Wernher Magnus Maximilian Freiherr von Braun (naskiĝis la 23-an de marto 1912 - mortis la 16-an de junio 1977) estis unu el la ĉefuloj pri la disvolvado de raketa teknologio kaj en Germanio kaj en Usono. Originale, germana sciencisto gvidanta la raketan programon de Nazia Germanio antaŭ kaj dum la Dua mondmilito, li eniris Usonon fine de la milito tra la tiam sekreta Operation Paperclip (Operaco Paperklipo).