Amaro
Aliaj projektoj
Amaro en Vikipedio

Amaro estas krom dolĉo, acido, salo kaj umamo, unu el la kvin gustoj kiuj estas percepeblaj per la lango. La amara gusto antaŭ ĉio estas gustumata per la malantaŭa parto de la lango.

Citaĵoj redakti

NOTO: Krom en la referencitaj citaĵoj, la tradukoj inkluditaj en tiu ĉi sekcio estas propraj de la vikicitaristo, kiu aldonis ilin.

 
« Amara ŝerco, kiam ĝi tro proksimiĝas al la vero, postlasas akran pikon malantaŭ ĝi. » « (Latine)Asperæ facetiæ, ubi nimis ex vero traxere, Acram sui memoriam relinquunt. »
— Tacito, Annales
 
« En via rideto estas serpento, mia kara,
Kaj amara veneno en via larmo»
 « (angle) There is a snake in thy smile, my dear,
And bitter poison within thy tear. »
— Percy Bysshe Shelley
 
« Granda feliĉo estas vidi niajn infanojn ĉirkaŭ ni, sed de ĉi tio venas la plej grandaj amarecoj de la homo. »
— Esĥilo
 
« La vivo estas tiel amara, ke ĝi malfermas la emon manĝi ĉiutage. » « (hispane) La vida es tan amarga que abre a diario las ganas de comer. »
— Enrique Jardiel Poncela
 
« Malsukceso igas homojn amaraj kaj kruelaj» « (angle) Failure makes people bitter and cruel. »
— W. Somerset Maugham, The Summing Up (1938)
 
« ... mi konstatas, ke patriotismo ne sufiĉas. Mi devas havi nenian malamon aŭ amaron al iu ajn. » « (angle) I realize that patriotism is not enough. I must have no hatred or bitterness towards any one. »
— Edith Cavell
 
« Tre eble ĉi tiu estos la lasta okazo por alparoli vin. La Aerforto bombis la antenojn de Radio Portales kaj Radio Corporación. Miaj vortoj enhavas ne amarecon sed desaponton....
Antaŭ ĉi tiaj faktoj mi nur povas diri al la laboristoj: mi ne rezignos![1] »
 « (hispane) Seguramente, ésta será la última oportunidad en que pueda dirigirme a ustedes. La Fuerza Aérea ha bombardeado las torres de Radio Portales y Radio Corporación. Mis palabras no tienen amargura sino decepción. …
Ante estos hechos sólo me cabe decir a los trabajadores: ¡yo no voy a renunciar! »
— Salvador Allende, Lastaj publikaj vortoj de Salvador Allende
 
« Vi estas juna, kaj viaj amaraj rememoroj havas tempon ŝanĝi sin al dolĉaj rememoroj. »
— Alexandre Dumas (patro), La Tri Musketistoj (1844)
 
« Vivi estas senti ĉiujn aĝojn sen amareco ĝis la morto venos. » « (hispane) Vivir es sentir todas las edades sin amargura hasta que llega la muerte. »
— Maria Casares

Friedrich Nietzsche redakti

 
« Eĉ en la taso de la plej bona amo vi trovos amarecon. »
— Friedrich Nietzsche
 
« Eĉ la plej dolĉa virino havas amaran guston. »
— Friedrich Nietzsche

Referencoj

  1. Lastaj publikaj vortoj de Salvador Allende radielsendo Santiago de Ĉilio, la 11-an de septembro 1973 (Esperanto)

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti

 
Wikipedia:eo
Vikipedio havas artikolon pri:
 
Wiktionary:eo
Vikivortaro havas difinon pri: