Anton Ĉeĥov

rusa dramisto kaj novelisto (1860–1904)

Redaktata! RG72 (diskuto) 06:49, 6 aŭg. 2024 (UTC)

Anton Ĉeĥov
Aliaj projektoj
Biografio en Vikipedio
Plurmedioj en Komunejo
Plurmedioj en Komuneja kategorio

Anton Pavloviĉ ĈEĤOV (naskiĝis la 29-an de januaro 1860 en Taganrogo, la Rusia imperio — mortis la 15-an de julio 1904 en Badenweiler, Germanio) estis rusa verkisto.

Citaĵoj

redakti
 
« Se vi timas solecon, ne edz(in)iĝu»
 
« Verkisto multon skribu, sed ne rapidu. »
 
« Universitato evoluigas ĉiujn kapablojn, interalie - stultecon. »
 
« Kia feliĉo estas posedi grandan inteligenton; neniam mankos al vi stultaĵoj por diri. »
 
« Oni diras ke la vero ĉiam venkas, sed tio ne estas vero. »
 
« Ne ekzistas lundo, kiu ne liberigas sian lokon por mardo. »
 
« Rakonto sen virino estas maŝino sen vaporo. »
 
« Se legado ne influas vian vivon, agadon kaj pensadon, tiam ne valoras legi. »
— Anton Ĉeĥov[1]
 
« Vivi signifas kree labori»
— Anton Ĉeĥov[1]
 
« [pri pramo] Albordiĝinte, la remistoj unuavice komencas insulti. Insultas ili malice, sen iu ajn kialo, evidente pro subita vekiĝo. Aŭskultante iliajn fortegajn insultojn oni povas ekpensi ke ne nur mia koĉero, ĉevaloj kaj ili mem, sed ankaŭ akvo, la pramo kaj la remiloj havas patrinojn. La plej milda kaj senofenda insulto de la remistoj estas "ke ulcero vin trafu" aŭ "ulcero trafu vian buŝon!" Kia ulcero estas dezirata, mi ne komprenis, kvankam mi demandis. » « [о пароме] Пристав к берегу, гребцы первым делом начинают браниться. Бранятся они со злобой, без всякой причины, очевидно спросонок. Слушая их отборную ругань, можно подумать, что не только у моего возницы, у лошадей и у них самих, но и у воды, у парома и у весел есть матери. Самая мягкая и безобидная брань у гребцов — это «чтоб тебя уязвило» или «язвина тебе в рот!» Какая здесь желается язва, я не понял, хотя и расспрашивал. »
— Anton Ĉeĥov, El Siberio
 
« Laŭ la siberia landvojo, de Tjumeno ĝis Tomsko, mankas vilaĝetoj, nek domaroj, sed nur grandaj vilaĝoj, starantaj unu de la alia je distanco 20, 25 aŭ eĉ 40 verstoj. Bienoj laŭvoje mankas, ĉar bienistoj ĉi tie mankas; ne vidos oni fabrikojn, nek muelejojn, nek gastejojn... La sola afero laŭvoje memoriganta pri la homo estas telegrafaj dratoj, hurlantaj akompane de vento, kaj verstofostoj. En ĉiu vilaĝo estas preĝejo, foje du; haveblas ankaŭ lernejoj, ankaŭ ŝajne en ĉiuj vilaĝoj. La domoj estas lignaj, ofte duetaĝaj, tegmentoj el maldikaj tabuloj. Apud ĉiu domo sur barilo aŭ sur betulo staras birdodomo kaj tiel malalte ke eblas atingi ĝin permane. La sturnoj ĉi tie ĝuas ĉies amon, ilin eĉ la katoj ne tuŝas. La ĝardenoj mankas. » « По сибирскому тракту, от Тюмени до Томска, нет ни поселков, ни хуторов, а одни только большие села, отстоящие одно от другого на 20, 25 и даже на 40 верст. Усадеб по дороге не встречается, так как помещиков здесь нет; не увидите вы ни фабрик, ни мельниц, ни постоялых дворов… Единственное, что по пути напоминает о человеке, это телеграфные проволоки, завывающие под ветер, да верстовые столбы. В каждом селе — церковь, а иногда и две; есть и школы, тоже, кажется, во всех селах. Избы деревянные, часто двухэтажные, крыши тесовые. Около каждой избы на заборе или на березке стоит скворечня, и так низко, что до нее можно рукой достать. Скворцы здесь пользуются общею любовью, и их даже кошки не трогают. Садов нет. »
— Anton Ĉeĥov, El Siberio
 
