La travidebleco de malbono

La travidebleco de malbono
Aliaj projektoj
La travidebleco de malbono en Vikipedio

La travidebleco de malbono (france: La Transparence du mal) estas la verko de franca filozofo Jean Baudrillard, eldonita en 1990 kaj dediĉita al direkto de evoluo de la nuntempa okcidenta socio.

Citaĵoj

redakti
 
« Se mi bezonus doni nomon al la nuna situacio, mi dirus ke tio estas stato post orgio… hodiaŭ la ludo finiĝis — ĉio estas liberigita. Kaj ni ĉiuj faras al ni la plej gravan demandon: kion fari nun, post la orgio?
Al ni restas nur ŝajnigi la orgion kaj liberigon, ŝajnigi ke, rapidiginte la paŝojn, ni iras je la sama direkto. Efektive ja ni hastas al malpleno, ĉar ĉiuj finaj celoj de la liberigo restis malantaŭe, nin senhalte persekutas kaj turmentas antaŭvido de ĉiuj rezultoj, apriora kono de ĉiuj signoj, formoj kaj deziroj»
— Jean Baudrillard, La travidebleco de malbono [1990]
 
« …la ideo de la progreso malaperis, sed la progreso daŭras. La ideo de la riĉeco, kiu supozas produktadon, malaperis, sed la produktado mem estas okazigata plej bone. Kaj dum malaperas origina ideo pri ĝiaj finaj celoj, kresko de la produktado rapidiĝas. La ideo malaperis ankaŭ en la politiko, sed la politikistoj daŭrigas siajn ludojn, restante kaŝe tute indiferentaj al siaj vetoj. Pri la televido oni povas diri ke ĝi estas tute indiferenta al la imagoj, kiuj aperas sur la ekrano, kaj verŝajne plu ekzistus senzorge, se la homaro tute malaperus. »
— Jean Baudrillard, La travidebleco de malbono [1990]
 
« Reciproka kontaĝo de ĉiuj kategorioj, anstataŭigo de unu sfero per alia, miksiĝo de la ĝenroj… tiel la sekso nun ĉeestas ne en la sekso mem, sed ekster ĝi, la politiko ne plu koncentriĝas je la politiko, ĝi koncernas ĉiujn sferojn: ekonomion, sciencon, arton, sporton… Ankaŭ la sporto eliris la kadrojn de la sporto – ĝi estas en komerco, en sekso, en politiko, en ĝenerala stilo de la atingoj. »
— Jean Baudrillard, La travidebleco de malbono [1990]
 
« Leĝo, kiu estas al ni trudita, estas leĝo de miksiĝo de la ĝenroj. Ĉio estas sekseca, ĉio politika, ĉio estetika. Ĉio samtempe akiras la politikan sencon, speciale ekde 1968: kaj ĉiutaga vivo, kaj frenezo, kaj lingvo, kaj amaskomunikiloj, kaj deziroj akiras politikan karakteron dum ili eniĝas en la sferon de liberigo kaj kolektivaj, amasaj procezoj. Samtempe ĉio iĝas sekseca, ĉio estas objekto de deziro: potenco, scioj — ĉio estas interpretata en terminoj de fantasmoj kaj forpuŝo; la seksa stereotipo penetris ĉien. Kaj samtempe ĉio iĝas estetika: politiko transformiĝas je spektaklo, sekso — je reklamo kaj pornografio, agado — je tio, kion oni kutimas nomi kulturo, speco de semiotikigo de la amaskomunikiloj kaj reklamo, kiu enspacigas ĉion — ĝis la grado de kopio de la kulturo. »
— Jean Baudrillard, La travidebleco de malbono [1990]
 
« La glorata movado de la nuntempo kaŭzis ne transmutacion de ĉiuj valoroj, kiel ni revis, sed dispersion kaj implektiĝon de la valoroj. Rezulto de ĉio ĉi iĝis la kompleta nedifiniteco kaj neebleco denove ekregi principojn de la estetika, la seksa kaj la politika difinado de la aferoj. »
— Jean Baudrillard, La travidebleco de malbono [1990]
 
