vulkanaj; inverse vulkanoj haveblas laŭlonge de la okcidenta limo de Arabio. Unu el tiuj ĉi montoj estis evidente Sinaj-Horebo, kie homoj imagis loĝejon de Javeo. »
— Sigmund FreudLa homo Moseo kaj la monoteisma religio [1939]
 
« Kiel estas konate, kritika bibliologio eliras el haveblo de du skribaj fontoj de Heksateŭko. Ili estas markataj per literoj J kaj E, ĉar en unu el ili estas akceptita dia nomo Javeo, en la alia — Elohim. Nome Elohim, ne Adonaj, tamen al la kapo venas observo de unu aŭtoro [Hugo Gressmann]: “Malsamaj nomoj estas klara signo de origine malsamaj dioj”. »
— Sigmund FreudLa homo Moseo kaj la monoteisma religio [1939]
 
« Do okazis certa kompromiso: Javeo, loĝanto de monto en Madiano, disvastiĝis al Egiptio, kaj la vivo kaj agado de Moseo interŝanĝe disvastiĝis ĝis Kadeŝo kaj Orienta Jordano. Ĝi kunfandiĝis kun persono de pli posta fondinto de la religio, bofilo de madiana pastro Jitro (Eliro 18:1), al kiu li donacis sian nomon — Moseo. »
— Sigmund FreudLa homo Moseo kaj la monoteisma religio [1939]
 
« Dio Javeo, al kiu la madiana Moseo donis la novan popolon, per si mem ŝajne estis tute ne elstara estaĵo. Kruda, malmolkora loka dio, kruela kaj sangavida; al siaj adeptoj li promesis donaci la teron, “plenan je lakto kaj mielo” kaj postulis ekstermi ĝiajn antaŭajn loĝantojn per “pinto de glavo” »
— Sigmund FreudLa homo Moseo kaj la monoteisma religio [1939]

Aliaj aŭtoroj redakti

 
« Kelkaj legantoj eble miros, ke ili ne trovas en mia traduko la vortojn "La Sinjoro", al kiu alkutimigis ilin ilia nacia lingvo; ili eble supozos , ke mi faris arbitre ian ŝanĝon en la teksto; tial mi devas doni kelkan klarigon. Parolante pri Dio, la Biblio uzas la vortojn "Jehovah" (Estanto,Eternulo) kaj "Elohim"(Potenculo). Ĉar la antikvaj hebreoj, ĉirkaŭita de idolistoj, pensis, ke "Jehovah" estas la "nomo propra" de speciale hebrea Dio, kaj elparoli sen grava neceseco la nomon de Dio estis malpermesite, tial ĉe la antikvaj hebreoj aperis la kutimo, ke, skribante"Jehovah", ili elparolis "Adonaj" (mia Sinjoro). Sed ĉar la idolista tempo, kiu postulis por la hebrea Dio ian apartan nomon propran, jam delonge pasis, kaj ĉar la titolado de Dio per "Sinjoro" (titolado, bazita ne sur ia religia postulo, sed nur sur malĝuste komprenita kutimo) estas io tro triviala kaj profananta (precipe en la tre ofte renkontata kuniĝo "Sinjoro Dio"), tial mi trovas, ke la sole ĝusta traduko por "Jehovah" estas "la Eternulo". »
— L.L. Zamenhof, Antaŭparolo al la Genezo[1]

Vidu ankaŭ redakti

Referencoj

  1. Citita en "L.L.Zamenhof Originala Verkaro" Ferdinand Hirt &Sohn en Leipzig 1929