« [pri siberiano] Naŭ monatojn ne demetas li pugnogantojn kaj nek rektigas la fingrojn; jen la frosto je kvardek gradoj, jen herbejoj je distanco dudek verstoj estas inunditaj, kaj kiam venas mallonga somero — la dorso doloras pro laboro kaj tiriĝas la tendenoj. Kiam ja pentri en tia vivo? Pro tio ke la tutan jaron daŭrigas li kruelan batalon kontraŭ naturo, li ne estas pentristo, nek muzikisto, nek kantisto. En vilaĝo oni malofte aŭdos harmonikon kaj ne atendu ke la veturigisto ekkantu. » « [про сибиряка] Девять месяцев не снимает он рукавиц и не распрямляет пальцев; то мороз в сорок градусов, то луга на двадцать верст затопило, а придет короткое лето — спина болит от работы и тянутся жилы. Когда уж тут рисовать? Оттого, что круглый год ведет он жестокую борьбу с природой, он не живописец, не музыкант, не певец. По деревне вы редко услышите гармонику и не ждите, чтоб ямщик затянул песню. »
— Anton Ĉeĥov, El Siberio
 
« Kaj vere, laŭ la tuta landvojo ne estas konate ke oni ŝtelis ion ĉe veturanto. La moroj tiurilate ĉi tie estas miraklaj, la tradicioj bonkoraj. Mi estas profunde konvinktia ke se mi hazarde lasus en la koĉo monon, do trovinta ĝin veturigisto-kontraktulo redonus ĝin al mi eĉ sen rigardi en la monujon. En la poŝtaj koĉoj mi veturis malmulte kaj pri la poŝtaj veturigistoj mi povas diri nur unu aferon: en plendolibroj, kiujn mi legis pro enuo en stacioj, miajn okulojn trafis nur unu plendo pri ŝtelo: ĉe la veturanto malaperis saketo kun botegoj, sed eĉ tiu ĉi plendo, kio videblas el rezolucio de poŝta estraro, estis lasita sen sekvoj, ĉar la saketo estis baldaŭ trovita kaj redonita al la veturanto. Pri la raboj survoje ĉi tie ne estas kutime eĉ paroli. Ne aŭdeblas pri ili. Kaj renkontitaj vagabondoj, per kiuj oni tiel timigis min, kiam mi estis veturanta ĉi tien, ĉi tie estas same timindaj por la veturanto kiel leporoj kaj anasoj» « И в самом деле, по всему тракту не слышно, чтоб у проезжего что-нибудь украли. Нравы здесь в этом отношении чудесные, традиции добрые. Я глубоко убежден, что если бы я обронил в возке деньги, то нашедший их вольный ямщик возвратил бы мне их, не заглянув даже в бумажник. На почтовых я ездил мало и про почтовых ямщиков могу сказать только одно: в жалобных книгах, которые я читал от скуки на станциях, мне попалась на глаза только одна жалоба на покражу: у проезжего пропал мешочек с сапогами, но и эта жалоба, что видно из резолюции почтового начальства, оставлена без последствий, так как мешочек был скоро найден и возвращен проезжему. О грабежах на дороге здесь не принято даже говорить. Не слышно про них. А встречные бродяги, которыми меня так пугали, когда я ехал сюда, здесь так же страшны для проезжего, как зайцы и утки. »
— Anton Ĉeĥov, El Siberio
 
« Estas bone esti malkuraĝulo! Malmulto necesas por ke li subite iĝu tre gaja! » « Хорошо быть трусом! Немногого нужно, чтобы ему вдруг стало очень весело! »
— Anton Ĉeĥov, El Siberio
 