« Sendube se la kapitalo evoluus laŭe al sia kontraŭdira logiko, ĝi estus neniigita de la proletaro. Analizo de Markso restas absolute senriproĉa. Li simple ne antaŭvidis, ke antaŭ vizaĝo de neevitebla minaco la kapitalo povos iugrade transpolitikiĝi, transiri al alia orbito — ekster la produktadajn rilatojn kaj politikajn antagonismojn, aŭtonomiĝi kiel hazarda, cirkula kaj ekstaza formo, kaj samtempe reprezenti la tutan mondon en ĝia tuta diverseco laŭ siaj imago kaj tipo… La unua manifestiĝo de tiu ĉi mutacio iĝis sendube la krizo de la 1929-a jaro; la katastrofo de la 1987-a jaro estis nur sekva epizodo de la sama procezo. »
— Jean Baudrillard, La travidebleco de malbono [1990]
 
« Arto diluiĝis ne en majesta idealigo, sed en la ĝenerala estetikigo de la ĉiutaga vivo, ĝi malaperis, cedinte lokon al pura cirkulado de la imagoj, en transestetiko de la banaleco… la kriza evento en la arto estis sendube dadaismo kaj Duchamp, kiam la arto, rifuzinte siajn proprajn regulojn de la estetika ludo, eniris la transestetikan epokon de la banaleco de la imagoj»
— Jean Baudrillard, La travidebleco de malbono [1990]
 
« Bildoj, liverataj de la amaskomunikiloj (kaj la tekstoj similas al la bildoj) neniam silentiĝas: bildoj de la sciigoj devas sekvi unu la alian seninterrompe. Silento estas rompo de la fermita ĉeno, leĝera katastrofo, fuŝo, kiu en televido ekzemple estas tre ekzemplodona, ĉar tio estas rompo, plena je angoro kaj jubilo, konfirmanta ke ĉia komunikado efektive estas nur deviga scenaro, seninterropma fikcio, liberigante nin de malpleno — kaj ne nur de malpleno de la ekrano, sed ankaŭ de la malpleno de nia mensa ekrano, sur kiu ni kun ne malpli granda soifo atendas la bildojn. »
— Jean Baudrillard, La travidebleco de malbono [1990]
 
« Malantaŭ ĉia konvulsia movo de la moderna arto staras iu speco de inercio, io malkapabla eliri ekster siajn limojn kaj turniĝanta ĉirkaŭ sia akso, kun ĉiam pli kaj pli granda rapideco ripetante la samajn movojn. Stagnado de viva formo de la arto — kaj samtempe multiĝo, senorda inflacio de la valoroj, multnombraj varioj de ĉiuj antaŭaj formoj (kvazaŭ movoj de io jam morta). Kaj tio estas tute logike: kie estas stagnado, tie aperas metastazoj. »
— Jean Baudrillard, La travidebleco de malbono [1990]
 
« …danke al amaskomunikiloj, teorio de informo, video — ĉiuj iĝis potencialaj kreantoj. La tuta industria maŝinkonstruado en la mondo iĝis estetikigita; la tuta malnobleco de la mondo estas transformita de la estetiko. »
— Jean Baudrillard, La travidebleco de malbono [1990]
 
« …ni observas hodiaŭ kiel ĉiu aĵo per reklamo, amaskomunikiloj kaj bildoj ricevas sian simbolon. Eĉ la plej banala kaj malĉasta vestiĝas je estetiko, je kulturo kaj strebas iĝi muzea posedaĵo. »
— Jean Baudrillard, La travidebleco de malbono [1990]
 
« …la nuntempa pentrarto, strikte dirite, kultivas ne malbelecon (kiu ankoraŭ havas estetikan valoron), sed ion eĉ pli malbelan ol la nura malbelo — kiĉon, malbelon je kvadrato, ĉar ĝi estas neniel ligita al sia kontraŭo. »
— Jean Baudrillard, La travidebleco de malbono [1990]
 
« Nome de superrealismo kaj poparto ĉio komenciĝis, kiam ĉiutagan vivon oni komencis altigi ĝis nivelo de la ironia povo de la fota realismo»
— Jean Baudrillard, La travidebleco de malbono [1990]
 
