Antisemitismo

malamo kontraŭ judoj aŭ judismo
(Alidirektita el Antisemito)

Antisemitismo estas pensmaniero kaj konduto de antisemito, do persono malamika al la judoj.

Antisemitismo
Antisemitismo
Antisemitismo
Aliaj projektoj
Antisemitismo en Vikipedio
Antisemitismo en Komuneja kategorio
Antisemitismo en Vikivortaro
Antisemitismo en Vikinovaĵoj

Citaĵoj redakti

Zbigniew Brzeziński redakti

 
« [pri sia patro] Li havis profunde liberalajn vidpunktojn kaj lin ofendis duonfaŝismaj manifestiĝoj de la pola antisemitismo. Mia unua rememoro pri tio estas kiam ni meze de la 1930-aj jaroj estis promenantaj laŭ stratoj de la pola urbo Lodzo. Mi tiam havis ses jarojn. Ni ekvidis amason a dekstraj fanatikuloj kun grandega afiŝo, sur kiu estis skribite pole: “Ĉiuj judoj estas porkoj. Iru for al Palestino. Varsovio kaj Krakovo estas nur por poloj”. Mia patro marŝadis kun promenbastono, ne pro tio ke li bezonis ĝin, sed pro tio ke tiam en Eŭropo tio estis stila, kaj li atakis ilin kun tiu promenbastono. »
— Zbigniew Brzeziński, En konversacio kun Charles Gati // Zbig: La strategio kaj politiko de Zbigniew Brzeziński [2013]
 
« Mi malŝategas homojn el la usona juda komunumo, kiuj etikedas ĉiujn antisemitoj, sen kompreni ke per tio ili vulgarigas la nocion de antisemitismo mem. »
— Zbigniew Brzeziński, En konversacio kun Charles Gati // Zbig: La strategio kaj politiko de Zbigniew Brzeziński [2013]

Elias Canetti redakti

 
« [pri inflacio Sed ankaŭ la amaso entute ne forgesas sian senvaloriĝon: la homoj, subiĝintaj al la senvalorigo, ekserĉas iun, kiu estas eĉ malpli signifa ol ili mem, kiun ili povus neglekti kiel oni neglektis ilin mem. Ne sufiĉas aliĝi al tiu neglekto tie, kie ĝi jam haveblas, konservante ĝin je la sama nivelo kiel ĝi ekzistis antaŭe. Aperis bezono pri dinamika procezo de la humiligo: la objekton necesas trakti tiel, ke ĝi signifu ĉiam malpli kaj malpli, kiel la monunuo dum la inflacio, por ke finfine transformi ĝin je kompleta nenio. Poste oni povos forĵeti ĝin kiel malnovan paperon aŭ fordoni por reciklado.
Kiel objekton por kontentigo de tiu ĉi bezono dum la inflacio en Germanio Hitlero elektis la judojn. Ili estis kvazaŭ kreitaj por tio: ili havas aferojn pri mono, ili bone oirentiĝas pri translokado de la monamasoj kaj ŝanceliĝoj de la kurzoj, ili estas bonŝancaj spekulantoj, ili amasiĝis en la borsoj, kie ilia tuta konduto kaj aspekto tiom draste kontrastas kun la armea idealo de la germanoj»
— Elias Canetti, Amaso kaj potenco [1960]
 
« Rilate la judojn nacional-socialismo ekzakte reproduktis procezon de la inflacio. Komence oni atakis ilin, reprezentante ilin kiel aĉajn kaj danĝerajn homojn, aljuĝante al ili malamikajn intencojn; la procezo de senvaloriĝo iris plu; ĉar la propraj ne sufiĉis, oni komencis kolekti la judojn el la konkeritaj landoj; finfine oni laŭvorte transformis ilin je lokustoj, kiujn eblas senpune ekstermi milionope. »
— Elias Canetti, Amaso kaj potenco [1960]