« Mi ne ŝatas kiam inteligenta ekzilito staras apud fenestro kaj silente rigardas tegmenton de apuda domo. Pri kio li pensas en tiu ĉi tempo? Mi ne ŝatas kiam li interparolas kun mi pri bagatelaĵoj kaj ĉe tio rigardas al mia vizaĝo kun tia esprimo, kvazaŭ li deziras diri: "Vi revenos hejmen, sed mi ne". Mi ne ŝatas ĉar en tiu ĉi tempo mi senfine kompatas lin. » « Я не люблю, когда интеллигентный ссыльный стоит у окна и молча глядит на крышу соседнего дома. О чем он думает в это время? Не люблю, когда он разговаривает со мною о пустяках и при этом смотрит мне в лицо с таким выражением, как будто хочет сказать: «Ты вернешься домой, а я нет». Не люблю потому, что в это время мне бесконечно жаль его. »
— Anton Ĉeĥov, El Siberio
 
« [pri la edukitaj ekzilitoj en Siberio] Ili vivas tede. La siberia naturo kompare kun la rusa ŝajnas al ili monotona, malriĉa, sensona; en la Ĉieliro estas frosto, en la Pentekosto falas malseka neĝo. Apartamentoj en la urboj estas aĉaj, la stratoj malpuraj, en la butikoj ĉio estas kosta, malfreŝa kaj malabunda, kaj multo al kiu alkutimiĝis la eŭropano, ne troveblas kontraŭ iu ajn mono. Loka intelektularo, la pensanta kaj ne, de matene ĝis nokte drinkas vodkon, drinkas neelegante, krude kaj stulte, ne sciante la mezuron kaj ne ebriiĝante; post la unuaj du frazoj loka intelektulo nepre faros al vi demandon: "Ĉu ni drinku iom da vodko?" Kaj pro enuo drinkas kun li la ekzilito, unue li grimacas, poste li alktumiĝas kaj finfine li certe alkoholiĝas. Se paroli pri alkoholismo, ne la ekzilitoj senmoraligas la loĝantaron, sed la loĝantaro la ekzilitojn. » « [об образованных ссыльных в Сибири] Живется им скучно. Сибирская природа в сравнении с русскою кажется им однообразной, бедной, беззвучной; на Вознесенье стоит мороз, а на Троицу идет мокрый снег. Квартиры в городах скверные, улицы грязные, в лавках всё дорого, не свежо и скудно, и многого, к чему привык европеец, не найдешь ни за какие деньги. Местная интеллигенция, мыслящая и не мыслящая, от утра до ночи пьет водку, пьет неизящно, грубо и глупо, не зная меры и не пьянея; после первых же двух фраз местный интеллигент непременно уж задает вам вопрос: «А не выпить ли нам водки?» И от скуки пьет с ним ссыльный, сначала морщится, потом привыкает и в конце концов, конечно, спивается. Если говорить о пьянстве, то не ссыльные деморализуют население, а население ссыльных. »
— Anton Ĉeĥov, El Siberio
 
« La virino ĉi tie estas same teda kiel la siberia naturo; ŝi estas ne rimarkinda, malvarma, ne scias sin vesti, nek kantas, nek ridas, nek estas ĉarma kaj kiel diris unu malnova loĝanto en konversacio kun mi: "estas palpe dura". » « Женщина здесь так же скучна, как сибирская природа; она не колоритна, холодна, не умеет одеваться, не поет, не смеется, не миловидна и, как выразился один старожил в разговоре со мной: «жестка на ощупь». »
— Anton Ĉeĥov, El Siberio
 
« Se ne konsideri malbonajn tavernojn, familiajn banejojn kaj multnombrajn bordelojn, malkaŝajn kaj kaŝitajn, kiujn tiel ŝatas la siberiano, en la urboj estas neniuj amuziĝoj. Dum longaj aŭtunaj kaj vintraj vesperoj, ekzilito sidas hejme aŭ iras al malnovloĝanto drinki vodkon; ili drinkos duope du botelojn da vodko kaj duondekduon da biero, kaj poste kutima demando: "Ĉu ni veturu tien?", do al bordelo. » « Если не считать плохих трактиров, семейных бань и многочисленных домов терпимости, явных и тайных, до которых такой охотник сибирский человек, то в городах нет никаких развлечений. В длинные осенние и зимние вечера ссыльный сидит у себя дома или идет к старожилу пить водку; выпьют вдвоем бутылки две водки и полдюжины пива, и потом обычный вопрос: «А не поехать ли нам туда?», то есть в дом терпимости. »
— Anton Ĉeĥov, El Siberio
 