« La sama febreco, la sama frenezo, la sama ekstremo. Reklama eksplodo de la arto estas rekte ligita al malkapablo de iu ajn estetika pritakso. Kosto kreskas kiam mankas juĝo pri ĝi. Ni ĉeestas ĉe ekstazo de valoro»
— Jean Baudrillard, La travidebleco de malbono [1990]
 
« Sekseco estas ligita al ĝuo (tio estas gvidmotivo de liberiĝo), transsekseco — al artefariteco, ĉu temas pri trukoj celantaj ŝanĝon de la biologia genro aŭ propra al la transvestulo ludo de signoj rilataj al vestoj, morfologio, gestoj»
— Jean Baudrillard, La travidebleco de malbono [1990]
 
« Madonna, tiu virga frukto de aerobiko kaj glacia estetiko, sena je ajna ĉarmo kaj ajna sensiveco, muskoloza homsimila estaĵo. Pro tio oni sukcesis krei el ĝi sintetikan idolon»
— Jean Baudrillard, La travidebleco de malbono [1990]
 
« Rigardu Michael Jackson. Li estas soleca mutanto, antaŭulo de la totala kaj pro tio majesta miksiĝo de la rasoj, reprezentanto de nova raso. Al la nunaj infanoj mankas iuj ajn obstakloj survoje al socio de miksitaj rasoj: ĝi estas ilia universo kaj Michael Jackson aŭguras tion, kion ili imagas kiel idealan estontecon. Al tio necesas aldoni, ke Michael Jackson transformis sian vizaĝon, kaj rektigis la harojn, kaj heligis la haŭton — do li tre skrupule kreis sin mem. Tio transformis lin je inocenta, pura infano, je artefarita, fabela dugenra persono, kiu pli verŝajne ol Kristo kapablos ekregi la mondon kaj pacigi ĝin, ĉar li estas pli valora ol la infano-dio: tio estas infano-protezo, embrio de ĉiuj eblaj formoj de la mutacio, kiuj verŝajne liberigos nin je aparteno al certaj raso kaj genro»
— Jean Baudrillard, La travidebleco de malbono [1990]
 
« Post la orgio venas tempo de maskerado… ne nur la seksa, sed ankaŭ la politika kulturo transiris al la flanko de la maskerado. »
— Jean Baudrillard, La travidebleco de malbono [1990]
 
« …hodiaŭ ni strebas ne nur al la sano, kiu estas stato de la organika ekvilibro, sed precipe al efemera, higiena, reklama aŭreolo de la korpo, do la perfekteco oble pli gravas ol la nura ideala stato. Kio rilatas al la modo kaj ekstera aspekto, ni soifas tute ne belecon aŭ ĉarmecon, ni deziras maskon.
Ĉiu serĉas sian maskon. Ĉar ne plu eblas kompreni la sencon de la propra ekzistado, restas nur elmontri sian eksteraĵon, sen zorgi nek pri esti vidita, nek eĉ pri esti. La homo diras al si ne: mi ekzistas, mi estas ĉi tie, sed: mi estas videbla, mi estas bildo, rigardu ja, rigardu! Tio estas eĉ ne ĝua sinrigardado, tio estas supraĵa komunikemo, speco de reklama simplanimeco, kie ĉiu iĝas impresario de sia propra bildo. »
— Jean Baudrillard, La travidebleco de malbono [1990]
 
« Esti si mem iĝas efemera atingo, kiu ne havas estontecon, manierismo, elreviĝanta en tiu ĉi mondo al kiu mankas la manieroj. »
— Jean Baudrillard, La travidebleco de malbono [1990]
 
« La seksa revolucio estis evidente nura etapo survoje al la transsekseco. »
— Jean Baudrillard, La travidebleco de malbono [1990]
 
« Post la fino de la orgio la liberiĝo starigis la tutan mondon antaŭ problemo de serĉado de siaj genta kaj genra identecoj, lasante ĉiam malpli kaj malpli da eblaj respondoj, se konsideri cirkuladon de la signoj kaj multnombrecon de la deziroj. Nome tiel ni iĝis la transseksuloj. Ĝuste tiel ni iĝis ankaŭ transpolitikistoj, do la estaĵoj, kiuj distingas nenion kaj estas distingeblaj en nenio rilata al politiko, dugenraj hermafroditoj… »
— Jean Baudrillard, La travidebleco de malbono [1990]
 