Sigmund Freud redakti

 
« Estas nenio nekomprenebla en tio ke la germana revo pri tutmonda dominado estas akompanata de antisemitismo kaj sufiĉe klare estas kial provo krei la novan komunistan kulturon en Rusio trovas sian psikologian subtenon en persekutado de la burĝaro»
— Sigmund FreudMalkontenteco pri la kulturo [1930]
 
« Por pravigo de Dio eknecesis diablo, preninta sur sin ekonomie utilan rolon de la pekokapro — simile al la judo en la mondo de la arjaj idealoj»
— Sigmund FreudMalkontenteco pri la kulturo [1930]
 
« [...] popoloj, hodiaŭ fervorantaj je malamo kontraŭ la judoj, nur en malfruaj historiaj epokoj iĝis kristanoj, ofte ili estis devigitaj iĝi sub sanga premo. Oni povas diri ke ili ĉiuj estis “malbone baptitaj”, sub maldika stukaĵo de kristanismo ili restis tio, kio estis iliaj prauloj, favorintaj barbaran politeismon. Sian koleregon kontraŭ la nova, trudita al ili religio, ili ne superis, nur transigis ĝin al la fonto de kiu venis al ili kristanismo. La fakto ke Evangelio enhavas rakonton, disvolviĝantan inter la judoj kaj rakontantan sole pri judoj, faciligis al ili tian transigon. Ilia malamo kontraŭ la judoj estas fakte malamo kontraŭ la kristanoj, kaj ne mirindas ke en la germana nacional-socialisma revolucio tiu ĉi interna ligo de la du monoteismaj religioj trovas tiom klaran esprimon en la malamikeca persekutado de ambaŭ. »
— Sigmund FreudLa homo Moseo kaj la monoteisma religio [1939]

Eric Hoffer redakti

 
« Hitlero uzis antisemitismon ne nur por unuigo de ĉiuj germanoj, sed ankaŭ por subfosi decidemon de la antisemitismaj Pollando, Rumanio, Hungario kaj eĉ Francio. Tiel li uzis ankaŭ kontraŭkomunismon»
— Eric Hoffer, La vera kredanto [1951]
 
« La amasaj movadoj povas aperi kaj disvastiĝi sen kredo je dio, sed sen kredo je diablo — neniam! Forto de la amasa movado kutime estas proporcia al brileco kaj konkreteco de ĝia diablo. Kiam oni demandis Hitleron, ĉu li opinias ke la judoj devus esti ekstermitaj, li respondis: “Ne… Tiam ni devus inventi la judon. Tre gravas havi konkretan malamikon, ne nur abstraktan”. »
— Eric Hoffer, La vera kredanto [1951]
 
« …la ideala diablo estas eksterlandano. Por prezenti hejman malamikon kiel diablon necesas alskribi al li eksterlandan devenon. Al Hitlero estis nemalfacile alglui al la germanaj judoj etikedon de eksterlandanoj. »
— Eric Hoffer, La vera kredanto [1951]

Jean-Paul Sartre redakti

 
« Neniam kredu, ke antisemitoj estas tute nekonsciaj pri la absurdeco de siaj respondoj. Ili scias, ke iliaj respondoj estas frivolaj, rifuteblaj. Sed ili amuzas sin, ĉar nur ilia kontraŭulo estas devigita uzi vortojn response, ĉar li kredas je vortoj. La antisemitoj rajtas ludi. Ili eĉ ŝatas ludi diskurse, ĉar donante ridindajn kialojn, ili malkredindigas la seriozecon de siaj kunparolantoj. Ili ĝojas agi malbonvole, ĉar ili celas ne persvadi per bona argumento sed timigi kaj maltrankviligi. Se tro premitaj, ili abrupte silentiĝos, superule indikante per iu esprimo, ke la tempo disputi pasiĝis. »
— Jean-Paul Sartre, Réflexions sur la question juive
 
« Antisemitismo enkanaligas evoluajn impulsojn en la detruon de iuj homoj anstataŭ de institucioj. Antisemita bandaĉo konsideros sian laboron sufiĉa, kiam ĝi masakris iom da judoj kaj bruligis kelkajn sinagogojn. Tiel ĝi reprezentas savklapon por la posedanta klaso, kiu kuraĝigas ĝin kaj tiel anstataŭigas malutilan malamon de sia reĝimo per utila malamo de unuopa popolo. »
— Jean-Paul Sartre, Réflexions sur la question juive
 