« Siberia landvojo estas la plej granda kaj ŝajne la plej aĉa vojo en la tuta mondo. De Tjumeno ĝis Tomsko danke al ne la ŝtatoficistoj, sed lokaj naturaj kondiĉoj, ĝi estas ankoraŭ eltenebla; ĉi tie estas senarbara valo; matene pluvis sed vespere jam sekiĝis; kaj se ĝis la fino de majo la landvojo estas kovrita je montoj de glacio pro degelanta neĝo, oni povas veturi laŭ kampo, elektante sur vastaĵo iun ajn ĉirkaŭiran vojon. De Tomsko ja komenciĝas tajgo kaj montetoj; la grundo ĉi tie sekiĝas nerapide, elekteblo por ĉirkaŭira vojo mankas, do kontraŭvole oni devas veturi laŭ la landvojo. Kaj pro tio nur post Tomsko la veturantoj komencas skoldi kaj diligente kontribui al la plendolibroj. Sinjoroj ŝtatoficistoj akurate tralegas iliajn plendojn kaj sur ĉiu skribas: "Lasi sen sekvoj". Por kio skribi? Ĉinaj ŝtatoficistoj delonge farus la stampilon. » « Сибирский тракт — самая большая и, кажется, самая безобразная дорога во всем свете. От Тюмени до Томска, благодаря не чиновникам, а природным условиям местности, она еще сносна; тут безлесная равнина; утром шел дождь, а вечером уж высохло; и если до конца мая тракт покрыт горами льда от тающего снега, то вы можете ехать по полю, выбирая на просторе любой окольный путь. От Томска же начинаются тайга и холмы; сохнет почва здесь нескоро, выбирать окольный путь не из чего, поневоле приходится ехать по тракту. И потому-то только после Томска проезжающие начинают браниться и усердно сотрудничать в жалобных книгах. Господа чиновники аккуратно прочитывают их жалобы и на каждой пишут: «Оставить без последствий». Зачем писать? Китайские чиновники давно бы уж завели штемпель. »
— Anton Ĉeĥov, El Siberio
 
« Tio ne servu kiel ofendo al la fervoraj adorantoj de Volgo, sed dum sia vivo mi ne vidis la riveron pli admirindan ol Jenisejo. Eĉ se Volgo estas bele vestita, modesta, trista belulino, Jenisejo estas povega, furioza fortegulo, kiu ne scias kion fari kun siaj fortoj kaj juneco. Ĉe Volgo la homo komencis per braveco, sed finis per ĝemo kiu nomiĝas kanto; brilaj, oraj esperoj ĉe li estis anstataŭigitaj per malforteco, kiun oni kutimas nomi rusa pesimismo, ĉe Jenisejo la vivo komenciĝis per ĝemo, sed finiĝos per braveco, kian ni eĉ ne sonĝis. » « Не в обиду будь сказано ревнивым почитателям Волги, в своей жизни я не видел реки великолепнее Енисея. Пускай Волга нарядная, скромная, грустная красавица, зато Енисей могучий, неистовый богатырь, который не знает, куда девать свои силы и молодость. На Волге человек начал удалью, а кончил стоном, который зовется песнью; яркие, золотые надежды сменились у него немочью, которую принято называть русским пессимизмом, на Енисее же жизнь началась стоном, а кончится удалью, какая нам и во сне не снилась. »
— Anton Ĉeĥov, El Siberio
 
« Sur tiu ĉi bordo estas Krasnojarsko, la plej bona kaj bela el ĉiuj siberiaj urboj, sur la alia — la montoj, memorigintaj al mi Kaŭkazon, same fumkovritaj, revigaj. » « На этом берегу Красноярск, самый лучший и красивый из всех сибирских городов, а на том — горы, напомнившие мне о Кавказе, такие же дымчатые, мечтательные. »
— Anton Ĉeĥov, El Siberio
 