« …klare manifestiĝas malkongruo inter la fikcia ekonomio kaj la ekonomio reala. Nome tiu ĉi disonanco protektas nin de reala katastrofo de la produkta ekonomio. »
— Jean Baudrillard, La travidebleco de malbono [1990]
 
« Ni vivas sub bomboj, kiuj ne eksplodas, kaj virtualaj katastrofoj, kiuj ne okazas. Tio estas la internacia borsa kaj financa kolapso, kaj nuklea konfrontiĝo, kaj bombo de la ŝuldoj de la landoj de la Tria mondo, kaj la demografia bombo. »
— Jean Baudrillard, La travidebleco de malbono [1990]
 
« La evento okazas unufoje kaj je tio ĉio finiĝas. Daŭrigo jam estas io tute alia… »
— Jean Baudrillard, La travidebleco de malbono [1990]
 
« …espero interpacigi la fikcian ekonomion kun tiu reala estas utopisma: tiujn libere cirkulantajn miliardojn da dolaroj ne eblas transloki je la reala ekonomio, kio certe estas granda sukceso, ĉar se danke al iu miraklo ili estus investitaj je la produktado, tio estus la vera katastrofo»
— Jean Baudrillard, La travidebleco de malbono [1990]
 
« Ni lasu ankaŭ la virtualan militon en ĝia orbito, ĉar nome tie ĝi nin protektas: danke al sia ekstrema abstrakteco kaj terura ekscentreco, la nuklea armilaro iĝas nia plej bona protekto. »
— Jean Baudrillard, La travidebleco de malbono [1990]
 
« Segalen diris, ke ekde tiu momento kiam oni efektive eksciis ke la Tero estas sfero, la vojaĝoj ĉesis ekzisti, ĉar foriĝi de iu punkto de la sfero signifas proksimiĝi al la sama punkto. »
— Jean Baudrillard, La travidebleco de malbono [1990]
 
« Unuavice ŝoka estas neimagebla “dikeco” de ĉiuj nuntempaj sistemoj, tiu, kiel diras pri la kancero Susan Sontag, “diabla gravedo”, propra al niaj mekanismoj de informado, komunikado, memoro, stokado, kreado kaj detruado, mekanismoj tiom troaj, ke ili estas anticipe asekuritaj de ajna uzado. Efektive ne ni finis la konsuman koston, sed la sistemo mem likvidis ĝin per troa produktado. Estas produktitaj kaj stokitaj tiom da aĵoj, ke ili simple ne havas tempon por servi (kio estas granda bono kiam temas pri la nukleaj armiloj). Estas skribite kaj disvastigite tiom da signoj kaj mesaĝoj, ke ili neniam estos legitaj. Feliĉe por ni! Ja eĉ kun tiu malgranda parto, kiun ni absorbas, kun ni okazas io simila al ekzekuto sur la elektra seĝo»
— Jean Baudrillard, La travidebleco de malbono [1990]
 
« Tiu dueca procezo de paralizo kaj inercio, rapidiĝo en malpleno, troeco de la produktado ĉe manko de la sociala enhavo kaj finaj celoj, spegulas ankaŭ duecan fenomenon, kiun oni kutimas juĝi al la krizo: inflacio kaj senlaboreco»
— Jean Baudrillard, La travidebleco de malbono [1990]
 
« Ankaŭ senlaboreco ŝanĝis sian sencon. Tio ne plu estas strategio de la kapitalo (rezerva armeo), nek kriza faktoro en la ludo de la sociaj rilatoj. Alikaze ĉe tio ke streĉiteco jam superis ĉiujn limojn, senlaboreco kaŭzus neimageblajn ŝokojn. Sed kio okazas nun? Ankaŭ senlaboreco iĝis speco de artefarita satelito; tio estas satelito de inercio, maso ŝarĝita per eĉ ne negativa ŝarĝo, sed per la statika elektro, tiu ĉiam pli kresanta parto de la socio, kiu frostiĝas. »
— Jean Baudrillard, La travidebleco de malbono [1990]

Vidu ankaŭ

redakti