« Se la judo ne ekzistus, la antisemito inventus lin. » « Si le Juif n'existait pas, l'antisémite l'inventerait. »
— Jean-Paul Sartre, Réflexions sur la question juive

Bernie Sanders redakti

 
« Ni devas diri klare, ke kvankam antisemitismo estas minaco kontraŭ judoj tutmonde, ĝi estas ankaŭ minaco kontraŭ la demokratia regado mem. La antisemitoj, kiuj manifestaciis en Charlottesville, ne malamas nur judojn. Ili malamas la ideon pri multrasa demokratio. Ili malamas la ideon pri politika egaleco. Ili malamas enmigrantojn, neblankulojn, GLATK-ulojn, virinojn, kaj ĉiujn aliajn, kiuj malhelpas la realigon de nurblankula Usono. Ili akuzas judojn pri organizado de enorma atako kontraŭ blankuloj tutmondaj, en kiu judoj uzus neblankulojn kaj aliajn marĝenigitajn grupojn por fari sian filaboron. » « We have to be clear that while antisemitism is a threat to Jews everywhere, it is also a threat to democratic governance itself. The antisemites who marched in Charlottesville don’t just hate Jews. They hate the idea of multiracial democracy. They hate the idea of political equality. They hate immigrants, people of color, LGBTQ people, women, and anyone else who stands in the way of a whites-only America. They accuse Jews of coordinating a massive attack on white people worldwide, using people of color and other marginalized groups to do their dirty work. »
— Bernie Sanders, "How to Fight Antisemitism," en Jewish Currents
 
« La potencoj, kiuj incitas antisemitismon estas la potencoj aranĝitaj kontraŭ subpremataj homoj tutmonde, inkludante palestinanojn. La lukto kontraŭ antisemitismo estas ankaŭ la lukto por la palestina libereco. » « The forces fomenting antisemitism are the forces arrayed against oppressed people around the world, including Palestinians; the struggle against antisemitism is also the struggle for Palestinian freedom. »
— Bernie Sanders"How to Fight Antisemitism" en Jewish Currents

Thomas Szasz redakti

 
« Ideo pri speciala danĝero de la judoj por la socio evoluas kune kun historiaj ŝanĝoj en la sferoj, kiujn aprezas tiu socio. En la Mezepoko la judo estis perfidulo de kristanismo: oni opiniis ke liaj prauloj murdis Jesuon kaj li plu neas la veran kredon kaj povon de la eklezio. En la nuntempa mondo la judo estas perfidulo de la patrujo kaj de dominanta politika ideologio. Dreyfus simbolas la judon kiel perfidulon de la nacio. Ekde la tempo de la rusa revolucio la judo estas prototipo de la malamiko de komunismo kaj kapitalismo. En la Okcidento la komunisman ideologion oni konsideras kreaĵo de judoj kaj Markso kaj Trockij servas tie kiel ĝiaj ŝlosilaj simboloj. En la Oriento la kapitalisman ideologion oni konsideras kreaĵo de judoj kaj Rotschild kaj aliaj “judaj bankistoj” estas konsiderataj ĝiaj simboloj. »
— Thomas Szasz, La fabriko de frenezo [1970]
 
« Nuna tendenco, ekzistanta en Okcidenta Germanio — klarigi antisemitismon kaj naziismon per mensa malsano — tre malmulte diferenciĝas de antaŭa tendenco klarigi kapitalismon kaj komunismon per la judoj. »
— Thomas Szasz, La fabriko de frenezo [1970]
 
« [komparo de Usono en la 20-a jarcento kun Hispanio en la 15-a jarcento] Homo de judisma kredo estis konsiderata ne plene homo, ĉar li ne estis kristano. Ĝuste same samseksemulo ne estas konsiderata plene homo, ĉar li ne estas aliseksema»
— Thomas Szasz, La fabriko de frenezo [1970]
 