« La forto kaj ĉarmo de la tajgo estas ne en la arboj-gigantoj kaj nek en la morta silento, sed en tio ke eble nur migrantaj birdoj scias kie ĝi finiĝas. En la unua diurno oni ne atentas ĝin; en la dua kaj en la tria oni miras, kaj en la kvara kaj kvina oni spertas tian humoron kvazaŭ neniam oni forlasos tiun ĉi verdan monstron. Oni grimpas sur altan monteton kovritan je arbaro, oni rigardas antaŭen orienten, direkte al la vojo, kaj oni vidas malsupre la arbaron, poste monteton krispan pro la arbaro, kaj post ĝi alian monteton, same krispan, poste la trian kaj tiel senfine; post diurno denove oni rigardas de sur monteto antaŭen — kaj jen la sama bildo... » « Сила и очарование тайги не в деревьях-гигантах и не в гробовой тишине, а в том, что разве одни только перелетные птицы знают, где она кончается. В первые сутки не обращаешь на нее внимания; во вторые и в третьи удивляешься, а в четвертые и пятые переживаешь такое настроение, как будто никогда не выберешься из этого зеленого чудовища. Взберешься на высокий холм, покрытый лесом, глянешь вперед на восток, по направлению дороги, и видишь внизу лес, дальше холм, кудрявый от леса, за ним другой холм, такой же кудрявый, за ним третий, и так без конца; через сутки опять взглянешь с холма вперед — и опять та же картина… »
— Anton Ĉeĥov, El Siberio

Leteroj

redakti
 
« En Tjumeno mi aĉetis por mi por la vojo kolbason, sed kio estas la kolbaso! Kiam oni prenas en la buŝon, do en la buŝo estas tia odoro kvazaŭ oni eniris ĉevalejon ĝuste en la momento kiam koĉeroj ŝanĝas piedĉifonojn; kiam oni komencas maĉi, do estas la sento kvazaŭ oni enkroĉiĝis per dentoj al hunda vosto trempita je gudro. Pu! Mi manĝis dufoje kaj lasis. » « В Тюмени я купил себе на дорогу колбасы, но что за колбаса! Когда берешь кусок в рот, то во рту такой запах, как будто вошел в конюшню в тот самый момент, когда кучера снимают портянки; когда же начинаешь жевать, то такое чувство, как будто вцепился зубами в собачий хвост, опачканный в деготь. Тьфу! Поел раза два и бросил. »
— Anton Ĉeĥov, Letero al Aleksej Suvorin [la 20-a de majo 1890]
 
« Mi memoras eĉ ne unu siberian intelektulon, kiu, veninte al mi, ne petus vodkon» « Не помню ни одного сибирского интеллигента, который, придя ко мне, не попросил бы водки. »
— Anton Ĉeĥov, Letero al Aleksej Suvorin [la 20-a de majo 1890]
 
« Tomsko estas la urbo teda, malsobra; belaj virinoj tute mankas, senrajteco estas azia. Rimarkindas la urbo per tio ke en ĝi mortas guberniestroj» « Томск город скучный, нетрезвый; красивых женщин совсем нет, бесправие азиатское. Замечателен сей город тем, что в нем мрут губернаторы. »
— Anton Ĉeĥov, Letero al Aleksej Suvorin [la 20-a de majo 1890]
 
« [pri Siberio] Ni renkontis vagabondojn kun kaldronetoj surdorse; tiuj ĉi sinjoroj senĝene promenas laŭ la tuta Siberia landvojo. Jen ili ponardas maljunulinon por preni ŝian jupon por siaj piedĉifonoj, jen ili forŝiros de sur verstofosto ladaĵon kun ciferoj — ĝi utilos por io, jen ili trabatos la kapon al renkontita mizerulo aŭ elbatos la okulon al sia frato ekzilito, sed la veturantojn ili ne tuŝas. Ĝenerale rilate rabadon la veturado ĉi tie estas tute sekura. » « Встретили бродяг с котелками на спинах; эти господа беспрепятственно прогуливаются по всему сибирскому тракту. То старушонку зарежут, чтобы взять ее юбку себе на портянки, то сорвут с верстового столба жестянку с цифрами — сгодится, то проломят голову встречному нищему или выбьют глаза своему же брату ссыльному, но проезжающих они не трогают. Вообще в разбойничьем отношении езда здесь совершенно безопасна. »
— Anton Ĉeĥov, Letero al Ĉeĥovoj [la 14-a de majo 1890]


