Slavofilismo

(Alidirektita el Slavofiloj)
Slavofilismo
Aliaj projektoj
Slavofilismo en Vikipedio

Slavofilismo estis intelektula movado kiu originiĝis el la 19-a jarcento kiu deziris, ke la Rusia imperio disvolviĝu per valoroj kaj institucioj derivitaj el sia dekomenca historio.

Citaĵoj redakti

 
« Kiam la slavofiloj asertis, ke Rusio savos la mondon, ili uzis eŭfemismon: savi sen konkeri fakte ne eblas. Kio rilatas al iu ajn popolo, ĝi trovas principon de sia vivo en si mem aŭ tute ne trovas ĝin: kiel iu ajn povas savi ĝin? Rusio ja, sekulariginte la lingvaĵon kaj la koncepton de la slavofiloj, plu opinias ke nome ĝi estas alvokita garantii savon de la mondo kaj unuavice de la Okcidento, rilate kiun ĝi cetere neniam havis klaran senton, sed nuran tenton miksitan kun abomeno kaj envio (kombino de kaŝita adorado kaj ŝajniga abomeno), kaŭzitajn de spektaklo de la putrado, same enviinda kaj danĝera, kiun oni ŝajne dezirus tuŝi, sed prefere — fuĝi for de ĝi. »
— Emil Cioran, Historio kaj utopio [1960]