« [pri persekutado de judoj, nigruloj kaj herezuloj] En ĉiuj ĉi situacioj viktimo estis persekutata ne pro tio, ke ĝi estis danĝera aŭ aĉa. Pli verŝajne persekutanto deklaris ĝin danĝera aŭ aĉa por pravigi sian agreson per neceso de memdefendo. »
— Thomas Szasz, La fabriko de frenezo [1970]
 
« En Mezepoko dio de la eŭropano estis kristana kaj lia diablo estis la judo. En la nuntempa socio fonto de grupa sekureco ŝoviĝis de dio kaj papo al la nacio kaj gvidanto, de religio — al scienco. Rolo de simboloj de danĝero transiris de sorĉistino kaj judo al perfidulo kaj frenezulo. La judo restas pekokapro ne pro tio ke li estas Antikristo, sed pro tio ke oni antaŭdifinis lin kiel perfidulon (kiel kaze de la franca antisemitismo en la epoko de la Dreyfus-afero) aŭ alskribis al li higienan minacon (kiel kaze de la nuntempa germana antisemtimismo). Same kiel antaŭe, heroece batalante kontraŭ la Aliulo kiel Simbola Krimulo, la virtulo konsideras sin la Bonkorulo. »
— Thomas Szasz, La fabriko de frenezo [1970]
 
« Eble cionismon necesas trakti, same kiel multajn aliajn movadojn, kiel kolektivan neadon fare de la judoj de ilia rolo de pekokapro, simile al tio kiel konvertiĝo al kristanismo povis esti ĝia individua neado. »
— Thomas Szasz, La fabriko de frenezo [1970]

Aliaj aŭtoroj redakti

 
« Senracia timo de sifiliso estas unu el la ĉefaj fontoj de antisemitismo. »
— Wilhelm ReichAmasa psikologio de faŝismo [1933]
 
« Antisemitismo estas la socialismo de stultuloj» « Der Antisemitismus ist der Sozialismus der dummen Kerle. »
— Germana socialdemokrata diraĵo, foje atribuita al August Bebel, kiu mem atribuis ĝin al Ferdinand Kronawetter.
 
« En 1990 76% de la loĝantoj de Francio opiniis ke en la lando loĝas tro multe da araboj, 46% opiniis ke tro multe da nigruloj, 40% — tro multe da azianoj kaj 24% — tro multe da judoj. En 1994, 47% de la germanoj diris ke ili preferus ne havi najbarojn-arabojn, 39% ne deziris vidi polojn, 56% — turkojn, 22% — judojn. En Okcidenta Eŭropo antisemitismo, direktita kontraŭ la araboj, forpuŝis antisemitismon direktitan kontraŭ la judoj. »
— Samuel P. HuntingtonLa kontraŭstaro inter civilizacioj kaj la rearanĝo de mondordo [1996]
 
« La celo mem de antisemitismo estas krei vundeblan bufrogrupon, kiu povas esti subaĉetita per iuj privilegioj al la mantenado de la ekspluatado de aliaj, kaj poste, kiam socia premo amasiĝas, esti kulpigita kaj konvertita al propeka kapro, kondukante la atenton de la plej subaj homoj for de la krimoj de tiuj plej supraj. Kamparanoj, kiuj pogromas kontraŭ siaj judaj najbaroj, neniam atingos la palacon de la nobelulo por brul-fuĝigi lin kaj kapti la kampojn. » « The whole point of anti-Semitism has been to create a vulnerable buffer group that can be bribed with some privileges into managing the exploitation of others, and then, when social pressure builds, be blamed and scapegoated, distracting those at the bottom from the crimes of those at the top. Peasants who go on pogrom against their Jewish neighbors won’t make it to the nobleman’s palace to burn him out and seize the fields. »
— Aurora Levins-Morales
 
« La juda komploto klopodas malsukcesigi min. » « The Jewish cabal is out to get me. »
— Richard Nixon, Plurfoja diraĵo en privataj konversaĵoj, citita de Bob Woodward en "The Final Days"

Vidu ankaŭ redakti