 
« [pri Siberio] La panon oni bakas ĉi tie bongustegan; mi en la unuaj tagoj manĝegis ĝin. Bongustaj estas ankaŭ pirogoj, kaj blinoj, kaj patkukoj similaj al la ĥoĥolaj nazotruaj kringoj. La blinoj estas maldikaj... Tamen ĉio alia estas malkonvena por la eŭropa stomako. Ekzemple min oni ĉie regalis per "anasa supo". Tio estas kompleta aĉaĵo: malklara likvaĵo, en kiu flosas pecoj de sovaĝa anaso kaj nekuirita cepo; anasaj stomakoj estas ne komplete purigitaj de la enhavo kaj pro tio, trafante la buŝon, ili kreas impreson ke la buŝo kaj rectum interŝanĝis la lokojn. Mi foje petis kuiri supon en viando kaj friti perkojn. La supon oni donis al mi tro salitan, malpuran, kun malmolaj haŭtpecoj anstataŭ viando, kaj la pekojn kun skvamoj. Oni kuiras ĉi tie ŝĉiojn el salita viando; ĝin oni ankaŭ fritas. Nun oni donis al mi frititan salitan viandon: ege abomene; mi maĉis iom kaj forĵetis. La teon ĉi tie oni trinkas brikforman. Tio estas infuzaĵo el salvio kaj blatoj — tiel laŭ gusto, dum laŭ koloro tio estas ne teo, sed Madrasa vino» « Хлеб пекут здесь превкуснейший; я в первые дни объедался им. Вкусны и пироги, и блины, и оладьи, и калачи, напоминающие хохлацкие ноздреватые бублики. Блины тонки... Зато всё остальное не по европейскому желудку. Например, всюду меня потчевали «утячьей похлебкой». Это совсем гадость: мутная жидкость, в которой плавают кусочки дикой утки и неварёный лук; утиные желудки не совсем очищены от содержимого и потому, попадая в рот, заставляют думать, что рот и rectum поменялись местами. Я раз попросил сварить суп из мяса и изжарить окуней. Суп мне подали пресоленый, грязный, с заскорузлыми кусочками кожи вместо мяса, а окуни с чешуей. Варят здесь щи из солонины; ее же и жарят. Сейчас мне подавали жареную солонину: преотвратительно; пожевал и бросил. Чай здесь пьют кирпичный. Это настой из шалфея и тараканов — так по вкусу, а по цвету — не чай, а матрасинское вино. »
— Anton Ĉeĥov, Letero al Ĉeĥovoj [la 14-a de majo 1890]
 
« [...] en Siberio la popolo estas malbela. La brunharuloj tute mankas. » « [...] в Сибири народ некрасив. Брюнетов совсем нет. »
— Anton Ĉeĥov, Letero al Ĉeĥovoj [la 16-a de majo 1890]
 
« Dio mia, kiom riĉa estas Rusio je bonaj homoj! Se ne estus malvarmo, forprenanta de Siberio someron, kaj se ne estus ŝtatoficistoj, perversigantaj la kamparanojn kaj ekzilitojn, do Siberio estus la aplej riĉa kaj benita tero. » « Боже мой, как богата Россия хорошими людьми! Если бы не холод, отнимающий у Сибири лето, и если бы не чиновники, развращающие крестьян и ссыльных, то Сибирь была бы богатейшей и счастливейшей землей. »
— Anton Ĉeĥov, Letero al Ĉeĥovoj [la 16-a de majo 1890]
 
« Vodkon ja necesas drinki. Ĝi vigligas la cerbon, kiu pro la veturo iĝas malvigla kaj malsprita, pro kio oni stultiĝas kaj malfortiĝas. » « Водку же пить следует. Она возбуждает мозг, который от дороги делается вялым и тупым, отчего глупеешь и слабеешь. »
— Anton Ĉeĥov, Letero al Ĉeĥovoj [la 16-a de majo 1890]

Vidu ankaŭ

redakti


Referencoj

  1. 1,0 1,1 laŭ cito en Aforismoj greneroj de saĝeco de Eduard V. Tvarozek

Verkoj ĉe Vikipedio

redakti