Vannevar Bush (naskiĝis la 11-an de marto 1890. mortis la 28-an de junio 1974) estis usona inĝeniero, inventisto, kaj scienca administristo, kiu dum la 2-a Mondmilito estris la usonan Office of Scientific Research and Development (OSRD, t.e. Oficejo de Scienca Esplorado kaj Evoluigado), per kiu efektiviĝis preskaŭ ĉiuj dummilitaj disvolvadoj, inkluzive de la estigo kaj frua administrado de la Projekto Manhattan. Li estas konata ankaŭ, kiel inĝeniero, pro sia laboro pri analogaj komputiloj, pro la fondo de Raytheon, kaj pro la memekso, hipoteza agordebla mikrofilma rigardilo kun strukturo analogia al hiperteksto.